MARTURISMA INTERNACIA RENKONTIĜO
MIRo estas internacia renkontiĝo kiu organizas KEJA (Kroatia Esperanto-Junulara Asocio).
Ĝi estas kreigita por ke esperantistoj el Kroatio povas renkonti, ekkoni kaj interrilatiĝi
kun esperantistoj el aliaj landoj kaj kulturoj. Alia motivo estas ke ni ofertu ankoraŭ unun
amuzan, interesantan kaj instruan renkontiĝon al esperantistoj. Por ke ili povus iomete
ripozi en la bona etoso kaj amikplena ĉirkaŭaĵo.
Ĉi foje KEJA (Kroatia Esperanto-Junulara Asocio) organizas MIRo-n (Marturisma
Internacia Renkontiĝo) en malnova urbo
Pula. Pula situas en suda parto de duoninsulo
Istrio, ĉe marbordo de belega Adriatika maro. Ĝi ankaŭ estas la plej granda urbo de Istrio.
Nia ejo estos junulargastejo en golfeto Valsaline, ĉirkaŭ 20 minutoj for de la centro (piede).
En la junulargastejo ekzistas 4 kaj 6 -litaj ĉambroj kun etaĝaj necesejoj kaj duŝejoj. Kotizo
inkluzivas dormadon, matenmanĝojn, tagmanĝojn, vespermanĝojn kaj programon. Proksime al la ejo
komenciĝas "lungo mare" - marborda promenejo kie oni povas ripozi kaj rigardi horizonton de
vasta blueco de maro kaj ĉielo.
Iomete ni diru ankaŭ pri la programo. Per ĉiam amuza urba ludo vi
konatiĝos kun la urbo kaj vidos grandan romanian
amfiteatron, simbolon de Pula.
Ni vizitos urban Akvarion en kiu ni spektos
submaran vivon, kaj ni ankaŭ povos tuŝi
kelkajn pacemajn marajn bestojn. Kune ni biciklos tra naturparko
Kamenjak, la plej
suda kabo de Istrio. Ĝi estas tute ĉirkauita per maro kaj sur ĝi kreskas kelkaj
endemiaj plantoj. Ni vidos kiel oni konstruas grandegajn ŝipojn en ŝipkonstruejo
"Uljanik", kiu situas sur duoninsuleto en centro de Pula. Dum unu el la programeroj
vi ankaŭ vidos kiel hoteloj zorgas pri rubaĵoj.
Dum la renkontiĝo estos organizita aparte pagenda ekskurso. Ni unue per ŝipe
iros al kroatia nacia naturparko - insuloj
Brijuni,
kaj poste al tipa istria mezepoka
urbeto Bale, sur monteto. Fine de la ekskurso ni vizitos figarbaron, kie oni kreskigas
figojn sen helpo de kemiaĵoj.
En la programo estos ankaŭ aliaj aktivecoj...
Venu kaj malkovru :)
A - LANDANOJ: Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio,
Irlando, Italio, Luksemburgio, Monako, Nederlando, Norvegio, Svedio, Svislando
B - LANDANOJ: ĉiuj ceteraj landoj
Aliĝilon kopiu, plenigu kaj sendu al
keja_kroatio@yahoo.com
POŜTE:
AL KONTOJ DE KEJA:
supren
PARTOPRENKONDIĈOJ
DATO POST 1.3.2004.
SURLOKE
A - LANDANOJ 105 eŭroj
115 eŭroj 125 eŭroj
B - LANDANOJ 90 eŭroj
100 eŭroj 110 eŭroj
supren
ALIĜILO
(skribu post / signo)
(* enmetu ikson - X antaŭ la via elekto)
NOMO/ FAMILIA NOMO/
*SEKSO: = INA = MALINA
NASKIĜDATO/ (tt) (mm) (jjjj)
ADRESO:
· STRATO/
· POŜTKODO/
· URBO/
· LANDO/
RETADRESO/
TELEFONO/
POŜTELEFONO/
MI ŜATUS LOĜI KUN/
*MI PARTOPRENOS EKSKURSON
AL INSULOJ BRIJUNI + URBETO BALE + FIGARBARO (15 EŬROJ): = JES = NE
*RESTADO: = PLENTEMPA = PARTTEMPA - DE/ ĜIS/
*MANĜAĴO: = VEGETARANA = NEVEGETARANA
INVITLETERO (SE VI BEZONAS):
PASPORTNUMERO/
VALIDA DE/ ĜIS/
*INVITLETEROJN NI SENDOS AL TIUJ KIUJ ANTAŬPAGIS
supren
KONTAKTOJ
"KROATIA ESPERANTO-JUNULARA ASOCIO"
KNEZA MISLAVA 11
10 000 ZAGREB
KROATIO - HRVATSKA
POŜTELEFONOJ:
Dag Treer: + 385 91 588 38 32
Vlado Kamenski: + 385 98 941 42 33
RETADRESO: keja_kroatio@yahoo.com
supren
KIEL PAGI
HEM - 2360000-1101581126
HEM - Zagrebaèka banka d.d., Zagreb SWIFT: ZABA HR 2x, 2500-978-0681067
supren
MIRo AKTUALE
ALIĜINTOJ DE MIRo:
PROGRAMO DE OKAZAĴOJ DUM MIRo:
PERIODO\TAGO
ĴAUDO
VENDREDO
SABATO
DIMANĈO
LUNDO
MARDO
ANTAŬTAGMEZO
Matenmanĝo
Urba ludo Matenmanĝo
Vizito al ŝipkonstruejo Uljanik Matenmanĝo
Kuna, bicikla foriro al naturparko Kamenjak Matenmanĝo
Foriro al nacia naturparko insuloj Brijuni kaj urbeto Bale Matenmanĝo
Foriro
POSTTAGMEZO
Tagmanĝo
Programero pri agado en asocioj Tagmanĝo
Vizito al hotelo Histria
Vizito al urba akvario Tuttaga bicikla ekskurso al naturparko Kamenjak
Tuttaga ekskurso al insuloj Brijuni kaj urbeto Bale
NOKTA PROGRAMO
Vespermanĝo
Interkona vespero Vespermanĝo
Proklamo de gajnintoj en urba ludo
Nokta promenado Vespermanĝo
Kreivaj laborgrupoj Vespermanĝo
Kreivaj laborgrupoj kaj ludoj Vespermanĝo
Adiaŭa vespero
RAPORTO PRI VETERO EN PULA JE LUNDo la 29an de MARTO 2004.
supren