Post tri aŭstraj/slovenaj Familiaj MKRoj venis tempo ke la aranĝo finfine vizitu Kroation!
Monto Kalnik ne estas tre alta (nur 632 m), sed havas interesan rokan kreston, ruinon de granda mezepoka kastelo kaj grandajn herbejojn proksime al la montkabano - do, ĉion kion infanoj (kaj gepatroj) bezonas por agrabla semajnfino en naturo!
Pli da detaloj venos en februaro 2006!
4a Familia MKR
Dum lastaj 4 jaroj MKR-partoprenantoj ne povis viziti pintojn pli altaj ol 2000 m kaj nun estas la tempo por denove viziti altajn alpajn pintojn. Monto Storžič troviĝas en plej okcidenta parto de Kamniške Alpe (Steiner Alpoj), proksime al plej altaj kaj plej konataj Julijske Alpe (Julische Alpen), aŭstra limo kaj ankaŭ Ljubljana, ĉefurbo de Slovenio (flughaveno de Ljubljana, sed ankaŭ Klagenfurt en Aŭstrio, estas nur 40 km for de MKRejo, do venu aviadile se vi povas!)
Storžič (2132 m) estas unu el plej ofte vizitataj pintoj en norda Slovenio kaj ofertas interesajn vojojn kaj belegajn rigardojn. Najbaraj pintoj Kriška gora, Stegovnik kaj Veliki Javornik estas ankaŭ interesaj celoj, taŭgaj ankaŭ por familioj kun infanoj. Krom montoj ĉi jare oni povos viziti ankaŭ unu kanjonon, Dovžanova soteska, kiu ofertas etajn akvofalojn, interesajn ŝtonojn kaj rokojn en la riverujo kaj du malkutimajntunelojn
MKRejo estos ĉi foje montkabano Dom pod Storžičem apud Tržič. La ejo estas malnovstila montkabano kie vi sentos la etoson de historio de Alpoj.
Pli da informoj, prezojn kaj la aliĝilon vi trovu ĉi tie en marto 2006!
Sekvas kelkaj ligoj al interesaĵoj el tiu regiono!