Literatura promeno Esperanta
tra Stokholmo

Carl Jonas Love Almqvist kaj Tio konvenas!

Carl Jonas Love Almqvist (1793-1866) estas fascina figuro de la sveda literaturo, vaste kreinta multfaceta aŭtoro, kiu anticipis ideojn kaj sintenojn de postaj generacioj ĝis nia epoko. Lia vivo estis plena de kontraŭdiroj kaj tragedioj, sed lia verkaro jam de pli ol cent kvindek jaroj inspiras ĉiun novan generacion per freŝa trajto. Li estis mistikulo, filozofo, romantikulo, radikala demokrato, feministo, estetika noviganto, akrapluma ĵurnalisto, multfunda beletristo.

La romaneto aŭ novelego Tio konvenas! (Det går an) ege ŝokis la svedan socion, kiam ĝi aperis en 1839. Simpla, naiva rakonto pri enamiĝo, preciza kaj ĉarma medio- kaj vojaĝraporto, realisma kaj amuza dialogo kombinita kun bonhumora kaj leĝere ironia voĉo de rakontanto, sed antaŭ ĉio pamfleto, kiu atakis fundamentojn de la socio - unue la geedzecon, la familion - sed krome la sociajn rolojn de la seksoj, la disdividon en sociajn klasojn, la anakronisman sistemon de gildoj kaj privilegioj en la ekonomio. La romano aperis en pli ol kvindek svedaj eldonoj, kaj estas tradukita al deko da lingvoj.

Tio konvenas! prezentas la vojaĝon kaj iom-post-ioman interkonatiĝon de Sara kaj Albert dum unu somera semajno. Ĝi pentras al ni per trafaj detaloj imagon pri la tiuepoka Svedio. Ĝi kondukas nin tra lando, katenita de obstinaj baroj, inter sociaj grupoj same kiel inter la seksoj. Per Sara, filino de vitristo el sveda urbeto, Almqvist metis minon sub tiun memkontentan angulon de Eŭropo. Plej mirinde tamen estas, ke la protagonistino de lia radikala pamfleto eskapas el sia rolo kaj ekvivas kiel individuo, plena de personaj trajtoj, ofte ĉarmaj, foje incitaj. Entute la tono de la rakonto eĉ hodiaŭ aperas tiel freŝa kaj bonhumora, ke oni legas ĝin kun plezuro, negrave ĉu la programo de Sara konvinkas aŭ ne.

Sten Johansson

Reen al "haltejo" 7.

Reen al la Ĉefpaĝo