|
Verŝajne la prizorgo de la listo
daŭriĝos ĉe www.bonalingvo.it,
kiu grandparte baziĝas sur ĝi
kaj en la diskutlistoj
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo
kaj
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo---redaktantoj?hl=eo
Kial fari komplike se eblas fari simple?
La suba listo certe ankoraù enhavas
multajn erarojn kaj mankojn, sed ĝi celas montri, ke nekompreneblajn aŭ
"preciozajn" neologismojn oni povas anstataŭigi per pli fundamentaj aŭ
simplaj vortkunmetoj.
Sendu viajn korektojn kaj aldonojn:
adolesko
plenkreskiĝo
adolto
plenkreskulo, plenkreskinto?
aerodromo
flughaveno
afranko
sendokostoj
agariko
????? legomo ???
agivo
?????
agordo (muziko)
akordo
agresiva
agresema
agrikulturo/-isto
terkultivado/-isto
agro
kampo
akceli
rapidiĝi
akĉento
elparolo, parolmaniero, akcento
akneo, aknozo
aknohaŭto
aldo (muziko)
alto
alero
ventotegmento
aleo??
irvojeto
alo
flugilo, flugilumo, flugilejo
ambiga, amigua
dusenca
analgetiko
dolormildigilo
andujo
intestokolbaso
animalo
besto
antro
kaverno, groto
apelo
nomvoko
aperta
malfermita
aprece
aprobiĝi
?????
aproksima
alproksimiga
apunto
monero(j)
arco (muziko)
(muzik)arketo
argano
?????? (FR grue, EN crane?)
arieso
virŝafo
ario
melodio
arkanĝelo
ĉefanĝelo
asistanto
helpanto
ascendi
alsupri
asembleo
(politika) kunveno
astako
kankro
ateliero
laborgrupo, manlaborejo
aŭstera
severmora
aŭtodidakte
memlerne, meminstrue
aŭtoktono
praloĝanto
aŭtostrado
aŭtostrato/ŝoseo/vojo
avio,
aviadilo, aeroplano flugmaŝino (DE Flugzeug,
HU répülôgép)
bagaĝo
pakaĵo
bagno
punlaborejo
bajto
bitoko
baloti/o
voĉdoni/o
barbiro (EN
Barber) barbisto*, har(ar)isto, har(ar)tondisto,
frizisto
bariero
barilo
basa
malalta
basebalo,bazbalo
bazpilko
batonmarŝado
bastonmarŝado (el FR bâton)
bavi
salivumi
benigna
negrava?, nedanĝera
bestio
bestulo*
bido
globeto
bienalo
duonjara prezentado
bildstrio
bildrakonto
biri
poziciiĝi (ŝipo)
bizneso
komerco, negoco
blinoj
rusaj patkukoj
bobelas
?
bobo
sportsledo*, sportglitveturilo
boino
vaska ĉapo
boluso
pilolego
bordero
bordaĵo
borduno
trivoĉa muziko
boso
ĝibo
bovlo
???
braĝo, brezi
???ardaĵo/-umi?
brevo
papa letero
brutto
malneto
budeno (FR boudin) sangokolbaso*
buleo, bullo
papa/reĝa dekreto
buroo
estraro
burso
monujo
buti
ĉirkaŭgrundumi (kreskaĵon)
campo
(best)piedo, manaĉo
celulo
ĉelo
centenario
centjariĝo
ci
vi (Thou shalt not use "ci"!)
cicero
cicerona litertipo
cico, cicumo
mampinto, suĉilo
cimo (komputile)
(program)eraro
cirkelo
cirklilo (kiel liniilo)
cirkonspekta
singardema...
cirkuli
trafiki
ciro
vaksaĵo
cis
maltrans, ĉi-flanke
cunamo
(mara) ondego
ĉampanjo
ŝaŭmvino (FR ĉampagne)
ĉampinjono,
ŝampinjono pariza fungo, fungeto (FR champignon)
ĉanto
mezepoka preĝeja kanto
ĉardo
hungara gastejo
ĉet/ĉetejo
babili/babilejo (EN to chat=babili)
ĉibuko
turka pipo
ĉiĉerono
urbogvidanto/-isto
ĉipa
malmultekosta, etkosta
dampi (muziko)
mildigi, sufokigi
dampilo (aùto.)
fumtubo
dariolo
pastopoŝo
datao/eno/umo
informo/-ero, donitaĵo
daŭbo
barela breto
debuti
komenci
defetisto
pesimisto, malvenk-...
deklaracio
deklaro
demarŝo
denco (muziko)
danco(-muziko)
desaponti
elrevigi, seniluziigi
descendi
desupri
deskribi
priskribi
desperi
malesperi
devanci
preterpasi/veturi, postlasi
diakrona
tratempa
diapozitivo
lumbildo
dificila
malfacila
diĝesto
resumo
diĝita
cifereca, numereca?
direkcio
estraro
dirigento
orkestrestro
dirko
ĉie-ŝlosilo, superŝlosilo
dirta
malpurega
disdegni
malŝati
diskedo
disketo (malfermu unu: ĝi enhavas etan diskon)
diskoteko
diskejo
diskoo (muziko)
diskeja muziko
diskordo
malkonkordo
dismo
dekonimposto, dekonaĵo (FR dîme)
dispensi
liberigi, sendevigi, senŝarĝigi
dista
malproksima
diurno, dieno
tagnokto (24 horoj)
divizoro
dividnombro
djablo
malalta ĉareto
dojeno
aĝaltrangulo, plejaĝulo?
dokta
klerega, sciplena
domeno, domajno
interreta bien(nom)o
domicilo
loĝloko
dozavo
dekduonfolia formato?
dragono
drako
draĝeo
sukermigdalo*
drivi, drajvi
drogmano
interpretisto, buŝtradukisto
dubelo
ŝraubingo
dubli
sontraduki, duoblumi
dupo
trompeblulo
egotismo
memismo?
eksperto
fakulo, spertulo
ekspliki
klarigi
ekskuzi
pardonpeti, senkulpigi
ekspresa
rapida
ekvalizi (muziko)
egalig(um)i
emerituro
pensio
emigri
elmigri
empiro
imperia stilo
engaĝi
dungi
enorma
grandega, nenorme granda
ensembl(e)o
muzikgrupo
entjera (nombro)
tuta, senkoma ? (FR nombre entier)
entomologio
insektologio?
entreo
antaŭmanĝo
eosto,
easto, esto oriento
erco
minaĵo
erota
erotika
esameno
abelsvarmo, abelaro
eskalo
ŝtupetaro
eskarpeno
dancoŝuo
esperantofono
esperanto-parolanto (FR espérantophone)
establo
organizo, organizaĵo? ("establo": tipa eo-civita
esprimo)
estiel
kiel
estrado
podio (FR estrade)
eŝafodo
??? mortpunejo/budo, mortigbudo, mortpodio
eŭfonie
belsone
evento
okazaĵo
evolucio
evoluo
fajlo (komputado)
dosiero, dokumento (EN file, HU fájl)
fakultato
fakejo* (fakultejo estas duonsolvo)
falva
helflavfela (FR couleur fauve)
fanto (kartludo)
?????
far
de
farmacio
apotekofako/scienco
farniento
nenifarado
fatraso
aĉaĵaro
febla
malforta (FR faible)
femala
in(seks)a
femina, feminena
ina
femuralo
femurosto
-fila
-ŝatanto? (kiel en rusofila)
flako
marĉeto? (FR flaque)
flagrilo
sparkobastoneto
floto
ŝiparo (arbo->arbaro, ŝipo->ŝiparo)
fola
frenez(et)a
fonduso
fondaĵo
-fono
-parolanto
fornelo
kuirforno
forsto
arbaro
forstista
arbarfaka
fotelo
brakseĝo
fragila
rompebla, malforta
fridujo
glaciŝranko
frisbio
ŝvebdisko*
friska
malvarmeta
frondo
branĉeto
ftiro
pubopediko
funelo
enverŝilo*
furgono
ŝarĝveturilo
futbalo
piedpilko
futo
piedlongeco?
gaĝo
garantiaĵo
gambo?
kruro? la diferenco inter tiuj 2 varias laŭ la libroj
gareno
leporsablejo
gastro
stomako
gatjo (HU gatya)
virkalsoneto aŭ tipa vilaĝana gambingo
gelo
frosto
gemuta
agrabla, hejmeca (DE gemütlich)
giri
ĝirumadi, turniĝadi
gjako, poefago
gruntbovo, tibeta bovo
glaco
vitro
glacea
glatita
glaĉero
glaciejo
glatiso
glacio, glacipluvo, glacitavolo
glebo
terbulo
glisi
flugŝvebi
glittrogo
glitujo
globuso
terglobo
gluteo
sidvango
gofri
leddesegni
goŝisto
maldekstrulo
grefo
ungego (FR griffe)
grejso
sabloŝtono (FR grès)
greso
herbo (EN grass)
grimpoframo
grimpostangoj
grioto
acida ĉerizo (FR griotte)
grivoj
lardopecetoj?, lardorostaĵo
groco
duondekduopo, sesopo
grondi
grundi (ŝipo)
gubernatoro
guberniestro, registo
guno
junbovino
gurdo
turnorgeneto
gvardio/ano
gardistaro, gardisto
ĝenio
genio, feo, koboldo
ĝetkajo
ĵetkajo?
haĉi
streketumi
halanĝo
ŝercgalimatio, sensenca parolado
halfo (sporto)
mezulo?, ŝirmanto?, defendanto? (EN half)
halukso
pieda dikfingro
handbalo
manpilko
hardi
durigi, malmoligi
hati
malami (Johanson: "mi hatas neologismojn!")
haŭli
ŝnurtiri
haŭzo (muziko)
doma/hejma(-muziko) (EN house music)
hematemezo
sangvomado
herdo
cervaro ktp...
hida
malbelega
hidranto
akvejo?
hidro-
akvo-
hiko
malfacilaĵo
hinĝo
pordhoko
hipokaŝtanarbo
ĉevalkaŝtanarbo
hobalo
mirho
hobio
ŝatokupo
holdo (ŝipo)
????
holmo
monteto
hordo
araĉo, aĉularo
horto
fruktoĝardeno
hospitalo
malsanulejo (DE Krankenhaus)
hoso
mola tubo
humaneco
homaraneco
humuro
humoro????
hurti
albatiĝegi
iglo
neĝdomo
ilegala
kontraŭleĝa
inamika/inimika
malamika
indico (term.)
karakterizaĵo
inercio
senmoveco
informadiko
informatiko, komputado
infre
malsupre
iniciatoro
iniciatinto
inocento
senkulpulo, nemalbonulo
instepo
piedkolo, piedsupro
iŝi
ili
jahurto
jogurto
jubili
ĝojegi
jufto
rusa ledo
ĵaluzio
lamen(ar)kurteno
ĵuĵuo
bagatelaĵo
ĵurio
ĵugantaro
joviala
gajema
jupano
bienestro
kadeto
lernoficiro
kahekta, kaheksia
kadukinĝanta, velkanta, malsaniĝanta?
kalcitri
kontraŭstar(eg)i (FR récalcitrant)
kalkuluso
korpoŝtono*
kalmo
mara kvieto
kanelo (muziko)
sulketo de disko
kanistro
ferskatolo, ladskatolo
kanoniero
kanonisto
kanonizi
sanktigi
kanistro
fer???/ladskatolo
kantrio/kontre (muziko)
kampara (EN country music)
kanzono
kanteto* (FR gars/garçon, ours/ourson, chant/chanson
Grabowski prave tradukis la titlolon de la faman poemon de Verlaine: aŭtuna
kanteto)
kapsiko?
papriko...
karaktro
preslitero
karaktraro
litertipo (komputado)
karbunklo
karbomalsano
kardino
pordohoko
kariljono
sonorilaro (FR carillon)
karjo
ĉela kerno
karoo
??? (FR carreau)
kartuno
desegnofilmo (EN cartoon)
kasacio/i
juĝorompo
kastrumo
romia tendaro
kasuleto
franca fazeolaĵo (FR cassoulet)
katguto
kirurga fadeno (EN catgut)
kavo
groto
kazuo
konsciokazo
keksoj
kuketoj
kejloj
vestaĵ----o?
kero (kartludo)
koro
kilo (ŝipo)
???? (FR quille)
kiki
piedbati (EN to kick)
kirko
(kristana) preĝejo
klabo
batilego, bastono, ludbastono (EN club)
klaroskuro
lumkontrasto
klavikordo
klavokordo???
kleo, klefo
muzika ŝlosilo (FR clef)
klozeto
necesejo
kluĉi
ŝalti
knajpo
(germana) trinkejo (DE Kneipe)
knelo
fiŝ/viandbuleto
kofrujo
pakaĵujo
kojlo
dika intesto
koliero
kolringo (FR collier)
koltro
plugiltranĉo, sulko???
komao
naŭontono????
komasacio
parcelgrupigo
komentarii
komenti
komikso
bildrakonto
kompano
kamarado, kunulo, samlaborulo (FR compagnon)
komparacii
kompari
kompostado
redaktado
komputoro/ero
komputilo
konĉerto
koncerto
konjugi
konjugacii
konsilio
konsilantaro
konstitui
formi
konstrukto
??????
kontaĝi
transdoni, transdonebla malsano
konteksto
kunteksto
kontenero
...?ujo, transportujo
kontracipa
kontraŭida?
konuklo
ŝpinbastono
konvaleski
resaniĝ(ad)i
konvikti
juĝpruvi
korako
korvo
kordorujo
??ŝtofo ....veluro
korono
suna krono
korteza
korteguma, kortegeca, afabla?
korveto (ŝipo)
(kolizias kun "korvo") ...ŝipo
koŝmaro
premsonĝo, sonĝaĉo
kovarda
malkuraĝa (EN coward)
kralo
brutokorto?
kraŝi
frakasiĝi (EN to crash)
kraŭlo
ramponaĝo (EN crawl signifas ankaŭ rampi)
kreivo, kreativeco kreemo,
kreopovo*
krespo
patkuko (FR crêpe)
krifo
ungego
krino
harego
kripo
bestmanĝujo
krozo
ŝipveturado/vojaĝo
kuluso
korpoŝtono
kunfiksi
kunglui
kurta
mallonga
kuspi
????
kustardo
angla kremo
laĉo
ŝuŝnureto (FR lacet)
lakona
lancini
disradii
lanugaĵo
litkovrilego
laŭdneso (muziko)
laŭteco (EN loudness)
lavabo, lavkuvo, lavopelvo
lavujo
lazo
kaptoŝnuro (EN lasso?)
liva
maldekstra
lekto
manĝolito
legaco
heredaĵo
letaleco
mortigeco
levrelo
leporhundo
lici
esti permesita
linda
beleta
lineo
lirli
flustri
livida
pala
lombardi
garantiprunti?
lontana
malproksima
loza
malstrikta/malpremita?
lucerno
???? lanterno???
lukri
perlabori (monon)
lupeo
grandigilo
maato
ŝipa suboficiro
magnetofono
surbendigilo
maĵorio
plimulto
maĵoritato
plenkreskeco
maleo
(ligna) martelo (FR maillet)
maligna
malbona
manaĝmanto,
meneĝmento estraro, kondukaro, estrado, kondukado
manovrigi
movigi?
marono
kaŝtano
maskla
vira
matineo
matena prezentado
mato
??? matraco ???
matutino
matena diservo
matĉo
(sporto) konkurso
mava
malbona
mediatoj
amaskomunikiloj, amasinformiloj
medicino
kuracado
melomanio
muzikomanio, muzikŝato
memuaro
memoraĵaro (FR mémoires)
menaĝerio
bestaro? (FR ménagerie)
menstruoj
monataĵoj (F, Z)
men
malpli
merdo
fekaĵo (FR merde)
meretrico
prostituitino
mergi
enakvigi
merkatiko, marketingo
merkatado
meso
diservo
mikologio u?
fungofako, fungologio
minca
maldika, maldika
mini-
-et
ministerio
ministrejo
minoritato
neplenaĝeco, malplimulto
miokardio
kormuskolo
miriapodo
milpiedulo
mitralo
maŝinpafilo
modl-
????
mokedo
tapiŝoplanko (FR moquette)
momanto
momentumo? (fiziko)
mono-
unu-
monokromata
unukolora
monotona
unutona
mopedo
motorbicikleto
morbo
malsano
mortalo
mortidevulo, mortonto, maleterna
moskatelo
muskatvino
movimento
momento / parto de koncerto / koncertono
muldilo/muldi
formumilo/formumo
mungi
nazblovi
muskatelo
muskatvino
muzikalo
muzikteatraĵo
na
-n
nadlo
montrilo, pikilo
najlizi
najlumi
naveto
nazala
naza
negi
nei
nelge
antaŭ ne longe
nen
neniel
neologismo
novradiko, novvorto, novformo
nervoziĝi
nervumiĝi
nita (Civito)
???
nitrogeno
azoto
noko
(kuirita) pastopeceto
noticoj
(mallongaj) novaĵoj
nukleo
kerno
noci
malutili
obĵektivo
celilo, celo
obĵeti
kontraŭdiri
oftalmogo
okulkuracisto
OK!
Bone! En ordo!
olda
maljuna
olim
iam, antaŭe, antaŭlonge
ortangulo?
rektangulo?
operaco
milita ????agado
orala
buŝa
oranĝerio
oranĝejo (FR orangerie)
ornata
oficiala vestaĵo
ostaĝo
kaptito
otosalpingo
Eŭstakia tubo
pado
vojeto, paŝejeto
patrio
patrolando
parkere
(FR "par coeur") elkape, permemore, perkore
(ankaŭ
EN "by heart")
parfeo
ŝaŭmkrema glaciaĵo (FR un parfait)
pargeto
lignoplanko
pario, parieto
flanko de likvaĵujo
parlamento
landkongreso
paseo
pasintaĵo/eco
paspartuo
ĉieŝlosilo (vidu dirko) (FR passe-partout)
patezo
loka lingvaĵo, lingveto, loklingvo (FR patois)
pedagogio
edukscienco
pediatro
infankuracisto
pejĝilo
poŝmesaĝilo (EN pager)
pekli
salkonservi
pelilo (Komp.)
stirilo (EN driver), kontrolilo
pelmelo
mikskonfuzo (FR pêle-mêle)
penseo, violego
trikoloreto Z
pensionato
fraŭlinhejmo, knabinhejmo, studentinhejmo
peplomo
kovrilego, littukego, plumkovrilo, litkusenego
perkelto
hungara saŭcoviando (HU pörkölt) ??ragout??
perlueto
kajsigno, "&"
penalo
punpiedbato (piedpilko) (EN penalty)
pendolo
balancilo, pendilo (FR pendule)
pesi, pesilo
pezmezuri, pezmezurilo
petrografio
ŝtonscienco
pezizi (mat. fiz.) pezumi
pigra
mallaborema, maldiligenta
pikselo (Komp.)
bildero, bildopunkto (EN pixel=Picture Element)
pilĉardo
sardino
pinastro
mara pino
pindo, pajnto
????? (mezurunuo por likvaĵoj) (EN pint)
pita
malgranda, eta
pitĉo
tonalteco (EN pitch)
planto
kreskaĵo
plasi
ŝparloki (FR placer)
plonki (interreto) ?????
plumono
litkusenego, litkovrilego vd. peplomo (FR plumon)
pneo
pneŭmatiko (FR pneu)
pobo, poupo
ŝipvosto (FR poupe)
poeno
????? (ludo)
pojno
manradiko (FR poignet)
polekso
dikfingro
politeismo
plurdiismo
polmo
manebeno?, manplato
pomelo
tenilo
poka
malmulta
postkropo
maĉostomako, poststomako
prato
herbejo
prefaco
antaŭparolo
preferi ion al io
pli ŝati ion ol io (tiu "al" estas idiotismo)
premiero
unua prezentado
premjero
ĉefministro
preventi
malhelpi (EN to prevent)
prezidento
(ŝtat)prezidanto, Prezidanto kun granda "P"
prezidio
prezidejo, estraro
primara
unuaranga
primavero
printempo
primuso
varmigilo, kuirileto
printi
presi (EN to print)
priseko
privata sektoro (HU maszek magány szektor)
prizono
malliberejo (FR prison)
procento
elcent(aĵ)o (DE Prozent, FR pourcentage, EN percentage)
prodo
...kavaliro?
produktiva
produktpova?
prohibi
malpermisi
prolongi
plidaŭrigi
prompta
vigla, tujagema
proprieti
posedi
provosto
policestro (FR prévôt?)
pruo
ŝipkapo (FR la proue)
pu
ursido? urseto? (EN Winnie the pooh)
pugo
postaĵo
pullo, poulo
????rezervejo (EN pool)
pululi
svarmi (FR pululer?)
puntilio
punkt(preciz)emo?
purpura
viola
radiatoro
hejtilo
raĝo
hinda reĝo
rakedo (sporto)
batilo (DE Schläger, HU ûtô)
rako
bestmanĝujo
raktro
litertiparo
ramo
enrompilego????
raro
malofta, valora (FR, EN rare)
raslo
ĝemo, ???? (FR râle)
rastro
plugileto, sarkilo ???
raŭndejo
areno (EN round)
rebo
vinbertrunko (DE Reben)
recikli
recirklumi
redakcio
redaktejo
redaktoro
redaktisto, redaktanto
Redemptoro
Savinto
refleksio
pripenso?
refreno
rekantaĵo (FR refrain)
reglamento (Civit.)regularo
reklamacio/i
plendo/i
reko
stango (sporto?)
relajsi
plusendi (EN to relay)
remburse
repage (FR rembourser)
renonci
rezigni (FR renoncer)
renoma
fama
reparacio
ŝuldopago
repelenzo?
malallogilo
responsi
respondeci pri
responsulo
respondeculo
resurekti
reviviĝi
resurc/so
???,???fonto (FR, EN ressource)
retikulo
mansak(et)o
retrato/i
elpreno/i (FR retrait?)
retreto
retropaŝo??, malatako (FR retraite)
rezultato
rezulto
rikordoj
registraĵoj (EN record)
rilativo
???? (gramatiko)
rimorso
konsciencriproĉo (FR remord)
riporti, reporteri raporti
(gazeta raportisto)
riposti
rebati (FR riposter)
ritmenbluso (muziko)
ritmo kaj bluso (EN rythm and blues)
rivolui
rojo
rivereto
rondaŭo
rondpoemo
rosino
sekvinbero, seka vinbero
roto
taĉmento?
roverso
refaldo
ruĵo
lipoŝminko, lipruĝo
rulsketiloj
rulŝuoj
rundo
rondvojo
rungo
stangoŝtupo
rura
kampara, malurba
sakrala
sankta, malprofana
salpingo
utera tubo
salubra
saniga, nemalsaniga, sanpura (FR salubre)
salveto
buŝtuko, salivtuko (HU szalveta?)
sarki
???
sarmento
vinberbranĉo
sefo
sekurŝranko/kofro (EN safe)
sekretariato
sekretariejo
sekundara
duaranga (FR secondaire)
semaforo
trafiklumo
semestro
duonjaro
senjoro, sioro
Sinjoro, grandsinjoro, moŝto
sensaco (fil.)
sentumado
sensivo
sentebleco
senso
sentumo
sentinelo
gardstaranto (FR sentinelle)
separi
disigi
servico
teleraro, manĝilaro (FR service de table)
servila
troservema, servemega
serviro (sporto)
servo
simultana
samtempa
sinistra
malbonaŭgura
sinki
subakviĝi (EN to sink)
sinuo
kurbo
siro
(reĝa) moŝto (EN sir)
sito
loko, ejo, loĝloko
skabelo
piedripozilo, piedseĝo
skafaldo
?????
sketo
glitilo (EN skate)
skettabulo
rulbreto* (EN skateboard board=tabulo sed ankaŭ breto)
sketejo
rulbretejo
skipo
->teamo,taĉmento
skoldi
mallaŭd(eg)i
skotero
motorbicikleto?
skovelo
????? (tekn.)
skrapgumo
viŝgumo
skualo
mallongdaŭra ventego
skuti/ilo
???/rulilo?
slabo
????
snufi
enspiri, ennazi
sob
malsupren, suben
softa
mallaŭta (EN soft)
sombra
mallumperspektiva????, malhela
sor
supren
sori, soari
kreski, supren iri
spagato
??? diskrurado??(gimnastiko)
spajro
turpinto de preĝejo
specio
speco
specialisti
??? specialiĝis fakiĝi???
spino (fiziko)
(kolizias kun la vertebraro)
(partikla?)rotacio? ŝpino?(metafore)
spontanea, sponta
spontana
spurto
rapidiĝo
stalo
...-ejo porkejo, ĉevalejo ktp...
stalono
virĉevalo
stamfi
piedkoler(um)i?
staplo??
kunkroĉilo, kunkroĉigilo (vidu vink##)
stativo
starigilo
stavo
akvejeto
stevardo/ino
aerservisto/ino* (EN steward)
stif-
duon-, eduk-
stilzoj
longkruriloj
stoko
provizo, provizejo, reservo
stovo
hejtilo
streta
mallarĝa
studento
studanto
stukaĉo
denoncul(aĉ)o
stufaĵo
???? (speco de manĝajo, supo???)
substrato
subtavolo
suflori, sufloro
flustri, flustristo
sufleo
puf...
sugestia
suito
muziksekvo
sukcedi
sekvi
sukuri
ekkuraci, unua helpo
suro
tibiviando (Z)
suspiri
sopirĝemi, vespiri
svaga
malpreciza
svetro, svetero
ŝvitpulovero?, trikotjaketo
svingilo
balancilo
ŝaho
persa reĝo
ŝalmo
trinkotigo?, trinkopajlo
ŝamo
ĉamohaŭto
ŝamoto
malbona grundo
ŝarifo
araba princo
ŝedo
ŝirmejo
ŝelko
(pantalon)tenilo
ŝlagro
sukceskanto, furoraĵo (HU sláger el DE?)
ŝlemilo
napokapo, mallertulo
ŝmaco
laŭta kiso
ŝorbeto
fruktoglaciaĵo (FR sorbet)
ŝoso, sproso
burĝono
ŝoto
piedbato (EN shot)
ŝpalo
rejlobreto, fervoja breto
ŝpato
fosilo
ŝproso
vitreroligno?????
ŝpuro
rejldistanco, fervoja larĝeco
ŝriki
ekkrii (EN shreek?)
ŝutro
lignokurteno?
ŝvabri
balai
tajpi
enklavi
talono (ekon.)
pruvkupono
tampono
ŝtopvato
tanĝi
tangenti
tantiemo
aŭtorrajto
tapiserio
murtapiŝo (FR tapisserie)
tarda
malfrua
tartali
balbuti, ripetbalbuti
telekomandilo
distancŝaltilo (FR télécommande), kanalumilo
televizio
televido, televidilo (HU televizió)
telko
poŝtelefono
tembro
tonkoloro (FR timbre)
tendro
(fajro~) ????
tenso (gram.)
tempo
tepiduloj
?????
teologo
di-..., difakulo ?
tiparo
litertipo
tipografiaj eraroj preseraroj
tili
disfibri
timida
timema, sinĝena, ruĝiĝema
toasto
?????
tornistro
dorsosako
torni, tornisto
lignoturni, lignoturnisto
trampo
senhejmulo (EN tramp)
tredi
enfadeni???
trefo (kartoludo)
trifolio (FR trèfle)
trenco (muziko)
tranco(-muziko) (EN transe)
tribunuso
tribunulo?
triflo
???? speco de deserto???
trista
malgaja
trivi
eluzi
tuĉo
ĉina inko
turneo (teatro)
rondiro
ublieto
forgeskelo, punkelo (FR oubliette)
uesto,
ùesto,vestro, westo okcidento
unito
unuo
uverturo
malfermo
uvo, traŭbo
vinbero
uzanco
uzo, uzado, uzkutimo
vajco
ŝraŭbtenilo
vaka
malplena
vakero
bovisto, bovgardisto
valeto
ĉambristo
valga
tondilkrura, kurbakrura
vando
muro (DE Wand)
varietato
variaĵo
varieteo
variaj kantoj
varleto, knapo
tenpeco
varperoj
vatro
hejtilo
vatto, vato, ùato,
wato, vùato Watt, wato
vefto
(ŝtofo)???????
vegetaĵo
kreskaĵo
veldi
?????
veltabulo
velbreto* (EN board=tabulo sed ankau ~breto)
vetolilo (aùto.)
ventumilo
vepro
pikarbusto
vertago
melhundo?
vertico?
vertrago, levrelo
leporhundo
veselo
ŝip(eg)o? (EN vessel)
vespereo
vespera prezentado
vestiblo
?????
vicrado (aŭto.)
kromrado
vigili
maldormgardi????
vinĉo
tirilo (FR treuil, EN winĉ)
vinkto
kunkroĉilo
vinkulo "{"
???? pinta parentezo
violenta
perforta (FR, EN violent)
vizio
vidaĵo, vidŝajno????
vizuala
vida
volejbalo
retpilko (EN volleyball)
vorko
konstruaĵego, konstruverko
vrako
ŝip/flugmaŝin-restaĵo (EN wrack)
-io
-ujo/lando (Svislando, Pollando, Nederlando)
zapi
kanalumi (televido)
zoo
bestĝardeno
zono (malsano)
zostero
* TS
Ĉe la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj
la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas
ilin en ĉiuj lingvoj, t. e. :
1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu
tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto
bezonas la vorton "rado", li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos
la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
2) Se oni scias, ke la bezonata vorto
ankoraŭ ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankorau uzata, oni penas krei
la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo.
Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko,
la verkanto, bezonante esprimi ekzemple "multobligi", "dividato", au "triangulo",
kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.
3) [nur tiam uzi novan radikon, uzante
internacian formon au ĉerpante el naciaj lingvoj]
Eltiro el privata letero de L. Zamenhof al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
[...]
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ
7-a klaso de la gimnazio, mi okaze
turnis la atenton al la surskribo "S^vejcarskaja"*,
kiun mi jam multajn
fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo
"Konditorskaja".** Tiu ĉi
"skaja" ekinteresis min kaj montris al
mi, ke la sufiksoj donas la eblon el
unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni
ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi
penso ekposedis min tute, kaj mi subite
eksentis la teron sub la piedoj. Sur
la terurajn grandegulajn vortarojn
falis radio de lumo, kaj ili komencis
rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.
"La problemo estas solvita!" -- diris mi
tiam. Mi kaptis la ideon pri
sufiksoj kaj komencis multe labori en
tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian
grandan signifon povas havi por la lingvo
konscie kreata la plena uzado de
tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis
nur parte, blinde, neregule kaj
neplene. Mi komencis kompari vortojn,
serĉi inter ili konstantajn,
difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi
forĵetadis el la vortaro novan
grandegan serion da vortoj, anstataŭigante
tiun ĉi grandegon per unu
sufikso, kiu signifis certan rilaton.
Mi
rimarkis tiam, ke tre granda amaso
da vortoj pure radikaj (ekz.
"patrino", "mallarĝa", "tranĉilo" k.t.p.)
povas esti facile transformitaj en
vortojn formitajn kaj malaperi el la
vortaro.
[...]
* Pordistejo
** Sukeraĵejo
Opinio de Teo JUNG (la
fondinto de la semajna gazeto "Heroldo de Esperanto" ) NOVA!
"Ĉu por la vortfarado oni laŭeble
devus eluze utiligi prefiksojn kaj sufiksojn, aŭ ĉu oni devus enkonduki
amason da novaj radikoj, t.e. ĉiam pli multe da neologismoj? Ĉu zorgi,
ke la lingvo ricevu kiel eble plej grandan nombron da lernantoj kaj uzantoj,
aŭ per dikaj gramatikoj kaj multmiloj da novaj radikoj, superante eĉ
naciajn lingvojn, imponi la sinjorojn filologojn kaj lingvistojn? Mi
timas, ke ni troviĝas iomete (ĉu nur iomete?) sur la dua alternativa
vojo. Almenaŭ mi persone, eble pro mia aĝo, jam ne komprenas iujn "modernajn"
tekstojn tieldire Esperantajn. Eble mi fariĝis por tio tro stulta. Sed
mi supozas, ke niaj nunaj (tro) plenaj gramatikoj, niaj imponaj novaj
vortaregoj pli fortimigas novajn lernontojn kaj uzontojn ol allogi
[-as] ilin kaj nian laŭdatan modernan literaturon admiras precipe
iliaj farintoj kaj farantoj mem."
Ĉiu Ĉiun p. 385
Estas interesa fakto, ke nuntempa projekto
de Esperanta Literatura Enciklopedio ricevis la titolon "ELITEN".
Ŝajnas, ke la celo de Waringhien estis
verki samdikan vortaron kiel tiuj de la naciaj lingvoj. Li ne komprenis
la kunmeteblecon de la internacia lingvo. Tio jam vidiĝas en la titolo:
vortaro por kunmetema lingvo ne povas esti "plena". PIV abundas je francismoj.
Por multaj konceptoj oni simple prenis la francan radikon kaj aldonis "o".
PIV
eble proksimigis esperanton al la naciaj lingvoj sed certe malproksimigis
ĝin de la rolo de INTERnacia lingvo.
Tio ne estus problemego se ekzistus aliaj pli bonaj vortaroj. Bedaŭrinde PIV havas monopolon. Pro tio la homoj rigardas PIV-on kiel leksikologian biblion. Kaj tuj foliumas ĝin anstataŭ mem pripensi kion ili vere volas esprimi kaj ĉu ne eblus diri tion per fundamentaj radikoj kaj afiksoj.
La duono de PIV estas nenecesa kaj eĉ malutila balasto por lingvo INTERnacia.
Oni nur povas konsili uzi pli multe sian cerbon kaj malpli PIV-on.
Espereble la nova versio de PIV ne aldonos ankoraŭ pli da balasto, kaj espereble la reviziantoj tralegis la libron "la bonan lingvon" de Claude PIRON.
Alikaze PIV restos "Preskaŭ Ido Vortaro".
La idistoj estas inter ni!
Propono: ĉiu, kiu enkondukas nenecesan
neologismon en la lingvon pagu ĉiujare monsumeton al UEA. ;)