Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Ripetig`antaj fus`oj en la informado pri Esperanto

"Estu tre singarda kun viaj vortoj, c`ar alie vi atingos g`uste la malon de tio, kion vi deziras atingi!"
L. L Zamenhof letero al L. Couturat 1907.01.13 Esperanto XVII 1921 n-ro 247 p.44 plena verkaro P. 442
 

En pluraj tekstoj la svisa psikologo Claude PIRON klarigis, ke ofte la kontrau`staro kaj la nekompreneble akraj atakoj rilate al Esperanto radikig`as en subkonsciaj timoj.

Tial dum informado pri Esperanto, necesas eviti la riskon de malbonaj elvokaj`oj kaj de miskomprenoj.

Ofta antau`jug`o

Unu el la plej oftaj antau`jug`oj rilate al Esperanto estas, ke g`i celas anstatau`i la aliajn lingvojn. Pro tio en la du unuaj frazoj de via informilo au` alparolo anstatau` c`iam komenci per Zamenhof (kio certe povas aspekti kiel persona kulto kaj ec` iom sektece) nepre indas malebligi au` korekti tiun miskredon. Alikaze via tuta argumentado, kiu sekvos, ne utilos ec` se g`i bazig`as sur la plej raciaj pensoj, c`ar la leganto/au`skultanto reagos emocie. Tuj c`e la komenco vi povas diri ekzemple, ke Esperanto estas lingvo por faciligi la komunikadon inter personoj, kiuj ne havas saman gepatran lingvon.
Pro la sama antau`jug`o evitendas miskompreneblaj esprimoj kiel "universala lingvo", "unu lingvo por la tuta mondo", "tutmonda lingvo", "komuna lingvo por la tuta mondo"... Anstatau`e vi povas uzi "interkultura", "interpopola", "intergenta", "internacia". Vi povas eble ec` emfazi la "inter" (ekzemple INTERnacia). Same ne uzu la esprimon "problemo de la plurlingveco" anstatau` "problemo de la lingva baro" alikaze la publiko pensos, ke vi volas forigi la problemon de plurlingveco, tio estas forigi plurlingvecon mem...

 
 

Ofta baza argumento

La facileco de la lingvo estas la c`efa argumento en la plej multaj informiloj. Bedau`rinde por tio ofte estas uzata la vorto "simpla", kiu havas pejorativan signifon en multaj lingvoj. Pli bone estas uzi la esprimon "facila lingvo" au` pli precize "la malplej malfacila". Alikaze oni riskas sugesti la ideon de malric`a lingvo. Cetere facileco ne estas kialo por lerni ion. Estas multaj aferoj, kiujn eblas facile lerni sed estas bonaj por nenio. Por la publiko estas pli interese scii, ke Esperanto estas lernebla amuzig`ante.
Por eviti la miskredon pri malric`a lingvo, vi povas montri librojn (tradukojn de famaj literaturaj verkoj, au` originalajn verkojn). Anstau` facileco via c`efa argumento povas esti "interkultura dialogo", "nediskriminacia interpopola komunikado", "uzebla en multaj landoj", "lerni Esperanton estas pli amuze ol ludi sudokuon", ktp... depende de via celpubliko.

Sudamerika au` afrika landeto?

Pro la sciostrukturo en la cerbo, la publiko havas ankau` problemojn "digesti" la ideon de lingvo ne ligita al lando. Tial oni prefere ne malfaciligu tion per tipaj naciaj simboloj: flago, kiu aspektas tiel kiel tiuj de lando kaj himno. Ankau` esprimoj kiel "diasporo", "esperantio/ujo" estas evitendaj pro la sama kialo.

Pliaj diversaj evitindaj esprimoj:

Prakau`zo de multaj informadaj fus`oj

Vers`ajne la plej granda problemo pri la Esperanto-informado estas, ke tiuj, kiuj verkas la tekstojn ne metas sin au` ne kapablas meti sin en la lokon de tiuj, kiuj ne konas Esperanton.
 
Kelkaj ekzemploj:


Por iu, kiu jam konas Esperanton estas evidente, ke:

  • G`i ne volas forigi la aliajn lingvojn.
  • Sur nigra-blanka informilo nigra stelo simbolas verdan stelon.
  • En ekzemplofrazo en gazeto au` aliloke, kie ne eblis uzi la c`apelitajn literojn, la iksoj estas nur anstatau`iloj por supersignoj.
  • ktp...
  • Por la g`enerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj...

    Pluraj miskompreneblaj`oj fortigas unu la alian

    Miskomprenebla esprimo au` ilustraj`o ne kau`zos misinterpreton c`e c`iu, sed RISKAS fari tion c`e KELKAJ personoj. Do tiu teksto ne asertas, ke ekzemple "universala lingvo" estos miskomprenita de c`iuj. Sed se por vi g`i tute ne estas miskomprenebla, tio ne signifas, ke la samo estas vera por c`iuj. G`enerale unu tia diversmaniere komprenebla vortumo au` desegno ne tro damag`as. Sed se estas pluraj tiaj, ilia efekto oblig`as. Kaj bedau`rinde en tipa varbilo por Esperanto troveblas multaj tiaj aferoj...

    Kontrololisto

    Jen sube propono de kontrololisto por provi elkribli la kutimajn erarojn dum informado pri Esperanto. Bedau`rinde eblas sperti, ke la esperantistoj pli volonte pretas reformi la tutan lingvon ol s`ang`eti iliajn c`i-temajn kutimojn. Kaj dume la fambildo de la lingvo ne bonig`as kaj la rebatservoj plejparte servas nur al estingo de fajroj, kiujn oni iel mem ekigis...
    Thierry Salomon
    2008.02.07
    Unue aperis en la retejo esencoj.info
    Represita poste en la numero 2009/1 de Internacia Pedagogia Revuo (pag`o 34)