Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

[indekso] (unikodo) (cx) (c`) (^c) (lat3)

Opinienketoj en Dua Vivo

 
 
 

Opinienketo en Dua Vivo pri la emblemo(j) de Esperanto


Celo: noti tion, kion elvokas la emblemoj de Esperanto al personoj, kiuj ne konas la lingvon.

Bonvolu anka~u vi kolekti respondojn!

Por fari tion oni povas surmeti t-^cemizon kun unu el la emblemoj. Poste oni iras en lokon, kie estas homoj, kiuj ne konas Esperanton kaj oni petas iun diri rapide (sen cenzuri sin) tri aferojn pri kiuj ili pensas vidante la simbolon sur la t-^cemizo.

La t-^cemizoj estas senpage haveblaj de Theodor Ehrlich.

Atentigo:
Por ne influi la respondojn de la demandatojn oni ne devas forgesi portempe malvidebligi ^ciujn menciojn pri Esperanto en sia priskribo (profile):
1) En la langeto 2a Vivo (2nd Life)
a) Aparteno al esperantaj grupoj.
Por tio dufoje klaku la nomon de grupo kaj poste sube malkrucu "listigi grupon en mia priskribo"
b) Pri vi (About)
Kreu notkarton kaj portempe movu la teksto(j)n tien. Ne forgesu konservi ^gin (save)! Alia metodo estas konservi la tekston en la langeto "Notoj" (Notes) de via priskribo (profile).
2) En la langeto Teksa^jo (Web)
3) En intereskampoj (Interests). Precipe en Lingvoj (Languages)
4) En la langeto 1a Vivo (1st Life)
5) Kaj anka~u en la du aliaj langetoj eventuale, se ili mencias Esperanton.
 

Kelkaj lokoj, kie estas multaj homoj por fari la enketon:
"Help Island Public", "Orientation Island Public" a~u "Welcome Area"
La lokmarkoj al ili estas trovebla en:
Inventaro-Bilbioteko-Lokmarkoj (Inventaro-Library-Landmarks)
Anka~u kampadejoj estas bonaj lokoj, ^car dume la homoj havas tempon babiladi.
 

Ekzempla demando:

Pri, kio pensigas vin la emblemo, kiu estas sur mia t-^cemizo. Bonvolu diri la unuajn tri aferojn, kiuj venas en vian kapon pri ^gi.
France:
"A quoi te fait penser le symbol qui est sur mon tshirt? Les 3 premiere choses qui te viennent a l'esprit"

Alia metodo estas diri, ke vi trovis tiun t-^cemizon en senpagejo kaj demandi ^cu oni scias, kio estas tio sur ^gi.

Post alparolo, estas plej bone starigi tiun demandon per tujmesa^gilo (IM) por, ke la aliaj homoj ne vidu la demandon kaj la respondojn, tiel poste oni povas demandi al pli da homoj.

Ne forgesu kopii la konversacion el la "komuniki"-fenestro en dosieron! Anka~u bonvolu indiki la lokon kaj daton.
La tekston de la interparolo pri la enketo sendu al
Theodor Ehrlich en Dua Vivo a~u al tsalomon^CEhotmail.com
 

Dankon pro via kunlaboro!
 

Bonvolu uzi la t-^cemizojn kun la flago kaj la stelo nur por fari la opinienketon...
Bonvolu ne propaganda^ci kaj ne konduki kiel atestantoj de Jehovo...
 
 


Marto 2008
 

Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu
[indekso]