Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpagxo

Decembro, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la auxtoroj mem.)

Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: Io Nova . . .
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Cxapitro 19)
La Verda Trobadoro
Okazontaj eventoj

Bob Clark: Notoj de la prezidanto

Nu, jen miaj finaj "Notoj de la Prezidanto". Mi kore dankas cxiujn kiuj helpis, inspiris kaj instigis min dum la pasinta jaro. Mi aparte dankas al Lee Miller pro lia bonega redaktista helpo (kaj instigo!). Miaj notoj estis nur tiel legeblaj kiel li plibonigis ilin!

Cxi jaro jam finigxas kaj, post la venonta Zamenhofa Bankedo la klubon estros nova estraro. Ankaux, tiam malaperos nia propra bulteno kaj naskigxos nova retrevuo "La Fasko" kiun redaktos Lee Miller. Mi esperas kaj antauxvidas ke gxi bone sukcesos dum multaj venontaj jaroj.

La pasinta jaro estis interesa kaj kunportis multajn sxangxojn al nia klubo. Ni dauxre, cxiumonate prezentis elektronikan bultenon, enhavantan ne nur skribajxojn sed ankaux sondosierojn por ebligi al tramondaj esperantistoj auxskulti la lingvon. Ni enkondukis "krokodilajn mardojn" kunvenojn por tio ke komencantoj povu pli bone eklerni Esperanton. Ni trovis novan, pli bonan lokon por la Konversacia Rondo kaj tiel eksciigis kelkajn homojn pri Esperanto.

Cxi tiuj sxangxoj estis, laux mi, bonaj kaj indikis ke la klubo sercxis metodon plibonigi sin mem. Ni sercxis metodojn sxangxi niajn rigidajn, formalajn, tro anglajn, ofte malinteresajn kunsidojn, farante ilin pli allogaj kaj pli interesaj. Oni devas decidi por si mem cxu ni sukcesis aux ne.

Tamen, la plej impona fakto estis ke ni provis sxangxigxi. Se ni dezirus plidisvastigi nian lingvon, se ni dezirus allogi novajn parolontojn, se ni dezirus subteni Esperanton dum la 21-a jarcento, ni devus esti preparitaj sxangxigxi tiel rapide kiel sxangxigxas la nuntempa mondo. Eble tio estas troega defio por malgranda loka klubo sed ni provis cxi-jare kaj, mi esperas, ankaux dum la venontaj jaroj ni provos.

Dankon denove kaj bonan sxancon al la venontaj estraranoj.

Bob Clark

Lee Miller: Io Nova . . .

Io nova

Karaj Sanktaluisanoj,

Antaux multaj jaroj Zamenhof verkis la poemon "La Espero":

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu gxi al loko.

La vortojn ni cxiuj konas bone, sed estas grave atenti la signifon, cxar temas pri sxangxo, kaj sxangxo estas unu el la bazaj faktoj de la vivo (aparte de nia nuntempa vivo, cxu ne?)

Mi iom parafrazu:

En la rondon venas nova vento,
Al la mondo iris peta voko;
La "Bulteno", pro mia konsento,
Ne plu estos nur de nia loko.

Nu, do, precize pri kio mi parolas? Jen la afero: Ni estas vigla sed malgranda grupo, kaj dum kelkaj monatoj iom post iom malpliigxis la kontribuajxoj al la Bulteno. Neniam venis leteroj al la redaktisto. Post la frua serio de artikoloj pri "Kiel Mi Igxis Esperantisto" preskaux tute mankis originalaj verkoj de niaj membroj. Kaj tio estas tute en ordo; cxiuj okupigxas pri multaj aferoj, kaj ne cxiuj povas verki ion. Sed la Bulteno gravas, kiel montrilo al la movado kaj deponejo de informoj.

Alia afero okazis. Dum la somero mi vojagxis al Sanfrancisko, kie mi redaktis tagan bultenon dum la kursaro cxe SFSU, sub la nomo de la NASKa Fasko. Tie aperis kelkaj talentuloj, kiuj ofte kontribuis, verkis, interesigxis. Je la fino de la kursaro, kelkaj demandis, "Cxu eblus dauxre fari ion? Cxu la fino de la kursaro estas la fino de nia kunlaborado?" Kaj mi simple respondis, "Ni vidos".

Sed en septembro mi kaj Danjelo Gibbons iom diskutis la laboron pri la Bulteno, cxu cxiuj profitas de gxi, ktp. Kaj ni pensis, kial ne pligrandigi la partoprenantaron de la Bulteno? Kial gxi devus esti nur Bulteno por la Sankta-Luisa grupo? Gxi ekzistas nur en la reto, kaj la reto estas tutmonda afero. Cxu nia Bulteno ne povus esti la semo, la kerno por pli . . . nu, ne pli granda, sed pli grandskala revuo? Fakte por mi, kiel redaktisto, la laboro ne multe sxangxigxus, sed havi pli grandan grupon de kunlaborantoj estus granda helpo. Kaj, pli grave, pli granda grupo povus legi kaj profiti de gxi, ne nur nia loka manpleno.

Do mi sendis vokon al la studentoj de la NASKa kursaro, cxu ili dezirus partopreni, kontribui, kaj multaj respondis jese. Pasxon post pasxo, planoj estigxis. Kaj nun ni pretas fari sxangxon . . .

Komence de januaro, ne plu ekzistos la "Elektronika Bulteno" de la EASL. Anstataux gxi aperos la unua numero de "La Fasko: Reta Revuo por Esperantistoj". Mi dauxre redaktos, kaj mi havos novan kunredaktiston: Tim Westover, studento cxe Davidson College en Nord-Karolino, kiu estos la Ret-Majstro kaj prizorgos la teknikajn aferojn kaj enretigon. Jam ekzistas, prov-numere, la pagxaro . . . ni nun iom studas gxin kaj diskutas plibonigojn. Artikoloj aperos gxenerale sub fakoj de "Kulturo", "Lingvo", kaj "Literaturo", sed mi ne limos ilin al nur tiuj.

Do kun iomete de bedauxro mi anoncas ke jen la lasta numero de la "Bulteno". Sed ne temas pri "Adiaux". Temas fakte pri "Saluton!" Ne mankos io. Cxiun monaton vi ricevos anoncon pri nova numero. Estos bonvenaj viaj kontribuajxoj. Nur mankos la "loka" eco de la Bulteno. En la unua numero vi trovos artikolojn el japanio, utaho, Sankta-luiso, Columbia, kaj Nord-Karolino . . . Kaj kvankam unue la partoprenantoj estos la Sanktaluisanoj kaj la NASKanoj, mi kredas ke la rondo kreskos . . .

Redaktiste via,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

El Nia Poezio

Jen poemo de konata poeto, tre tauxga por la pejzagxo ekster mia fenestro!

AUXTUNA FOLIARO

Foliaro, flirte danca,
en koloroj centnuanca,
prujnmordite ventpelate
sxvebas cxie: kampe, strate;
jen kunigxas, jen dissaltas,
tie sinkas, tie haltas
por susuri, sible plendi,
jen funebre por silenti,
poste supren, ek pro blovo,
sed sencele kaj sen povo
gxis gxi cxesas kirle krozi
kaj arigxas por ripozi,
kusxi kiel morta garbo
sub soleca seka arbo.

Julio Baghy
el Ora Duopo, Budapesxto, 1966

La Vojagxoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Cxapitro 19.

Legu pasintajn cxapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

La Barono transiras la riveron Tamizo sen helpo de ponto, sxipo, boato, balono aux ecx sia propra volo. Li vekigxas post longa dormo kaj detruas monstron, kiu vivis per la detruo de aliaj.

Mia unua vizito al Anglujo estis cxirkaux la komenco de la regado de la nuna regxo. Mi havis la okazon, iri al Vapping-haveno por vidi komercajxon ensxipigitan por kelkaj amikoj en Hamburg. Post tiu vizito mi pasis tra la Tur-haveno por iri returne. Cxi tie mi trovis la sunon tiel potenca, kaj mi estis tiel laca, ke mi devis enpasxi en unu el la kanonoj por refresxigi min; tie mi profunde endormigxis. Tio okazis cxirkaux tagmezo; estis la kvara de Junio, kaj gxuste je la unua horo cxi tiuj kanonoj estis pafataj memore de tiu datreveno*. Ili cxiuj estis sxargxitaj per eksplodajxo tiun matenon, kaj cxar neniu supozis min en tiu situacio, mi estis elpafata trans la domojn sur la kontrauxan bordon de la rivero, en korton de farmisto, inter Bermondsey kaj Deptford, kie mi falis sur grandan fojnamason, ne vekigxinte, kaj restis tie en profunda dormado, gxis la fojno farigxis tiel terure altpreza (kio okazis proksimume tri monatojn poste), ke la farmisto trovis gxin profitodona, sendi sian tutan provizon al la foiro. La amaso, sur kiu mi ripozis, estis la plej granda en la korto, kaj gxi ampleksis pli ol kvincent sxargxojn. Tiun oni komencis distrancxi unue. Mi vekigxis de la vocxo de la viroj, kiuj supreniris la sxtupetaron por komenci cxe la supro, kaj mi levigxis tute sen scio pri mia situacio; ekprovante forkuri, mi falis sur la farmiston, al kiu la fojno apartenis, kaj rompis lian nukon, tamen mem ricevis neniun difekton. Mi poste trovis, je mia granda konsolo, ke cxi tiu viro estis plej abomena fripono, kiu cxiam retenis la produktajxojn de sia bieno por la tempo, kiam la prezoj plialtigxis.

*La naskigxtago de l' regxo. (La tradukinto.)

La Verda Trobadoro

La Iamo Longe For
skota kanto, originala teksto de R. Burns
traduko: R. Rossetti

Auxskultu!

La prakonatojn cxu ni lasu velki en memor'?
Cxu ni ne pensu kare pri la iamo longe for?

Refreno:
Iamo longe for, amik', iamo longe for,
Ni rememoru pri la temp', la iamo longe for!

La krucxojn do ni levu kaj salutu el la kor'
Kaj trinku en konkordo pro la iamo longe for!

Do, jen la mano, kamarad'! Ni premu kun fervor',
Kaj trinku ni profunde pro la iamo longe for'!

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Okazontaj eventoj:

Konversacia Rondo, Vendejo "Sovagxaj Avenoj" (Wild Oats). 5-an de januaro, 2001
8823 Ladue Road (proksime al la krucvojo de I-170 kaj Ladue). Vespermangxo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 16-an de januaro, 2001
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado komencigxos je la 6-a ptm.