Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Entajpis Lee Miller

Versio iksa -------- Versio unikoda

KLARIGOJ

Ekzistas erara opinio, precipe inter la germanaj legantoj, ke la verko, kies tradukon mi ĉi tie prezentas, estas originale germanlingva.

S-ro Andreo Ĉe, kiu helpis min en la elekto de la unuaj verkoj por Biblioteko Tutmonda, petis min, ke mi traduku "Baronon Munchausen", kiu laŭ lia scio estas originale anglalingva. "Ĝi ne havas grandan valoron laŭ literatura vidpunkto", diris S-ro Ĉe, "sed ĝi estas ja bone konata internacie kaj klasika kaj certe taŭgos bonege kiel kursa legolibro."

D-ro Kliemke, la estimata gvidanto de Biblioteko Tutmonda, skribis: "intertempe ni konvinkiĝis pri nia praveco", t.e. ke la originalo estis germanlingva. Dumtempe mi laboris laŭ promeso, finis la tradukon, kaj jen ĝi estas.

Por eviti eblajn riproĉojn al la redakcio, kiu principe volas publikigi nur verkojn Esperantigitajn de samnaciano, kaj mi ja ne estas germano, mi aldonas, ke mi mem konvinkiĝis pri ĝia anglalingva originaleco.

Nek tempo nek spaco permesas, ke mi citu ĉi tie la argumentojn por mia aserto, la dubema leganto esploru la veron por si mem; sed por almenaŭ iom kontentigi lin, mi citas jenajn faktojn:

1. Mi serĉis en multaj malnovaj anglaj eldonoj, kaj ĉie mi trovis pruvojn pri la angla originaleco de la verko;

2. en la rakontoj mem, kiel la leganto vidos, ekzistas multaj kaj klaraj atestaĵoj por tio, ke la aŭtoro verkis en Anglujo kaj en la angla lingvo;

3. Karl von Reinhard, la biografiisto de Buerger, sub kies nomo aperis la germana verko en 1786, konfesas, ke la verko estis originale verkita angle, kaj efektive ĝi aperis en 1785 en Anglujo. La aŭtoro R.E. Raspe, kvankam germano, loĝis en Anglujo kaj verkis ĝin, almenaŭ la plej grandan parton de la rakontoj, en angla lingvo;

4. en "Konversations-Lexikon" de Meyer la punkto pri la originaleco de "Barono Munchausen" estas traktata kiel definitive decidita favore al Raspe;

5. la aŭtoritatuloj de la Brita Muzeo ankaŭ akceptas Raspe kiel la verkiston en sia Katalogo.

Tamen, kiel ajn ĝi eliris unue en la mondon, mi kredas, ke mi sukcesis reenkarnigi ĝian spiriton en internacian Esperantan korpon. Do la kursanoj kaj aliaj legantoj espereble profitos de ĝi.

Mi devas esprimi ĉi tie mian elkoran dankon al nia estimata Lingva Akademiano S-ro W. Bailey pro la trarigardo de la manuskripto kaj pro liaj utilaj inspiroj.

Liverpool, en 1926

La Tradukinto

Ĉapitro 1

(La Barono rakontas siajn aventurojn al amikoj ĉe botelo.)

La Barono rakontas pri siaj unuaj vojaĝoj. -- La miregigaj efikoj de uragano. -- Li alvenas en Cejlon, venkas du eksterordinarajn kontraŭulojn, revenas al Holando.

Kelke da jaroj antaŭ ol mia barbo anoncis baldaŭan plenaĝon aŭ, alivorte, kiam mi estis nek viro nek knabo, sed inter ambaŭ, mi esprimis en diversaj konversacioj fortan deziron, vidi la mondon; pri tio malkuraĝigis min miaj gepatroj, kvankam mia patro mem multe vojaĝis, kio evidentiĝos, antaŭ ol mi finos mian strangan kaj, mi povas aldoni, interesan rakonton. Kuzo de mia patrina flanko tre amis min kaj ofte diris, ke mi estas brava, vigla junulo, kaj multe inklinis, kontentigi mian scivolemon. Lia elokventeco havis pli fortan efikon ol mia, ĉar mia patro konsentis, ke mi akompanu lin en vojaĝo al la insulo Cejlon, kie lia onklo loĝis multajn jarojn kiel guberniestro.

Ni ŝipveturis for el Amsterdam kun dokumentoj de Iliaj Altaj Ekscelencoj la Ŝtatestroj de Holando. La sola rakontinda okazintaĵo dum la vojaĝo estis la mirigaj efikoj de uragano, kiu eltiris kun la radikoj multnombrajn arbojn de eksterordinaraj dikeco kaj alteco. Tio okazis sur insulo, kie ni ankris por preni lignon kaj akvon; kelkaj el tiuj arboj pezis multajn tunojn, tamen la ventego portis ilin tiel mirige alten, ke ili aspektis kiel plumetoj de malgrandaj birdoj flugantaj en la aero, ĉar ili estis minimume kvin mejlojn super la tero. Sed kiam la uragano trankviliĝis, ili ĉiuj tuj falis vertikale sur siajn respektivajn lokojn kaj enradikiĝis denove, escepte de la plej granda, kiu, kiam ĝi forbloviĝis en la aeron, havis sur siaj branĉoj homon kaj lian edzinon, tre honestan maljunan paron, kiu kolektis kukumojn. (En tiu parto de la terglobo ĉi tiu utila vegetaĵo kreskas sur arboj.) Dum la falo de l' arbo la pezo de ĉi tiu paro klinis la trunkon kaj faligis ĝin en horizontala pozicio: ĝi falis sur la ĉefon de la insulo kaj tuj mortigis lin; li estis forlasinta la domon dum la uragano, timante, ke ĝi falos sur lin, kaj estis revenanta tra sia propra ĝardeno, kiam ĉi tiu feliĉa akcidento okazis. La vorto feliĉa ĉi tie postulas iom da klarigo. Tiu ĉefo estis homo kun tre avara kaj despota karaktero, kaj kvankam li ne havis familion, la indiĝenoj de la insulo preskaŭ mortis pro malsato sekve de liaj subpremantaj kaj malnoblaj impostoj. La objektoj, kiujn li tiamaniere prenis de ili, eĉ estis putrantaj en liaj provizejoj, dum la kompatindaj mizeruloj, de kiuj li forrabis ilin, konsumiĝis en malriĉeco. Kvankam la pereigo de ĉi tiu tirano estis akcidento, la popolo elektis la kukum-kolektantojn por la ofico de ĉefoj; jen signo de dankemo pro la mortigo, kvankam akcidenta, al ilia tirano.

Riparinte la difektojn, suferitajn en tiu eksterordinara uragano, kaj adiaŭinte la novan ĉefon kaj lian edzinon-moŝton, ni eknavigis kun bona vento al la celo de nia vojaĝo.

Post proksimume ses semajnoj ni alvenis en Cejlon, kie oni akceptis nin kun grandaj signoj de amikeco kaj vera ĝentileco. La sekvantaj strangaj aventuroj eble ne estos tedaj.

Loĝinte en Cejlon proksimume dek kvar tagojn, mi akompanis al ĉaso unu el la fratoj de la guberniestro. Li estis forta, atleta homo, kaj, alkutimiĝinte al tiu klimato (ĉar li jam loĝis tie kelkajn jarojn), li eltenis la varmegon de la suno pli bone ol me; dum nia ekskurso li estis multe progresinta tra densa arbaro, dum mi estis nur ĉe la eniro.

Apud la bordoj de vasta parto da akvo, kiu okupis mian atenton, mi pensis, ke mi aŭdas susurantan bruon malantaŭ mi; turninte min, mi preskaŭ ŝtoniĝis ĉe la ekvido de leono, kiu evidente alproksimiĝis kun la intenco, kontentigi sian apetiton per mia kompatinda kadavro, eĉ ne petante mian konsenton. Kion fari en tiu terura dilemo? Mi ne havis eĉ unu momenton por pripensi. Mia pafilo estis ŝargita nur per kugletoj, kaj kuglojn mi ne havis. Kvankam mi ne povis imagi la eblecon, mortigi tian beston per tia malforta municio, tamen mi havis esperon, timigi ĝin per la bruo kaj eble ankaŭ vundi ĝin. Mi tuj ekpafis, ne atendante ĝian alproksimiĝon, kaj la bruo nur kolerigis ĝin; ĝi plirapidigis siajn paŝojn kaj ŝajne alproksimiĝis al mi plej rapide. Mi provis forkuri, sed tio nur pliigis (se tio estus ebla) mian maltrankvilecon; ĉar en la momento, kiam mi turnis min, mi ekvidis grandan krokodilon kun malfermita buŝego preskaŭ preta min akcepti. Dekstre de mi estis la akvo menciita antaŭe kaj maldekstre profunda krutegaĵo, havanta, kiel mi poste eksciis, ujon ĉe la fundo kun venenaj kreitaĵoj; unuvorte, mi rigardis min perdita, ĉar la leono nun staris sur siaj malantaŭaj piedoj kaj ĝuste estis ekkaptonta min. Pro timo mi falis senvole sur la teron, kaj, kiel poste evidentiĝis, la leono transsaltis super min. Mi kuŝis kelkan tempon en situacio ne priskribebla per vortoj, atendante, ĉiumomente senti ĝiajn dentojn aŭ ungegojn en iu parto de mi. Restinte en tiu malfeliĉa situacio kelkajn sekundojn, mi aŭdis furiozan, sed neordinaran bruon, malsimilan al kiu ajn sono, kiu iam antaŭe trafis miajn orelojn; kaj oni ne miros pri tio, se mi informos vin, de kie ĝi venis: post kelktempa aŭskulto mi kuraĝis levi mian kapon kaj ĉirkaŭrigardi, kaj tiam, je mia ne priskribebla ĝojo, mi vidis, ke la leono, avide saltante al mi, saltis antaŭen, dum mi falis, en la buŝegon de l' krokodilo, kiu, kiel mi jam diris, estis larĝe malfermita. La kapo du unu fiksiĝis en la gorĝo de la alia! Kaj ili baraktis, por sin liberigi! Mi feliĉe ekmemoris mian ĉas-tranĉilon, kiu pendis ĉe mia flanko; per ĝi mi detranĉis la kapon de la leono per unu ekfrapo, kaj la korpo falis al miaj piedoj! Poste per la kolbo de mia pafilo mi enbategis la kapon de la leono pli profunden en la gorĝon de la krokodilo kaj pereigis ĉi tiun per sufokiĝo, ĉar ĝi ne povis engluti nek eligi la leonan kapon.

Tuj post kiam mi tiel komplete venkis miajn du potencajn kontraŭulojn, mia kunulo alvenis, serĉante min; ĉar rimarkinte, ke mi ne sekvis lin en la arbaron, li revenis, pensante, ke mi perdis la vojon, aŭ ke iu akcidento trafis min.

Post reciproka gratulado mi mezuris la krokodilon, kiu havis la longecon de kvardek futoj.

Tuj kiam mi estis rakontinta al la guberniestro ĉi tiun eksterordinaran aventuron, li sendis veturilon kaj servistojn, kiuj portis hejmen la du kadavrojn. La felon de la leono oni bone preparis, kune kun la haroj, kaj oni faris el ĝi tabakujojn, kiujn post nia reveno al Holando mi donacis al la urbestroj, kiuj rekompence petis, ke mi akceptu mil dukatojn. La haŭton de la krokodilo oni pajloŝtopis en la kutima maniero, kaj ĝi estas bonega objekto en la publika muzeo de Amsterdam, kie la gvidisto rakontas al ĉiu vizitanto la tutan aventuron, kun tiuj aldonoj, kiujn li trovas konvenaj. Kelkaj el liaj variaĵoj estas iom fantaziaj. Unu el ili estas, ke la leono rekte saltis tra la krokodilo, kaj eliris tra la malantaŭa pordo, kaj en la momento, kiam ĝia kapo aperis, lia sinjora moŝto la Granda Barono, (kiel plaĉas al li, nomi min) detranĉis ĝin, kune kun tri futoj de la krokodila vosto. Ĉi tiu homo havas tiom malmulte da respekto al la vero, ke li iufoje aldonas, ke tuj kiam la krokodilo eksentis la perdon de sia vosto, ĝi turnis sin, ekprenis la ĉas-tranĉilon el la mano de la sinjoro, kaj englutis ĝin kun tia avideco, ke la tranĉilo trapikis ĝian koron kaj tuj mortigis ĝin.

La malgranda respekto, kiun tiu aroganta fripono havas al la vero, iufoje igas min timi, ke miaj veraj rakontoj estos suspektataj, kiam oni trovos ilin en kuneco kun liaj abomenaj elpensaĵoj.

Ĉapitro 2

En kiu la Barono montras sin bonega pafisto. -- Li perdas sian ĉevalon kaj trovas lupon -- devigas ĝin, tiri sian glitveturilon -- promesas regali siajn amikojn per rakonto de tiaj faktoj, kiuj bone meritos ilian atenton.

Mi ekvojiris el Romo, por vojaĝi al Ruslando meze de vintro, ĝuste pensante, ke frosto kaj neĝo nature plibonigos la vojojn, kiuj, laŭ la diro de ĉiu vojaĝanto, estas eksterordinare malbonaj en la nordaj partoj de Germanujo, Polujo, Kurlando kaj Litovujo. Mi iris surĉevale, ĉar tio estas la plej oportuna maniero vojaĝi; mi estis malpeze vestita, kaj pro tio mi des pli sentis la maloportunecon, ju pli nordorienten mi antaŭenvenis. Kiom devis suferi en tiuj severaj vetero kaj klimato tiu kompatinda maljunulo, kiun mi trovis sur senŝirma kampo en Polujo! Li kuŝis sur la vojo, senhelpa, tremanta kaj havanta preskaŭ neniun kovraĵon por sia nudeco. Mi kompatis la malfeliĉan homon; kvankam mi mem sentis la akrecon de la aero, mi tamen ĵetis sur lin mian mantelon, kaj tuj mi aŭdis voĉon de la ĉielo, benantan min pro tiu bonfara ago, kaj dirantan: "Mia filo, por ĉi tio vi iam ricevos rekompencon." Mi iris antaŭen; nokto kaj mallumo ĉirkaŭis min. Neniu vilaĝo estis videbla. La tuta kamparo estis kovrita de neĝo, kaj mi ne konis la vojon.

Lacigite mi elseliĝis kaj alligis mian ĉevalon al io simila al pinta stumpo de arbo, elstaranta el neĝo. Por defendo mi metis miajn pistolojn sub mian brakon kaj kuŝigis min sur la neĝo, kie mi dormis tiel bone, ke mi ne malfermis miajn okulojn ĝis plena taglumo. Ne estas facile, koncepti mian miregon, kiam mi trovis min kuŝanta en tombejo meze de vilaĝo; kaj mia ĉevalo ne estis videbla, sed tuj poste mi aŭdis ĝin blekanta ie super mi. Rigardante supren, mi ekvidis ĝin pendanta per la brido ĉe la ventoflago de la turo. La afero nun klariĝis al mi: en la vespero la vilaĝo estis kovrita de neĝo; subita ŝanĝo de vetero okazis; mi malsupreniĝis al la tombejo dum la dormo, malrapide kaj nesenteble, dum la neĝo degelis; kaj tio, kion mi konsideris en la mallumo kiel stumpon de malgranda arbo, kiu elstaris super la neĝo kaj al kiu mi alligis mian ĉevalon, efektive estis la kruco aŭ la ventoflago de la preĝeja turo!

Post mallonga pripensado mi prenis unu el miaj pistoloj, dispafis la bridon, malsuprenigis la ĉevalon kaj daŭrigis mian vojaĝon.

Ĝi irigis min bone antaŭen en la internan parton de Ruslando. Mi trovis surĉevalan vojaĝon en vintro ne laŭmoda, tial mi submetis min, kiel mi ĉiam faras, al la kutimo de la lando, prenis unuĉevalan glitveturilon kaj veturis vigle al Peterburgo. Mi ne ĝuste memoras, ĉu estis en Estlando aŭ en Jugemanlando, sed mi memoras, ke meze de sovaĝa arbaro mi ekvidis teruran lupon, kurantan post mi kun la tuta rapideco de avida vintra malsatego. Ĝi baldaŭ atingis min. Estis neniu ebleco de forsaviĝo. Meĥanike mi kuŝigis min plate en la veturilo kaj lasis mian ĉevalon kuri laŭplaĉe por sinsavo. Tio, kion mi deziris, sed apenaŭ esperis aŭ atendis, okazis tuj poste. La lupo tute ne atentis min, sed faris saltegon super min kaj, furioze atakante la ĉevalon, komencis rapide disŝiri kaj manĝegi la malantaŭan parton de la kompatinda besto, kiu kuris tiom pli rapidege pro doloro kaj teruro. Do mem ne observita kaj tute ekster danĝero, mi singarde levis mian kapon kaj kun naŭzego ekvidis, ke la lupo, manĝante, penetris en la korpon de la ĉevalo; post ne longe ĝi tute enigis sin en la ĉevalon. Tiam mi profitis la okazon kaj batis ĝin per la tenilo de mia vipo. Ĉi tiu neatendita atako sur ĝia malantaŭa parto tiel timigis la lupon, ke ĝi saltis antaŭen per sia tuta forto. La kadavro de la ĉevalo falis sur la teron, sed anstataŭ ĝi la lupo estis en la jungaĵo, kaj mi vipis ĝin konstante. Ni ambaŭ alvenis en plena kurado tute bone en Peterburgo, tute kontraŭe al nia atendado, kaj tre multe admiregataj de la rigardantoj.

Mi ne volas enuigi vin, sinjoroj, per la politiko, arto, scienco, kaj historio de tiu belega ĉefurbo de Ruslando, nek ĝeni vin per la diversaj intrigoj kaj agrablaj aventuroj, kiujn mi spertis en la ĝentilaj rondoj de tiu lando, kie la mastrino de domo ĉiam akceptas la vizitanton kun trinkaĵo kaj saluto. Mi prefere parolos pri la pli grandaj kaj pli noblaj objektoj de via atento, ĉevaloj kaj hundoj, miaj plej amataj el la bestaj kreitaĵoj; ankaŭ pri vulpoj, lupoj kaj ursoj, de kiuj, same kiel de alia ĉasaĵo, en Ruslando ĝenerale estas pli granda abundeco ol en ĉiu alia lando de la mondo; fine pri tiaj sportoj, viraj ekzercoj kaj agoj de galanteco kaj aktiveco, kiuj distingas la sinjorojn pli bone ol la ŝima greka aŭ latina lingvo aŭ ĉiuj parfumoj, delikataĵoj kaj petolaĵoj de la francaj sprituloj aŭ "petit-maitres".

Ĉapitro 3

Renkonto inter la nazo de la Barono kaj porda fosto. - Ĝiaj mirigaj efikoj. - Li detruas kvindek parojn da anasoj per unu pafo - elvipas vulpon el ĝia felo - kondukas hejmen maljunan porkinon en nova maniero - kaj venkas sovaĝan apron.

Pasis iom da tempo, antaŭ ol mi povis ricevi oficiran komision en la armeo, kaj en la daŭro de kelke da monatoj mi estis tute libera, disperdi mian tempon kaj mian monon en la plej grandsinjora maniero. Vi bone povas imagi, ke mi foruzis multon de ambaŭ ekster la urbo kun tiuj bravaj homoj, kiuj sciis, kiel plej bone profiti tian arbaroriĉan landon. Eĉ la memoro pri tiuj amuzaĵoj donas al mi freŝan spiriton kaj kreas varman deziron al ilia ripetado.

Iun matenon mi vidis tra la fenestroj de mia dormoĉambro, ke granda lago, ne malproksime de tie, estis kovrita de sovaĝaj anasoj. Tuj mi ekprenis mian pafilon el la angulo, kuris malsupren kaj el la domo kun tia rapideco, ke mi akcidente vundis mian vizaĝon ĉe la porda fosto. Fajro elflugis el miaj okuloj, sed tio ne malhelpis mian intencon; mi baldaŭ alvenis sufiĉe proksime por pafi. Tiam, direktante mian pafilon, mi vidis kun ĉagreno, ke la siliko elsaltis el la ĉano per la forteco de la frapo, kiun mi ricevis antaŭ nelonge. Mi devis ne perdi tempon. Mi tuj ekmemoris la efikon de la frapo al miaj okuloj, tial mi malfermis la pfanon [tiele]*, direktis la pafilon al la birdoj kaj mian pugnon al mia okulo. Forta frapo de mia pugno denove eligis fajrerojn el mia okulo; la pulvo eksplodis, kaj mi mortigis kvin parojn da anasoj, dudek marekojn [tiele]* kaj tri parojn da kerkeduloj. Spiritĉeesto estas la esenco de vira ekzerciĝado. Dum soldatoj kaj maristoj ŝuldas al tio multajn el siaj feliĉaj saviĝoj, ĉasistoj kaj sportistoj ne pli malmulte ŝuldas al tio siajn sukcesojn.

En iu nobela arbaro en Rusujo mi renkontis belan nigran vulpon; estus domaĝe, ties multvaloran felon difekti per kuglo aŭ pafaĵo. La vulpo staris proksime de arbo. Rapide mi elprenis la kuglon kaj metis bonan najlon en ĝian lokon, pafis kaj trafis tiel bone, ke mi alnajlis ĝian voston al la arbo. Mi tuj aliris, eltiris mian tranĉilon, faris kruc-tranĉon trans ĝian vizaĝon, ekprenis mian vipon kaj elvipis la vulpon el ĝia bela felo.

Okazo kaj bonŝanco ofte korektas niajn erarojn; por tio mi havis strangan ekzemplon tuj poste, kiam, en la profundo de iu arbaro, mi vidis sovaĝajn porkon kaj porkinon, kurantajn proksime unu post la alia. Mia kuglo maltrafis ilin, tamen nu la antaŭa porko forkuris, sed la porkino ekstaris senmove, kvazaŭ fiksita al la tero. Ekzamenante la aferon, mi trovis, ke la besto estas tre maljuna porkino, blinda pro maljuneco. Ĝi kutimis buŝteni la voston de sia ido, por esti kondukata laŭ fila devo. Mia kuglo trafis la voston kaj distranĉis ĝin, sed la maljunulino daŭre tenis la restintan parton en sia buŝo, kaj ĉar ĝia antaŭa gvidanto ne plu tiris ĝin, ĝi kompreneble ekhaltis. Tial mi prenis la restintan parton de la porka vosto kaj kondukis la maljunan beston hejmen sen plia peno miaflanke kaj sen kontraŭvolo aŭ timo flanke de la senhelpa maljuna porkino.

Teruraj estas tiuj sovaĝaj porkinoj, kaj tamen ankoraŭ pli furiozaj kaj danĝeraj estas la aproj. Unu el ili mi foje renkontis en arbaro, malfeliĉe ne estante preparita por atako aŭ defendo. Mi retiris min post kverkon ĝuste en la momento, kiam la furioza besto celis flankan atakon al mi kun tia forteco, ke ĝiaj dentegoj traboris la arbon; sekve de tio ĝi nek povis ripeti la atencon, nek retiri sin . . . "Ho, ho!", pensis mi, "baldaŭ mi vin havos!" kaj tuj mi ekprenis ŝtonon, per kiu mi martelis kaj kurbigis ĝiajn dentegojn tiamaniere, ke ĝi ne povas foriri; ĝi nepre devis atendi mian revenon el la proksima vilaĝo. Mi iris tien por preni ŝnuregon kaj veturilon por bone ligi kaj poste forporti ĝin sendifekta kaj vivanta, en kio mi perfekte sukcesis.

*La vorto estas ne PIV-a; signifo?

Ĉapitro 4

Meditadoj pri la cervo de Sankta Huberto. -- Li pafas cervon per ĉerizoŝtonoj; la mirigaj efikoj de tiu pafo. -- Li mortigas urson per eksterordinara lerteco, priskribas kortuŝe la danĝeron. -- Lin atakas lupo, li turnas ĝian internon eksteren. -- Atakas lin rabia hundo, de kiu li sin savas. -- Lia surtuto fariĝas rabia, kaj lia tuta vestaro estas ĵetata en konfuzan staton.

Vi aŭdis sendube pri Sankta Huberto, la sanktulo kaj protektanto de ĉasistoj kaj sportistoj, kaj pri la nobla cervo, kiu aperis al li en arbaro, kun sankta kruco inter siaj kornoj. Mi alportis mian respektegon al tiu sanktulo ĉiujare en bona societo kaj vidis tiun cervon milfoje, aŭ pentrita en preĝejo, aŭ brodita inter la steloj de liaj kavaliroj, tial, je honoro kaj konscienco de bona sportisto, mi apenaŭ scias, ĉu efektive antaŭe ekzistis aŭ eĉ nuntempe ekzistas tiaj kruchavantaj cervoj. Sed permesu al mi, prefere rakonti, kion mi mem vidis. Eluzinte iun tagon mian tutan pafaĵon, mi trovis min neatendite en ĉeesto de majesta cervo; ĝi rigardis min tiel sentime, kvazaŭ ĝi scius pri mia malplena kuglujo. Mi tuj ŝargis mian pafilon per pulvo kaj metis sur ĝin plenmanon da ĉerizŝtonoj, de kiuj mi forigis la fruktokarnon tiom, kiom la rapideco tion permesis. Tiel mi pafis kaj trafis ĝin ĝuste en la mezo de ĝia frunto, inter la kornoj; tio senkonsciigis ĝin, ĝi ŝanceliĝis, sed forkuris. Unu aŭ du jarojn poste, estante kun ĉasistaro en la sama arbaro, mi ekvidis belan cervon kun bela plenkreska ĉerizarbo, pli ol dek futojn alta, inter ĝiaj kornoj. Mi tuj rememoris mian antaŭan aventuron, rigardis ĝin kiel mian propraĵon kaj faligis ĝin per unu pafo, kiu samtempe donis al mi la kokson kaj la ĉerizan saŭcon; ĉar la arbo estis riĉe kovrita de plej delikataj fruktoj, kiajn mi neniam antaŭe gustumis. Kiu scias, ĉu eble iu fervora sankta sportisto aŭ sportema abato aŭ episkopo similmaniere pafis, plantis kaj fiksis la krucon inter la kornoj de la cervo de Sankta Huberto? Ili ĉiam estis kaj ankoraŭ estas famaj pro plantado de krucoj -- kaj kornoj [Simbola esprimo, signifanta: fari mokaĵojn aŭ petolaĵojn. La trad.]; kaj okaze de akcidento aŭ dilemo, kiujn ofte renkontas fervoraj sportistoj, oni kaptas kion ajn por sinsavo kaj prefere provas ĉiun rimedon anstataŭ maltrafi favoran okazon. Mi ofte trovis min en tia situacio.

Kion vi diros pri jena afero? Iun tagon en pola arbaro taglumo kaj pulvo estis eluzitaj. Dum mi reiris hejmen, terura urso tre rapide persekutis min kun malfermita buŝo, preta ataki min; mi tuj traserĉis ĉiujn miajn poŝojn pro pulvo kaj kugloj, sed vane; mi trovis nenion krom du ekstraj silikoj. Unu el ĉi tiuj mi ĵetis per mia tuta forto tra la malfermita buŝego de la montro en ĝian gorĝon. Tio kaŭzis al ĝi doloron kaj igis ĝin turni sin tiel, ke mi povis ĵeti la duan silikon en ĝian malantaŭan pordon, kion mi efektive faris kun granda sukceso; ĉar ĝi enflugis internen, kunpuŝiĝis kun la unua siliko en la stomako tiel, ke estiĝis fajro, kaj sekve de tio la urso dispartiĝis per terura eksplodo. Kvankam mi mem forsaviĝis el danĝero tiun fojon, mi ne dezirus, denove provi similan eksperimenton aŭ sen alia municio iri kontraŭ urso.

Estis, por tiel diri, mia fatalo, ke la plej furiozaj kaj plej danĝeraj bestoj ĝenerale renkontis min tiam, kiam mi estis sendefenda, kvazaŭ ili scius aŭ havus instinktan informon pri tio. Ekzemple, terura lupo kuregis al mi foje tiel subite kaj tiel proksime, ke mi ne povis fari ion alian ol sekvi meĥanian instinkton kaj ŝovegi mian pugnon en ĝian malfermitan buŝon. Pro mia sekureco mi puŝadis plu kaj plu, ĝis kiam mi brako eniris interne ĝis la ŝultro. Kiel liberigi min? Mi ne estis tute kontenta en mia malfacila situacio. -- Jen lupo vizaĝon kontraŭ vizaĝo; nia reciproka okulumado ne estis el la plej agrabla speco. Se mi eltirus mian brakon, la besto sin ĵetus tiom pli furioze sur min; tion mi vidis en ĝiaj flamantaj okuloj. Mallonge dirate: mi ekprenis ĝian voston, turnis ĝian internon eksteren, kiel oni faras tion je ganto, kaj ĵetis ĝin su la teron, kie mi lasis ĝin.

La sama rimedo ne estus servinta ĉe rabia hundo, kiu baldaŭ poste kuris al mi sur mallarĝa strato en Peterburgo. Oni devas forkuri, mi diris al mi; kaj por fari tion pli bone, mi deĵetis mian peltan mantelon kaj tre baldaŭ trovis min sendanĝera en mia domo. Poste mi sendis mian serviston pro la mantelo, kaj li metis ĝin en la ŝrankon kun miaj aliaj vestoj. En la sekvanta tago mi estis mirigata kaj timigata per la kriado de Joĉjo: "Pro Dio, sinjoro, via pelta mantelo estas rabia!" Mi alrapidis kaj trovis preskaŭ ĉiujn miajn vestojn ĉirkaŭĵetitaj kaj disŝiritaj en pecojn. La viro estis tute prava en sia konstato pri la rabieco de la mantelo. Mi mem vidis ĝin ĝuste en tiu momento atakanta belan frakon, kiun ĝi skuadis kaj ĉirkaŭenĵetis en senkompata maniero.

Ĉapitro 5

La efikoj de granda aktiveco kaj spiritĉeesto. -- Li priskribas favoratan hundon, kiu naskis dum ĉasado, postkurante leporon: la leporo ankaŭ naskis dum forkuro. -- Li donace ricevas de Grafo Przoboski faman ĉevalon, kun kiu li faras multajn eksterordinarajn agojn.

Ĉiuj ĉi tiuj feliĉaj forsaviĝoj, sinjoroj, estis ŝancoj, uzitaj avantaĝe per spiritĉeesto kaj fortaj penegoj, kiuj, prenate kune, kiel ĉiu scias, faras la sukcesplenan sportiston, mariston aŭ soldaton; sed tre riproĉinda kaj senprudenta estus tiu sportisto, admiralo aŭ generalo, kiu ĉiam dependus de siaj feliĉaj sorto kaj stelo, ne zorgante pri tiuj specialaj artifikoj necesaj por lia profesio, kaj ne provizante sin per la plej bonaj iloj, kiuj certigas sukceson. Oni povas kulpigi min nek pri unu nek pri la alia flanko; ĉar mi ĉiam estis fama tiel pro la bonegeco de miaj ĉevaloj, hundoj, pafiloj kaj glavoj, kiel pro la lerta maniero de ilia uzado kaj manovrado, do parolante ĝenerale: mi povas esperi, ke oni memoros min en arbaro, sur kampo kaj en ĉevalkurejo. Mi ne volas rakonti ĉi tie la detalojn de miaj ĉevalstaloj, hundejoj aŭ batalilejo; sed mi nepre devas mencii unu tre amatan hundinon. Ĝi estis ĉashundino, kaj mi neniam havis nek vidis pli bonan. Ĝi maljuniĝis en mia servo kaj estis notinda ne pro sia grandeco, sed prefere pro sia neordinara rapideco. Mi ĉiam ĉasis leporojn kun ĝi. Se vi estus vidintaj ĝin, vi certe ĝin admirus kaj ne mirus, ke mi tiel amis ĝin kaj ke mi ĉasis kun ĝi tiel multe. Ĝi kuris tiel rapide, tiel multe kaj tiel longe en mia servo, ke en la lastaj tagoj de ĝia vivo mi estis devigata, uzi ĝin sole kiel ter-hundon, en kiu ofico ĝi ankoraŭ servis al mi dum multe da jaroj.

Ĉasante iutage leporon, kiu ŝajnis al mi neordinare granda, mi simpatiis kun mia kompatinda hundino, kiu estis graveda, kaj tamen ĉasis rapide, kiel ĉiam. Mi mem povis sekvi surĉevale nur en granda distanco. Subite mi ekaŭdis bruon kvazaŭ venantan aro da hundoj, tamen ĝi estis tiel malforta kaj malklara, ke mi ne sciis la kaŭzon. Alproksimiĝante mi spertis grandan surprizon. La leporo naskis dum la kurado; la samo okazis al mia hundino dum la ĉasado, kaj estis precize tiom da leporidoj kiom da hundidoj. Instinkte la unuaj kuris, kaj la lastaj ĉasis; kaj mi trovis min posedanto de ses leporoj ka de sama nombro da hundoj ĉe la fino de ĉaso, kiu komenciĝis nur per unu.

Mi memoras ĉi tiun mian mirigan hundinon kun la samaj plezuro kaj amo, kiel belegan litvan ĉevalon, kiun mono ne povus aĉeti. Ĝi fariĝis mia tute hazarde, kaj tio donis al mi okazon, montri mian lertecon en ĉevalrajdado en plej bonaj cirkonstancoj. Mi estis gasto en la belega kampodomo de Grafo Przoboski en Litovujo, kaj restis por tetrinko kun la sinjorinoj en la salono, dum la sinjoroj estis ekstere sur la korto, por rigardi junan alt-spiritan ĉevalon, kiu ĵus alvenis el la ĉevalbredejo. Ni subite skaŭdis alarman bruon; mi rapidis malsupren kaj trovis la ĉevalon tiel neregebla, ke neniu kuraĝis alproksimiĝi al ĝi aŭ surseliĝi. La plej kuraĝaj ĉevalrajdistoj staris konsternitaj kaj en teruro; malespero esprimiĝis sur ĉies vizaĝo, kiam, per unu eksalto, mi estis sur ĝia dorso. Per tio mi surprizis ĝin kaj poste faris ĝin ĝentila kaj obeema per la plaj bona montro de rajdarto, kiun mi posedis. Por montri tion perfekte al la sinjorinoj kaj por ŝpari al ili la neceson, eliri eksteren, mi devigis la ĉevalon, salti tra la fenestro en la salonon, ĉirkaŭmarŝis kelkajn fojojn, paŝis, trotis kaj galopis, kaj fine igis la ĉevalon surtabliĝi por ripeti la manovrojn sur la tablo en bela stilo de miniaturo, kio tre plaĉis al la sinjorinoj; ĉar la ĉevaleto faris ĉion mirige bone kaj rompis nek tason nek teleron. Tio metis min tiel alten in ilia opinio kaj tiel bone en la opinio de la Grafo, ke kun sia kutima ĝentileco li petis, ke mi akceptu tiun junan ĉevalon, por rajdi ĝin plengalope al venko kaj honoro en la milito kontraŭ la turkoj, kiu baldaŭ devis komenciĝi sub la komando de Grafo Munich [Elparolu: Mjunik.]

Mi efektive ne povis ricevi pli agrablan donacon, nek pli bonan antaŭsignon ĉe la malfermo de tiu militiro, en kiu mi lernis mian metion kiel soldato. Ĉevalo tiel milda, tiel altspirita kaj tiel furioza, samtempe ŝafido kaj Bucefalo [Ĉevalo de Aleksandro la Granda], ĉiam rememorigis al mi klare la devon de soldato kaj ĝentilhomo kaj la mirigajn agojn, kiujn la juna Aleksandro faris sur la batalkampo.

Ni iris en la militon interalie ankaŭ, kiel ŝajnis, kun la intenco, rebonigi la reputacion de la rusa armeo, kiu malbonfamiĝis iom per la milito apud la Pruth, kiun gvidis la Caro Petro; kaj tion ni tute bone plenumis per kelkaj tre lacigaj kaj gloraj militiroj sub la komando de tiu granda generalo, kiel nomon mi jam antaŭe menciis.

Modesteco malpermesas al malsuperuloj, arogi al si grandajn sukcesojn aŭ venkojn, kiel gloro ĝenerale estas proprigata al la komandantoj aŭ eĉ (kio estas eĉ iom embarasiga) al reĝoj kaj reĝinoj, kiuj neniam flaris pulvon krom ĉe manovroj kaj militoparadoj, neniam vidis batalkampon, nek malamikon en batalaranĝo.

Mi do ne pretendas iun parton de la gloro en la grandaj interbataloj kun la malamiko. Ni ĉiuj faris nian devon, kio, en la lingvo de patrioto, soldato kaj ĝentilhomo, estas tre ampleksa vorto kun granda honoro, signifo kaj graveco, pri kiu la plimulto de la novaĵistoj kaj trinkejaj politikistoj povas havi nur tre malnoblan kaj malestimindan ideon. Tamen, havante korpuson da husaroj sub mia komando, mi faris kelkajn ekspediciojn kun laŭvola aŭtoritato; kaj la sukceso, kiun mi havis, mi povas, laŭ mia opinio, juste kaj sole noti por mia kredito kaj por la kredito de la bravuloj, kiun mi kondukis al konkero kaj venko. Foje ni havis tre varman laboron en la antaŭ-gvardio, kiam ni pelis la turkojn en Oczakov-on. Mia vigla litova ĉevalo preskaŭ kondukis min en malfeliĉon. Mi havis kun mia korpuso antaŭpostenon kaj vidis la malamikon venanta al ni en nubo da polvo, kiu lasis min iom necerta pri lia efektiva nombro kaj liaj veraj intencoj. Envolvi min en simila nubo, estus ja nur ordinara prudento, sed ne estus akirinta al mi la necesan scion, nek respondus al la celo, por kiu mi estis sendita; tial mi ordonis al miaj kamaradoj, ambaŭflanke disiri dekstren kaj maldekstren kaj estigi tiom da polvo, kiom ili povis, kaj mi mem iris antaŭen rekte al la malamiko, por havi pli proksiman vidon. En ĉi tio mi sukcesis, ĉar la malamiko haltis kaj ekbatalis, sed ne tre longe, ĉar la timo pro miaj falnkuloj repelis lin iom en malordo. Ĉi tiu estis la momento por ataki la malamikajn vicojn kun spirito; mi tute disrompis ilian kunecon, faris teruran pereigon al ili kaj forpelis ilin ne nur returne al la ĉirkaŭmurita urbo, sed eĉ tra la muro, tute kontraŭ niaj plej sangavidaj esperoj.

La rapideco de mia litova ĉevalo ebligis al mi, esti la plej antaŭa postkuranto; kaj vidante la malamikon preskaŭ fluganta tra la kontraŭa pordego de la urbo, mi pensis, ke estus prudente, ekhalti sur la foira placo, por reformi la vicojn de mia korpuso. Mi haltis, sinjoroj; sed imagu mian surpirzegon, kiam mi sur ĉi tiu placo ne vidis scirkaŭ mi ec unu el miaj husaroj! Ĉu ili trasercas la aliajn stratojn, aŭ kio okazis al ili? Ili ne povas esti malproksime kaj certe baldaŭ alvenos. -- En tiu atendado mi trotigis mian spiregantan litovan ĉevalon al fonto sur la placo kaj lasis ĝin trinki. Ĝi trinkis pli ol ordinare kaj kun avideco ne kontentigebla; tamen tio estis tute natura: rigardante ĉirkaŭen por trovi miajn soldatojn, kion mi ekvidis, Sinjoroj? La malantaŭa parto de la kompatinda kreitaĵo -- gluteo kaj kruroj -- mankis, kvazaŭ la ĉevalo estus distranĉita en du pecojn, kaj la akvo elfluis, kiel ĝi eniris, ne refreŝigante la beston, nek farante al ĝi ion bonan! Kiel tio povas okazi, estis por mi tuta mistero, ĝis kiam mi revenis kun la ĉevalo al la urba pordego. Tie mi vidis, ke kiam mi enkuregis rapidege post la forkuranta malamiko, oni malsuprenigis la pordokulison (peza falpordo kun akraj pintegoj ĉe la malsupro, kiun oni faligas subite, por malebligi al malamiko eniron en fortikigitan urbon) ne vadatan de mi, kaj ĝi tute detranĉis la malantaŭan parton de mia ĉevalo, kaj tiu parto ankoraŭ kuŝis tremetante ekster la pordego. Tio estus por mi neriparebla perdo, se la hufferaĵisto ne sukcesus kunigi ambaŭ partojn, dum ili ankoraŭ estis varmaj. Li kunkudris ilin per branĉetoj kaj junaj plantaĵoj de laŭroj, kiujn li trovis apude; la vundo resaniĝis, kaj, kio povis okazi nur al tia glora ĉevalo, la branĉetoj enradikiĝis en la korpo, elkreskis kaj formis laŭbon super mi tiel, ke poste mi povis iri al multaj ekspedicioj en la ombro de miaj laŭroj kaj tiuj de mia ĉevalo.

Ĉapitro 6.

La Barono fariĝas militkaptito kaj estas vendata kiel sklavo -- paŝtas la abelojn de la Sultano, kiuj estas atakataj de du ursoj. -- Li perdas unu el siaj abeloj; arĝenta hakilo, kiun li ĵetas al la ursoj, resaltas kaj flugas supren al la luno; li alportas ĝin per genia eltrovo, falas surteren dum reveno de la luno, sed sukcesas eligi sin el la truo en la grundo. Li elturniĝas el malfacila situacio sur mallarĝa vojo, kie li renkontas kaleŝon, en maniero neniam antaŭe provita aŭ farita. -- La miriga efiko de la frosto al la franca korno de lia servisto.

Mi ne ĉiam sukcesis. Mi foje havis la malfeliĉon, esti superfortigata de pli granda nombro da soldatoj kaj fariĝi milita kaptito; kaj, kio estas pli abomena, sed ĉiam kutima inter la turkoj, esti vendata kiel sklavo. (La Barono poste trovis grandan favoron ĉe la Grandsinjoro, kiel evidentiĝos baldaŭ). En tiu stato de humileco mia ĉiutaga tasko ne estis tre malfacila kaj laboriga, sed iom stranga kaj enuiga. Ĝi estis, peli ĉiumatene la abelojn de la Sultano al ilia paŝtejo, gardi ilin dum la tuta tago kaj ĉe noktiĝo repeli ilin al la abelujo. Unu vesperon mi rimarkis la foreston de unu abelo kaj baldaŭ observis, ke du ursoj atakis ĝin, por disŝiri ĝin pro la mielo, kiun ĝi portis. Mi havis en la manoj neniun atakilon krom la arĝenta hakilo, kiu estas la insigno de la Sultanaj ĝardenistoj kaj farmistoj. Mi ĵetis ĝin al la rabistoj kun la intenco, fortimigi ilin kaj liberigi la kompatindan abelon; sed per malfeliĉa turniĝo de mia mano ĝi flugis supren kaj daŭre leviĝis, ĝis kiam ĝi atingis la lunon. Kiel ricevi ĝin returne? Kiel venigi ĝin malsupren? Mi ekmemoris, ke turkaj faboj elkreskas tre rapide kaj atingas mirigan altecon. Mi tuj plantis unu el ili; ĝi elkreskis kaj eĉ alkroĉiĝis al unu el la kornoj de la luno. Mi nun devis nur grimpi sur ĝi ĝis la luno, kiun mi baldaŭ tre bone atingis. Estis malfacila afero, trovi mian arĝentan hakilon en loko, kie ĉio ĉirkaŭe havas la brilecon de arĝento; fine tamen mi trovis ĝin inter amaso da grenventumaĵo kaj dishakita pajlo. Mi nun volis reveni; sed ho ve! la varmego de la suno sekigis mian fabon: ĝi estis tute senutila por mia malsupreniro. Mi do komencis labori kaj faris ŝnuregon el tiu dishakita pajlo, tiel longan kaj bonan, kiel mi povis. Tiun ŝnuregon mi alligis al unu el la lunaj kornoj, kaj deglitis ĝis la fino. Ĉi tie mi tenis min firme per la maldekstra mano, kaj per la hakilo en mia dekstra mano mi tranĉis la longan nun senutilan finon de la supra parto de la ŝnuro kaj alligis ĝin al la malsupra parto; tio portis min sufiĉe longan distancon pli malsupren. Tiu ripetita splisado kaj kunligado de la ŝnuro ne plibonigis ĝian kvaliton, nek portis min ĝis la tero de la sultana farmbieno. Mi estis en la distanco de almenaŭ kvar aŭ kvin mejloj de la tero, kiam ĝi ŝiriĝis. Mi falis sur la teron kun tiel miriga rapideco kaj forteco, ke mi trovis min senkonscia en truo almenaŭ naŭ klaftojn profunda, farita de la pezo de mia korpo falinta el tia alteco; mi rekonsciiĝis, sed ne sciis, kiel eliĝi el ĝi; tamen mi elfosis ŝtupojn per miaj ungoj kaj facile sukcesis eliri.

Baldaŭ poste paco estis aranĝata kun la turkoj, kaj akirinte mian liberiĝon, mi forlasis Peterburgon en la tempo de tiu stranga revolucio, dum kiu la imperiestro en sia lulilo, lia patrino, la duko de Brunsvigo, ŝia patro, Feldmarŝalo Munich kaj multaj aliaj estis sendataj en Siberion. La vintro estis tiam tiel eksterordinare severa en tuta Eŭropo, ke la suno de tiu tempo ŝajnis esti frostvundita. Revenante al ĉi tiu urbo, mi spertis survoje pli grandajn maloportunaĵojn, ol estis tiuj, kiujn mi spertis dum mia vojaĝo al Ruslando.

Mi veturis per la poŝto, kaj trovante min sur mallarĝa vojeto, mi ordonis al la veturigisto, ke li signalu per sia korno, por ke aliaj vojaĝantoj ne renkontu nin sur la mallarĝa trapasejo. Li blovis per ĉiuj fortoj, sed liaj penoj estis vanaj, li ne povis sonigi la kornon. Pri tio mi ne sciis la kaŭzon, kaj tio estis iom malfacila afero, ĉar tuj poste ni trovis nin kontraŭ alia kaleŝo venanta el la kontraŭa direkto. Oni ne povis pluiri; tamen mi eliris el mia kaleŝo, maljungis la ĉevalojn, kaj estante iom forta, mi metis la tutan kaleŝon, eĉ kun la radoj kaj ĉiu enhavo, sur mian kapon; nun mi saltis trans barilon, kiu havis la altecon de naŭ futoj (kio ĉe tiel multpeza kaleŝo estis iom malfacila tasko), sur kampon kaj per alia salto venis returne sur la vojon post la alia kaleŝo. Poste mi reiris pro la ĉevaloj, kaj lokinte unu sur mian kapon kaj la alian sub mian brakon, per la sama metodo kiel antaŭe portis ilin al mia kaleŝo, aljungis ilin kaj veturis al gastejo ĉe nia haltejo. Mi devas klarigi, ke la ĉevalo sub mia brako estis tre vigla kaj havis ne pli ol kvar jarojn; dum mia dua salto trans la barilon ĝi esprimis grandan malamon al tia perforta metodo per piedbato kaj ekbleko; tamen mi regis ĝiajn malantaŭajn piedojn, metante ilin en mian poŝon. Alveninte antaŭ la gastejo, mia veturigisto kaj mi refreŝigis nin; li pendigis sian kornon sur najlon apud la kuireja fajro; mi sidis ĉe la alia flanko.

Subite ni aŭdis tereng! tereng! tereng! teng! teng! Ni rigardis ĉirkaŭen kaj nun trovis la kaŭzon, kial la veturigisto ne povis sonigi la kornon antaŭe: la sonoj estis frostiĝintaj en la korno kaj nun elvenis dum degelado tute klare kaj multe je la honoro de la veturigisto tiel, ke la honestulo distris nin dum iom da tempo per diversaj melodioj, ne metante sian buŝon al la korno. La reĝo de Prusujo -- marŝo --super montoj, super valoj -- kaj multaj aliaj amataj melodioj eliĝis. Fine la degela distraĵo finiĝis, ĝuste kiel ĉi tiu mallonga rakonto pri miaj vojaĝoj en Ruslando.

Kelkaj vojaĝantoj facile rakontas pli multe ol eble estas vere; se iu inter la ĉeestantoj havas dubon pri mia veremo, mi nur povas diri al tiuj, ke mi kompatas ilian mankon de fido, kaj devas peti, ke ili forlasu nin, antaŭ ol mi komencos la duan parton de miaj aventuroj, kiuj estas tiel precize bazitaj sur vereco kiel tiuj jam rakontitaj.

Ĉapitro 7.

La Barono rakontas pri siaj aventuroj dum vojaĝo al Nord-Ameriko, kiuj bone meritas la atenton de la leganto. -- Petolaĵoj de baleno. -- Mevo savas la vivon de maristo. -- La kapo de la Barono estas perforte premegata en lian stomakon. -- Li lerte ŝtopas danĝeran akvoenfluon en la ŝipo laŭ kurioza maniero.

Mi enŝipiĝis en Portsmouth* en unuaklasa angla batalŝipo kun cent kanonoj kaj dek kvar centoj da maristoj, por iri al Nord-Ameriko. Nenio rakontinda okazis, ĝis ni estis en distanco de tricent mejloj de la rivero Sankta Laŭrenco, kiam la ŝipo koliziis kun terura forteco al (kiel ni supozis) roko; tamen, ĵetante la sondilon, ni ne povis trovi fundon, eĉ ne ĉe tricent klaftoj. Kio igis ĉi tiun cirkonstancon pli miriga kaj efektive tute ne komprenebla, estis, ke la forteco de la kolizio estis tia, ke ni perdis la direktilon, nia busprito rompiĝis en la mezo, kaj ĉiuj niaj mastoj fendiĝis de la supro ĝis la malsupro, kaj du el ili falis sur la ferdekon; unu kompatinda maristo, kiu estis supre, faldante la ĉefan velon, estis ĵetata minimume tri mejlojn for de la ŝipo, sed li feliĉe saviĝis, ektenante la voston de granda mevo, kiu realportis kaj lokis lin ĝuste sur la punkto, el kiu li estis ĵetita. Alia pruvo pri la grandeco de la kolizio estis la forteco, kun kiu la maristoj inter la ferdekoj estis pelataj kontraŭ la plankoj super ili; mia kapo, ekzemple, estis premegata en mian stomakon, kie ĝi restis dum kelkaj monatoj, antaŭ ol ĝi revenis al sia natura situacio. Dum ni ĉiuj estis en stato de mirego sekve de la ĝenerala neklarigebla konfuzo, en kiu ni estis envolvitaj, la tuta afero subite klariĝis per la apero de granda baleno, kiu estis ripozinta en dormo, en distanco de proksimume dek ses futoj de la supraĵo de la akvo. Ĉi tiu besto estis tiel malkontenta pri la maltrankvileco, kiun kaŭzis al ĝi nia ŝipo, ĉar dum nia irado ni gratis ĝian nazon, ke ĝi enbatis la tutan galerion kaj parton de la antaŭa ferdeko per sia vosto kaj preskaŭ en la sama momento forprenis per siaj dentegoj la ĉefankron, kiu pendis, kiel kutime, ĉe la kilo, kaj forkuris kun la ŝipo, minimume sesdek mejlojn kun rapideco de dek du mejloj dum horo; feliĉe la kablo ŝiriĝis, kaj ni perdis ambaŭ, la balenon kaj la ankron.

Tamen, revenante al Eŭropo post kelkaj monatoj, ni trovis, en distanco de kelke da mejloj apud la sama loko, la saman balenon drivanta malviva sur la akvo; ĝi havis longecon de pli ol duonmejlo.

Povante preni sur la ŝipon nur malgrandan parton de tiu monstro, ni eligis niajn boatojn kaj kun granda malfacileco detranĉis ĝian kapon, en kiu, je nia granda ĝojo, ni trovis nian ankron kaj pli ol kvardek klaftojn de nia kablo; ambaŭ estis kaŝitaj en la maldekstra flanko de ĝia buŝego, ĝuste sub la lango. (Eble tio estis la kaŭzo de ĝia morto, ĉar tiu parto de ĝia lango estis multe ŝvelinta kun forta brulumo.) Ĉi tiu estas la sola eksterordinara cirkonstanco, kiu okazis dum ĉi tiu vojaĝo. Unu parton de nia fatalo mi tamen preskaŭ forgesis: dum la baleno forkuris kun la ŝipo, la ŝipo iom fendiĝis, kaj akvo komencis enverŝiĝi tiel rapide, ke ĉiuj niaj pumpiloj ne povus savi nin de surfundiĝo; feliĉe mi unue trovis la difekton. Mi trovis, ke ĝi estas granda truo, proksimume unu futon en la diametro. Vi kompreneble supozos, ke ĉi tiu cirkonstanco faras al mi senfinan plezuron, se mi informos vin, ke tiu bela ŝipo estis savita kun ĝia tuta maristaro per plej feliĉa penso! Unuvorte, mi sidigis min sur la truon, kaj mi estus povinta ĉesigi la enfluon de la akvo, eĉ se la truo estus estinta pli granda; vi ne miros pri tio, se mi informos vin, ke mi devenas de holandaj gepatroj.

Mia situacio, dum mi sidis tie, estis iom malvarma, sed la ĉarpentista arto baldaŭ liberigis min.

*Elparolu: Portsmaut.

Ĉapitro 8.

La Barono banas sin en la Mediteranea Maro -- renkontas neatenditan gaston -- venas senintence en regionon de varmego kaj mallumo, el kiu li estas liberigata per la korn-pipa* danco. -- Li timigas siajn savantojn kaj revenas sur la teron.

Unu fojon mi estis en granda danĝero, esti perdata en plej stranga maniero en la Mediteranea Maro. Mi banis min en tiu agrabla maro apud Marseilles** iun someran posttagmezon, kiam mi vidis tre grandan fiŝon, kun makzeloj larĝe malfermitaj, kiu alproksimiĝis al mi kun plej granda rapideco; ne estis tempo por perdi, mi ne povis ĝin eviti. Mi tuj malgrandigis mian korpon kiel eble plej multe, kunmetante miajn piedojn kaj metante miajn manojn proksime al miaj flankoj; en tiu pozicio mi pasis inter ĝiaj makzeloj kaj en ĝian stomakon, kie mi restis dum kelka tempo en plena mallumo kaj komforta varmo, kiel vi ja povas supozi; fine mi ekpensis, ke se mi faros al ĝi doloron, ĝi volonte elĵetos min. Havante sufiĉan spacon, mi ekludis miajn petolaĵojn, turnis min, dancetis, paŝis kaj saltis, sed nenio ŝajne tiel maltrankviligis ĝin, kiel la rapida movado de miaj peidoj, kiam mi provis danci la korn-pipan dancon. Tuj post kiam mi komencis tion fari, ĝi malebligis mian dancon per subitaj konvulsioj kaj ektremoj; mi persistis. Fine ĝi ekkriis terure kaj ekstaris preskaŭ vertikale en la akvo, kun ĝia korpo kaj ĝiaj ŝultroj ekster la akvo, kaj pro tio ĝi estis vidata de maristoj sur preterpasanta itala ŝipo; ili harpunis ĝin en kelke da minutoj. Kiam oni levis ĝin sur la ferdekon, mi aŭdis la maristojn diskutantaj pri la plej bona maniero, ĝin distranĉi, por konservi kiel eble plej grandan kvanton da oleo. Komprenante la italan lingvon, mi havis teruran antaŭtimon, ke la iloj uzotaj por tiu procedo ankaŭ pereigos min; tial mi staris tiel proksime al la centro, kiel estis eble, ĉar en la stomako de ĉi tiu kreitaĵo estis sufiĉe da spaco por dekduo da homoj, kaj mi kompreneble supozis, ke ili komencos ĉe la ekstremaĵo. Tamen miaj timoj baldaŭ ĉesis, ĉar ili komencis malfermi la malsupran parton de la ventro. Ekvidante brileton de lumo, mi forte kriis por esti liberigata el mia situacio, en kiu mi preskaŭ sufokiĝis. Estas por me ne eble, doni ĝustan priskribon de la grado kaj speco de la mirego, kiu sidis sur ĉies vizaĝo, kiam oni aŭdis homan voĉon, kiu eliĝis el la interno de fiŝo, kaj tiom pli multe, kiam oni vidis nudan homon, elpromenantan rekte el ĝia korpo.

Unuvorte, sinjoroj, mi rakontis al ili la tutan historion, kiel mi rakontas ĝin al vi, dum mirego frapis ilin ĝis muteco. Refreŝiginte min kaj saltinte en la maron, por min purigi, mi naĝis al miaj vestoj, kiuj kuŝis sur la marbordo, kie mi antaŭe lasis ilin. Kiom mi povas kalkuli, mi estis malliberigita en la stomako de tiu besto preskaŭ kvar horojn kaj duonon.

*Korn-pipa danco estas speco de danco, kiu estas farata per rapida kaj vigla movado de la piedoj. Ĝi estas ĉefe skota danco kaj nomiĝas "Horn-pipe". (La Tradukinto.)

**Elparolu: Marsej.

Ĉapitro 9.

Aventuroj en Turkujo kaj sur la rivero Nilo. -- Li vidas balonon super Konstantinopolo; alpafas kaj faligas ĝin; trovas en ĝi francan eksperimentan filozofon. -- Li iras pro misio al Kairo kaj revenas sur la Nilo, kie li estas ĵetata en neatenditan situacion kaj retenata tie ses semajnojn.

Kiam mi estis en la servo de la turkoj, mi ofte amuzis min en plezur-boatoj sur la Marmara Maro, de sur kiu oni havas belegan perspektivon de la tuta urbo Konstantinopolo, inkluzive de la serajlo de l' Grandsinjoro. Iun matenon, admirante la belecon kaj serenecon de la ĉielo, mi observis en la aero globforman objekton, kiu ŝajne havis la grandecon de dekdu-cola globeto kun io pendanta sub ĝi. Mi tuj elprenis mian plej grandan kaj plej longtuban birdopafilon, sen kiu mi neniam vojaĝas aŭ eĉ faras iun ekskurson, se mi povas eviti tion; mi ŝargis ĝin per kuglo kaj ekpafis al la globo, sed sen rezulto, ĉar la objekto estis en tro granda distanco. Mi tiam enmetis duoblan kvanton da pulvo kaj kvin aŭ ses kuglojn: ĉi tiu dua provo sukcesis; ĉiuj kugloj efikis, deŝiris unu flankon de la globo kaj ĝin malsuprenigis. Prezentu al vi mian surprizon, kiam lukse orumita ĉaro, pendanta sub grandega balono kaj havanta en si homon kaj parton de ŝafo, ŝajne rostitan, falis en sesfuta distanco de mi. Kiam mia surprizego en certa grado malpliiĝis, mi ordonis al miaj ŝipistoj, remi proksime al tiu stranga aervojaĝisto.

Mi akceptis lin sur la ferdeko de mia barko (li estis franco). Li estis multe senfortigita de la subita falo en la maron kaj ne kapabla paroli; post iom da tempo li tamen refortiĝis kaj rakontis pri si jenon: "Antaŭ sep aŭ ok tagoj -- mi ne povas precize diri kiam, ĉar mi perdis mian kalkulpovon, estinte dum la pli granda parto de l' tempo tie, kie la suno neniam subiĝas -- , mi leviĝis aeren de Land's End en Kornval, sur la insulo Granda Britujo, en la ĉaro, el kiu oni ĵus prenis min, pendigita sub tre granda balono, kaj prenis kun mi ŝafon, por fari per ĝi atmosferajn eksperimentojn. Malfeliĉe la vento ŝanĝiĝis dum la unuaj dek minutoj tuj post mia supreniĝo, kaj anstataŭ iri al Ekseter, kie mi intencis surteriĝi, mi estis pelata en la direkto al la maro, super kiu, kiel mi supozas, mi restis ĝis nun, tamen multe tro alte por fari iajn observojn.

"La alvokoj de malsato estis tiom premigaj, ke la intencitaj eksperimentoj pri varmego kaj spirado cedis al ili. En la tria tago mi estis devigata, buĉi la ŝafon pro nutraĵo; kaj troviĝante tiutempe multe pli alte ol la luno kaj post pli ol dekses horoj tiel proksime al la suno, ke ĝi bruldifektis miajn brovojn, mi lokis la kadavron de la ŝafo, post zorga senfeligo, en tiu parto de la ĉaro, kie la suno havis sufiĉan potencon, aŭ alivorte, kie la balono ne ombris ĝin de la suno; per tiu metodo ĝi estis bonege rostata dum proksimume du horoj. Ĉi tio estis mia nutraĵo ĝis nun." Ĉi tie li paŭzis kaj ŝajnis esti perdita en pensoj, alrigardante la objektojn ĉirkaŭe. Kiam mi sciigis al li, ke la konstruaĵo antaŭ ni estas la serajlo de la Grandsinjoro en Konstantinopolo, li ŝajnis tre konsternita, ĉar li supozis, esti en tuta alia loko.

"La kaŭzo" -- li aldonis -- "de mia longa flugado estis malfunkciigo de ŝnureto, kiu estis fiksita al valvo en la balono kaj celis la ellason de la ekbruliĝema gaso; kaj se la balono ne estus alpafita kaj la ŝnureto disŝirita en la antaŭdirita maniero, eble mi, kiel Mahomet, estus pendanta inter la ĉielo kaj la tero ĝis la tago de la lasta juĝado."

* * * *

La Grandsinjoro, al kiu mi estis prezentita de la ambasadoroj de Rusujo kaj Francujo, dungis min, por aranĝi gravan aferon en Kairo; ĝi estis de tia speco, ke ĝi devas por ĉiam resti sekreto. Mi iris tien surtere kun granda ceremonio; plenuminte tie la aferon, mi maldungis preskaŭ ĉiujn miajn servistojn kaj revenis kiel privata sinjoro. La vetero estis ĝojiga, kaj tiu fama rivero, la Nilo, estis nepriskribeble belega; unuvorte: min venkis la tento, dungi barkon por malsuprenveturi al Aleksandrio. La trian tagon de mia vojaĝo la rivero komencis leviĝi mirigege (vi ĉiuj aŭdis, mi supozas, pri la ĉiujara inundo de la Nilo), kaj en la sekvanta tago ĝi etendiĝis super la tutan landon, multajn mejlojn ambaŭflanke! En la kvina tago, ĉe la sunleviĝo, mia barko intermiksiĝis kun io, kion mi unue konsideris arbetaĵo; sed kiam pliheliĝis, mi trovis min ĉirkaŭita de migdaloj, tute maturaj kaj en plej alta perfekteco. Sondante la profundecon de la akvo, miaj ŝipistoj trovis, ke ni estis minimume sesdek futojn de la tero, ne povante iri antaŭen nek malantaŭen.

Je ĉirkaŭ la oka aŭ naŭa horo, tiel proksimume, kiel mi povis juĝi laŭ alteco de la suno, la vento subite leviĝis kaj klinis mian barkon unuflanken; nun ĝi pleniĝis de akvo, kaj mi ne vidis ĝin dum kelka tempo. Feliĉe ni ĉiuj savis nin (ses homoj kaj du knaboj), ektenante firme la arbon, kies branĉoj estis sufiĉe fortikaj por nia pezo, sed ne por la pezo de la barko. En tiu situacio ni restis ses semajnojn kaj tri tagojn, nutrante nin per la migdaloj; mi ne bezonas informi vin, ke ni havis sufiĉegon da akvo. En la kvardek-dua tago de nia malfeliĉo la akvo malleviĝis tiel rapide, kiel ĝi leviĝis, kaj en la kvardek-sesa ni povis meti niajn piedojn sur la firman teron. Nia barko estis la unua agrabla objekto, kiun ni vidis, proksimume sescent futojn for de la loko, kie ĝi subakviĝis. Sekiginte ĉion utilan per la varmego de la suno kaj ŝarĝinte nin per necesaĵoj el la provizoj sur la barko, ni ekvojiris por retrovi nian perditan direkton; ni trovis, laŭ la plej ĝusta kalkulo, ke ni estis portitaj trans ĝardenmurojn kaj diversajn barilojn, pli ol cent kvindek mejlojn.

Post kvar tagoj, post tre laciga piedirado en maldikaj ŝuoj, ni atingis la riveron, kiu nun jam estis inter la limoj de siaj bordoj, rakontis niajn aventurojn al knabo, kiu afable kontentigis ĉiujn niajn bezonojn kaj sendis nin antaŭen en sia barko. Post ses tagoj ni alvenis en Aleksandrio, kie ni enŝipiĝis por Konstantinopolo. La Grandsinjoro akceptis min afable, kaj mi havis la honoron, vidi la serajlon, al kiu lia moŝto mem prezentis min.

Ĉapitro 10

Li vizitas malnovan amikon, Generalon Elliot, dum la sieĝo de Gibraltar -- surfundigas hispanan batalŝipon -- vekas maljunan virinon sur la afrika marbordo -- detruas ĉiujn kanonojn de la malamiko -- timigas la Grafon D'Artois kaj sendas lin al Parizo -- savas la vivon de du anglaj spionoj per la sama ŝtonĵetilo, kiu mortigis Goljaton, kaj disrompas la sieĝon.

Dum la antaŭnelonga sieĝo de Gibraltar mi iris kun provianta ŝiparo, sub la komando de Lord Rodney, por vidi mian malnovan amikon Generalon Elliot, kiu, per sia majstra defendo de tiu loko, akiris laŭrojn neniam velkontajn. Post kiam la komuna ĝojo, kiu kutime egas ĉe renkontiĝo de malnovaj amikoj, iom malpliiĝis, mi iris por ekzameni la staton de la garnizono kaj vidi la movadojn de la malamiko; ĉe tio la Generalo akompanis min. Mi kunportis el Londono bonegan reflektan teleskopon, aĉetitan ĉe Dollond*; per ĝia helpo mi trovis, ke la malamiko intencas pafi per trideksesfunta kanono al la punkto, kie ni staris. Mi sciigis al la Generalo ilian intencon; li ankaŭ rigardis tra la teleskopo kaj trovis miajn konjektojn ĝustaj. Mi tuj, laŭ lia permeso, ordonis, ke oni venigu el proksima baterio kvardekokfuntan kanonon, kiun mi lokis kun tia ĝusteco (studinte delonge la arton de artilerio), ke mi estis tute certa pri mia celataĵo.

Mi rigardadis la malamikon, ĝis kiam mi vidis la alumeton metitan al la tuŝtruo de ties kanono; ĝuste en tiu sama momento mi signalis, ke ankaŭ nia kanono estu pafigata. Ĉirkaŭ mezvoje inter la du kanonoj la kugloj kunpuŝiĝis kun terura forteco, kaj la efiko estis mirigega. La malamika kuglo resaltis kun tia fortego, ke ĝi mortigis la soldaton, kiu ĝin pafis, forportante lian kapon kune kun dekses aliaj kapoj, kiujn ĝi renkontis en sia irado al la marbordo de Berberujo. Tie ĝia potenco, post kiam ĝi trairis tri mastojn de ŝipoj, kiuj tiam staris en linio unu post alia en la haveno, fine estis tiom eluzita, ke ĝi povis trabati nur la tegmenton de kabano de malriĉa laboristo, ĉirkaŭ sescent futojn enlande; tie ĝi rompis la kelkajn restintajn dentojn de maljuna virino, kiu dormis surdorse kun malfermita buŝo. La kuglo lokiĝis en ŝia gorĝo. Ŝia edzo tuj poste venis hejmen kaj provis eltiri la kuglon, sed trovante tion nefarebla, li perforte enpuŝis ĝin per helpo de martelego en ŝian stomakon, el kiu ĝi poste eliĝis sur natura vojo.

Nia kuglo faris bonegan servon; ĉar ĝi ne nur rebatis la alian kuglon en la maniero priskribita, sed pluirante, kiel mi intencis, ĝi malmuntis la saman kanonon, kiu ĵus estis uzita kontraŭ ni, kaj sendis ĝin perforte en la internon de la ŝipo, kien ĝi falis kun tia forteco, ke ĝi trarompis la kilon. La ŝipo tuj pleniĝis de akvo kaj surfundiĝis kun pli ol mil hispanaj maristoj sur ĝi krom grandeta nombro da soldatoj. Ĉi tio, kompreneble, estis tre eksterordinara faro; mi tamen ne prenos la tutan meriton sur min mem: mia juĝo estis la ĉefa rimedo, sed la sorto iom helpis; ĉar mi poste trovis, ke la viro, kiu ŝargis mian kanonon, erare enmetis duoblan kvanton da pulvo; alie ni ne estus sukcesintaj tiom super ĉiuj supozoj, precipe ĉe la rebato de la malamika kuglo.

Generalo Elliot volis honori min pro tiu stranga servo per rango de oficiro; sed mi rifuzis ĉion, esceptante lian dankon, kiun mi ricevis en ĉeesto de grupo da oficiroj ĉetabliĝintaj por vespermanĝo en tiu sama tago.

Estante tre amika al la angloj, kiuj sendube estas brava popolo, mi decidis, ne forlasi la garnizonon, ĝis kiam mi faris al ili alian servon, kaj post ĉirkaŭ tri semajnoj okazo sin prezentis. Mi alivestigis min per robo de Romeklezia pastro, kaj ĉirkaŭ la unua horo matene mi ŝteliris el la garnizono, trapasis la malamikan linion kaj alvenis en la mezo de ilia tendaro, kie mi eniris en la tendon de Princo D'Artois, la ĉefa komandanto, kaj aliaj oficiroj, kiuj sidis en profunda interkonsiliĝo, koncentriĝantaj pri plano, atakegi nian garnizonon en la sekvanta mateno. Mia alivestiĝo estis mia protektaĵo; ili permesis mian daŭran ĉeeston tie, kaj mi aŭdis ĉion diritan ĝis ilia enlitiĝo. Kiam mi trovis la tutan tendaron, eĉ la gardostarantojn, envolvitaj en la brakoj de Morfeo, mi komencis mian laboron; ĝi konsistis el tio, ke mi malmuntis ĉiujn kanonojn (ĉirkaŭ tricent de kvardekok- ĝis dudekkvarfuntaj kanonoj) kaj forĵetis ilin tri mejlojn en la maron. Havante neniun helpon, mi trovis ĉi tion la plej malfacila tasko, kiun mi iam entreprenis, escepte de la naĝado al la kontraŭa bordo kun la fama turka kanono, priskribita de Barono Tott en siaj memoraĵoj, kion mi intencas mencii iom poste. Mi tiam amasigis kune en la centro de la tendaro ĉiujn kanon-veturilojn, kiujn mi, por eviti la aŭdeblan bruon de la radoj, portis duope sub miaj brakoj. Vere belan aspekton prezentis la amasigitaĵo minimume tiel alta kiel la roko de Gibraltar. Poste mi ekbruligis meĉaĵon, skrapante silikan ŝtonon, kiu kuŝis dudek futojn profunde en la tero (en malnova muro konstruita de la Maŭroj, kiam ili invadis Hispanujon), per ŝargujo de fera kvardekfunta kanono, kaj tiel bruligis la tutan amason. Mi forgesis informi vin, ke mi ĵetis ĉiujn municiajn vagonojn sur la supron de la amaso.

Antaŭ ol mi almetis la brulantan meĉaĵon, mi metis la plej brulemajn aĵojn malsupren tiel lerte, ke la tutaĵo estis unu flamego post momento. Por eviti suspekton, mi kiel unu el la unuaj faris alarmon. La tuta tendaranaro estis, kiel vi povas supozi, ŝtonigita pro surprizo: la komuna konkludo estis, ke ilia gardistaro estis subaĉetita kaj ke sep aŭ ok regimentoj de la garnizono okupiĝis per tiu terura detruo de la kanonaro. Sinjoro Drinkwater** en sia rakonto pri tiu fama sieĝo mencias la malamikan suferon de granda perdo kaŭze de brulego, kiu okazis en ĝia tendaro, sed li neniam sciis la kaŭzon; kiel li povis tion scii? Mi mem neniam malkaŝis ĝin ĝis nun (kvankam mi sola savis Gibraltaron per ĉi tiu nokta faro), eĉ ne al Generalo Elliot. Grafo D'Artois kaj ĉiuj liaj kunuloj forkuris kun timo kaj ne haltis survoje ĝis Parizo, kiun ili atingis post ĉirkaŭ de kvar tagoj; ĉi tiu terura brulego havis tian malfeliĉan rezulton ĉe ili, ke ili ne kapablis manĝi ion dum tri monatoj poste, sed, kiel ĥameleonoj, vivis per aero.

Se iu sinjoro volas diri, ke li pridubas tiun rakonton, mi igos lin punpagi kvin litrojn da brando kaj trinki ĝin per unu engluto.

Proksimume du monatojn post kiam mi faris ĉi tiun servon al la sieĝitoj, iun matenon, dum mi sidis kun Generalo Elliot ĉe matenmanĝo, bombo (ĉar mi ne havis la tempon, detrui iliajn bomboĵetilojn kune kun iliaj kanonoj) flugis en la ĉambron, kie ni sidis; ĝi falis sur nian tablon. La Generalo, kion la plej multaj aliaj homoj estus farintaj, tuj forlasis la ĉambron; sed mi ekprenis la bombon, antaŭ ol ĝi eksplodis kaj portis ĝin al supro de la roko. Tiam, superrigardante la malamikan tendaron, sur altaĵo apud la marbordo mi observis nombron da homoj, sed per mia nuda okulo mi ne povis vidi, kion ili faras. Mi denove uzis mian teleskopon; tiam mi trovis, ke du el niaj oficiroj, unu generalo kaj la alia kolonelo, kun kiuj mi pasigis la antaŭan versperon kaj kiuj dumnokte estis en la malamika tendaro kiel spionoj, estis kaptitaj, kaj en tiu sama momento oni estis ekzekutonta ilin sur eŝafodo. Mi trovis la distancon tro granda por ĵeti la bombon per mia mano, sed plej feliĉe rememorante, ke mi havas en mia poŝo tiun saman ŝtonĵetilon, kiu helpis Davidon mortigi Goljaton, mi metis la bombon en ĝin kaj tuj ekĵetis ĝin meze en la rondon. Ĝi eksplodis falante kaj mortigis ĉiun ĉeestanton, escepte de la du akuzitoj, kius estis savataj pro tio, ke ili ĵus estis alten trenitaj; tamen unu el la pecoj de la bombo flugis per tia forto ĝis la piedo de la eŝafodo, ke ĝi tuj faligis ĝin. Niaj du amikoj, tuj kiam ili eksentis firman teron, rigardis ĉirkaŭen, por trovi la kaŭzon; kaj vidinte, ke la gardistoj, la ekzekutistoj kaj ĉiuj aliaj decidis morti unue, ili tuj liberigis unu la alian el la hontigaj ŝnuroj kaj poste kuris al la marbordo, ekkaptis hispanan boaton kun du viroj en ĝi kaj devigis ilin, remi al unu el niaj ŝipoj, kiun ili atingis bone. Post kelkaj minutoj, kiam mi rakontis al Generalo Elliot, kiel mi agis, ili ambaŭ ekprenis miajn manojn, kaj post reciproka gratulo ni iris, por pasigi la tagon en festenado.

*Dollond estis fame konata estro de butiko en Londono tiutempe, kiu vendis bonkvalitajn instrumentojn. (La Tradukinto.)

**Elparolu: Drinkvoter.

Ĉapitro 11

Interesa rakonto pri la prauloj de la Barono. -- Kverelo pri la ĝusta loko, kie staris la arkeo de Noaho. -- La historio de la ŝtonĵetilo kaj ĝiaj ecoj. -- Favorata poeto estas prezentata sub ne tre delikataj aŭspicioj. -- La obstineco de reĝino Elizabeto. -- La patro de la Barono transiras la markolon inter Anglujo kaj Holando sur marĉevalo, kiun li poste vendas por sepcent dukatoj.

Vi deziras (mi povas vidi tion sur viaj vizaĝoj), ke mi donu al vi informon, kiamaniere mi fariĝis posedanto de tia trezoro, kia estas la ŝtonĵetilo menciita antaŭ nelonge. (Ĉi tie faktoj devas esti tenataj sen sankteco).) Jen kiel ĝi okazis: Mi estas devenanto de la edzino de Urio, kiun ni ĉiuj konas kiel intimulinon de David; ŝi naskis kelkajn infanojn al lia reĝa moŝto; foje la geedzoj kverelis pri afero de granda graveco, t.e. pri la ĝusta loko, kie la arkeo de Noaho estis konstruita kaj kie ĝi ripozis post la diluvo. Disiĝo rezultis. Ŝi ofte aŭdis Davidon parolanta pri lia ŝtonjextilo kiel lia plej valora trezoro. Ŝi ŝtelis ĝin en la nokto de la disiĝo, sed oni sciiĝis pri la ŝtelo, antaŭ ol ŝi forlasis lian regnon, kaj ne malpli ol ses el liaj gvardistoj postkuris ŝin. Tamen, mem uzante la ŝtonĵetilon, ŝi trafis unu el ili ĝuste tie, kie David batis Goljaton, kaj ŝi tuj mortigis lin. Liaj akompanantoj estis tiel timigitaj pro lia falo, ke ili ĉiuj iris returne kaj lasis la edzinon de Urio daŭrigi sian vojaĝon. Ŝi prenis kun si, kiel mi devus informi vin antaŭe, sian plej amaton filon el tiu kuniĝo; al li ŝi testamentis la ŝtonĵetilon, kaj tiel ĝi seninterrompe iris de patro al filo, ĝis kiam ĝi venis in mian posedon. Unu el ĝiaj posedintoj, mia pra-pra-pra-avo, kiu vivis antaŭ ducent kvindek jaroj, vizitis Anglujon kaj amikiĝis kun granda poeto, kiu estis terura ŝtelisto de cervoj; lia nomo, mi pensas, estis Shakespeare.* Li ofte prunteprenis tiun ŝtonĵetilon kaj mortigis per ĝi tiel multajn el la cervoj de Sir Thoma Lucy**, ke preskaŭ trafis lin la sorto de miaj du amikoj en Gibraltar. Kompatinda Shakespeare estis malliberigata, kaj mia antaŭulo havigis al li lian liberiĝon en tre stranga maniero.

La reĝino Elizabeto tiam estis sur la trono, sed ŝi fariĝis jam tiel malagema, ke ĉia eĉ bagatela afero ĝenis ŝin; vestiĝi, senvestiĝi, manĝi, trinki kaj fari aliajn aferojn, kiuj restu ne nomataj, faris la vivon por ŝi neportebla ŝarĝo. Mia praulo ebligis al ŝi, ke laŭ sia volo ŝi povis aŭ farigi tiujn aferojn per anstataŭanto aŭ tute ne fari ilin! Kaj kio, laŭ via supozo, estis la sola rekompenco, kiun ŝi sukcesis trudi al li por la servo? La liberigon de Shakespeare! Li havis tian animon por tiu fama verkisto, ke li estus mallongiginta sian propran vivon, por aldoni kelkajn tagojn al la vivo de sia amiko.

Mi ne aŭdis, ke iuj el la regatoj de la reĝino, kaj precipe la bovaĵ-manĝantoj, kiel oni vulgare nomas certan korpuson da gvardiantoj, forte aprobis ŝian manieron de vivado tute sen manĝaĵo, kiom ajn la noveco de la afero eble imponis al ili en tiu tempo. Ŝi mem ne laŭvivis la kutimon pli ol sep jarojn kaj duonon.

Mia patro, kiu estis la lasta posedanto de tiu ŝtonĵetilo antaŭ mi, rankontis al mi la sekvantan anekdoton:

Li promenis sur la marbordo en Harwich***, havante ĉi tiun ĵetilon en sia poŝo; antaŭ ol liaj paŝoj kovris unu mejlon, lin atakis furioza besto, nomata mar-ĉevalo; kun malfermita buŝo ĝi kuris al li kun franda furiozeco; li hezitis momenton, sed tuj poste elpoŝigis la ĵetilon, retiris sin proksimume tricent futojn, klinis sin por preni du ŝtonetojn, de kiuj multaj kuŝis sub liaj piedoj, kaj ekĵetis ilin tiel lerte al la besto, ke ĉiu ŝtono elbatis unu okulon kaj lokiĝis en la kavo kaŭzita de la elbato. Li nun sidigis sin sur la dorso de l' besto, kaj rajdis sur ĝi en la maron; ĉar en la momento, kiam ĝi perdis sian vidpovon, ĝi ankaŭ perdis sian furiozecon kaj fariĝis tute malsovaĝa. La ĵetilo estis metata en ĝian buŝon kiel bridilo, kaj la besto estis direktata kun plej granda facileco trans la oceanon. Post malpli ol tri horoj ili ambaŭ atingis la kontraŭan marbordon, kiu estas en distanco de ĉirkaŭ tridek marmejloj. La mastro de la gastejo "Tri Tasoj" en Hellevoetsluis**** en Holando aĉetis tiun marĉevalon, por elmontri ĝin, por sepcent dukatoj, kio egalis pli ol tricent pundojn, kaj en la sekvanta tago mia patro pagis por sia revojaĝo al Harwich.

Mia patro faris dum sia vojaĝo sur la dorso de la besto kelkajn strangajn observojn, kiujn mi rakontos poste. *Elparolu: Ŝejkspir. **Elparolu: Lusi. ***Elparolu: Hariĉ. ****Elparolu: Helefutsleŭs

Ĉapitro 12

Petolado; ĝiaj konsekvencoj -- Windsor Kastelo --S. Paŭlo -- Kolegio de Kuracistoj -- Funebro-partoprenantoj, Tombofosistoj k.t.p. preskaŭ ruinigitaj. -- La industrio de la apotekistoj.

Tiu fama ŝtonĵetilo ebligas al sia posedanto ĉiun taskon, kiun li deziras plenumi. Mi faris balonon de tiel ampleksaj dimensioj, ke ĝusta raporto pri la silko, kiun ĝi enhavis, estus ekster kredebleco. La magazeno de ĉiu silkaĵisto kaj la provizaĵo de ĉiu silkteksisto en Londono, Westminster kaj Spitalfields* kontribuis al ĝi. Per ĉi tiu balono kaj mia ĵetilo mi faris multajn petolaĵojn. Ekzemple, mi prenis unu domon de sur ĝia loko kaj anstataŭigis ĝin per alia, ne maltrankviligante la loĝantojn, kiuj kutime estis dormantaj aŭ tro multe okupitaj, por observi la movadon de sia loĝejo. Kiam la gardostaranto en Windsor Kastelo aŭdis la horloĝon de S. Paŭlo batanta la dek-trian horon, tio estis pro mia lerteco: en tiu nokto mi preskaŭ kunigis la konstruaĵojn, metante la kastelon sur la S. Georgan Kampon kaj portante ĝin returne antaŭ la tagiĝo, ne vekante iun el la loĝantoj. Malgraŭ tiuj heroaĵoj mi estus kaŝinta la sektreton de mia balono kaj ĝiaj ecoj, se Montgolfier ne estus farinta la arton de flugado publike konata.

La tridekan de Septembro, kiam la Kolegio de la Kuracistoj elektis siajn oficistojn kaj manĝis luksege kune, mi plenigis mian balonon, flugigis ĝin super la kupolon de ilia konstruaĵo, fiksis la ĵetilon ĉirkaŭ la oran globon sur la supro, alligis ĝian alian finon al la balono, kaj tuj supreniĝis kun la kolegio ĝis granda alteco, kie mi tenadis ilin pli ol tri monatojn. Vi kompreneble demandos, kion ili faris rilate la nutradon dum tiel longa tempo? Al ĉi tio mi respondas, ke eĉ se mi estus tenanta ilin en pendado duoble pli longan tempon, ili ne estus suferintaj de tio maloportunecon, ĉar sufiĉege, aŭ pli bone abundege, ili kovris sian tablon por la tiutaga festeno.

Kvankam tio estis nur sendanĝera petolaĵo, ĝi tamen alportis multan malbonon al kelkaj respektindaj personoj inter la pastroj, funebraĵistoj, sakristianoj kaj tombo-fosistoj. Ili suferis, tion oni devas konfesi; ĉar estas bone konata fakto, ke dum la tri monatoj, kiam la kolegio pendis en la aero, kaj tiel la kuracistoj ne povis viziti siajn pacientojn, mortis neniu krom kelkaj homoj, kiuj falis antaŭ la falĉilo de La Tempo, kaj kelkaj mizeruloj, kiuj, eble por eviti iun bagatelan maloportunaĵon ĉi tie, metis sur sin perfortan manon kaj enprofundiĝis en mizero senfine pli granda ol tiu, kiun ili, sen momenta konsidero, esperis eviti per tia senpripensa paŝo.

Se la apotekistoj ne estus estintaj tre agemaj dum tiu tempo, duono de la funebraĵistoj estus bankrotintaj.

*Elparolu: Spitlfilds.

Ĉapitro 13

Vojaĝo al la Nordo

La Barono enŝipiĝas kun Kapitano Phipps, atakas du grandajn ursojn kaj preskaŭ perdas sian vivon. -- Li havigas al si la konfidon de tiuj bestoj kaj tiam detruas milojn de ili -- ŝarĝas la ŝipon kun ties femuroj kaj feloj -- fordonacas la femurojn kaj ricevas rekompence ĝeneralan inviton al ĉiuj urbestraj festenoj. -- La Barono rifuzas la honoron de trono kaj reĝinon kun ĝi. -- Disputo inter la kapitano kaj la Barono, en kiu, pro ĝentileco, la kapitano gajnas la punktojn.

Ni ĉiuj memoras la lastan esplor-vojaĝon de Kapitano Phipps* (nun Lordo Mulgrave**) al la nordo. Mi akompanis la kapitanon, ne kiel oficiro, sed kiel privata amiko. Kiam ni alvenis al alta norda latitudo, mi rigardis la objektojn ĉirkaŭ mi tra la teleskopo, kiun mi prezentis al via atento en miaj Gibraltar-aj aventuroj. Mi pensis, ke mi vidas du grandajn blankajn ursojn en furioza aktiveco sur amaso da glacio, multe pli alta ol la mastoj, kaj en distanco de ĉirkaŭ unu mejlo kaj duono. Mi tuj prenis mian karabenon, ĵetis ĝin sur miajn ŝultrojn kaj iris supren sur la glacio. Kiam mi atingis la supron, la malebeneco de la supraĵo igis mian aliron al tiuj bestoj ne-esprimeble peniga kaj danĝera; iufoje malhelpis min malbelegaj kavaĵoj, kiujn mi devis transsalti; en alia parto la supraĵo estis tiel glata kiel spegulo, kaj mi konstante falis; alproksimiĝante sufiĉe, por atingi la ursojn, mi trovis, ke ili nur ludas. Mi tuj komencis taksi la valoron de iliaj feloj, ĉar ĉiu el ili estis tiel granda kiel bone nutrita bovo. Malfeliĉe en la sama momento, kiam mi direktis mian karabenon, mia dekstra piedo glitis, mi falis sur mian dorson, kaj la forto de la ekbato tute senkonsciigis min por preskaŭ duonhoro. Tamen, kiam mi rekonsciiĝis (prezentu al vi mian surprizon!) mi trovis, ke unu el tiuj grandaj bestoj, kiujn mi ĵus priskribis, jam turnis min tiel, ke mia vizaĝo estis malsupre, kaj ĵus ekprenis la zonon de mia pantalono, kiu tiam estis nova kaj farita el ledo. Ĝi certe volis porti min, kun la piedoj antaŭe, Dio scias kien, kiam mi prenis ĉi tiun tranĉilon (montras grandan tranĉilon) el mia flanka poŝo, ekhakis ĉe unu el ĝiaj malantaŭaj piedoj kaj detranĉis tri el ĝiaj piedfingroj; ĝi tuj lasis min fali kaj blekis terure. Mi ekprenis mian karabenon kaj pafis al ĝi, dum ĝi forkuris; ĝi tuj falis. La bruo de la pafilo vekis kelkajn milojn da blankaj ursoj, kiuj estis dormintaj sur la glacio en distanco de duonmejlo; ili tuj venis al la loko. Mi ne povis perdi tempon. Plej feliĉa penso venis en mian cerbon ĝuste en tiu momento. Mi deprenis la felon kaj la kapon de la mortinta urso dum duono de la tempo, kiun bezonus aliaj homoj, senfeligante kuniklon, kaj mi envolvis min en ĝi, metante mian propran kapon sub la kapon de Bruin***. La tuta aro tuj ĉirkaŭis min, kaj mia antaŭtimo ĵetis min, vi povas esti certaj, en plej kompatindan situacion; tamen, mia plano sukcesis plej admirinde por mia savo. ili ĉiuj alvenis flarante kaj verŝajne konsideris min urso-frato; mankis al mi nur la grandeco, por fari min bonega imitaĵo; tamen mi vidis inter ili kelkajn ursidojn, ne pli grandajn ol mi mem. Post kiam ili ĉiuj flaris min kaj la korpon de sia mortinta kunulo, kiel felo nun fariĝis mia ŝirmaĵo, ni ŝajnis tre amikemaj, kaj mi trovis, ke mi povas imiti ĉiujn iliajn agojn sufiĉe bone; sed en murmurado, blekado, kaj ĉirkaŭpremado ili facile superis min. Mi nun komencis pensi, kiel mi povus profiti la komunan konfidon, kiun mi kreis inter mi kaj ĉi tiuj bestoj.

Mi aŭdis de maljuna armea ĥirurgo [tiele], ke vundo en la spino kaŭzas tujan morton. Mi nun decidis provi tiun eksperimenton, kaj denove mi ekprenis mian tranĉilon. Per ĝi mi trafis la plej grandan urson en la nuko, apud la ŝultroj, sed sub granda antaŭtimo, ne dubante, ke la besto, se ĝi postvivos la pikon, disŝiros min. Tamen mi estis pli ol ordinare feliĉa; ĝi falis malviva ĉe miaj piedoj, ne farante eĉ la plej malgrandan bruon. Mi nun decidis mortigi ilin ĉiujn en tiu sama maniero, kaj tion mi efektive plenumis eĉ sen la plej malgranda malfacilaĵo; ĉar kvankam ili vidis siajn kunulojn fali, ili ne havis suspekton pri la kaŭzo, nek pri la efiko. Kiam ĉiuj kuŝis malvivaj antaŭ mi, mi sentis min dua Simsono, mortiginte miajn milojn. Mi mallongigas la rakonton: mi revenis al la ŝipo kaj elpetis tri kvaronojn de la ŝipanaro por helpi min ĉe la senfeligado kaj por porti la femurojn sur la ŝipon; tion ni faris dum kelke da horoj kaj plenŝarĝis la ŝipon per ili. La ceterajn partojn de la bestoj oni ĵetis en la maron, kaj tamen mi ne dubas, ke la cetero estus same bongusta kiel la femuro, se oni ĝin bone peklus.

Tuj post mia reveno mi sendis kelkajn femurojn, en la nomo de la kapitano, al la Lordoj de la Admiralitato, aliajn al la Lordoj de la Fisko, kelkajn al la Lordurbestro kaj magistrato de Londono, kelkajn al ĉiuj negockompanioj kaj la restintajn al miaj elektitaj amikoj, de kiuj mi ricevis varmajn dankojn, sed de la urbo Londono mi ricevis apartan honoron, t.e. invito manĝi en la Guildhall**** ĉiujare en la urbestra tago.

La ursofelojn mi sendis al la Imperiestrino de Rusujo kiel vintrajn peltojn por ŝia Imperiestrina Moŝto kaj ŝia korteganaro. Pro tio ŝi skribis al mi dankleteron per sia propra mano kaj sendis ĝin per ambasadoro eksterordinara, invitante min, partopreni la honorojn de ŝia lito kaj ŝia krono; sed ĉar mi neniam estis ambicia al reĝa digno, mi malakceptis en la plej ĝentila maniero la favoron de ŝia Imperiestrina Moŝto. La sama ambasadoro havis ordonon, atendi kaj porti persone mian respondon al ŝia Imperiestrina Moŝto, por kio li forestis proksimume tri monatojn. La respondo de ŝia Imperiestrina Moŝto konvinkis min pri la forteco de ŝiaj amikaj sentoj kaj pri la digneco de ŝia menso: ŝia antaŭnelonga malsaneco estis entute (kiel ŝi mem -- afabla kreitaĵo -- sin esprimis en konversacio kun Princo Dolgoruki) rezulto de mia krueleco.

Kion la alia sekso vidas en mi, mi ne povas koncepti, sed la Imperiestrino ne estas la sola regnestrino, kiu proponis al mi sian manon.

Kelkaj personoj tre maljuste raportis, ke dum tiu ekspedicio kapitano Phipps ne iris tiel malproksimen, kiel li estus povinta. Ĉi tie fariĝas mia devo, senkulpigi lin. Nia ŝipo estis en plej bona stato, ĝis kiam mi superŝarĝis ĝin per tia granda kvanto da ursofeloj kaj femuroj; post tio estus ja frenezaĵo, provi la daŭrigon de la vojaĝo, ĉar ni nun apenaŭ kapablis batali kontraŭ vigla ventego, ne parolante pri tiuj montegoj da glacio, kiuj kuŝis en la pli altaj latitudoj.

La kapitano post tiu tempo ofte esprimis ĉagrenon pro tio, ke li ne partoprenis en la honoroj de tiu tago, kiun li emfaze nomis Ursofela Tago. Li ankaŭ tre deziris scii, per kia arto mi sukcesis pereigi tiom da miloj sen laciĝo kaj sen danĝero por mi mem; efektive li estas tiom ambiciema, dividi kun mi l honoron, ke mi eĉ kverelis pri tio, kaj nun ni ne parolas unu kun la alia. Li kuraĝe asertas, ke mi ne havis iun meriton, trompinte la ursojn, ĉar mi estis kovrita per unu el iliaj feloj; li eĉ deklaras, ke laŭ lia opinio ne ekzistas en Eŭropo inter la homa speco tiel perfekta natura urso, kiel li mem estas.

Li nun estas nobela Lordo, kaj mi havas tiajn ĝentilajn morojn, ke mi ne volas disputi kun lia lorda moŝto pri punkto tiel delikata.

*Elparolu: Fips
**Elparolu: Malgrejv
***Bruin = angla nomo por urso. (La Tradukinto.)
****Elparolu: Gildhohl. Ĝi estas la urbdomo de Londono, kie ĉiujare la nove elektita urbestro okazigas imponan festenon, al kiu li invitas ĉiujn famulojn en la lando. (La Tradukinto.)

Ĉapitro 14

Nia Barono superas Baronon Tott super ĉiu kamparo, tamen ne sukcesas en parto de lia provo. -- Li falas en malfavoron ĉe la Grandsinjoro, kiu ordonas la detranĉon de lia kapo. -- Li forkuras kaj enŝipiĝas, estas portata al Venecio.

Barono de Tott, en siaj memuaroj, faras paradon tiel grandan pri unu sola ago, kiel multaj vojaĝistoj, kiel tuta vivo pasis en rigardado al la diversaj partoj de la terglobo; miaflanke, se mi estus elblovita el Eŭropo ĝis Azio el la faŭko de kanono, mi poste fanfaronus pri ĝi malpli, ol li fanfaronas pro tio, ke li pafis per turka kanono. Tio, kion li diras pri tiu miriga kanono, laŭ mia memoro estas jeno:

"La turkoj lokis sub la kastelo kaj proksime de la urbo grandegan kanonon, fanditan el kupro, kiu portis marmoran kuglon de mil-cent-funta pezo. Mi volis -- diras Tott -- pafi ĝin, sed mi volis unue prijuĝi ĝian efikon. La homamaso ĉirkaŭ mi tremis ĉe ĉi tiu propono, asertante, ke ĝi detruos ne sole la kastelon, sed ankaŭ la urbon; fine iliaj timoj parte ĉesis, kaj oni permesis al mi, pafi per ĝi. Ĝi bezonis ne malpli ol tricent tridek funtojn da pulvo, kaj la kuglo pezis, kiel mi jam diris, mil cent funtojn. Kiam la inĝeniero alportis la tuŝpulvon, la amaso ĉirkaŭ mi retiriĝis kiel eble plej rapide; kun plej granda malfacilaĵo mi konvinkis la paŝaon, kiu intence venis, ke ne nestas danĝere: eĉ la inĝeniero, kiu devi pafi laŭ miaj instrukcioj, forte timis. Mi starigis min sur ŝtonaĵo malantaŭ la kanono, donis la signalon kaj sentis ekpuŝon, similan al skuo de tertremo! En distanco de tricent klaftoj la kuglo eksplodis en tri pecojn; la fragmentoj transflugis la markolon, resaltis de la kontraŭa monto kaj postlasis la supraĵon de la akvo en sia tuta larĝeco kiel grandan ŝaŭmaĵon."

Jen, sinjoroj, kiom mi povas memori, la rakonto de Barono Tott pri la plej granda kanono en la konata mondo. Kaj kiam mi estis tie antaŭ nelonge, la anekdoto pri la Tott-a pafado el tiu grandega kanono estis menciata kiel pruvo de la eksterordinara kuraĝo de tiu sinjoro.

Mi decidis, ke franco ne superu min; tial mi prenis sur mian ŝultron ĉi tiun saman kanonon, kaj ekvilibriginte ĝin en bona pozicio, ensaltis kun ĝi en la maron, naĝis ĝis la kontraŭa bordo, kaj de tie malfeliĉe provis reĵeti ĝin sur ĝian antaŭan lokon. Mi diras "malfeliĉe", ĉar ĝi iom glitis en mia mano, ĝuste kiam mi volis ĵeti ĝin, kaj sekve de tio ĝi falis en la mezon de la kanalo, kie ĝi nun kuŝas, sen kredebleco, ke oni iam ĝin reprenos. Malgraŭ la granda favoro, kiun mi havis ĉe la Grandsinjoro, kiel mi jam diris, ĉi tiu kruela turko, kiam li aŭdis pri la perdo de sia fama kanono, ordonis, ke oni dehaku mian kapon. Mi tuj informiĝis pri tio de unu el la sultaninoj, ĉe kiu mi fariĝis granda favorato, kaj ŝi kaŝis min en sia buduaro, dum la oficiro kun siaj asistantoj, kiuj estis komisiitaj min ekzekuti, serĉis min.

En tiu sama nokto mi forsaviĝis sur ŝipo, veturanta al Venecio; ĉe tiu ŝipo oni ĝuste tiam levis la ankron por la vojaĝo.

Ĉi tiun lastan historion, sinjoroj, mi ne tre ŝatas rakonti, ĉar mi malsukcesis en mia entrepreno, kaj krom tio mi preskaŭ perdis mian vivon; tamen, ĉar ĝi enhavas nenion kontraŭ mia honoro, mi ne volis kaŝi ĝin antaŭ vi.

Ĉapitro 15.

Kroma rakonto pri la vojaĝo inter Harwich kaj Hellevoitsluis. -- Priskribo de multaj submaraj objektoj neniam menciitaj de iu alia vojaĝanto antaŭe. -- Rokoj vidataj sur tiu vojaĝo egalas la Alpojn laŭ alteco. -- Omaroj, kankroj ktp. de eksterordinara grandeco. -- La Barono savas vivon de virino. -- La kaŭzo, kial ŝi falis en la maron. --Li plenumas kun sukceso la direktivojn de Doktoro Hawes*.

Mi forlasis kelkajn tre gravajn partojn de la rakonto pri la vojaĝo de mia patro trans la Anglan Markolon al Holando; tiujn partojn, por ke ili ne estu tute perditaj, mi nun fidele donos al vi per liaj propraj vortoj, kiel mi aŭdis lin rakonti ilin al siaj amikoj kelkajn fojojn.

"Ĉe mia alveno en Hellevoitsluis" -- diris mia patro -- "oni observis, ke mi spiras malfacile; kiam la loĝantoj demandis pri la kaŭzo, mi informis ilin, ke la besto, sur kies dorso mi rajdis de Harwich al ilia bordo, ne povis naĝi! La stranga formo kaj la karakterizeco de tiu besto estas tiaj, ke ĝi ne povas drivi aŭ sin movi sur la supraĵo de la akvo; ĝi kuris per nekredebla rapidegeco sur la fundo de marbordo al marbordo, pelante antaŭ si milionojn da fiŝoj, multaj el ili estis tute malsimilaj al ĉiuj, kiujn mi antaŭe vidis, ĉar ili portis sian kapon sur la ekstremaĵo de sia vosto. Mi transiris" -- daŭrigis li -- "unu mirigegan vicon da rokoj, same altaj kiel la Alpoj (la pintoj aŭ plej altaj partoj de tiuj submaraj montoj estas laŭdire pli ol cent klaftojn sub la supraĵo de la maro), sur kies deklivoj kreskis multaj specoj de altaj arboj, ŝarĝitaj per marfruktoj, ekzemple per omaroj, kankroj, ostroj, petunkoj, mituloj, marlimakoj ktp; kelkaj el ili unuope sufiĉis por veturil-ŝarĝo, kaj certe neniu esti malpli granda ol portista ŝarĝo! Tiuj, kiujn oni vendas en niaj foirejoj, estas el malsupera pigmea speco, aŭ pli bone dirite, akvofalaĵoj, t.e. fruktoj, deskuitaj per la movado de l' akvo de sur la arbobranĉoj, sur kiuj ili kreskis, simile kiel la fruktoj en niaj ĝardenoj estas dearbigataj de la vento! La omararboj ŝajnis al mi la plej fruktoriĉaj, sed la kankro- kaj ostro-arboj estis la plej altaj. La marlimakoj kreskas sur speco de arbustoj, kiuj staras ĉe la piedo de la ostrarboj kaj supren volviĝas ĉirkaŭ ĝi kiel la hedero ĉirkaŭ la kverko. Mi observis ankaŭ la rezulton de kelkaj ŝiprompiĝoj ktp., precipe ĉe unu ŝipo, kiu surfundiĝis kaŭze de kunpuŝiĝo kun monto aŭ roko, kies supro estis nur tri klaftojn sub la supraĵo. Subakviĝante ĝi falis sur sian flankon kaj elradikigis tre grandan omararbon. Tio okazis en printempo, kiam la omaroj estis tre junaj, kaj multaj el ili, deskuitaj per la forteco de l' ekpuŝo, falis sur kankro-arbon, kiu kreskis sub ili. La omaroj kaj kankroj kuniĝis kaj produktis novan frukton aspektantan kiel ambaŭ kune. Mi provis kunporti ekzempleron, sed ĝi estis tro granda, kaj mia salakva Pegaso ŝajnis tre malkontenta pri ĉiu provo, haltigi ĝian kuradon, dum mi restis sur ĝia dorso. Krom tio mi tiam estis, kvankam galopanta sur roka monto kuŝanta ĉirkaŭ mezvoje de la vojaĝo, minimume kvincent klaftojn sub la supraĵo de la maro, kaj mi komencis trovi la mankon de aero maloportuna; tial mi ne havis la inklinon, plilongigi la tempon. Krom tio mia situacio en aliaj rilatoj estis tre malagrabla; mi renkontis multajn grandajn fiŝojn, kiuj, se mi povis juĝi laŭ iliaj malfermitaj buŝoj, ne nur kapablis, sed ankaŭ deziris manĝi nin; kaj ĉar mia Rozinanto estis blinda, mi mem devis gardi nin kontraŭ la atencoj de tiuj estaĵoj kaj krome ne malatenti miajn aliajn malfacilaĵojn.

Alproksimiĝante al la holanda marbordo, kiam la akvo super niaj kapoj havis ne pli ol dudek klaftojn, mi opiniis vidi homan figuron en virina vestaĵo, kuŝantan sur la sablaro antaŭ ni kaj montrantan signon de vivo. Kiam mi venis pli proksimen, mi vidis, ke ŝia mano moviĝas; mi prenis ĝin en la mian kaj portis la korpon sur la bordon. Apotekisto, kiu ĵus ricevis instruon de Dro Hawes en Londono, revivigis ŝin. Ŝi estis la edzino de viro, kiu estris ŝipon el Hellevoitsluis. Kiam li ĵus forlasis la havenon, ŝi, aŭdinte ke li havis kun si amatinon, sekvis lin en remboato. Atinginte la ferdekon, ŝi rapidis al sia edzo kaj ekbategis lin kun tia furiozeco, ke li trovis ĝin plej prudenta, iri flanken kaj permesi al ŝi, fari la impreson de siaj fingroj prefere sur la ondoj, ol sur lia vizaĝo. Li ne malbone konjektis pri la rezulto; ĉar renkontante neniun baron, ŝi iris rekte en la maron, kaj estis mia malfeliĉa sorto meti la fundamenton de reunuiĝo por tiu feliĉa paro.

Mi facile povas imagi la malbenojn, per kiuj la edzo ŝarĝis min, kiam ĉe lia reveno ĉi tiu dolĉa kreitaĵo atendis lin kaj kiam li eksciis la manieron, en kiu ŝi denove venis en la mondon.

Kvankam granda estis la aflikto, kiun mi kreis por ĉi tiu kompatinda diablo, tamen mi esperas, ke li mortos en amikeco al mi, ĉar mia motivo estis bona, kvankam la sekvoj por li, oni devas tion konfesi, estis teruraj."

*Elparolu: Hoes

Ĉapitro 16.

Ĉi tiu estas tre mallonga ĉapitro, sed ĝi enhavas fakton, pro kiu la memoro pri la Barono devas resti kara al ĉiu anglo, precipe al tiu, kiu eble havos la malfeliĉon, fariĝi militkaptito.

Ĉe mia reveno de Gibraltar mi vojaĝis al Anglujo tra Franclando. Kvankam mi estas alilandano, la vojaĝo ne kaŭzis al mi iun malfacilaĵon. Mi trovis, en la haveno de Calais, ŝipon ĵus alvenintan kun nombro da anglaj maristoj kiel militkaptitoj. Mi tuj elpensis la ideon, doni al tiuj bravuloj liberecon, kaj tion mi plenumis jene:

Farinte paron da grandaj flugiloj, longaj po cent dudek futoj kaj larĝaj po kvardek du, kaj alfiksinte ilin al mi mem, mi leviĝis je tagiĝo, kiam ĉiuj dormis, eĉ la gardostaranto sur la ferdeko. Ŝvebante super la ŝipo, mi alligis tri hokegojn al la topoj de la tri mastoj per mia ĵetilo kaj levis la ŝipon kelkajn futojn el la akvo kaj tuj poste ekflugis trans la markolon al Dover, kie mi alvenis post duonhoro! Ne plu bezonante tiujn flugilojn, mi donacis ilin al la guberniestro de Dover-Kastelo, kie ili nun estas ekspoziciataj por la scivolemuloj.

La kaptitoj kaj la francoj, kiuj gardis ilin, ne vekiĝis, ĝis kiam ili jam estis du horojn sur la Dover-a enŝipigejo. Kiam la angloj komprenis sian situacion, ili tuj interŝanĝis lokojn kun la gardistoj kaj reprenis tion , kion oni forrabis de ili, sed nenion plian, ĉar ili estis tro grandanimaj por reciproki en rabado.

Ĉapitro 17.

Vojaĝo orienten. - La Barono prezentas amikon, kiu neniam trompis lin. - Li gajnas cent gineojn, fidante al la nazo de tiu amiko. - Ĉasado surmare. - Aliaj cirkonstancoj, kiuj espereble kaŭzos al la leganto ne malgrandan plezuron.

Dum vojaĝo, kiun mi faris al Orienta Hindujo kun Kapitano Hamilton, mi havis ĉe mi plej amatan ĉashundon; ĝi valoris, por uzi konatan frazon, sian pezon en oro, ĉar ĝi neniam min trompis. Iun tagon, kiam ni estis, laŭ la plej bona observado, kiun ni povis fari, en distanco de minimume tricent mejloj de tero, mia hundo subite ekflaris; mi observis ĝin proksimume unu horon kun mirego kaj menciis la cirkonstancon, al la ŝipestro kaj al ĉiuj oficiroj sur la ŝipo, asertante, ke ni nepre estas proksime de tero, ĉar mia hundo flaris ĉasaĵon. Pri tio ĉiuj ridis; sed tio ne ŝanĝis eĉ iomete la bonan opinion, kiun mi havis pri mia hundo. Post long disputo por kaj kontraŭ mi sentime diris al la ŝipestro, ke mi fidas la nazon de mia hundo pli multe ol ĉiujn okulojn de la ŝipanaro, kaj tial mi proponis veti la sumon, kiun mi kontraktis pagi por mia vojaĝo (t.e., cent gineojn), ke ni trovos ĉasaĵon post malpli ol duonhoro. La ŝipestro (bona bravulo) ridis denove, petis Sinjoron Crawford*, la kuraciston, ke li palpu mian pulson; li faris tion kaj raportis, ke mi estas perfekte sana. La sekvanta dialogo okazis inter ili; mi aŭdis ĝin, kvankam ĝi estis parolata mallaŭte kaj en kelka distanco.

Ŝipestro: Lia cerbo estas en malordo; mi ne povas kun honoro akcepti lian veton.

Kuracisto: Mi opinias male; li estas tute sana kaj pli multe kredas al la flarkapablo de sia hundo ol al la opinio de ĉiuj oficiroj sur la ŝipo; li certe malgajnos, kaj tion li ja meritas.

Ŝipestro: Tia veto ne povas esti justa de mia flanko; tamen mi akceptos ĝin, eĉ se mi redonos lian monon poste.

Dum ĉi tiu interparolo la hundo daŭrigis sian flaradon kaj konfirmis al mi pli multe mian antaŭan opinion. Mi proponis la veton duan fojon, ĝi tiam estis akceptata. "Farite!" apenaŭ estis eldirita ĉe ambaŭ flankoj, kiam kelke da maristoj, kiuj fiŝkaptis en la longa boato, alligita al la posta parto de la ŝipo, harpunis tre grandan ŝarkon, kiun ili surŝipigis. Tuj ili komencis distranĉi ĝin, por enbareligi la oleon, kej jen ili trovis ne malpli ol ses parojn da vivantaj perdrikoj en la stomako de ĉi tiu besto.

Ili estis en tiu situacio jam tiel longatempe, ke unu el la perdrikinoj estis sidanta sur kvar ovoj, kaj kvina ĵus elkoviĝis, kiam la ŝarko estis malfermata. Ĉi tiun junan birdon mi edukis, metante ĝin al katidaro, kiu venis en la mondon kelkajn minutojn antaŭe! La maljuna katino amis ĝin tiel kiel iun el siaj propraj idoj kvarpiedaj, kaj kiam la birdido forflugis tiel malproksimen, ke la katino ne povis atingi ĝin, la katino estis tre malgaja ĝis ĝia reveno. Inter la aliaj perdrikoj estis kvar inoj; unu aŭ alia ĉiam estis sidanta sur ovoj dum la vojaĝo, kaj tiel ni havis sufiĉon da ĉasaĵo por la tablo de la ŝipestro. Al la brava hundo (ĉar ĝi estis la kaŭzo de mia gajno de cent gineoj) pro dankemo mi donis la ostojn ĉiutage kaj kelkafoje eĉ tutan birdon. *Elparolu: Kroford.

Daŭrigota...