SERVO DE TERGLOBISMO

Dimanĉon, la 24an de julio, 1999, Sankta-Luiso
Enhavas la prelegon: Terglobismo por la Tergloba Komunumo.
Ronald Glossop

Versio iksa -------- Versio unikoda

NI LEGU KUNE:
Ni kunvenas kune por celebri nian kunecon, ne nur de nia malgranda grupo ĉi tie, ne nur dum ĉi-momento, sed la kunecon de la tuta homa familio tra la tuta mondo kaj tra la tuto da tempo.

[kaj nun el la vortoj de la tre juna Zamenhof]:
Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas!
La tuta homaro en familion unuiĝi devas.

[kaj nun el la vortoj de la pli aĝa Zamenhof el la parto de "Preĝo sub la Verda Standardo" kiun li ne povis legi en Bulonja-sur-Maro en 1905]:
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj, Antaŭen kun paca armiloj!
Kristanoj, hebreoj, aŭ mahometanoj , Ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l'homaro, Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine, Antaŭen, senfine!

KANTO AŬSKULTENDA:
"La Vojo" kantita de Ĝanfranko Molle; teksto de Zamenhof, muziko de Molle

LA PAROLO: "Terglobismo por la Tergloba Komunumo" de Ronald Glossop

DISKUTO DE LA PAROLO

FINA KUN-PAROLATA DEKLARO:
Ni estas parto de la tergloba komunumo al kiu apartenas la tuta homaro. Ni opinias, ke por esti bonaj civitanoj de ĉi tiu tergloba komunumo, ni devas uzi la tergloban lingvon Esperanto, kaj ni devas instigi aliulojn fari la samon.

KANTU KUNE LA FERMANTAN KANZONON: teksto de Charlotte Kohrs, franca melodio "Frere Jacques"
Sur la Tero, bela Tero, Loĝas ni, kantas ni,
Kune sur la Tero, Monda familio, Famili', famili'.

[FINO DE LA SERVO]

[JEN LA PRELEGO]

TERGLOBISMO POR LA TERGLOBA KOMUNUMO*
Ronald J. Glossop por la 47-a ELNA-a Kongreso, 25 Jul 1999

La kvalito de la homa vivo tre ŝanĝiĝis ekde niaj originoj antaŭ almenaŭ dekoj da jarmiloj. Komence ni loĝis en malgrandaj nomadaj tribaj grupoj, kiel la ĉimpanzoj, al kiuj ni estas genetike tiel similaj. Sed kiam venis la agrikultura revolucio, kiu komenciĝis antaŭ proksimume dek miloj da jaroj, ni eniris tion, kion oni nomas la unua granda transiro en la homa vivmaniero. La homaroj komencis resti en unu loko, ĉar la posedo de sufiĉa kvanto da nutraĵo signifis, ke ili ne plu devis moviĝi de loko al loko. Male, niaj prauloj nun devis resti en unu loko, ĉar la semoj en la tero, kiuj fariĝis la grenoj en la kampoj, ne moviĝas. Iom post iom konstantaj urboj evoluis, kaj kelkaj el ili iĝis la centroj de politike unuigitaj ŝtat-urboj. Kelkfoje unu ŝtat-urbo venkis kelkajn aliajn kaj tiumaniere kreis grandan imperion. Kelkaj imperioj venkis aliajn imperiojn kun la rezulto, ke la venkintaj imperioj iĝis pli kaj pli grandaj. Tamen ili ofte disfalis kiam la gvidanto mortis.

Antaŭ proksimume kvincent jaroj la homaro komencis sperti la duan grandan transiron en nia vivmaniero. Rerigardante, ni povas vidi, ke ĉi tiu dua granda transiro okazis ĉefe pro tio, ke oni evoluigis sciencan metodon por akiri scion pri la naturo.[1] Tiu nova maniero por provadi ideojn montris, ke multaj tradiciaj kredoj estas malveraj. Proksimume samtempe oni inventis novajn instrumentojn, ekzemple teleskopojn por vidi malproksimajn objektojn en la ĉielo; fidindajn kompasojn por navigi sur la vasta maro; la presmaŝinon kun movebla liter-tiparo por presi librojn; kaj armilojn, kiuj uzas pulvon. La moderna erao de nia homara historio komenciĝis.

En la 16-a jarcento la moderna naci-ŝtato komencis aperi. La grandeco de kelkaj regnoj iom post iom kreskis dum antaŭe duonaŭtonomaj provincoj estis sorbataj, ofte per venko. La Tridekjara Milito, kiu finiĝis per la Traktato de Vestfalio, estas ofte konsiderata la komenco de la moderna naci-ŝtata sistemo en E ropo. Tiu milito komenciĝis kiel religia milito, kie katolikoj batalis kontraŭ protestantoj, sed ĝi finiĝis kiel milito de naci-ŝtato kontraŭ naci-ŝtato. En la 18-a jarcento komencis evolui aparta sento de naciismo, tiel ke en la Usona kaj la Franca revolucioj soldatoj batalis ne por sia reĝo sed por sia lando. Oni komencis vidi militojn kiel batalojn inter naci-ŝtatoj, ne inter reĝoj.

Oni povas priskribi la 19-an jarcenton kiel la eraon de naciismo. Naciaj grupoj kiel la Germanoj kaj Italoj, kiuj ankoraŭ ne havis unuopan unuigitan naci-ŝtaton, batalis por akiri tion. La homoj de Eŭropaj landoj kiel Anglio kaj Francio spertis nacian fieron dum iliaj naciaj imperioj estis etendataj en Afrikon kaj Azion. La homoj en Usono fieris pri la fakto, ke ilia lando nun sin etendis trans kontinenton "de maro al brila maro." Pli malgrandaj grupoj fariĝis maltrankvilaj pri la konservado de ilia nacia heredaĵo. Foje tio signifis havi la propran naci-ŝtaton; preskaŭ ĉiam ĝi signifis la rajton uzi la propran nacian lingvon, precipe en la lernejoj kie iliaj infanoj lernas legi kaj skribi.

Ekde la unua parto de la 19-a jarcento evoluis nova tendenco krei inter-naciajn organizaĵojn, kaj registarajn kaj ne-registarajn, por trakti problemojn, kiuj transiris landlimojn. La unuaj tiaj organizaĵoj estis la Komisiono pri Rejno (1815) kaj la Komisiono pri Danubo (1856). Dum la lasta parto de la 19-a jarcento oni kreis plurajn internaciajn organizaĵojn, kiel la ne-registaran Internacian Ruĝan Krucon (1864) kaj internaciajn registarajn organizaĵojn kiel la Internacian Telegrafan Union (1865), la Internacian Meteorologian Organizaĵon (1873), kaj la Ĝeneralan Poŝtan Union (1874). Ĉiuj Esperantistoj konscios, ke ankaŭ dum ĉi tiu periodo Doktoro Zamenhof eldonis sian libron, kiu prezentis "la internacian lingvon" Esperanto al la mondo.

Dum la 20-a jarcento tiu internaciismo havis ĉiam pli da influo, eĉ kvankam ĝi estis ankoraŭ konstante kontestata de naciismo. Post la Unua Mondmilito ni vidis la kreon de la Ligo de Nacioj (1919), la unua ĝenerala internacia organizaĵo, preta trakti pri ĉiaj internaciaj problemoj. La antaŭaj internaciaj organizaĵoj pritraktis nur apartajn limigitajn specojn de agado, ekzemple la kunlaborado rilate al internaciaj telegramoj aŭ la transportado de internacia poŝto. En 1919 oni starigis alian specialan internacian organizaĵon, la Internacian Laboran Organizaĵon. Dum la jaroj inter la du mond-militoj kelkaj pliaj ne-registaraj organizaĵoj ankaŭ estis starigitaj. Post la Dua Mondmilito oni kreis la Unuiĝintan Naciaron por anstataŭigi la malaperintan Ligon de Nacioj. Oni ankaŭ starigis multajn novajn specialajn internaciajn organizaĵojn kiel UNESKOn (1945), la Organizaĵon por Nutraĵo kaj Agrikulturo (1945), la Mondan Bankan grupon (1946), la Organizaĵon por Internacia Civila Aviado (1947), kaj la Monda Sana Organizaĵo (1948). Krome, multaj novaj internaciaj ne-registaraj organizaĵoj estis kreitaj dum la lasta duono de la 20-a jarcento. Efektive, nun ekzistas pli ol 18,000 tiaj organizaĵoj.[2]

Kiam alvenos la 21-a jarcento, ni homoj spertos alian transiron en nia vivmaniero, de la internaciismo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj al la terglobismo de la 21-a jarcento. Ĉu oni rigardas la mondon de komerco, la mondon de komunikado, la mondon de sportoj, la mondon de distrado, la mondon de kulturo, la mondon de turismo, aŭ iun ajn alian kampon, oni povas vidi, ke ni komencas vivi en tergloba komunumo. Ni moviĝas preter internaciismo, kie la landaj registaroj ĉiam estas perantoj inter la homoj en diversaj landoj. Pro la novaj rimedoj de komunikado kaj transporto, evoluas nova speco de mondo, kie individuaj homoj de malproksimaj lokoj interagas rekte unu kun la alia senrigarde naciecon. Tamen, la naciismo, kiu estas la necesa bazo por internaciismo, ofte estas ankoraŭ pli fervora ol la zorgo pri la tuta monda komunumo. Rigardu, ekzemple, la Mond-Pokalajn futbalajn konkursojn aŭ la Olimpiajn Ludojn, kaj eĉ pli serioze la multajn etnajn militojn en la mondo.

Ne ĉiuj konscias pri la grava diferenco inter "internaciismo" kaj "terglobismo." Efektive, multaj personoj ankoraŭ uzas la terminojn sendistinge. Por helpi klarigi ĉi tiun distingon, mi kutime uzas du figurojn. La unua estas mapo de la mondo, kie la diversaj landoj estas en diversaj koloroj kaj kie ĉiu naci-ŝtato havas difinitan linion ĉirkaŭ si. Tio estas perfekta figuro por inter-naciismo. La dua figuro estas foto de la Tero rigardata el la spaco, kie oni vidas la planedon tute sen landlimoj. Ĉi tio estas la ĝusta figuro por terglobismo.

La "terglobismo" pri kiu mi nun parolas malsimilas de la "sen-nacieco" pri kiu la fama Lanti skribis. Estas du ĉefaj diferencoj. (1) La "sennaciismo" de Lanti estis bazita sur supozo, ke unu parto de la tutmonda homaro (laboristoj) devas unuiĝi kontraŭ alia parto (kapitalistoj), supozo, kiun mi tute malakceptas. (2) "Terglobismo" ne supozas, ke oni devus tute nuligi la land-registarojn kaj naciismon.(3) Male, ĝi asertas nur, ke la land-registaroj devus esti subordigataj al mond-federacio, kiu traktas nur tutmondajn problemojn, kaj, ke naciismo devus esti subordigata al terglobismo. Oni povas vidi, ke terglobismo similas al la kutima vidpunkto de la Esperanto-movado, nome, ke ni devus havi tutmondan lingvon por la unuopa tutmonda komunumo, sed samtempe oni devus ankoraŭ konservi la naciajn lingvojn kaj ankoraŭ uzi ilin en la naciaj komunumoj.

Kelkaj grandaj ŝanĝoj devos okazi kiam ni transiros de la internaciismo de la dudeka jarcento al la terglobismo de la dudek-unua jarcento. Mi volas atentigi al vi nur tri el ili.

Unue, ni devos ŝanĝi la kadron, en kiu ni vidas nin mem. Kompreneble, ni ankoraŭ vidos nin kiel membrojn de niaj naciaj komunumoj--kiel franca aŭ angla aŭ germana aŭ japana aŭ ĉina aŭ brazila. Tamen ni devos vidi nin ankaŭ kiel membrojn de la tergloba komunumo, kiel civitanojn de la planedo. Finfine, nia ekzisto kiel parto de tiu tergloba komunumo devos havi prioritaton super nia membreco en nia nacia komunumo. Ĝis tiu ŝanĝo en prioritatoj okazos, la homaro estos ankoraŭ en la 20-jarcenta inter-naciismo anstataŭ en la 21-a jarcenta terglobismo.

Due, oni devos ŝanĝi la politikan organizon de nia tergloba komunumo. La Unuiĝinta Naciaro estas bona ekzemplo de internacia organizaĵo. Ĝi estas organizaĵo de la landaj registaroj, fare de la landaj registaroj, kaj por la landaj registaroj. Ĝi ne estas organizaĵo por la interagado inter la individuaj civitanoj de Tero. La landaj reprezentantoj ĉe la U.N. ne estas elektataj de la popoloj. Male, ili estas nomataj de, kaj pagataj de, la landaj registaroj, kiujn ili reprezentas. La landaj registaroj celas antaŭenigi la nacian intereson de siaj naci-ŝtatoj, ne la bonfarton de la tutmonda komunumo. Ĉi tiuj landaj reprezentantoj ne povas fari leĝojn. Ili povas nur adopti rezoluciojn aŭ proponi traktatojn, kiuj poste validiĝas nur por tiuj landoj, kies registaroj subskribis kaj ratifikis tiun specifan traktaton. Tergloba politika organizaĵo por la tergloba komunumo devos esti ia demokratia mondfederacio, kie la elektitaj reprezentantoj kun salajroj pagataj de la tutmonda registaro havas la taskon pritrakti la problemojn de la tutmonda komunumo. La landaj registaroj ankoraŭ ekzistos, sed ili enfokusigos sian atenton al tiuj problemoj, kiuj ekzistas interne de la landaj komunumoj. Tia sistemo ankaŭ limigos la influon de kelkaj grandaj kaj potencaj landaj registaroj (kiel Usono), kiuj povas superregi la nuntempan internacian sistemon.

Trie, oni devos ŝanĝi la manieron, laŭ kiu lingvoj estas uzataj en la tergloba komunumo. En internacia komunikado, oni uzas naciajn lingvojn kune kun tradukistoj kaj interpretistoj. Male, kiam oni ŝanĝos al tergloba vidpunkto kaj havos tergloban demokratian registaron, oni devos havi tergloban lingvon por la tergloba komunikado en tiu tergloba komunumo. La uzo de naciaj lingvoj estos limigita plejparte al komunikado interne de la naciaj komunumoj. Tia sistemo ankaŭ limigos la influon de ĉiuj naciaj lingvoj (kiel la angla lingvo), kiuj povas superregi la nuntempan internacian sistemon.

En la kunteksto de ĉi tiu diskuto pri la transiro de internaciismo al terglobismo mi opinias, ke vi komprenos kial mi oponas la ideon nomi Esperanton "la internacia lingvo," malgraŭ la fakto, ke Zamenhof mem uzis tiun esprimon jam antaŭ multaj jaroj. Esperanto ne estas lingvo planita speciale por landaj registaraj funkciuloj, kiuj diskutas politikajn demandojn el siaj respektivaj naciaj vidpunktoj. Ili dungu interpretistojn kaj tradukistojn. Esperanto estas por ordinaraj homoj kiam ili kunvenas kiel membroj de la tergloba komunumo, sen bezono de tradukistoj kaj interpretistoj. Sekve, mi opinias, ke ni ĉiam devus aludi al Esperanto kiel "la tergloba lingvo" aŭ "la tutmonda lingvo."

Nia dediĉeco al Esperanto helpos nin moviĝi de internaciismo al terglobismo. Ĉiu lingvo estas la lingvo de iu komunumo. Esperanto estas la lingvo de komunumo de homoj unuiĝintaj ne pro sia geografia proksimeco sed pro sia dediĉo al idealoj. Tiuj idealoj estas egalaj lingvorajtoj, demokratia interŝanĝo de ideoj, kaj la unueco de la homa familio. Esperanto estas la lingvo, kiu reprezentas la transiron preter naciismo kaj eĉ internaciismo al terglobismo.

Oni kutime estas parto de iu nacia komunumo, sed esti parto de la Esperanta tergloba komunumo estas tre malsama afero. Ĉiuj el ni naskiĝis en nacia komunumo. Ni ne elektis naskiĝi en ĉi tiu aŭ tiu nacia komunumo. Ni nur trovas nin ĉi tie aŭ tie. Kiam ni enfokusigas nian atenton al nia nacia komunumo ni necese rigardas malantaŭen al tio, kio hazarde okazis en la pasinteco. Male, ni Esperantistoj rigardas antaŭen al tio, kio devus okazi kaj al tio, kion ni eble povos helpi okazigi. Nia Esperanta tergloba komunumo estas evoluanta komunumo, al kiu ni elektas aliĝi. Ni aliĝas al evoluanta tergloba komunumo, kies plenumo estas ankoraŭ pli en la estonteco ol en la pasinteco aŭ eĉ en la estanteco.

Tio, kion mi ĵus diris, havas gravajn implicojn por la demando, kiel ni devus eduki niajn idojn. La plejparto de iliaj vivoj okazos ne dum la inter-nacia 20-a jarcento sed dum la tergloba 21-a jarcento. Niaj idoj necese devos komuniki per nacia lingvo kun siaj naciaj komunumoj, en kiuj ili naskiĝis, sed ni devos helpi ilin rilate al la evoluado de ilia komunikado kun sia nova tergloba komunumo. Ili devos povi vidi sin kiel personojn, kiuj intence elektas esti parto de la tergloba komunumo de la estonteco sed samtempe kiel personojn, kiuj senelekte apartenas al ĉi tiu aŭ tiu nacio. Nenio estas pli grava konkreta parto de membreco en tiu tergloba komunumo ol la kapablo uzi la tergloban lingvon Esperanto.

Rilate al la nuntempa stato de la lingvodemando, oni devas konstati, ke la ekzistantaj internaciaj organizaĵoj estas internaciaj, ne terglobaj. Ili konsistas el reprezentantoj de landaj registaroj dediĉitaj precipe al tio, kio estas bona por tiu landa registaro kaj nur duarange al tio, kio estas bona por la tergloba komunumo. La rezulto estas, ke la lingvaj politikoj de ĉi tiuj internaciaj organizaĵoj reflektas tion, kio estas bona por la landaj registaroj, aparte la registaroj de la pli potencaj naci-ŝtatoj. Ĉar ĉiu landa registaro volas antaŭenigi la propran nacian lingvon, la lingvoj uzataj en la internaciaj organizaĵoj kutime estas la lingvoj uzataj de la pli potencaj naci-ŝtatoj. Post kiam oni starigis ĉi tiujn lingvojn kiel la oficialajn lingvojn de la internaciaj organizaĵoj, diplomatoj, kiuj regas ĉi tiujn lingvojn, havas intereson daŭrigi ilian uzon, eĉ kvankam ilia lando mem uzas aliajn lingvojn. Kelkfoje ilia dungado dependas de ilia kapablo uzi tiujn lingvojn.

Do, kio estas la lingva situacio por la estonta monda komunumo? Dum neniu tergloba instanco ekzistas por trakti la demandon, kiu lingva politiko estas plej bona finfine por la tergloba komunumo, ni povas anticipi, ke inter-naciaj organizaĵoj daŭrigos sian politikon rajtigi la uzon de la lingvoj de la plej potencaj naci-ŝtatoj. Plue, ĉar la uzo de unusola lingvo funkcias multe pli efike ol eĉ du aŭ tri lingvoj, ni povas anticipi, ke interne de internaciaj organizaĵoj, la angla pli kaj pli iĝos la elektita lingvo. Ĉi tiu impeto de la angla signifas, ke ĝi iomgrade iĝos la lingvo de la monda komunumo eĉ ekster ĉi tiuj internaciaj organizaĵoj. Kelkaj el la pli influhavaj landaj registaroj kun lingvoj aliaj ol la angla ankoraŭ penas antaŭenigi sian nacian lingvon por uzo en la internaciaj organizaĵoj, sed tia "mult-lingva" politiko ne povos sukcesi finfine. La multe pli granda efikeco uzi unusolan lingvon por la pli granda komunumo kaj la rapide kreskanta uzo de la angla ne permesos tion. La sola realisma alternativo al la akcepto de la angla kiel la monda lingvo estas la adopto de neŭtrala helplingvo kiel la tergloba lingvo. Ju pli longe la neanglaparolantaj landoj prokrastos la konsideron kaj efektivigadon de ĉi tiu ebleco, des malpli la ŝanco, ke oni povos efektivigi ĝin.[4]

Ni devus konstati la treege gravan decidon pri monda lingvo, kiun oni nun faras por la homaro kiam ni moviĝas de la internaciismo de la 20-a jarcento al la terglobismo de la 21-a jarcento. La homaro nun elektas lingvon por la internacia komunumo ne nur dum la venontaj kelkaj jardekoj, sed ankaŭ la fundamentan lingvon, kiu iom post iom evoluos en la lingvon de la tutmonda komunumo dum la cetero de la tempo. Konsidere la diversajn specojn de skribataj kaj registrataj informoj, kiujn ni nun havas, oni multe pli malfacile efektivigos lingvan ŝanĝon en la estonteco ol en la pasinteco. Sendube kelkaj ŝanĝoj en la monda lingvo okazos. Oni kompreneble aldonos novajn vortojn kaj adoptos novajn esprim-manierojn, sed oni ne facile povos modifi la centran kernon de iu ekzistanta lingvo. Tamen tio estas precize la loko kie okazas la plej grandaj neregulaĵoj en la naciaj lingvoj kiel la angla.

Kio estas la situacio por individuoj en la monda komunumo? Junuloj komencas hejme lerni sian etnan lingvon, kiu estas grava parto de ilia persona identeco. En aliaj landoj preskaŭ ĉiuj devige lernos almena unu oficialan nacian lingvon, kiu kelkfoje estos la sama kiel ilia unua lingvo. Aliaj lingvoj eble estos aldonataj, ekzemple, lingvoj de apudaj lingvaj grupoj kaj aliaj naciaj lingvoj, kiujn la nacia registaro elektos. Por tiuj, kies unua lingvo ne estas la angla, la registaro probable postulos, ke ili lernu ĝin, ĉar ĝi estas la nuntempa superrega lingvo en la internacia komunikado. Sed ni devas daŭre emfazi, ke internaciismo ne estas la sama kiel terglobismo. Internaciaj organizaĵoj kreis situacion kie unu nacia lingvo, kiu estas la denaska lingvo de malpli ol ses procentoj de la monda loĝantaro[5], estas la lingvo por preskaŭ ĉiuj inter-naciaj komunikadoj. Laŭ tergloba vidpunkto tio ankaŭ estas tute maljusta. Internaciaj organizaĵoj ankaŭ kreis situacion kie unu landa registaro, kiu entenas malpli ol kvin procentoj de la monda loĝantaro, estas la reganta potenco en la mondo. Laŭ tergloba vidpunkto tio ankaŭ estas tute maljusta. Ni en ĉi tiu lando devas batali kontraŭ tiuj maljustaj situacioj. Ni devas uzi ĉiun influon, kiun ni havas, por persvadi nian landan registaron atenti al la demando de justeco kaj adopti pli tergloban vidpunkton kiam ili voĉdonas en internaciaj organizaĵoj rilate al la mondlingva demando kaj ankaŭ aliaj demandoj rilate al la monda komunumo.

Samtempe rilate al niaj idoj kaj al la aliaj infanoj en nia loka komunumo, ni devus peni prepari ilin por la tergloba komunumo, en kiu ili vivos. Ni povas instrui ilin vidi sin unue kiel membrojn de la tergloba Esperanta komunumo, al kiu ili povas elekti aliĝi kaj due kiel membrojn de nacia komunumo, en kiu ili hazarde naskiĝis. Per la interreto ili povos havi personajn amikojn tra la tuta mondo. Per instruado de Esperanto ni povas helpi la infanojn eĉ en ĉi tiu lando iĝi bonaj mondaj civitanoj kaj intima parto de la evoluanta tergloba komunumo[6] senkonsidere de la nehelpemaj politikoj de nia propra landa registaro.

NOTOJ

* Mi volas danki al John Wells kaj Hugo Mora pro ilia grava helpo por plibonigi la tekston de antaŭa versio de ĉi tiu prelego, kiun mi prezentis en Montpeljero je la 5a de Aŭgusto 1998 por la "Tago de la Lernejo" ĉe la 83a Universala Kongreso de Esperanto. La titolo de tiu antaŭa versio estis "Cele al Terglobismo en Nia Tutmonda Komunumo."

[1] Vidu K. Boulding, The Meaning of the Twentieth Century [La Signifo de la Dudeka Jarcento], ĉapitroj 2 kaj 3.

[2] Vidu Elise Boulding, "IGOs, the UN, and International NGOs: The Evolving Ecology of the International System" ["IGOs, la UN, kaj Internaciaj NROs: La Evoluanta Ekologio de la Internacia Sistemo"] en Richard A. Falk, Robert C. Johansen, kaj Samuel S. Kim (red.), The Constitutional Foundations of World Peace [La Konstituciaj Fundamentoj de Monda Paco] (Albany NY: State University of New York Press, 1993), paĝoj 167-188, aparte paĝo 167.

[3] La kredoj de Lanti ne estis senŝanĝaj, do ne certas, ĉu Lanti ĉiam asertis, ke fine ĉiuj naci-ŝtatoj devus tute malaperi, aŭ eĉ, ke oni povos atingi sennaciismon nur tra socialismaj naci-ŝtatoj. Vidu E. Borsboom, Vivo de Lanti (Parizo: SAT, 1976), paĝoj 80-81 kaj 114.

[4] Vidu Ronald J. Glossop, "Language Policy and a Just World Order" [Lingva Politiko kaj Justa Monda Ordo"], Alternatives, XIII (1988), 395-409, aparte paĝo 407.

[5] The World Almanac and Book of Facts, 1999, paĝo 700 indikas, ke en la mezo de la jaro 1998 estis 341 milionoj da denaskaj parolantoj de la angla en la mondo. Sur paĝo 590 ni ekscias, ke la loĝantaro de la mondo en 1998 estis 5 900 milionoj. La necesa divido informas nin, ke la proporcio de la monda loĝantaro, kies unua lingvo estas la angla, estas 5.78 procentoj. La tuta sumo de parolantoj de la angla la la sama fonto estas 508 milionoj. Tio signifas, ke la proporcio de la monda loĝantaro, kiu parolas/komprenas la anglan estas 8.61 procentoj. Tio estas, pli ol 91 procentoj de la loĝantaro de la mondo ne uzas la anglan. Ĉi tiu fonto ankaŭ informas nin, ke estas tri lingvoj---la ĉina, la hinda, kaj la hispana---kiuj havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla.

[6] Por libro-longa historia analizo en Esperanto, kiu reflektas opiniojn similajn al tiuj esprimataj en ĉi tiu prelego, vidu Giordano Moya Escayola, Survoje al Universala Civilizacio (Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 1995).

[FINO DE LA PRELEGO]