SERVO DE TERGLOBISMO
Dimancxon, la 24an de julio, 1999, Sankta-Luiso
Enhavas la prelegon: Terglobismo por la Tergloba Komunumo.
Ronald Glossop
Versio iksa -------- Versio unikoda
![]()
NI LEGU KUNE:
Ni kunvenas kune por celebri nian kunecon, ne nur de nia malgranda grupo cxi tie, ne nur dum cxi-momento, sed la kunecon de la tuta homa familio tra la tuta mondo kaj tra la tuto da tempo.
[kaj nun el la vortoj de la tre juna Zamenhof]:
Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas!
La tuta homaro en familion unuigxi devas.
[kaj nun el la vortoj de la pli agxa Zamenhof el la parto de "Pregxo sub la Verda Standardo" kiun li ne povis legi en Bulonja-sur-Maro en 1905]:
Kunigxu la fratoj, plektigxu la manoj, Antauxen kun paca armiloj!
Kristanoj, hebreoj, aux mahometanoj , Ni cxiuj de Di' estas filoj.
Ni cxiam memoru pri bon' de l'homaro, Kaj malgraux malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine, Antauxen, senfine!
KANTO AUXSKULTENDA:
"La Vojo" kantita de Gxanfranko Molle; teksto de Zamenhof, muziko de Molle
LA PAROLO: "Terglobismo por la Tergloba Komunumo" de Ronald Glossop
DISKUTO DE LA PAROLO
FINA KUN-PAROLATA DEKLARO:
Ni estas parto de la tergloba komunumo al kiu apartenas la tuta homaro. Ni opinias, ke por esti bonaj civitanoj de cxi tiu tergloba komunumo, ni devas uzi la tergloban lingvon Esperanto, kaj ni devas instigi aliulojn fari la samon.
KANTU KUNE LA FERMANTAN KANZONON: teksto de Charlotte Kohrs, franca melodio "Frere Jacques"
Sur la Tero, bela Tero, Logxas ni, kantas ni,
Kune sur la Tero, Monda familio, Famili', famili'.
[JEN LA PRELEGO]
TERGLOBISMO POR LA TERGLOBA KOMUNUMO*
Ronald J. Glossop por la 47-a ELNA-a Kongreso, 25 Jul 1999
La kvalito de la homa vivo tre sxangxigxis ekde niaj originoj antaux almenaux dekoj da jarmiloj. Komence ni logxis en malgrandaj nomadaj tribaj grupoj, kiel la cximpanzoj, al kiuj ni estas genetike tiel similaj. Sed kiam venis la agrikultura revolucio, kiu komencigxis antaux proksimume dek miloj da jaroj, ni eniris tion, kion oni nomas la unua granda transiro en la homa vivmaniero. La homaroj komencis resti en unu loko, cxar la posedo de suficxa kvanto da nutrajxo signifis, ke ili ne plu devis movigxi de loko al loko. Male, niaj prauloj nun devis resti en unu loko, cxar la semoj en la tero, kiuj farigxis la grenoj en la kampoj, ne movigxas. Iom post iom konstantaj urboj evoluis, kaj kelkaj el ili igxis la centroj de politike unuigitaj sxtat-urboj. Kelkfoje unu sxtat-urbo venkis kelkajn aliajn kaj tiumaniere kreis grandan imperion. Kelkaj imperioj venkis aliajn imperiojn kun la rezulto, ke la venkintaj imperioj igxis pli kaj pli grandaj. Tamen ili ofte disfalis kiam la gvidanto mortis.
Antaux proksimume kvincent jaroj la homaro komencis sperti la duan grandan transiron en nia vivmaniero. Rerigardante, ni povas vidi, ke cxi tiu dua granda transiro okazis cxefe pro tio, ke oni evoluigis sciencan metodon por akiri scion pri la naturo.[1] Tiu nova maniero por provadi ideojn montris, ke multaj tradiciaj kredoj estas malveraj. Proksimume samtempe oni inventis novajn instrumentojn, ekzemple teleskopojn por vidi malproksimajn objektojn en la cxielo; fidindajn kompasojn por navigi sur la vasta maro; la presmasxinon kun movebla liter-tiparo por presi librojn; kaj armilojn, kiuj uzas pulvon. La moderna erao de nia homara historio komencigxis.
En la 16-a jarcento la moderna naci-sxtato komencis aperi. La grandeco de kelkaj regnoj iom post iom kreskis dum antauxe duonauxtonomaj provincoj estis sorbataj, ofte per venko. La Tridekjara Milito, kiu finigxis per la Traktato de Vestfalio, estas ofte konsiderata la komenco de la moderna naci-sxtata sistemo en E ropo. Tiu milito komencigxis kiel religia milito, kie katolikoj batalis kontraux protestantoj, sed gxi finigxis kiel milito de naci-sxtato kontraux naci-sxtato. En la 18-a jarcento komencis evolui aparta sento de naciismo, tiel ke en la Usona kaj la Franca revolucioj soldatoj batalis ne por sia regxo sed por sia lando. Oni komencis vidi militojn kiel batalojn inter naci-sxtatoj, ne inter regxoj.
Oni povas priskribi la 19-an jarcenton kiel la eraon de naciismo. Naciaj grupoj kiel la Germanoj kaj Italoj, kiuj ankoraux ne havis unuopan unuigitan naci-sxtaton, batalis por akiri tion. La homoj de Euxropaj landoj kiel Anglio kaj Francio spertis nacian fieron dum iliaj naciaj imperioj estis etendataj en Afrikon kaj Azion. La homoj en Usono fieris pri la fakto, ke ilia lando nun sin etendis trans kontinenton "de maro al brila maro." Pli malgrandaj grupoj farigxis maltrankvilaj pri la konservado de ilia nacia heredajxo. Foje tio signifis havi la propran naci-sxtaton; preskaux cxiam gxi signifis la rajton uzi la propran nacian lingvon, precipe en la lernejoj kie iliaj infanoj lernas legi kaj skribi.
Ekde la unua parto de la 19-a jarcento evoluis nova tendenco krei inter-naciajn organizajxojn, kaj registarajn kaj ne-registarajn, por trakti problemojn, kiuj transiris landlimojn. La unuaj tiaj organizajxoj estis la Komisiono pri Rejno (1815) kaj la Komisiono pri Danubo (1856). Dum la lasta parto de la 19-a jarcento oni kreis plurajn internaciajn organizajxojn, kiel la ne-registaran Internacian Rugxan Krucon (1864) kaj internaciajn registarajn organizajxojn kiel la Internacian Telegrafan Union (1865), la Internacian Meteorologian Organizajxon (1873), kaj la Gxeneralan Posxtan Union (1874). Cxiuj Esperantistoj konscios, ke ankaux dum cxi tiu periodo Doktoro Zamenhof eldonis sian libron, kiu prezentis "la internacian lingvon" Esperanto al la mondo.
Dum la 20-a jarcento tiu internaciismo havis cxiam pli da influo, ecx kvankam gxi estis ankoraux konstante kontestata de naciismo. Post la Unua Mondmilito ni vidis la kreon de la Ligo de Nacioj (1919), la unua gxenerala internacia organizajxo, preta trakti pri cxiaj internaciaj problemoj. La antauxaj internaciaj organizajxoj pritraktis nur apartajn limigitajn specojn de agado, ekzemple la kunlaborado rilate al internaciaj telegramoj aux la transportado de internacia posxto. En 1919 oni starigis alian specialan internacian organizajxon, la Internacian Laboran Organizajxon. Dum la jaroj inter la du mond-militoj kelkaj pliaj ne-registaraj organizajxoj ankaux estis starigitaj. Post la Dua Mondmilito oni kreis la Unuigxintan Naciaron por anstatauxigi la malaperintan Ligon de Nacioj. Oni ankaux starigis multajn novajn specialajn internaciajn organizajxojn kiel UNESKOn (1945), la Organizajxon por Nutrajxo kaj Agrikulturo (1945), la Mondan Bankan grupon (1946), la Organizajxon por Internacia Civila Aviado (1947), kaj la Monda Sana Organizajxo (1948). Krome, multaj novaj internaciaj ne-registaraj organizajxoj estis kreitaj dum la lasta duono de la 20-a jarcento. Efektive, nun ekzistas pli ol 18,000 tiaj organizajxoj.[2]
Kiam alvenos la 21-a jarcento, ni homoj spertos alian transiron en nia vivmaniero, de la internaciismo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj al la terglobismo de la 21-a jarcento. Cxu oni rigardas la mondon de komerco, la mondon de komunikado, la mondon de sportoj, la mondon de distrado, la mondon de kulturo, la mondon de turismo, aux iun ajn alian kampon, oni povas vidi, ke ni komencas vivi en tergloba komunumo. Ni movigxas preter internaciismo, kie la landaj registaroj cxiam estas perantoj inter la homoj en diversaj landoj. Pro la novaj rimedoj de komunikado kaj transporto, evoluas nova speco de mondo, kie individuaj homoj de malproksimaj lokoj interagas rekte unu kun la alia senrigarde naciecon. Tamen, la naciismo, kiu estas la necesa bazo por internaciismo, ofte estas ankoraux pli fervora ol la zorgo pri la tuta monda komunumo. Rigardu, ekzemple, la Mond-Pokalajn futbalajn konkursojn aux la Olimpiajn Ludojn, kaj ecx pli serioze la multajn etnajn militojn en la mondo.
Ne cxiuj konscias pri la grava diferenco inter "internaciismo" kaj "terglobismo." Efektive, multaj personoj ankoraux uzas la terminojn sendistinge. Por helpi klarigi cxi tiun distingon, mi kutime uzas du figurojn. La unua estas mapo de la mondo, kie la diversaj landoj estas en diversaj koloroj kaj kie cxiu naci-sxtato havas difinitan linion cxirkaux si. Tio estas perfekta figuro por inter-naciismo. La dua figuro estas foto de la Tero rigardata el la spaco, kie oni vidas la planedon tute sen landlimoj. Cxi tio estas la gxusta figuro por terglobismo.
La "terglobismo" pri kiu mi nun parolas malsimilas de la "sen-nacieco" pri kiu la fama Lanti skribis. Estas du cxefaj diferencoj. (1) La "sennaciismo" de Lanti estis bazita sur supozo, ke unu parto de la tutmonda homaro (laboristoj) devas unuigxi kontraux alia parto (kapitalistoj), supozo, kiun mi tute malakceptas. (2) "Terglobismo" ne supozas, ke oni devus tute nuligi la land-registarojn kaj naciismon.(3) Male, gxi asertas nur, ke la land-registaroj devus esti subordigataj al mond-federacio, kiu traktas nur tutmondajn problemojn, kaj, ke naciismo devus esti subordigata al terglobismo. Oni povas vidi, ke terglobismo similas al la kutima vidpunkto de la Esperanto-movado, nome, ke ni devus havi tutmondan lingvon por la unuopa tutmonda komunumo, sed samtempe oni devus ankoraux konservi la naciajn lingvojn kaj ankoraux uzi ilin en la naciaj komunumoj.
Kelkaj grandaj sxangxoj devos okazi kiam ni transiros de la internaciismo de la dudeka jarcento al la terglobismo de la dudek-unua jarcento. Mi volas atentigi al vi nur tri el ili.
Unue, ni devos sxangxi la kadron, en kiu ni vidas nin mem. Kompreneble, ni ankoraux vidos nin kiel membrojn de niaj naciaj komunumoj--kiel franca aux angla aux germana aux japana aux cxina aux brazila. Tamen ni devos vidi nin ankaux kiel membrojn de la tergloba komunumo, kiel civitanojn de la planedo. Finfine, nia ekzisto kiel parto de tiu tergloba komunumo devos havi prioritaton super nia membreco en nia nacia komunumo. Gxis tiu sxangxo en prioritatoj okazos, la homaro estos ankoraux en la 20-jarcenta inter-naciismo anstataux en la 21-a jarcenta terglobismo.
Due, oni devos sxangxi la politikan organizon de nia tergloba komunumo. La Unuigxinta Naciaro estas bona ekzemplo de internacia organizajxo. Gxi estas organizajxo de la landaj registaroj, fare de la landaj registaroj, kaj por la landaj registaroj. Gxi ne estas organizajxo por la interagado inter la individuaj civitanoj de Tero. La landaj reprezentantoj cxe la U.N. ne estas elektataj de la popoloj. Male, ili estas nomataj de, kaj pagataj de, la landaj registaroj, kiujn ili reprezentas. La landaj registaroj celas antauxenigi la nacian intereson de siaj naci-sxtatoj, ne la bonfarton de la tutmonda komunumo. Cxi tiuj landaj reprezentantoj ne povas fari legxojn. Ili povas nur adopti rezoluciojn aux proponi traktatojn, kiuj poste validigxas nur por tiuj landoj, kies registaroj subskribis kaj ratifikis tiun specifan traktaton. Tergloba politika organizajxo por la tergloba komunumo devos esti ia demokratia mondfederacio, kie la elektitaj reprezentantoj kun salajroj pagataj de la tutmonda registaro havas la taskon pritrakti la problemojn de la tutmonda komunumo. La landaj registaroj ankoraux ekzistos, sed ili enfokusigos sian atenton al tiuj problemoj, kiuj ekzistas interne de la landaj komunumoj. Tia sistemo ankaux limigos la influon de kelkaj grandaj kaj potencaj landaj registaroj (kiel Usono), kiuj povas superregi la nuntempan internacian sistemon.
Trie, oni devos sxangxi la manieron, laux kiu lingvoj estas uzataj en la tergloba komunumo. En internacia komunikado, oni uzas naciajn lingvojn kune kun tradukistoj kaj interpretistoj. Male, kiam oni sxangxos al tergloba vidpunkto kaj havos tergloban demokratian registaron, oni devos havi tergloban lingvon por la tergloba komunikado en tiu tergloba komunumo. La uzo de naciaj lingvoj estos limigita plejparte al komunikado interne de la naciaj komunumoj. Tia sistemo ankaux limigos la influon de cxiuj naciaj lingvoj (kiel la angla lingvo), kiuj povas superregi la nuntempan internacian sistemon.
En la kunteksto de cxi tiu diskuto pri la transiro de internaciismo al terglobismo mi opinias, ke vi komprenos kial mi oponas la ideon nomi Esperanton "la internacia lingvo," malgraux la fakto, ke Zamenhof mem uzis tiun esprimon jam antaux multaj jaroj. Esperanto ne estas lingvo planita speciale por landaj registaraj funkciuloj, kiuj diskutas politikajn demandojn el siaj respektivaj naciaj vidpunktoj. Ili dungu interpretistojn kaj tradukistojn. Esperanto estas por ordinaraj homoj kiam ili kunvenas kiel membroj de la tergloba komunumo, sen bezono de tradukistoj kaj interpretistoj. Sekve, mi opinias, ke ni cxiam devus aludi al Esperanto kiel "la tergloba lingvo" aux "la tutmonda lingvo."
Nia dedicxeco al Esperanto helpos nin movigxi de internaciismo al terglobismo. Cxiu lingvo estas la lingvo de iu komunumo. Esperanto estas la lingvo de komunumo de homoj unuigxintaj ne pro sia geografia proksimeco sed pro sia dedicxo al idealoj. Tiuj idealoj estas egalaj lingvorajtoj, demokratia intersxangxo de ideoj, kaj la unueco de la homa familio. Esperanto estas la lingvo, kiu reprezentas la transiron preter naciismo kaj ecx internaciismo al terglobismo.
Oni kutime estas parto de iu nacia komunumo, sed esti parto de la Esperanta tergloba komunumo estas tre malsama afero. Cxiuj el ni naskigxis en nacia komunumo. Ni ne elektis naskigxi en cxi tiu aux tiu nacia komunumo. Ni nur trovas nin cxi tie aux tie. Kiam ni enfokusigas nian atenton al nia nacia komunumo ni necese rigardas malantauxen al tio, kio hazarde okazis en la pasinteco. Male, ni Esperantistoj rigardas antauxen al tio, kio devus okazi kaj al tio, kion ni eble povos helpi okazigi. Nia Esperanta tergloba komunumo estas evoluanta komunumo, al kiu ni elektas aligxi. Ni aligxas al evoluanta tergloba komunumo, kies plenumo estas ankoraux pli en la estonteco ol en la pasinteco aux ecx en la estanteco.
Tio, kion mi jxus diris, havas gravajn implicojn por la demando, kiel ni devus eduki niajn idojn. La plejparto de iliaj vivoj okazos ne dum la inter-nacia 20-a jarcento sed dum la tergloba 21-a jarcento. Niaj idoj necese devos komuniki per nacia lingvo kun siaj naciaj komunumoj, en kiuj ili naskigxis, sed ni devos helpi ilin rilate al la evoluado de ilia komunikado kun sia nova tergloba komunumo. Ili devos povi vidi sin kiel personojn, kiuj intence elektas esti parto de la tergloba komunumo de la estonteco sed samtempe kiel personojn, kiuj senelekte apartenas al cxi tiu aux tiu nacio. Nenio estas pli grava konkreta parto de membreco en tiu tergloba komunumo ol la kapablo uzi la tergloban lingvon Esperanto.
Rilate al la nuntempa stato de la lingvodemando, oni devas konstati, ke la ekzistantaj internaciaj organizajxoj estas internaciaj, ne terglobaj. Ili konsistas el reprezentantoj de landaj registaroj dedicxitaj precipe al tio, kio estas bona por tiu landa registaro kaj nur duarange al tio, kio estas bona por la tergloba komunumo. La rezulto estas, ke la lingvaj politikoj de cxi tiuj internaciaj organizajxoj reflektas tion, kio estas bona por la landaj registaroj, aparte la registaroj de la pli potencaj naci-sxtatoj. Cxar cxiu landa registaro volas antauxenigi la propran nacian lingvon, la lingvoj uzataj en la internaciaj organizajxoj kutime estas la lingvoj uzataj de la pli potencaj naci-sxtatoj. Post kiam oni starigis cxi tiujn lingvojn kiel la oficialajn lingvojn de la internaciaj organizajxoj, diplomatoj, kiuj regas cxi tiujn lingvojn, havas intereson dauxrigi ilian uzon, ecx kvankam ilia lando mem uzas aliajn lingvojn. Kelkfoje ilia dungado dependas de ilia kapablo uzi tiujn lingvojn.
Do, kio estas la lingva situacio por la estonta monda komunumo? Dum neniu tergloba instanco ekzistas por trakti la demandon, kiu lingva politiko estas plej bona finfine por la tergloba komunumo, ni povas anticipi, ke inter-naciaj organizajxoj dauxrigos sian politikon rajtigi la uzon de la lingvoj de la plej potencaj naci-sxtatoj. Plue, cxar la uzo de unusola lingvo funkcias multe pli efike ol ecx du aux tri lingvoj, ni povas anticipi, ke interne de internaciaj organizajxoj, la angla pli kaj pli igxos la elektita lingvo. Cxi tiu impeto de la angla signifas, ke gxi iomgrade igxos la lingvo de la monda komunumo ecx ekster cxi tiuj internaciaj organizajxoj. Kelkaj el la pli influhavaj landaj registaroj kun lingvoj aliaj ol la angla ankoraux penas antauxenigi sian nacian lingvon por uzo en la internaciaj organizajxoj, sed tia "mult-lingva" politiko ne povos sukcesi finfine. La multe pli granda efikeco uzi unusolan lingvon por la pli granda komunumo kaj la rapide kreskanta uzo de la angla ne permesos tion. La sola realisma alternativo al la akcepto de la angla kiel la monda lingvo estas la adopto de neuxtrala helplingvo kiel la tergloba lingvo. Ju pli longe la neanglaparolantaj landoj prokrastos la konsideron kaj efektivigadon de cxi tiu ebleco, des malpli la sxanco, ke oni povos efektivigi gxin.[4]
Ni devus konstati la treege gravan decidon pri monda lingvo, kiun oni nun faras por la homaro kiam ni movigxas de la internaciismo de la 20-a jarcento al la terglobismo de la 21-a jarcento. La homaro nun elektas lingvon por la internacia komunumo ne nur dum la venontaj kelkaj jardekoj, sed ankaux la fundamentan lingvon, kiu iom post iom evoluos en la lingvon de la tutmonda komunumo dum la cetero de la tempo. Konsidere la diversajn specojn de skribataj kaj registrataj informoj, kiujn ni nun havas, oni multe pli malfacile efektivigos lingvan sxangxon en la estonteco ol en la pasinteco. Sendube kelkaj sxangxoj en la monda lingvo okazos. Oni kompreneble aldonos novajn vortojn kaj adoptos novajn esprim-manierojn, sed oni ne facile povos modifi la centran kernon de iu ekzistanta lingvo. Tamen tio estas precize la loko kie okazas la plej grandaj neregulajxoj en la naciaj lingvoj kiel la angla.
Kio estas la situacio por individuoj en la monda komunumo? Junuloj komencas hejme lerni sian etnan lingvon, kiu estas grava parto de ilia persona identeco. En aliaj landoj preskaux cxiuj devige lernos almena unu oficialan nacian lingvon, kiu kelkfoje estos la sama kiel ilia unua lingvo. Aliaj lingvoj eble estos aldonataj, ekzemple, lingvoj de apudaj lingvaj grupoj kaj aliaj naciaj lingvoj, kiujn la nacia registaro elektos. Por tiuj, kies unua lingvo ne estas la angla, la registaro probable postulos, ke ili lernu gxin, cxar gxi estas la nuntempa superrega lingvo en la internacia komunikado. Sed ni devas dauxre emfazi, ke internaciismo ne estas la sama kiel terglobismo. Internaciaj organizajxoj kreis situacion kie unu nacia lingvo, kiu estas la denaska lingvo de malpli ol ses procentoj de la monda logxantaro[5], estas la lingvo por preskaux cxiuj inter-naciaj komunikadoj. Laux tergloba vidpunkto tio ankaux estas tute maljusta. Internaciaj organizajxoj ankaux kreis situacion kie unu landa registaro, kiu entenas malpli ol kvin procentoj de la monda logxantaro, estas la reganta potenco en la mondo. Laux tergloba vidpunkto tio ankaux estas tute maljusta. Ni en cxi tiu lando devas batali kontraux tiuj maljustaj situacioj. Ni devas uzi cxiun influon, kiun ni havas, por persvadi nian landan registaron atenti al la demando de justeco kaj adopti pli tergloban vidpunkton kiam ili vocxdonas en internaciaj organizajxoj rilate al la mondlingva demando kaj ankaux aliaj demandoj rilate al la monda komunumo.
Samtempe rilate al niaj idoj kaj al la aliaj infanoj en nia loka
komunumo, ni devus peni prepari ilin por la tergloba komunumo, en kiu ili
vivos. Ni povas instrui ilin vidi sin unue kiel membrojn de la tergloba
Esperanta komunumo, al kiu ili povas elekti aligxi kaj due kiel membrojn de
nacia komunumo, en kiu ili hazarde naskigxis. Per la interreto ili povos
havi personajn amikojn tra la tuta mondo. Per instruado de Esperanto ni
povas helpi la infanojn ecx en cxi tiu lando igxi bonaj mondaj civitanoj
kaj intima parto de la evoluanta tergloba komunumo[6] senkonsidere de la
nehelpemaj politikoj de nia propra landa registaro.
NOTOJ
* Mi volas danki al John Wells kaj Hugo Mora pro ilia grava helpo por plibonigi la tekston de antauxa versio de cxi tiu prelego, kiun mi prezentis en Montpeljero je la 5a de Auxgusto 1998 por la "Tago de la Lernejo" cxe la 83a Universala Kongreso de Esperanto. La titolo de tiu antauxa versio estis "Cele al Terglobismo en Nia Tutmonda Komunumo."
[1] Vidu K. Boulding, The Meaning of the Twentieth Century [La Signifo de la Dudeka Jarcento], cxapitroj 2 kaj 3.
[2] Vidu Elise Boulding, "IGOs, the UN, and International NGOs: The Evolving Ecology of the International System" ["IGOs, la UN, kaj Internaciaj NROs: La Evoluanta Ekologio de la Internacia Sistemo"] en Richard A. Falk, Robert C. Johansen, kaj Samuel S. Kim (red.), The Constitutional Foundations of World Peace [La Konstituciaj Fundamentoj de Monda Paco] (Albany NY: State University of New York Press, 1993), pagxoj 167-188, aparte pagxo 167.
[3] La kredoj de Lanti ne estis sensxangxaj, do ne certas, cxu Lanti cxiam asertis, ke fine cxiuj naci-sxtatoj devus tute malaperi, aux ecx, ke oni povos atingi sennaciismon nur tra socialismaj naci-sxtatoj. Vidu E. Borsboom, Vivo de Lanti (Parizo: SAT, 1976), pagxoj 80-81 kaj 114.
[4] Vidu Ronald J. Glossop, "Language Policy and a Just World Order" [Lingva Politiko kaj Justa Monda Ordo"], Alternatives, XIII (1988), 395-409, aparte pagxo 407.
[5] The World Almanac and Book of Facts, 1999, pagxo 700 indikas, ke en la mezo de la jaro 1998 estis 341 milionoj da denaskaj parolantoj de la angla en la mondo. Sur pagxo 590 ni ekscias, ke la logxantaro de la mondo en 1998 estis 5 900 milionoj. La necesa divido informas nin, ke la proporcio de la monda logxantaro, kies unua lingvo estas la angla, estas 5.78 procentoj. La tuta sumo de parolantoj de la angla la la sama fonto estas 508 milionoj. Tio signifas, ke la proporcio de la monda logxantaro, kiu parolas/komprenas la anglan estas 8.61 procentoj. Tio estas, pli ol 91 procentoj de la logxantaro de la mondo ne uzas la anglan. Cxi tiu fonto ankaux informas nin, ke estas tri lingvoj---la cxina, la hinda, kaj la hispana---kiuj havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla.
[6] Por libro-longa historia analizo en Esperanto, kiu reflektas opiniojn similajn al tiuj esprimataj en cxi tiu prelego, vidu Giordano Moya Escayola, Survoje al Universala Civilizacio (Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 1995).
[FINO DE LA PRELEGO]