Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Entajpis Lee Miller

Versio iksa -------- Versio unikoda

Cxapitro 1

(La Barono rakontas siajn aventurojn al amikoj cxe botelo.)

La Barono rakontas pri siaj unuaj vojagxoj. -- La miregigaj efikoj de uragano. -- Li alvenas en Cejlon, venkas du eksterordinarajn kontrauxulojn, revenas al Holando.

Kelke da jaroj antaux ol mia barbo anoncis baldauxan plenagxon aux, alivorte, kiam mi estis nek viro nek knabo, sed inter ambaux, mi esprimis en diversaj konversacioj fortan deziron, vidi la mondon; pri tio malkuragxigis min miaj gepatroj, kvankam mia patro mem multe vojagxis, kio evidentigxos, antaux ol mi finos mian strangan kaj, mi povas aldoni, interesan rakonton. Kuzo de mia patrina flanko tre amis min kaj ofte diris, ke mi estas brava, vigla junulo, kaj multe inklinis, kontentigi mian scivolemon. Lia elokventeco havis pli fortan efikon ol mia, cxar mia patro konsentis, ke mi akompanu lin en vojagxo al la insulo Cejlon, kie lia onklo logxis multajn jarojn kiel guberniestro.

Ni sxipveturis for el Amsterdam kun dokumentoj de Iliaj Altaj Ekscelencoj la Sxtatestroj de Holando. La sola rakontinda okazintajxo dum la vojagxo estis la mirigaj efikoj de uragano, kiu eltiris kun la radikoj multnombrajn arbojn de eksterordinaraj dikeco kaj alteco. Tio okazis sur insulo, kie ni ankris por preni lignon kaj akvon; kelkaj el tiuj arboj pezis multajn tunojn, tamen la ventego portis ilin tiel mirige alten, ke ili aspektis kiel plumetoj de malgrandaj birdoj flugantaj en la aero, cxar ili estis minimume kvin mejlojn super la tero. Sed kiam la uragano trankviligxis, ili cxiuj tuj falis vertikale sur siajn respektivajn lokojn kaj enradikigxis denove, escepte de la plej granda, kiu, kiam gxi forblovigxis en la aeron, havis sur siaj brancxoj homon kaj lian edzinon, tre honestan maljunan paron, kiu kolektis kukumojn. (En tiu parto de la terglobo cxi tiu utila vegetajxo kreskas sur arboj.) Dum la falo de l' arbo la pezo de cxi tiu paro klinis la trunkon kaj faligis gxin en horizontala pozicio: gxi falis sur la cxefon de la insulo kaj tuj mortigis lin; li estis forlasinta la domon dum la uragano, timante, ke gxi falos sur lin, kaj estis revenanta tra sia propra gxardeno, kiam cxi tiu felicxa akcidento okazis. La vorto felicxa cxi tie postulas iom da klarigo. Tiu cxefo estis homo kun tre avara kaj despota karaktero, kaj kvankam li ne havis familion, la indigxenoj de la insulo preskaux mortis pro malsato sekve de liaj subpremantaj kaj malnoblaj impostoj. La objektoj, kiujn li tiamaniere prenis de ili, ecx estis putrantaj en liaj provizejoj, dum la kompatindaj mizeruloj, de kiuj li forrabis ilin, konsumigxis en malricxeco. Kvankam la pereigo de cxi tiu tirano estis akcidento, la popolo elektis la kukum-kolektantojn por la ofico de cxefoj; jen signo de dankemo pro la mortigo, kvankam akcidenta, al ilia tirano.

Riparinte la difektojn, suferitajn en tiu eksterordinara uragano, kaj adiauxinte la novan cxefon kaj lian edzinon-mosxton, ni eknavigis kun bona vento al la celo de nia vojagxo.

Post proksimume ses semajnoj ni alvenis en Cejlon, kie oni akceptis nin kun grandaj signoj de amikeco kaj vera gxentileco. La sekvantaj strangaj aventuroj eble ne estos tedaj.

Logxinte en Cejlon proksimume dek kvar tagojn, mi akompanis al cxaso unu el la fratoj de la guberniestro. Li estis forta, atleta homo, kaj, alkutimigxinte al tiu klimato (cxar li jam logxis tie kelkajn jarojn), li eltenis la varmegon de la suno pli bone ol me; dum nia ekskurso li estis multe progresinta tra densa arbaro, dum mi estis nur cxe la eniro.

Apud la bordoj de vasta parto da akvo, kiu okupis mian atenton, mi pensis, ke mi auxdas susurantan bruon malantaux mi; turninte min, mi preskaux sxtonigxis cxe la ekvido de leono, kiu evidente alproksimigxis kun la intenco, kontentigi sian apetiton per mia kompatinda kadavro, ecx ne petante mian konsenton. Kion fari en tiu terura dilemo? Mi ne havis ecx unu momenton por pripensi. Mia pafilo estis sxargita nur per kugletoj, kaj kuglojn mi ne havis. Kvankam mi ne povis imagi la eblecon, mortigi tian beston per tia malforta municio, tamen mi havis esperon, timigi gxin per la bruo kaj eble ankaux vundi gxin. Mi tuj ekpafis, ne atendante gxian alproksimigxon, kaj la bruo nur kolerigis gxin; gxi plirapidigis siajn pasxojn kaj sxajne alproksimigxis al mi plej rapide. Mi provis forkuri, sed tio nur pliigis (se tio estus ebla) mian maltrankvilecon; cxar en la momento, kiam mi turnis min, mi ekvidis grandan krokodilon kun malfermita busxego preskaux preta min akcepti. Dekstre de mi estis la akvo menciita antauxe kaj maldekstre profunda krutegajxo, havanta, kiel mi poste eksciis, ujon cxe la fundo kun venenaj kreitajxoj; unuvorte, mi rigardis min perdita, cxar la leono nun staris sur siaj malantauxaj piedoj kaj gxuste estis ekkaptonta min. Pro timo mi falis senvole sur la teron, kaj, kiel poste evidentigxis, la leono transsaltis super min. Mi kusxis kelkan tempon en situacio ne priskribebla per vortoj, atendante, cxiumomente senti gxiajn dentojn aux ungegojn en iu parto de mi. Restinte en tiu malfelicxa situacio kelkajn sekundojn, mi auxdis furiozan, sed neordinaran bruon, malsimilan al kiu ajn sono, kiu iam antauxe trafis miajn orelojn; kaj oni ne miros pri tio, se mi informos vin, de kie gxi venis: post kelktempa auxskulto mi kuragxis levi mian kapon kaj cxirkauxrigardi, kaj tiam, je mia ne priskribebla gxojo, mi vidis, ke la leono, avide saltante al mi, saltis antauxen, dum mi falis, en la busxegon de l' krokodilo, kiu, kiel mi jam diris, estis largxe malfermita. La kapo du unu fiksigxis en la gorgxo de la alia! Kaj ili baraktis, por sin liberigi! Mi felicxe ekmemoris mian cxas-trancxilon, kiu pendis cxe mia flanko; per gxi mi detrancxis la kapon de la leono per unu ekfrapo, kaj la korpo falis al miaj piedoj! Poste per la kolbo de mia pafilo mi enbategis la kapon de la leono pli profunden en la gorgxon de la krokodilo kaj pereigis cxi tiun per sufokigxo, cxar gxi ne povis engluti nek eligi la leonan kapon.

Tuj post kiam mi tiel komplete venkis miajn du potencajn kontrauxulojn, mia kunulo alvenis, sercxante min; cxar rimarkinte, ke mi ne sekvis lin en la arbaron, li revenis, pensante, ke mi perdis la vojon, aux ke iu akcidento trafis min.

Post reciproka gratulado mi mezuris la krokodilon, kiu havis la longecon de kvardek futoj.

Tuj kiam mi estis rakontinta al la guberniestro cxi tiun eksterordinaran aventuron, li sendis veturilon kaj servistojn, kiuj portis hejmen la du kadavrojn. La felon de la leono oni bone preparis, kune kun la haroj, kaj oni faris el gxi tabakujojn, kiujn post nia reveno al Holando mi donacis al la urbestroj, kiuj rekompence petis, ke mi akceptu mil dukatojn. La hauxton de la krokodilo oni pajlosxtopis en la kutima maniero, kaj gxi estas bonega objekto en la publika muzeo de Amsterdam, kie la gvidisto rakontas al cxiu vizitanto la tutan aventuron, kun tiuj aldonoj, kiujn li trovas konvenaj. Kelkaj el liaj variajxoj estas iom fantaziaj. Unu el ili estas, ke la leono rekte saltis tra la krokodilo, kaj eliris tra la malantauxa pordo, kaj en la momento, kiam gxia kapo aperis, lia sinjora mosxto la Granda Barono, (kiel placxas al li, nomi min) detrancxis gxin, kune kun tri futoj de la krokodila vosto. Cxi tiu homo havas tiom malmulte da respekto al la vero, ke li iufoje aldonas, ke tuj kiam la krokodilo eksentis la perdon de sia vosto, gxi turnis sin, ekprenis la cxas-trancxilon el la mano de la sinjoro, kaj englutis gxin kun tia avideco, ke la trancxilo trapikis gxian koron kaj tuj mortigis gxin.

La malgranda respekto, kiun tiu aroganta fripono havas al la vero, iufoje igas min timi, ke miaj veraj rakontoj estos suspektataj, kiam oni trovos ilin en kuneco kun liaj abomenaj elpensajxoj.

Cxapitro 2

En kiu la Barono montras sin bonega pafisto. -- Li perdas sian cxevalon kaj trovas lupon -- devigas gxin, tiri sian glitveturilon -- promesas regali siajn amikojn per rakonto de tiaj faktoj, kiuj bone meritos ilian atenton.

Mi ekvojiris el Romo, por vojagxi al Ruslando meze de vintro, gxuste pensante, ke frosto kaj negxo nature plibonigos la vojojn, kiuj, laux la diro de cxiu vojagxanto, estas eksterordinare malbonaj en la nordaj partoj de Germanujo, Polujo, Kurlando kaj Litovujo. Mi iris surcxevale, cxar tio estas la plej oportuna maniero vojagxi; mi estis malpeze vestita, kaj pro tio mi des pli sentis la maloportunecon, ju pli nordorienten mi antauxenvenis. Kiom devis suferi en tiuj severaj vetero kaj klimato tiu kompatinda maljunulo, kiun mi trovis sur sensxirma kampo en Polujo! Li kusxis sur la vojo, senhelpa, tremanta kaj havanta preskaux neniun kovrajxon por sia nudeco. Mi kompatis la malfelicxan homon; kvankam mi mem sentis la akrecon de la aero, mi tamen jxetis sur lin mian mantelon, kaj tuj mi auxdis vocxon de la cxielo, benantan min pro tiu bonfara ago, kaj dirantan: "Mia filo, por cxi tio vi iam ricevos rekompencon." Mi iris antauxen; nokto kaj mallumo cxirkauxis min. Neniu vilagxo estis videbla. La tuta kamparo estis kovrita de negxo, kaj mi ne konis la vojon.

Lacigite mi elseligxis kaj alligis mian cxevalon al io simila al pinta stumpo de arbo, elstaranta el negxo. Por defendo mi metis miajn pistolojn sub mian brakon kaj kusxigis min sur la negxo, kie mi dormis tiel bone, ke mi ne malfermis miajn okulojn gxis plena taglumo. Ne estas facile, koncepti mian miregon, kiam mi trovis min kusxanta en tombejo meze de vilagxo; kaj mia cxevalo ne estis videbla, sed tuj poste mi auxdis gxin blekanta ie super mi. Rigardante supren, mi ekvidis gxin pendanta per la brido cxe la ventoflago de la turo. La afero nun klarigxis al mi: en la vespero la vilagxo estis kovrita de negxo; subita sxangxo de vetero okazis; mi malsuprenigxis al la tombejo dum la dormo, malrapide kaj nesenteble, dum la negxo degelis; kaj tio, kion mi konsideris en la mallumo kiel stumpon de malgranda arbo, kiu elstaris super la negxo kaj al kiu mi alligis mian cxevalon, efektive estis la kruco aux la ventoflago de la pregxeja turo!

Post mallonga pripensado mi prenis unu el miaj pistoloj, dispafis la bridon, malsuprenigis la cxevalon kaj dauxrigis mian vojagxon.

Gxi irigis min bone antauxen en la internan parton de Ruslando. Mi trovis surcxevalan vojagxon en vintro ne lauxmoda, tial mi submetis min, kiel mi cxiam faras, al la kutimo de la lando, prenis unucxevalan glitveturilon kaj veturis vigle al Peterburgo. Mi ne gxuste memoras, cxu estis en Estlando aux en Jugemanlando, sed mi memoras, ke meze de sovagxa arbaro mi ekvidis teruran lupon, kurantan post mi kun la tuta rapideco de avida vintra malsatego. Gxi baldaux atingis min. Estis neniu ebleco de forsavigxo. Meĥanike mi kusxigis min plate en la veturilo kaj lasis mian cxevalon kuri lauxplacxe por sinsavo. Tio, kion mi deziris, sed apenaux esperis aux atendis, okazis tuj poste. La lupo tute ne atentis min, sed faris saltegon super min kaj, furioze atakante la cxevalon, komencis rapide dissxiri kaj mangxegi la malantauxan parton de la kompatinda besto, kiu kuris tiom pli rapidege pro doloro kaj teruro. Do mem ne observita kaj tute ekster dangxero, mi singarde levis mian kapon kaj kun nauxzego ekvidis, ke la lupo, mangxante, penetris en la korpon de la cxevalo; post ne longe gxi tute enigis sin en la cxevalon. Tiam mi profitis la okazon kaj batis gxin per la tenilo de mia vipo. Cxi tiu neatendita atako sur gxia malantauxa parto tiel timigis la lupon, ke gxi saltis antauxen per sia tuta forto. La kadavro de la cxevalo falis sur la teron, sed anstataux gxi la lupo estis en la jungajxo, kaj mi vipis gxin konstante. Ni ambaux alvenis en plena kurado tute bone en Peterburgo, tute kontrauxe al nia atendado, kaj tre multe admiregataj de la rigardantoj.

Mi ne volas enuigi vin, sinjoroj, per la politiko, arto, scienco, kaj historio de tiu belega cxefurbo de Ruslando, nek gxeni vin per la diversaj intrigoj kaj agrablaj aventuroj, kiujn mi spertis en la gxentilaj rondoj de tiu lando, kie la mastrino de domo cxiam akceptas la vizitanton kun trinkajxo kaj saluto. Mi prefere parolos pri la pli grandaj kaj pli noblaj objektoj de via atento, cxevaloj kaj hundoj, miaj plej amataj el la bestaj kreitajxoj; ankaux pri vulpoj, lupoj kaj ursoj, de kiuj, same kiel de alia cxasajxo, en Ruslando gxenerale estas pli granda abundeco ol en cxiu alia lando de la mondo; fine pri tiaj sportoj, viraj ekzercoj kaj agoj de galanteco kaj aktiveco, kiuj distingas la sinjorojn pli bone ol la sxima greka aux latina lingvo aux cxiuj parfumoj, delikatajxoj kaj petolajxoj de la francaj sprituloj aux "petit-maitres".

Cxapitro 3

Renkonto inter la nazo de la Barono kaj porda fosto. - Gxiaj mirigaj efikoj. - Li detruas kvindek parojn da anasoj per unu pafo - elvipas vulpon el gxia felo - kondukas hejmen maljunan porkinon en nova maniero - kaj venkas sovagxan apron.

Pasis iom da tempo, antaux ol mi povis ricevi oficiran komision en la armeo, kaj en la dauxro de kelke da monatoj mi estis tute libera, disperdi mian tempon kaj mian monon en la plej grandsinjora maniero. Vi bone povas imagi, ke mi foruzis multon de ambaux ekster la urbo kun tiuj bravaj homoj, kiuj sciis, kiel plej bone profiti tian arbaroricxan landon. Ecx la memoro pri tiuj amuzajxoj donas al mi fresxan spiriton kaj kreas varman deziron al ilia ripetado.

Iun matenon mi vidis tra la fenestroj de mia dormocxambro, ke granda lago, ne malproksime de tie, estis kovrita de sovagxaj anasoj. Tuj mi ekprenis mian pafilon el la angulo, kuris malsupren kaj el la domo kun tia rapideco, ke mi akcidente vundis mian vizagxon cxe la porda fosto. Fajro elflugis el miaj okuloj, sed tio ne malhelpis mian intencon; mi baldaux alvenis suficxe proksime por pafi. Tiam, direktante mian pafilon, mi vidis kun cxagreno, ke la siliko elsaltis el la cxano per la forteco de la frapo, kiun mi ricevis antaux nelonge. Mi devis ne perdi tempon. Mi tuj ekmemoris la efikon de la frapo al miaj okuloj, tial mi malfermis la pfanon [tiele]*, direktis la pafilon al la birdoj kaj mian pugnon al mia okulo. Forta frapo de mia pugno denove eligis fajrerojn el mia okulo; la pulvo eksplodis, kaj mi mortigis kvin parojn da anasoj, dudek marekojn [tiele]* kaj tri parojn da kerkeduloj. Spiritcxeesto estas la esenco de vira ekzercigxado. Dum soldatoj kaj maristoj sxuldas al tio multajn el siaj felicxaj savigxoj, cxasistoj kaj sportistoj ne pli malmulte sxuldas al tio siajn sukcesojn.

En iu nobela arbaro en Rusujo mi renkontis belan nigran vulpon; estus domagxe, ties multvaloran felon difekti per kuglo aux pafajxo. La vulpo staris proksime de arbo. Rapide mi elprenis la kuglon kaj metis bonan najlon en gxian lokon, pafis kaj trafis tiel bone, ke mi alnajlis gxian voston al la arbo. Mi tuj aliris, eltiris mian trancxilon, faris kruc-trancxon trans gxian vizagxon, ekprenis mian vipon kaj elvipis la vulpon el gxia bela felo.

Okazo kaj bonsxanco ofte korektas niajn erarojn; por tio mi havis strangan ekzemplon tuj poste, kiam, en la profundo de iu arbaro, mi vidis sovagxajn porkon kaj porkinon, kurantajn proksime unu post la alia. Mia kuglo maltrafis ilin, tamen nu la antauxa porko forkuris, sed la porkino ekstaris senmove, kvazaux fiksita al la tero. Ekzamenante la aferon, mi trovis, ke la besto estas tre maljuna porkino, blinda pro maljuneco. Gxi kutimis busxteni la voston de sia ido, por esti kondukata laux fila devo. Mia kuglo trafis la voston kaj distrancxis gxin, sed la maljunulino dauxre tenis la restintan parton en sia busxo, kaj cxar gxia antauxa gvidanto ne plu tiris gxin, gxi kompreneble ekhaltis. Tial mi prenis la restintan parton de la porka vosto kaj kondukis la maljunan beston hejmen sen plia peno miaflanke kaj sen kontrauxvolo aux timo flanke de la senhelpa maljuna porkino.

Teruraj estas tiuj sovagxaj porkinoj, kaj tamen ankoraux pli furiozaj kaj dangxeraj estas la aproj. Unu el ili mi foje renkontis en arbaro, malfelicxe ne estante preparita por atako aux defendo. Mi retiris min post kverkon gxuste en la momento, kiam la furioza besto celis flankan atakon al mi kun tia forteco, ke gxiaj dentegoj traboris la arbon; sekve de tio gxi nek povis ripeti la atencon, nek retiri sin . . . "Ho, ho!", pensis mi, "baldaux mi vin havos!" kaj tuj mi ekprenis sxtonon, per kiu mi martelis kaj kurbigis gxiajn dentegojn tiamaniere, ke gxi ne povas foriri; gxi nepre devis atendi mian revenon el la proksima vilagxo. Mi iris tien por preni sxnuregon kaj veturilon por bone ligi kaj poste forporti gxin sendifekta kaj vivanta, en kio mi perfekte sukcesis.

*La vorto estas ne PIV-a; signifo?

Cxapitro 4

Meditadoj pri la cervo de Sankta Huberto. -- Li pafas cervon per cxerizosxtonoj; la mirigaj efikoj de tiu pafo. -- Li mortigas urson per eksterordinara lerteco, priskribas kortusxe la dangxeron. -- Lin atakas lupo, li turnas gxian internon eksteren. -- Atakas lin rabia hundo, de kiu li sin savas. -- Lia surtuto farigxas rabia, kaj lia tuta vestaro estas jxetata en konfuzan staton.

Vi auxdis sendube pri Sankta Huberto, la sanktulo kaj protektanto de cxasistoj kaj sportistoj, kaj pri la nobla cervo, kiu aperis al li en arbaro, kun sankta kruco inter siaj kornoj. Mi alportis mian respektegon al tiu sanktulo cxiujare en bona societo kaj vidis tiun cervon milfoje, aux pentrita en pregxejo, aux brodita inter la steloj de liaj kavaliroj, tial, je honoro kaj konscienco de bona sportisto, mi apenaux scias, cxu efektive antauxe ekzistis aux ecx nuntempe ekzistas tiaj kruchavantaj cervoj. Sed permesu al mi, prefere rakonti, kion mi mem vidis. Eluzinte iun tagon mian tutan pafajxon, mi trovis min neatendite en cxeesto de majesta cervo; gxi rigardis min tiel sentime, kvazaux gxi scius pri mia malplena kuglujo. Mi tuj sxargis mian pafilon per pulvo kaj metis sur gxin plenmanon da cxerizsxtonoj, de kiuj mi forigis la fruktokarnon tiom, kiom la rapideco tion permesis. Tiel mi pafis kaj trafis gxin gxuste en la mezo de gxia frunto, inter la kornoj; tio senkonsciigis gxin, gxi sxanceligxis, sed forkuris. Unu aux du jarojn poste, estante kun cxasistaro en la sama arbaro, mi ekvidis belan cervon kun bela plenkreska cxerizarbo, pli ol dek futojn alta, inter gxiaj kornoj. Mi tuj rememoris mian antauxan aventuron, rigardis gxin kiel mian proprajxon kaj faligis gxin per unu pafo, kiu samtempe donis al mi la kokson kaj la cxerizan sauxcon; cxar la arbo estis ricxe kovrita de plej delikataj fruktoj, kiajn mi neniam antauxe gustumis. Kiu scias, cxu eble iu fervora sankta sportisto aux sportema abato aux episkopo similmaniere pafis, plantis kaj fiksis la krucon inter la kornoj de la cervo de Sankta Huberto? Ili cxiam estis kaj ankoraux estas famaj pro plantado de krucoj -- kaj kornoj [Simbola esprimo, signifanta: fari mokajxojn aux petolajxojn. La trad.]; kaj okaze de akcidento aux dilemo, kiujn ofte renkontas fervoraj sportistoj, oni kaptas kion ajn por sinsavo kaj prefere provas cxiun rimedon anstataux maltrafi favoran okazon. Mi ofte trovis min en tia situacio.

Kion vi diros pri jena afero? Iun tagon en pola arbaro taglumo kaj pulvo estis eluzitaj. Dum mi reiris hejmen, terura urso tre rapide persekutis min kun malfermita busxo, preta ataki min; mi tuj trasercxis cxiujn miajn posxojn pro pulvo kaj kugloj, sed vane; mi trovis nenion krom du ekstraj silikoj. Unu el cxi tiuj mi jxetis per mia tuta forto tra la malfermita busxego de la montro en gxian gorgxon. Tio kauxzis al gxi doloron kaj igis gxin turni sin tiel, ke mi povis jxeti la duan silikon en gxian malantauxan pordon, kion mi efektive faris kun granda sukceso; cxar gxi enflugis internen, kunpusxigxis kun la unua siliko en la stomako tiel, ke estigxis fajro, kaj sekve de tio la urso dispartigxis per terura eksplodo. Kvankam mi mem forsavigxis el dangxero tiun fojon, mi ne dezirus, denove provi similan eksperimenton aux sen alia municio iri kontraux urso.

Estis, por tiel diri, mia fatalo, ke la plej furiozaj kaj plej dangxeraj bestoj gxenerale renkontis min tiam, kiam mi estis sendefenda, kvazaux ili scius aux havus instinktan informon pri tio. Ekzemple, terura lupo kuregis al mi foje tiel subite kaj tiel proksime, ke mi ne povis fari ion alian ol sekvi mehxanian instinkton kaj sxovegi mian pugnon en gxian malfermitan busxon. Pro mia sekureco mi pusxadis plu kaj plu, gxis kiam mi brako eniris interne gxis la sxultro. Kiel liberigi min? Mi ne estis tute kontenta en mia malfacila situacio. -- Jen lupo vizagxon kontraux vizagxo; nia reciproka okulumado ne estis el la plej agrabla speco. Se mi eltirus mian brakon, la besto sin jxetus tiom pli furioze sur min; tion mi vidis en gxiaj flamantaj okuloj. Mallonge dirate: mi ekprenis gxian voston, turnis gxian internon eksteren, kiel oni faras tion je ganto, kaj jxetis gxin su la teron, kie mi lasis gxin.

La sama rimedo ne estus servinta cxe rabia hundo, kiu baldaux poste kuris al mi sur mallargxa strato en Peterburgo. Oni devas forkuri, mi diris al mi; kaj por fari tion pli bone, mi dejxetis mian peltan mantelon kaj tre baldaux trovis min sendangxera en mia domo. Poste mi sendis mian serviston pro la mantelo, kaj li metis gxin en la sxrankon kun miaj aliaj vestoj. En la sekvanta tago mi estis mirigata kaj timigata per la kriado de Jocxjo: "Pro Dio, sinjoro, via pelta mantelo estas rabia!" Mi alrapidis kaj trovis preskaux cxiujn miajn vestojn cxirkauxjxetitaj kaj dissxiritaj en pecojn. La viro estis tute prava en sia konstato pri la rabieco de la mantelo. Mi mem vidis gxin gxuste en tiu momento atakanta belan frakon, kiun gxi skuadis kaj cxirkauxenjxetis en senkompata maniero.

Cxapitro 5

La efikoj de granda aktiveco kaj spiritcxeesto. -- Li priskribas favoratan hundon, kiu naskis dum cxasado, postkurante leporon: la leporo ankaux naskis dum forkuro. -- Li donace ricevas de Grafo Przoboski faman cxevalon, kun kiu li faras multajn eksterordinarajn agojn.

Cxiuj cxi tiuj felicxaj forsavigxoj, sinjoroj, estis sxancoj, uzitaj avantagxe per spiritcxeesto kaj fortaj penegoj, kiuj, prenate kune, kiel cxiu scias, faras la sukcesplenan sportiston, mariston aux soldaton; sed tre riprocxinda kaj senprudenta estus tiu sportisto, admiralo aux generalo, kiu cxiam dependus de siaj felicxaj sorto kaj stelo, ne zorgante pri tiuj specialaj artifikoj necesaj por lia profesio, kaj ne provizante sin per la plej bonaj iloj, kiuj certigas sukceson. Oni povas kulpigi min nek pri unu nek pri la alia flanko; cxar mi cxiam estis fama tiel pro la bonegeco de miaj cxevaloj, hundoj, pafiloj kaj glavoj, kiel pro la lerta maniero de ilia uzado kaj manovrado, do parolante gxenerale: mi povas esperi, ke oni memoros min en arbaro, sur kampo kaj en cxevalkurejo. Mi ne volas rakonti cxi tie la detalojn de miaj cxevalstaloj, hundejoj aux batalilejo; sed mi nepre devas mencii unu tre amatan hundinon. Gxi estis cxashundino, kaj mi neniam havis nek vidis pli bonan. Gxi maljunigxis en mia servo kaj estis notinda ne pro sia grandeco, sed prefere pro sia neordinara rapideco. Mi cxiam cxasis leporojn kun gxi. Se vi estus vidintaj gxin, vi certe gxin admirus kaj ne mirus, ke mi tiel amis gxin kaj ke mi cxasis kun gxi tiel multe. Gxi kuris tiel rapide, tiel multe kaj tiel longe en mia servo, ke en la lastaj tagoj de gxia vivo mi estis devigata, uzi gxin sole kiel ter-hundon, en kiu ofico gxi ankoraux servis al mi dum multe da jaroj.

Cxasante iutage leporon, kiu sxajnis al mi neordinare granda, mi simpatiis kun mia kompatinda hundino, kiu estis graveda, kaj tamen cxasis rapide, kiel cxiam. Mi mem povis sekvi surcxevale nur en granda distanco. Subite mi ekauxdis bruon kvazaux venantan aro da hundoj, tamen gxi estis tiel malforta kaj malklara, ke mi ne sciis la kauxzon. Alproksimigxante mi spertis grandan surprizon. La leporo naskis dum la kurado; la samo okazis al mia hundino dum la cxasado, kaj estis precize tiom da leporidoj kiom da hundidoj. Instinkte la unuaj kuris, kaj la lastaj cxasis; kaj mi trovis min posedanto de ses leporoj ka de sama nombro da hundoj cxe la fino de cxaso, kiu komencigxis nur per unu.

Mi memoras cxi tiun mian mirigan hundinon kun la samaj plezuro kaj amo, kiel belegan litvan cxevalon, kiun mono ne povus acxeti. Gxi farigxis mia tute hazarde, kaj tio donis al mi okazon, montri mian lertecon en cxevalrajdado en plej bonaj cirkonstancoj. Mi estis gasto en la belega kampodomo de Grafo Przoboski en Litovujo, kaj restis por tetrinko kun la sinjorinoj en la salono, dum la sinjoroj estis ekstere sur la korto, por rigardi junan alt-spiritan cxevalon, kiu jxus alvenis el la cxevalbredejo. Ni subite skauxdis alarman bruon; mi rapidis malsupren kaj trovis la cxevalon tiel neregebla, ke neniu kuragxis alproksimigxi al gxi aux surseligxi. La plej kuragxaj cxevalrajdistoj staris konsternitaj kaj en teruro; malespero esprimigxis sur cxies vizagxo, kiam, per unu eksalto, mi estis sur gxia dorso. Per tio mi surprizis gxin kaj poste faris gxin gxentila kaj obeema per la plaj bona montro de rajdarto, kiun mi posedis. Por montri tion perfekte al la sinjorinoj kaj por sxpari al ili la neceson, eliri eksteren, mi devigis la cxevalon, salti tra la fenestro en la salonon, cxirkauxmarsxis kelkajn fojojn, pasxis, trotis kaj galopis, kaj fine igis la cxevalon surtabligxi por ripeti la manovrojn sur la tablo en bela stilo de miniaturo, kio tre placxis al la sinjorinoj; cxar la cxevaleto faris cxion mirige bone kaj rompis nek tason nek teleron. Tio metis min tiel alten in ilia opinio kaj tiel bone en la opinio de la Grafo, ke kun sia kutima gxentileco li petis, ke mi akceptu tiun junan cxevalon, por rajdi gxin plengalope al venko kaj honoro en la milito kontraux la turkoj, kiu baldaux devis komencigxi sub la komando de Grafo Munich [Elparolu: Mjunik.]

Mi efektive ne povis ricevi pli agrablan donacon, nek pli bonan antauxsignon cxe la malfermo de tiu militiro, en kiu mi lernis mian metion kiel soldato. Cxevalo tiel milda, tiel altspirita kaj tiel furioza, samtempe sxafido kaj Bucefalo [Cxevalo de Aleksandro la Granda], cxiam rememorigis al mi klare la devon de soldato kaj gxentilhomo kaj la mirigajn agojn, kiujn la juna Aleksandro faris sur la batalkampo.

Ni iris en la militon interalie ankaux, kiel sxajnis, kun la intenco, rebonigi la reputacion de la rusa armeo, kiu malbonfamigxis iom per la milito apud la Pruth, kiun gvidis la Caro Petro; kaj tion ni tute bone plenumis per kelkaj tre lacigaj kaj gloraj militiroj sub la komando de tiu granda generalo, kiel nomon mi jam antauxe menciis.

Modesteco malpermesas al malsuperuloj, arogi al si grandajn sukcesojn aux venkojn, kiel gloro gxenerale estas proprigata al la komandantoj aux ecx (kio estas ecx iom embarasiga) al regxoj kaj regxinoj, kiuj neniam flaris pulvon krom cxe manovroj kaj militoparadoj, neniam vidis batalkampon, nek malamikon en batalarangxo.

Mi do ne pretendas iun parton de la gloro en la grandaj interbataloj kun la malamiko. Ni cxiuj faris nian devon, kio, en la lingvo de patrioto, soldato kaj gxentilhomo, estas tre ampleksa vorto kun granda honoro, signifo kaj graveco, pri kiu la plimulto de la novajxistoj kaj trinkejaj politikistoj povas havi nur tre malnoblan kaj malestimindan ideon. Tamen, havante korpuson da husaroj sub mia komando, mi faris kelkajn ekspediciojn kun lauxvola auxtoritato; kaj la sukceso, kiun mi havis, mi povas, laux mia opinio, juste kaj sole noti por mia kredito kaj por la kredito de la bravuloj, kiun mi kondukis al konkero kaj venko. Foje ni havis tre varman laboron en la antaux-gvardio, kiam ni pelis la turkojn en Oczakov-on. Mia vigla litova cxevalo preskaux kondukis min en malfelicxon. Mi havis kun mia korpuso antauxpostenon kaj vidis la malamikon venanta al ni en nubo da polvo, kiu lasis min iom necerta pri lia efektiva nombro kaj liaj veraj intencoj. Envolvi min en simila nubo, estus ja nur ordinara prudento, sed ne estus akirinta al mi la necesan scion, nek respondus al la celo, por kiu mi estis sendita; tial mi ordonis al miaj kamaradoj, ambauxflanke disiri dekstren kaj maldekstren kaj estigi tiom da polvo, kiom ili povis, kaj mi mem iris antauxen rekte al la malamiko, por havi pli proksiman vidon. En cxi tio mi sukcesis, cxar la malamiko haltis kaj ekbatalis, sed ne tre longe, cxar la timo pro miaj falnkuloj repelis lin iom en malordo. Cxi tiu estis la momento por ataki la malamikajn vicojn kun spirito; mi tute disrompis ilian kunecon, faris teruran pereigon al ili kaj forpelis ilin ne nur returne al la cxirkauxmurita urbo, sed ecx tra la muro, tute kontraux niaj plej sangavidaj esperoj.

La rapideco de mia litova cxevalo ebligis al mi, esti la plej antauxa postkuranto; kaj vidante la malamikon preskaux fluganta tra la kontrauxa pordego de la urbo, mi pensis, ke estus prudente, ekhalti sur la foira placo, por reformi la vicojn de mia korpuso. Mi haltis, sinjoroj; sed imagu mian surpirzegon, kiam mi sur cxi tiu placo ne vidis scirkaux mi ec unu el miaj husaroj! Cxu ili trasercas la aliajn stratojn, aux kio okazis al ili? Ili ne povas esti malproksime kaj certe baldaux alvenos. -- En tiu atendado mi trotigis mian spiregantan litovan cxevalon al fonto sur la placo kaj lasis gxin trinki. Gxi trinkis pli ol ordinare kaj kun avideco ne kontentigebla; tamen tio estis tute natura: rigardante cxirkauxen por trovi miajn soldatojn, kion mi ekvidis, Sinjoroj? La malantauxa parto de la kompatinda kreitajxo -- gluteo kaj kruroj -- mankis, kvazaux la cxevalo estus distrancxita en du pecojn, kaj la akvo elfluis, kiel gxi eniris, ne refresxigante la beston, nek farante al gxi ion bonan! Kiel tio povas okazi, estis por mi tuta mistero, gxis kiam mi revenis kun la cxevalo al la urba pordego. Tie mi vidis, ke kiam mi enkuregis rapidege post la forkuranta malamiko, oni malsuprenigis la pordokulison (peza falpordo kun akraj pintegoj cxe la malsupro, kiun oni faligas subite, por malebligi al malamiko eniron en fortikigitan urbon) ne vadatan de mi, kaj gxi tute detrancxis la malantauxan parton de mia cxevalo, kaj tiu parto ankoraux kusxis tremetante ekster la pordego. Tio estus por mi neriparebla perdo, se la hufferajxisto ne sukcesus kunigi ambaux partojn, dum ili ankoraux estis varmaj. Li kunkudris ilin per brancxetoj kaj junaj plantajxoj de lauxroj, kiujn li trovis apude; la vundo resanigxis, kaj, kio povis okazi nur al tia glora cxevalo, la brancxetoj enradikigxis en la korpo, elkreskis kaj formis lauxbon super mi tiel, ke poste mi povis iri al multaj ekspedicioj en la ombro de miaj lauxroj kaj tiuj de mia cxevalo.

Cxapitro 6.

La Barono farigxas militkaptito kaj estas vendata kiel sklavo -- pasxtas la abelojn de la Sultano, kiuj estas atakataj de du ursoj. -- Li perdas unu el siaj abeloj; argxenta hakilo, kiun li jxetas al la ursoj, resaltas kaj flugas supren al la luno; li alportas gxin per genia eltrovo, falas surteren dum reveno de la luno, sed sukcesas eligi sin el la truo en la grundo. Li elturnigxas el malfacila situacio sur mallargxa vojo, kie li renkontas kalesxon, en maniero neniam antauxe provita aux farita. -- La miriga efiko de la frosto al la franca korno de lia servisto.

Mi ne cxiam sukcesis. Mi foje havis la malfelicxon, esti superfortigata de pli granda nombro da soldatoj kaj farigxi milita kaptito; kaj, kio estas pli abomena, sed cxiam kutima inter la turkoj, esti vendata kiel sklavo. (La Barono poste trovis grandan favoron cxe la Grandsinjoro, kiel evidentigxos baldaux). En tiu stato de humileco mia cxiutaga tasko ne estis tre malfacila kaj laboriga, sed iom stranga kaj enuiga. Gxi estis, peli cxiumatene la abelojn de la Sultano al ilia pasxtejo, gardi ilin dum la tuta tago kaj cxe noktigxo repeli ilin al la abelujo. Unu vesperon mi rimarkis la foreston de unu abelo kaj baldaux observis, ke du ursoj atakis gxin, por dissxiri gxin pro la mielo, kiun gxi portis. Mi havis en la manoj neniun atakilon krom la argxenta hakilo, kiu estas la insigno de la Sultanaj gxardenistoj kaj farmistoj. Mi jxetis gxin al la rabistoj kun la intenco, fortimigi ilin kaj liberigi la kompatindan abelon; sed per malfelicxa turnigxo de mia mano gxi flugis supren kaj dauxre levigxis, gxis kiam gxi atingis la lunon. Kiel ricevi gxin returne? Kiel venigi gxin malsupren? Mi ekmemoris, ke turkaj faboj elkreskas tre rapide kaj atingas mirigan altecon. Mi tuj plantis unu el ili; gxi elkreskis kaj ecx alkrocxigxis al unu el la kornoj de la luno. Mi nun devis nur grimpi sur gxi gxis la luno, kiun mi baldaux tre bone atingis. Estis malfacila afero, trovi mian argxentan hakilon en loko, kie cxio cxirkauxe havas la brilecon de argxento; fine tamen mi trovis gxin inter amaso da grenventumajxo kaj dishakita pajlo. Mi nun volis reveni; sed ho ve! la varmego de la suno sekigis mian fabon: gxi estis tute senutila por mia malsupreniro. Mi do komencis labori kaj faris sxnuregon el tiu dishakita pajlo, tiel longan kaj bonan, kiel mi povis. Tiun sxnuregon mi alligis al unu el la lunaj kornoj, kaj deglitis gxis la fino. Cxi tie mi tenis min firme per la maldekstra mano, kaj per la hakilo en mia dekstra mano mi trancxis la longan nun senutilan finon de la supra parto de la sxnuro kaj alligis gxin al la malsupra parto; tio portis min suficxe longan distancon pli malsupren. Tiu ripetita splisado kaj kunligado de la sxnuro ne plibonigis gxian kvaliton, nek portis min gxis la tero de la sultana farmbieno. Mi estis en la distanco de almenaux kvar aux kvin mejloj de la tero, kiam gxi sxirigxis. Mi falis sur la teron kun tiel miriga rapideco kaj forteco, ke mi trovis min senkonscia en truo almenaux naux klaftojn profunda, farita de la pezo de mia korpo falinta el tia alteco; mi rekonsciigxis, sed ne sciis, kiel eligxi el gxi; tamen mi elfosis sxtupojn per miaj ungoj kaj facile sukcesis eliri.

Baldaux poste paco estis arangxata kun la turkoj, kaj akirinte mian liberigxon, mi forlasis Peterburgon en la tempo de tiu stranga revolucio, dum kiu la imperiestro en sia lulilo, lia patrino, la duko de Brunsvigo, sxia patro, Feldmarsxalo Munich kaj multaj aliaj estis sendataj en Siberion. La vintro estis tiam tiel eksterordinare severa en tuta Euxropo, ke la suno de tiu tempo sxajnis esti frostvundita. Revenante al cxi tiu urbo, mi spertis survoje pli grandajn maloportunajxojn, ol estis tiuj, kiujn mi spertis dum mia vojagxo al Ruslando.

Mi veturis per la posxto, kaj trovante min sur mallargxa vojeto, mi ordonis al la veturigisto, ke li signalu per sia korno, por ke aliaj vojagxantoj ne renkontu nin sur la mallargxa trapasejo. Li blovis per cxiuj fortoj, sed liaj penoj estis vanaj, li ne povis sonigi la kornon. Pri tio mi ne sciis la kauxzon, kaj tio estis iom malfacila afero, cxar tuj poste ni trovis nin kontraux alia kalesxo venanta el la kontrauxa direkto. Oni ne povis pluiri; tamen mi eliris el mia kalesxo, maljungis la cxevalojn, kaj estante iom forta, mi metis la tutan kalesxon, ecx kun la radoj kaj cxiu enhavo, sur mian kapon; nun mi saltis trans barilon, kiu havis la altecon de naux futoj (kio cxe tiel multpeza kalesxo estis iom malfacila tasko), sur kampon kaj per alia salto venis returne sur la vojon post la alia kalesxo. Poste mi reiris pro la cxevaloj, kaj lokinte unu sur mian kapon kaj la alian sub mian brakon, per la sama metodo kiel antauxe portis ilin al mia kalesxo, aljungis ilin kaj veturis al gastejo cxe nia haltejo. Mi devas klarigi, ke la cxevalo sub mia brako estis tre vigla kaj havis ne pli ol kvar jarojn; dum mia dua salto trans la barilon gxi esprimis grandan malamon al tia perforta metodo per piedbato kaj ekbleko; tamen mi regis gxiajn malantauxajn piedojn, metante ilin en mian posxon. Alveninte antaux la gastejo, mia veturigisto kaj mi refresxigis nin; li pendigis sian kornon sur najlon apud la kuireja fajro; mi sidis cxe la alia flanko.

Subite ni auxdis tereng! tereng! tereng! teng! teng! Ni rigardis cxirkauxen kaj nun trovis la kauxzon, kial la veturigisto ne povis sonigi la kornon antauxe: la sonoj estis frostigxintaj en la korno kaj nun elvenis dum degelado tute klare kaj multe je la honoro de la veturigisto tiel, ke la honestulo distris nin dum iom da tempo per diversaj melodioj, ne metante sian busxon al la korno. La regxo de Prusujo -- marsxo --super montoj, super valoj -- kaj multaj aliaj amataj melodioj eligxis. Fine la degela distrajxo finigxis, gxuste kiel cxi tiu mallonga rakonto pri miaj vojagxoj en Ruslando.

Kelkaj vojagxantoj facile rakontas pli multe ol eble estas vere; se iu inter la cxeestantoj havas dubon pri mia veremo, mi nur povas diri al tiuj, ke mi kompatas ilian mankon de fido, kaj devas peti, ke ili forlasu nin, antaux ol mi komencos la duan parton de miaj aventuroj, kiuj estas tiel precize bazitaj sur vereco kiel tiuj jam rakontitaj.

Cxapitro 7.

La Barono rakontas pri siaj aventuroj dum vojagxo al Nord-Ameriko, kiuj bone meritas la atenton de la leganto. -- Petolajxoj de baleno. -- Mevo savas la vivon de maristo. -- La kapo de la Barono estas perforte premegata en lian stomakon. -- Li lerte sxtopas dangxeran akvoenfluon en la sxipo laux kurioza maniero. Mi ensxipigxis en Portsmouth* en unuaklasa angla batalsxipo kun cent kanonoj kaj dek kvar centoj da maristoj, por iri al Nord-Ameriko. Nenio rakontinda okazis, gxis ni estis en distanco de tricent mejloj de la rivero Sankta Lauxrenco, kiam la sxipo koliziis kun terura forteco al (kiel ni supozis) roko; tamen, jxetante la sondilon, ni ne povis trovi fundon, ecx ne cxe tricent klaftoj. Kio igis cxi tiun cirkonstancon pli miriga kaj efektive tute ne komprenebla, estis, ke la forteco de la kolizio estis tia, ke ni perdis la direktilon, nia busprito rompigxis en la mezo, kaj cxiuj niaj mastoj fendigxis de la supro gxis la malsupro, kaj du el ili falis sur la ferdekon; unu kompatinda maristo, kiu estis supre, faldante la cxefan velon, estis jxetata minimume tri mejlojn for de la sxipo, sed li felicxe savigxis, ektenante la voston de granda mevo, kiu realportis kaj lokis lin gxuste sur la punkto, el kiu li estis jxetita. Alia pruvo pri la grandeco de la kolizio estis la forteco, kun kiu la maristoj inter la ferdekoj estis pelataj kontraux la plankoj super ili; mia kapo, ekzemple, estis premegata en mian stomakon, kie gxi restis dum kelkaj monatoj, antaux ol gxi revenis al sia natura situacio. Dum ni cxiuj estis en stato de mirego sekve de la gxenerala neklarigebla konfuzo, en kiu ni estis envolvitaj, la tuta afero subite klarigxis per la apero de granda baleno, kiu estis ripozinta en dormo, en distanco de proksimume dek ses futoj de la suprajxo de la akvo. Cxi tiu besto estis tiel malkontenta pri la maltrankvileco, kiun kauxzis al gxi nia sxipo, cxar dum nia irado ni gratis gxian nazon, ke gxi enbatis la tutan galerion kaj parton de la antauxa ferdeko per sia vosto kaj preskaux en la sama momento forprenis per siaj dentegoj la cxefankron, kiu pendis, kiel kutime, cxe la kilo, kaj forkuris kun la sxipo, minimume sesdek mejlojn kun rapideco de dek du mejloj dum horo; felicxe la kablo sxirigxis, kaj ni perdis ambaux, la balenon kaj la ankron. Tamen, revenante al Euxropo post kelkaj monatoj, ni trovis, en distanco de kelke da mejloj apud la sama loko, la saman balenon drivanta malviva sur la akvo; gxi havis longecon de pli ol duonmejlo. Povante preni sur la sxipon nur malgrandan parton de tiu monstro, ni eligis niajn boatojn kaj kun granda malfacileco detrancxis gxian kapon, en kiu, je nia granda gxojo, ni trovis nian ankron kaj pli ol kvardek klaftojn de nia kablo; ambaux estis kasxitaj en la maldekstra flanko de gxia busxego, gxuste sub la lango. (Eble tio estis la kauxzo de gxia morto, cxar tiu parto de gxia lango estis multe sxvelinta kun forta brulumo.) Cxi tiu estas la sola eksterordinara cirkonstanco, kiu okazis dum cxi tiu vojagxo. Unu parton de nia fatalo mi tamen preskaux forgesis: dum la baleno forkuris kun la sxipo, la sxipo iom fendigxis, kaj akvo komencis enversxigxi tiel rapide, ke cxiuj niaj pumpiloj ne povus savi nin de surfundigxo; felicxe mi unue trovis la difekton. Mi trovis, ke gxi estas granda truo, proksimume unu futon en la diametro. Vi kompreneble supozos, ke cxi tiu cirkonstanco faras al mi senfinan plezuron, se mi informos vin, ke tiu bela sxipo estis savita kun gxia tuta maristaro per plej felicxa penso! Unuvorte, mi sidigis min sur la truon, kaj mi estus povinta cxesigi la enfluon de la akvo, ecx se la truo estus estinta pli granda; vi ne miros pri tio, se mi informos vin, ke mi devenas de holandaj gepatroj. Mia situacio, dum mi sidis tie, estis iom malvarma, sed la cxarpentista arto baldaux liberigis min. *Elparolu: Portsmaut.

Dauxrigota...