Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons , Peggy Dolter

Frontpaĝo

Decembro, 1999

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Nova Estraro!
Lee Miller: El mia lingva angulo...
La Monata Tradukodefio
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 7)
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj

Nova Estraro!

Dum la Zamenhofa Bankedo, okazis voĉdonado por la nova estraro de la EASL. Ni unue deziras elkore danki la malnovan estraron por la granda laboro dum la pasinta jaro, kun aparta agnosko pri la sukcesoplena landa kongreso en Sankta-Luiso: Peggy Dolter, prezidanto, Jeff Wilson, vic-prezidanto, kaj Jim Casey, sekretario-kasisto.

La nova estraro konsistas el:

Bob Clark, prezidanto

Danjelo Gibbons, vic-prezidanto

Jerry Johnson, sekretario

Jim Casey, kiu daŭre laboros kiel kasisto

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Karaj amikoj,

Ĉe la sojlo de la nova jarmilo, mi demandas: Kion ni deziras por nia kara lingvo? Ĉu ĝi havos rolon en la mondo, kaj en niaj vivoj?

Fakte mi eble ne deziras ion novan por Esperanto. Ni agnosku, ke la ŝanĝiĝoj de la kalendaro nur signifas la pasadon de tempo; ĉu vere estas io "simbola" en la jaro 2000? Laŭ mi, ne. Do ĉi-monate mi iom filozofos (kun helpo de amikoj!), kaj ne provos respondi al gramatikaj aŭ lingvaj problemoj. Jen mia temo: Kio precize estas Esperanto, kaj kial ni okupiĝas pri ĝi? La respondoj al tiuj demandoj emfazos kaj substrekos tion, kion ni deziras por Esperanto dum la 3-a jarmilo.

Mi ege deziras ricevi viajn reagojn, opiniojn, kaj respondojn. La "leterkesto" pretas por viaj leteroj!

Jen la respondoj de Peggy Dolter:

"Nu, pri la unua demando: Ade mi revenas al la plej rekta kaj laŭ mi ĝusta respondo. Ĝi estas lingvo. Ni povus diskuti kulturon, samideanecon, finvenkismon, ktp, sed la ĝusta respondo estas ankoraŭ: Ĝi estas lingvo".

"La dua demando estas multe pli persona. Komence mi okupiĝis pri Esperanto pro la logiko kaj la defio --- taŭgaj kialoj laŭ mi. Estas simple plaĉe, pensi dualingve, aparte se la dua lingvo estas bela kaj fleksebla, ĉu ne? Hodiaŭ, miaj kialoj pli kaj pli inkluzivas kutimon kaj geamikojn; mi estas tia persono kiu emas sekvi siajn kutimojn, kaj mi estas tia kiu ĝuas inteligentajn kaj amuzajn konatojn. Cetere, fojfoje mi havas la senton, ke mi membras en movado kio povus solvi gravajn problemojn en la mondo. Mi do havas kialaron, mi supozas".

Tiuj respondoj estas mallongaj, sed signifoplenaj. Kio estas Esperanto? Ĝi ja estas lingvo, plej rekte kaj ĝuste. Mi konsentas kun Peggy, sed mi konsentas ankaŭ kun Spomenka Ŝtimec, ke ĝi ne estas nur lingvo. Ĉar ĝi estas unika lingvo kiu efikas sur ni unike, kaj kiu fakte iom profunde tuŝas kaj ŝanĝas nin. Mi ne deziras verki libron ĉi tie, do mi resumu sub tri kapvortoj: kio estas Esperanto substantive, adjektive, kaj sume?

Substantive, Esperanto estas . . .

--lingvo, sed ne nur lingvo

--ilo . . . de komunikado, kreado, esprimo, amikeco, _______________ (kion vi aldonus al la listo?)

--ŝatokupo, hobio (ne hontinda afero!)

--filozofio idealisma, estonteca, homama

--kulturo (kun propra historio, literaturo, kaj movado)

--komunumo (jen ni!)

--kribrilo, kunigilo

[Pri tiu lasta, mi klarigu: Tiuj, kiuj lernas Esperanton, similas laŭ kelkaj trajtoj. Ĉu ne? Kutime Esperantistoj estas pacamaj, idealismaj, lertaj (pli-malpli . . . ). Malmultaj kanajloj lernas la lingvon. Sen Esperanto, ni ne verŝajne renkontus unu la alian. Sed per Esperanto ni grupiĝas kaj kuniĝas, sufiĉe kamaradece kaj feliĉe. Do iumaniere la lingvo kribris nin kaj kunigis nin. La tutmonda Esperantistaro estas la rezultato.]

Adjektive, Esperanto estas . . .

--unika
--bela, logika, fleksebla, . . .
--neŭtrala
--aparta
--internacia
--paciga
--amikiga

Tia listo povus esti tre longa, ĉu ne? Mi ĝin ne daŭrigos . . . mi atendos viajn reagojn kaj aldonojn.

Kaj sume, Esperanto estas . . .

--mirindaĵo, preskaŭ miraklo (kaj tion mi diras senhonte kaj aperte; ju pli mi konas ĝin, des pli mi tiel opinias!)
--donitaĵo (jes! Ni ricevis donacon, de Zamenhof, de la fruaj Esperantistoj, de la movado, de la historio)
--vivmaniero (ĉu ne? Kiom da tempo ni elspezas por Esperanto?)
--perspektivo, vidpunkto

Kaj denove mi deziras havi viajn ideojn . . .

Do, kial ni okupiĝas pri ĝi? Peggy tute pravas: tiu demando, kaj iuj respondoj, estas tre individuaj. Eble ni ŝatas lingvojn. Eble ni ŝatas defiojn. Eble ni ŝatas kvazaŭsekretajn aferojn. Mi respondos por mi mem, ke mi okupiĝas pri ĝi . . .

--pro amo: por la lingvo, la ideo, la movado
--pro intereso: plaĉas al mi la lingvo, la gramatiko, la literaturo, la komunumo, la kamaradoj . . .
--pro ia "aparteco" niaparte: ne estas malbone ke ni dividas ion, kion la pli granda mondo ne konas . .
--pro kredo kaj optimismo pri aliaj homoj kaj la estonteco
--pro amuzo!
--pro kredo je la valoro de komunikado inter diverslandanoj

Kaj vi? Kial vi okupiĝas pri ĉi tiu freneza afero? Kial vi aĉetas librojn en nekonata de la mondo lingvo? Kial vi oferas vian tempon kaj menson (kaj foje vian monon)? Kompreneble monon vi ne gajnos per ĝi!

Jen la respondoj de Danjelo Gibbons al miaj demandoj:

_______________

"Helpe de Esperanto, oni povas vojaĝi tra la tuta mondo... Sed, fakte, mi ne estas vojaĝemulo. En mia propra regiono troviĝas belegaj pejzaĝoj, kiujn mi neniam vidis; en mia propra urbo ekzistas interesaj lokoj, kiujn mi neniam vizitis. Mi supozas, ke efektive Esperantistoj ne lernas la lingvon por vojaĝi sed, inverse, ofte vojaĝas nur por uzi la lingvon.

Helpe de Esperanto, oni povas amikiĝi kun homoj el diversaj landoj... Sed, fakte, mi ne estas tre sociema. Sur mia strato loĝas multe da personoj, kies nomojn mi ne scias - kelkaj ja devenas de aliaj mondpartoj. Ili tute ne interesas min. Kompreneble, se mi ekscius, ke iu najbaro estas Esperantisto... Jes, efektive mi ne lernis la lingvon por amikiĝi sed, inverse, mi amikiĝus por uzi la lingvon.

Helpe de Esperanto, oni povas legi vastan mondliteraturon... Sed restas en mia denaska lingvo grandaj ĉefverkoj nelegataj de mi. Mi ne lernis la lingvon por legi sed, inverse, legas por lerni la lingvon.

Helpe de Esperanto, oni progresigas pacon en la mondo... Eble. Sed ĉu mi multe okupiĝas pri la paco en miaj aliaj agadoj? Bedaŭrinde ne.

Nu, kelkaj aferoj havas valoron nur pro tio, ke per ili oni povas atingi ian deziratan celon; sed aliaj aferoj havas valoron en si mem. Eble iuj lernas Esperanton por atingi ion. Simile, iuj lernas muzikon por gajni monon kaj famon - bonan ŝancon al ili! - sed la plej bonaj muzikistoj studas nur pro amo, pro korinklino. Ne ĉiuj homoj amas la muzikon de J.S. Bach, sed iuj dediĉas al ĝi la tutan vivon. Simile, la plimulto da Esperantistoj okupiĝas pri la lingvo precipe pro tio, ke ili simple ŝatas ĝin. La studado mem estas la celo. Kiel pravigi tian agadon? Kiel pravigi la emon de la koro?

Pri la estonteco: Mi deziras por Esperanto la samon, kion mi deziras por mia plej ŝatata muziko (por daŭrigi la metaforon): Mi deziras, ke ĝi ne malaperu. Eble neniam la tuta mondo parolos Esperante, nek konos la kontrapunktaĵojn de Bach. (Sed kia bela revo!) Tamen, mi esperas, ke tiuj aferoj vivu plu, por (kaj per) tiuj, kiuj ilin ial amas."

_______________

Do mia rubriko estas daŭrigota. Ni aldonu viajn ideojn kaj respondojn venontmonate. Ne temas pri belarto! Skribu ion, kaj sendu ĝin al mi.

Kore,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

La Monata Tradukodefio

Jen la teksto por la decembra tradukodefio:

"Yankee Doodle went to town
Riding on a pony
Stuck a feather in his cap
And called it macaroni."

Menciinda estas tio, ke (laŭ Bob) la vorto "macaroni" ne rilatas al manĝaĵo, sed estas tiutempa militista slangvorto por signo de rango sur uniformo. Ĉu traduki ĝin laŭvorte aŭ ne? Vi decidu…

Kunportu vian tradukaĵon al la unua kunveno en januaro por kompari ĝin kun la provoj de la aliaj klubanoj. Aparta honoro apartenos al tiuj, kiuj povas konservi la ritmon de la originala teksto. Kompreneble, se vi povas fari kanteblan rimaĵon, samtempe konservante almenaŭ iom da la originala senco, tiukaze vi plene solvos la defion.

Se vi ne povas ĉeesti la kunvenon, bonvolu sendi vian provon al Danjelo Gibbons: dhgibbons@bigfoot.com .
(7254 Dartmouth Ave, St. Louis, MO, 63130). Ne sendu antaŭ la 1-a de januaro por ne influi la tradukadon de la ricevonto!

La elstaraj respondoj aperos en la venonta bulteno.

El Nia Poezio

Mulan

"Ho ve! Ho ve!" Mulan' laboras tie
Sidante antaŭ l' pordo sur teksilo,
Sed ne aŭdiĝas ia sono de l' naveto
Krom ripetado de ŝia ĝemspiro.
"Pri kio ja, knabino, vi ekpensas?
Kaj kion tiel triste ekmemoras?"
"Mi pri nenio pensas, pri nenio,
Nek ion ajn mi triste ekmemoras.
Mi nur mobilizilon lastvespere
Vidis, la batalantojn ĥan’ kunvokas.
En dekdu libroj de l' nomlisto, ĉie
La nomon de la patro oni lokas.
Patro ne havas ja plenaĝan filon,
Nek mi pliaĝan fraton, do ĉevalo
Kun ĉiaj ekipaĵoj estu preta,
Mi anstataŭos patron en batalo!"

Sur la vendplaco orienta oni
Aĉetas por ŝi ĉevalon rapidan,
Sur l' okcidenta—selon, sur la norda
Vipon kaj sur la suda ĉevalbridon.

Matene adiaŭis ŝi gepatrojn,
Vespere dormis ĉe l' Rivero Flava,
Ne aŭdis ŝi la gepatran vokadon al filino
Sed nur senĉesan murmuradon de ondaro sablolava.
Matene adiaŭis ŝi l' riveron,
Vespere dormis ĉe la Monto Nigra,
Ne aŭdis ŝi la gepatran vokadon al filino,
Nur tiratan henadon de ĉevaloj de la tribo migra.

Trakuris oni fluge dekmil liojn
Tra montoj, fortikaĵoj ĝis la celo.
La kornoj eĥis en aero frosta
Kaj maŝkirasoj brilis en lunhelo.
Mortis la general' post cent bataloj,
Revenis la bravuloj post dek jaroj.

La ĥan' akceptis ilin kun soleno
En la palac' ĉe l' triumfa reveno,
Kaj ilin rekompencis per honoraj
Titoloj kaj grandkvant' da monoj oraj.
La ĥan' demandis, kion Mulan volas,
Kiu respondis: "Mi oficon altan ne bezonas.
Por tuj reveni al la patra domo, mi esperas
Ke via moŝt' kamelon flugan donas."

Aŭdinte la alvenon de l' filino,
Gepatroj kune iris al la antaŭurb' piede;
Aŭdinte la alvenon de l' fratino,
Ŝia fratin' pliaĝa sin okupis tualete;
Kaj jam tranĉilon la plejjuna frato
Akrigis kun fervor' por porko- kaj ŝafobuĉado.
La pordon de la ĉambro ŝi malfermis,
Kaj sur la lito side ripozetis,
Demetis la soldatan kamizolon
Kaj la malnovajn vestojn resurmetis
Antaŭ spegul' aranĝis la hararon
Kaj sian tualeton ekenketis.
Nun ŝi eliris al la kamaradoj,
Kiuj miregis ekvidante ŝin;
Oni pasigis kune dekdu jarojn,
Sed sciis ja neniu, ke Mulan estas virin'.

Vira leporo kun ĝojsaltaj kruroj
Kaj ina kun rigardo dolĉe brila:
Se du leporoj tiel iras kune
Kiu distingi povus do la inan de la vira?

**********************************************
Popolkanto de la Nordaj Dinastioj (420-589)
Tradukis Saint Jules Zee
El El Ĉina Poezio, Beijing, 1980

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 7.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

La Barono rakontas pri siaj aventuroj dum vojaĝo al Nord-Ameriko, kiuj bone meritas la atenton de la leganto. -- Petolaĵoj de baleno. -- Mevo savas la vivon de maristo. -- La kapo de la Barono estas perforte premegata en lian stomakon. -- Li lerte ŝtopas danĝeran akvoenfluon en la ŝipo laŭ kurioza maniero.

Mi enŝipiĝis en Portsmouth* en unuaklasa angla batalŝipo kun cent kanonoj kaj dek kvar centoj da maristoj, por iri al Nord-Ameriko. Nenio rakontinda okazis, ĝis ni estis en distanco de tricent mejloj de la rivero Sankta Laŭrenco, kiam la ŝipo koliziis kun terura forteco al (kiel ni supozis) roko; tamen, ĵetante la sondilon, ni ne povis trovi fundon, eĉ ne ĉe tricent klaftoj. Kio igis ĉi tiun cirkonstancon pli miriga kaj efektive tute ne komprenebla, estis, ke la forteco de la kolizio estis tia, ke ni perdis la direktilon, nia busprito rompiĝis en la mezo, kaj ĉiuj niaj mastoj fendiĝis de la supro ĝis la malsupro, kaj du el ili falis sur la ferdekon; unu kompatinda maristo, kiu estis supre, faldante la ĉefan velon, estis ĵetata minimume tri mejlojn for de la ŝipo, sed li feliĉe saviĝis, ektenante la voston de granda mevo, kiu realportis kaj lokis lin ĝuste sur la punkto, el kiu li estis ĵetita. Alia pruvo pri la grandeco de la kolizio estis la forteco, kun kiu la maristoj inter la ferdekoj estis pelataj kontraŭ la plankoj super ili; mia kapo, ekzemple, estis premegata en mian stomakon, kie ĝi restis dum kelkaj monatoj, antaŭ ol ĝi revenis al sia natura situacio. Dum ni ĉiuj estis en stato de mirego sekve de la ĝenerala neklarigebla konfuzo, en kiu ni estis envolvitaj, la tuta afero subite klariĝis per la apero de granda baleno, kiu estis ripozinta en dormo, en distanco de proksimume dek ses futoj de la supraĵo de la akvo. Ĉi tiu besto estis tiel malkontenta pri la maltrankvileco, kiun kaŭzis al ĝi nia ŝipo, ĉar dum nia irado ni gratis ĝian nazon, ke ĝi enbatis la tutan galerion kaj parton de la antaŭa ferdeko per sia vosto kaj preskaŭ en la sama momento forprenis per siaj dentegoj la ĉefankron, kiu pendis, kiel kutime, ĉe la kilo, kaj forkuris kun la ŝipo, minimume sesdek mejlojn kun rapideco de dek du mejloj dum horo; feliĉe la kablo ŝiriĝis, kaj ni perdis ambaŭ, la balenon kaj la ankron.

Tamen, revenante al Eŭropo post kelkaj monatoj, ni trovis, en distanco de kelke da mejloj apud la sama loko, la saman balenon drivanta malviva sur la akvo; ĝi havis longecon de pli ol duonmejlo.

Povante preni sur la ŝipon nur malgrandan parton de tiu monstro, ni eligis niajn boatojn kaj kun granda malfacileco detranĉis ĝian kapon, en kiu, je nia granda ĝojo, ni trovis nian ankron kaj pli ol kvardek klaftojn de nia kablo; ambaŭ estis kaŝitaj en la maldekstra flanko de ĝia buŝego, ĝuste sub la lango. (Eble tio estis la kaŭzo de ĝia morto, ĉar tiu parto de ĝia lango estis multe ŝvelinta kun forta brulumo.) Ĉi tiu estas la sola eksterordinara cirkonstanco, kiu okazis dum ĉi tiu vojaĝo. Unu parton de nia fatalo mi tamen preskaŭ forgesis: dum la baleno forkuris kun la ŝipo, la ŝipo iom fendiĝis, kaj akvo komencis enverŝiĝi tiel rapide, ke ĉiuj niaj pumpiloj ne povus savi nin de surfundiĝo; feliĉe mi unue trovis la difekton. Mi trovis, ke ĝi estas granda truo, proksimume unu futon en la diametro. Vi kompreneble supozos, ke ĉi tiu cirkonstanco faras al mi senfinan plezuron, se mi informos vin, ke tiu bela ŝipo estis savita kun ĝia tuta maristaro per plej feliĉa penso! Unuvorte, mi sidigis min sur la truon, kaj mi estus povinta ĉesigi la enfluon de la akvo, eĉ se la truo estus estinta pli granda; vi ne miros pri tio, se mi informos vin, ke mi devenas de holandaj gepatroj.

Mia situacio, dum mi sidis tie, estis iom malvarma, sed la ĉarpentista arto baldaŭ liberigis min.

*Elparolu: Portsmaut.

Daŭrigota...

Diversaĵoj

Deziras Korespondi:

Geamikoj,

Ĉar mia adreso estas la oficiala adreso de la klubo, mi ricevis leteron por la klubo antaŭ kelkaj tagoj. Pro tio ke la membroj havus ĝeneralan intereson pri ĉi tiu letero, kaj ĉar ĝi estas mallonga, mi reskribis ĝin ĉi tie por via legado:

***************

15 Novembro 1999

Estimataj Samideanoj,

Mi elkore salutas vin. Unu el miaj gekorespondantoj volas peti favoron de vi. Ŝi prezentas la jenan amikinon:

Ivanka Dekova Ivanova
str "Vra^h Sv. Nikola" 15A
7200 urbo Razgrad
Bulgario

Ĉi tiu sinjorino deziras korespondi kun usonanoj de iu ajn regiono de Usono. Ŝi havas 56 jarojn.

Ĉu estas eble, ke inter la anoj de via vigla klubo ekzistas iu, kiu interesus sin pri interŝanĝado de leteroj kun afabla civitano de la lando Bulgario?

Mi sendas elkorajn bondezirojn al vi, kaj dankas vin pro via atento.

Samideane salutas,
Jack Wright
1024 Berkeley Dr
Venice CA 90292-5502

***************

Tiel finiĝas la letero. Mi volas mencii ke la "a^" en la adreso estas la litero "a" kun supersigno.

--Jerry Johnson

(Briefly in English: I received a letter addressed to our club from an Esperantist in California. He has a penpal who has a friend in Bulgaria (a 56 year old woman) who wishes to correspond with Americans.)

Zamenhofa Bankedo 1999!

La 12-an de decembro 1999 ĉe la "Domego Lemp" en la suda urbocentro okazis la ĉi-jara Zamenhofa Bankedo. Kia bela, interesa loko! Ni troviĝis en etoso kvazaŭ 19-jarcenta, kiam Zamenhof vivis kaj unue priverkis la lingvon internacian . . .

Ĉeestis 16 esperantistoj kaj familianoj: Ron kaj Audrey Glossop, Duncan kaj Pat Charters, Danjelo Gibbons, Bob Clark, Lee Miller, Jeff Wilson, Rod Mason, Jim kaj Nancy Casey, Peggy kaj Ted Dolter, Jerry kaj Mary Johnson, kaj Luis Hernandez. La grupo alvenis la Domegon je la 4-a kaj duono ptm, kaj ekbankedumis.

Oni portis al ni diversajn pladojn, laŭ la familia metodo . . . kaj ĉiuj sufiĉe manĝis kaj satiĝis. Terpomojn, verdajn fazeolojn, pomojn, ŝinkon, rostbifon, kokinaĵon, legomojn, brasiksalaton, bulkojn, maizon, ktp, ni ĝuis kaj malaperigis.

Post la manĝo, okazis mallonga teatraĵeto, kiun reĝisoris Bob Clark. Ĉu jam temp' esta'? Ne . . . ne . . . ne . . . . Jes! Kaj subite klimaksis la afero neanticipite. Se vi ne ĉeestis, ne eblas priskribi tian subtilaĵon kaj rafinitan aktoradon.

Ĉi-jare vizitis nin speciala gastpreleganto: D-ro Zamenhof mem venis de . . . ie . . . . kun aparta permeso de la ieaj povoj . . . kaj prelegis pri la internacia ling . . . ne, ne, pri la lingvo internacia (sed klare indikis ke li neniel diskutus la misterojn de la postmorta stato). Ĉu lingvo internacia estas ebla? Jes ja. La logiko postulas ĝin, kiel ĝi postulas internacian mezursistemon. Eble iuj dubas pri la afero, sed kion oni diris al Kristoforo Kolombo? Ne eblas iri okcidenten! Sed ja eblis. La estonteco de Esperanto dependos de la progreso de la homaro, kaj la homaro fakte progresas. Iam okazos la longe atendita Fina Venko. Ne dum la nuna miljaro . . . pardonu, jarmilo, sed verŝajne dum la venonta. La lingvo, la movado, la literaturo, kaj la esperantistoj ekzistas kaj ekzistos. Dankon, D-ro Zamenhof, pro la kuraĝigaj vortoj.

Poste okazis la voĉdonado (vidu supre) por la nova estraro. Kaj ĉi-jare ni havis donaco-ludon, kiun ĉiuj tre ĝuis. Ĉiu elektis karton, kaj tiu kun la plej alta karto elektis donacon el amaso. La sekva persono povus aŭ elekti el la amaso, aŭ ŝteli la donacon de la antaŭa persono. Interesa afero! Tiu Kajto-KD iris de mano al mano al mano! En la amaso troviĝis Esperanto-ĉapo, la KD, malnovaj numeroj de Kontakto, vortaro, bombonoj, funto da libroj de ELNA, la historio de Volapuko, sonbendo, kaj aliaj libroj. Bona ludo dum ĉi tiu donaca sezono de la jaro.

Je la fino, ni laŭtradicie kunkantis kelkajn kantojn, kaj Danjelo ludis la gitaron. La gaja Sankta-Luisa esperantistaro feliĉe festis la sezonon.

--Lee Miller

Ŝerco

Unu fojon du viroj kune golfludis. Unu estis pastro.

Ĉe la unua golftruo, la pastro frapis sian pilkon kaj atingis la truon unufrape (tiel nomata "hole-in-one") kaj diris "Dank' al Dio". Tamen, la alia viro tute maltrafis la pilkon kaj, koleriĝinte, diris "Dio Damnu! Mi tute maltrafis!". Askultinte tiujn aĉajn vortojn, la pastro diris serioze: "Bonvolu, neniam tiel uzi la nomon de Dio! Se vi daŭre tiel uzos ĝin Dio koleregos kaj forbatos vin!"

La ludo daŭris ĝis la 10-a truo kaj, denove, la pastro atingis la truon unufrape kaj dankis Dion. Ankaŭ denove, la alia viro maltrafis la pilkon kaj laŭte kaj flue sakris dirante "Dio damnu! Mi denove maltrafis!" Ankaŭ denove, la pastro hontis kaj avertis sian kunludanton: "Se vi uzos la nomon de Dio tiel aĉe, mi mem demandos ke Dio vin forbatu!"

Finfine, ĉe la 18-a truo, la pastro denove frapis kaj atingis la truon unufrape. Li dankis Dion kaj atendis la finajn frapojn de sia kunludanto. La alia viro svingis sian golfbastonon kaj, denove, tute maltrafis sian pilkon. Malgraŭ la avertoj de la pastro, li denove laŭte ekkriis "Dio damnu! Mi maltrafis!" La pastro koleriĝis. Levante siajn golfbastonojn krucsignante li demandis ke Dio forbatu ĉi tiun aĉan pekanton.

La ĉielo malheliĝis, tondro sonegis kaj fulmo eksaltis inter la nuboj. Subite, grandega fulmofrapo eksaltis el la ĉielo, frapis la pastron kaj tuj mortigis lin. Tiam, de la ĉielo, aŭdiĝis grandega voĉo dirante "Dio damnu! Mi tute maltrafis!"

--Bob Clark

Okazontaj eventoj:

Kunveno, Biblioteko Buder. 4-an de januaro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:
*la monata tradukodefio
*la poezio de Kalman Kalocsay

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 7-an de januaro 2000
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 18-an de januaro 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado je la 6-a ptm; la programo komenciĝos je la 7-a:
*kanto- kaj ludo-vespero