Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Decembro, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: Io Nova . . .
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 19)
La Verda Trobadoro
Okazontaj eventoj

Bob Clark: Notoj de la prezidanto

Nu, jen miaj finaj "Notoj de la Prezidanto". Mi kore dankas ĉiujn kiuj helpis, inspiris kaj instigis min dum la pasinta jaro. Mi aparte dankas al Lee Miller pro lia bonega redaktista helpo (kaj instigo!). Miaj notoj estis nur tiel legeblaj kiel li plibonigis ilin!

Ĉi jaro jam finiĝas kaj, post la venonta Zamenhofa Bankedo la klubon estros nova estraro. Ankaŭ, tiam malaperos nia propra bulteno kaj naskiĝos nova retrevuo "La Fasko" kiun redaktos Lee Miller. Mi esperas kaj antaŭvidas ke ĝi bone sukcesos dum multaj venontaj jaroj.

La pasinta jaro estis interesa kaj kunportis multajn ŝanĝojn al nia klubo. Ni daŭre, ĉiumonate prezentis elektronikan bultenon, enhavantan ne nur skribaĵojn sed ankaŭ sondosierojn por ebligi al tramondaj esperantistoj aŭskulti la lingvon. Ni enkondukis "krokodilajn mardojn" kunvenojn por tio ke komencantoj povu pli bone eklerni Esperanton. Ni trovis novan, pli bonan lokon por la Konversacia Rondo kaj tiel eksciigis kelkajn homojn pri Esperanto.

Ĉi tiuj ŝanĝoj estis, laŭ mi, bonaj kaj indikis ke la klubo serĉis metodon plibonigi sin mem. Ni serĉis metodojn ŝanĝi niajn rigidajn, formalajn, tro anglajn, ofte malinteresajn kunsidojn, farante ilin pli allogaj kaj pli interesaj. Oni devas decidi por si mem ĉu ni sukcesis aŭ ne.

Tamen, la plej impona fakto estis ke ni provis ŝanĝiĝi. Se ni dezirus plidisvastigi nian lingvon, se ni dezirus allogi novajn parolontojn, se ni dezirus subteni Esperanton dum la 21-a jarcento, ni devus esti preparitaj ŝanĝiĝi tiel rapide kiel ŝanĝiĝas la nuntempa mondo. Eble tio estas troega defio por malgranda loka klubo sed ni provis ĉi-jare kaj, mi esperas, ankaŭ dum la venontaj jaroj ni provos.

Dankon denove kaj bonan ŝancon al la venontaj estraranoj.

Bob Clark

Lee Miller: Io Nova . . .

Io nova

Karaj Sanktaluisanoj,

Antaŭ multaj jaroj Zamenhof verkis la poemon "La Espero":

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.

La vortojn ni ĉiuj konas bone, sed estas grave atenti la signifon, ĉar temas pri ŝanĝo, kaj ŝanĝo estas unu el la bazaj faktoj de la vivo (aparte de nia nuntempa vivo, ĉu ne?)

Mi iom parafrazu:

En la rondon venas nova vento,
Al la mondo iris peta voko;
La "Bulteno", pro mia konsento,
Ne plu estos nur de nia loko.

Nu, do, precize pri kio mi parolas? Jen la afero: Ni estas vigla sed malgranda grupo, kaj dum kelkaj monatoj iom post iom malpliiĝis la kontribuaĵoj al la Bulteno. Neniam venis leteroj al la redaktisto. Post la frua serio de artikoloj pri "Kiel Mi Iĝis Esperantisto" preskaŭ tute mankis originalaj verkoj de niaj membroj. Kaj tio estas tute en ordo; ĉiuj okupiĝas pri multaj aferoj, kaj ne ĉiuj povas verki ion. Sed la Bulteno gravas, kiel montrilo al la movado kaj deponejo de informoj.

Alia afero okazis. Dum la somero mi vojaĝis al Sanfrancisko, kie mi redaktis tagan bultenon dum la kursaro ĉe SFSU, sub la nomo de la NASKa Fasko. Tie aperis kelkaj talentuloj, kiuj ofte kontribuis, verkis, interesiĝis. Je la fino de la kursaro, kelkaj demandis, "Ĉu eblus daŭre fari ion? Ĉu la fino de la kursaro estas la fino de nia kunlaborado?" Kaj mi simple respondis, "Ni vidos".

Sed en septembro mi kaj Danjelo Gibbons iom diskutis la laboron pri la Bulteno, ĉu ĉiuj profitas de ĝi, ktp. Kaj ni pensis, kial ne pligrandigi la partoprenantaron de la Bulteno? Kial ĝi devus esti nur Bulteno por la Sankta-Luisa grupo? Ĝi ekzistas nur en la reto, kaj la reto estas tutmonda afero. Ĉu nia Bulteno ne povus esti la semo, la kerno por pli . . . nu, ne pli granda, sed pli grandskala revuo? Fakte por mi, kiel redaktisto, la laboro ne multe ŝanĝiĝus, sed havi pli grandan grupon de kunlaborantoj estus granda helpo. Kaj, pli grave, pli granda grupo povus legi kaj profiti de ĝi, ne nur nia loka manpleno.

Do mi sendis vokon al la studentoj de la NASKa kursaro, ĉu ili dezirus partopreni, kontribui, kaj multaj respondis jese. Paŝon post paŝo, planoj estiĝis. Kaj nun ni pretas fari ŝanĝon . . .

Komence de januaro, ne plu ekzistos la "Elektronika Bulteno" de la EASL. Anstataŭ ĝi aperos la unua numero de "La Fasko: Reta Revuo por Esperantistoj". Mi daŭre redaktos, kaj mi havos novan kunredaktiston: Tim Westover, studento ĉe Davidson College en Nord-Karolino, kiu estos la Ret-Majstro kaj prizorgos la teknikajn aferojn kaj enretigon. Jam ekzistas, prov-numere, la paĝaro . . . ni nun iom studas ĝin kaj diskutas plibonigojn. Artikoloj aperos ĝenerale sub fakoj de "Kulturo", "Lingvo", kaj "Literaturo", sed mi ne limos ilin al nur tiuj.

Do kun iomete de bedaŭro mi anoncas ke jen la lasta numero de la "Bulteno". Sed ne temas pri "Adiaŭ". Temas fakte pri "Saluton!" Ne mankos io. Ĉiun monaton vi ricevos anoncon pri nova numero. Estos bonvenaj viaj kontribuaĵoj. Nur mankos la "loka" eco de la Bulteno. En la unua numero vi trovos artikolojn el japanio, utaho, Sankta-luiso, Columbia, kaj Nord-Karolino . . . Kaj kvankam unue la partoprenantoj estos la Sanktaluisanoj kaj la NASKanoj, mi kredas ke la rondo kreskos . . .

Redaktiste via,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

El Nia Poezio

Jen poemo de konata poeto, tre taŭga por la pejzaĝo ekster mia fenestro!

AUXTUNA FOLIARO

Foliaro, flirte danca,
en koloroj centnuanca,
prujnmordite ventpelate
ŝvebas ĉie: kampe, strate;
jen kuniĝas, jen dissaltas,
tie sinkas, tie haltas
por susuri, sible plendi,
jen funebre por silenti,
poste supren, ek pro blovo,
sed sencele kaj sen povo
ĝis ĝi ĉesas kirle krozi
kaj ariĝas por ripozi,
kuŝi kiel morta garbo
sub soleca seka arbo.

Julio Baghy
el Ora Duopo, Budapeŝto, 1966

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 19.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

La Barono transiras la riveron Tamizo sen helpo de ponto, ŝipo, boato, balono aŭ eĉ sia propra volo. Li vekiĝas post longa dormo kaj detruas monstron, kiu vivis per la detruo de aliaj.

Mia unua vizito al Anglujo estis ĉirkaŭ la komenco de la regado de la nuna reĝo. Mi havis la okazon, iri al Vapping-haveno por vidi komercaĵon enŝipigitan por kelkaj amikoj en Hamburg. Post tiu vizito mi pasis tra la Tur-haveno por iri returne. Ĉi tie mi trovis la sunon tiel potenca, kaj mi estis tiel laca, ke mi devis enpaŝi en unu el la kanonoj por refreŝigi min; tie mi profunde endormiĝis. Tio okazis ĉirkaŭ tagmezo; estis la kvara de Junio, kaj ĝuste je la unua horo ĉi tiuj kanonoj estis pafataj memore de tiu datreveno*. Ili ĉiuj estis ŝarĝitaj per eksplodaĵo tiun matenon, kaj ĉar neniu supozis min en tiu situacio, mi estis elpafata trans la domojn sur la kontraŭan bordon de la rivero, en korton de farmisto, inter Bermondsey kaj Deptford, kie mi falis sur grandan fojnamason, ne vekiĝinte, kaj restis tie en profunda dormado, ĝis la fojno fariĝis tiel terure altpreza (kio okazis proksimume tri monatojn poste), ke la farmisto trovis ĝin profitodona, sendi sian tutan provizon al la foiro. La amaso, sur kiu mi ripozis, estis la plej granda en la korto, kaj ĝi ampleksis pli ol kvincent ŝarĝojn. Tiun oni komencis distranĉi unue. Mi vekiĝis de la voĉo de la viroj, kiuj supreniris la ŝtupetaron por komenci ĉe la supro, kaj mi leviĝis tute sen scio pri mia situacio; ekprovante forkuri, mi falis sur la farmiston, al kiu la fojno apartenis, kaj rompis lian nukon, tamen mem ricevis neniun difekton. Mi poste trovis, je mia granda konsolo, ke ĉi tiu viro estis plej abomena fripono, kiu ĉiam retenis la produktaĵojn de sia bieno por la tempo, kiam la prezoj plialtiĝis.

*La naskiĝtago de l' reĝo. (La tradukinto.)

La Verda Trobadoro

La Iamo Longe For
skota kanto, originala teksto de R. Burns
traduko: R. Rossetti

Aŭskultu!

La prakonatojn ĉu ni lasu velki en memor'?
Ĉu ni ne pensu kare pri la iamo longe for?

Refreno:
Iamo longe for, amik', iamo longe for,
Ni rememoru pri la temp', la iamo longe for!

La kruĉojn do ni levu kaj salutu el la kor'
Kaj trinku en konkordo pro la iamo longe for!

Do, jen la mano, kamarad'! Ni premu kun fervor',
Kaj trinku ni profunde pro la iamo longe for'!

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Okazontaj eventoj:

Konversacia Rondo, Vendejo "Sovaĝaj Avenoj" (Wild Oats). 5-an de januaro, 2001
8823 Ladue Road (proksime al la krucvojo de I-170 kaj Ladue). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 16-an de januaro, 2001
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado komenciĝos je la 6-a ptm.