Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Novembro, 1999

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Peggy Dolter: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
El Nia Poezio
El Nia Historio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 6)
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj

Peggy Dolter: Notoj de la prezidanto

Saluton, kunklubanoj! Dum mi sidas kaj skribas ĉi tiujn vortojn, ni ĝuas surprize varman veteron; tre bonŝancaj ni estas ĉi-aŭtunon, ĉu ne?

Bonŝancaj ni estis la tutan jaron, efektive: Kiel komitatanoj ni ĝuis nian kunlaboradon dum la realiĝo de la jarkongreso de ELNA. Ni povis pasigi multe da tempo kune kun aliaj samideanoj dum la kongreso mem, dum nia "Brigaduno". Ni povis informi publikanojn pri nia bela lingvo, pere de radio-intervjuo, gazetar-konferenco, kaj scienc-fikcia konferenco. Du el niaj membroj instruis kaj instruas Esperanton eĉ en kolegioj; unu membro eĉ estris seminarion pri la instruado de la lingvo.

Cetere, ni en la klubo spertis plaĉan ekskurson ĉe la papilia domo. Unu el niaj membroj finis la dek-lecionan kurson ĉi-jaron kaj aniĝis en ELNA. Almenaŭ du membroj partoprenas la internacian projekton "Indiĝenaj Dialogoj". Pluraj ekverkis poezion. Kia jaro!

Kvankam mi gratulas la tutan klubon, ni ne laciĝu kontente! Mi anticipas ke la nova kluba estraro venontjara havos bonegajn ideojn. Defioj atendas nin: La daŭra perfektiĝo de niaj lingvokapabloj; la subteno de novuloj; la disdonado de informo al la publiko; kaj tiel plu! Mi invitas ĉiujn klubmembrojn --- kaj en la Sankta-Luisa regiono, kaj en aliaj lokoj --- al daŭra aktiveco en Esperantujo.

Dankon denove, pro ĉio kion vi faris en 1999!

Peggy

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Salutojn, ĉiuj.

Ĉi-monate mi deziras diskuti la uzadon de la malgranda sed ofte ĝena vorto "da". Tiu vorto ne precize egalas al iu angla vorto, do por ni kiuj parolas la anglan ofte ekzistas problemoj.

En la Wells-a vortaro (ĉu ĉiu havas ekzempleron de ĝi?), jen la difino:

"da prepn of (follows expressions of quantity, weight, or measure: glaso da vino a glass of wine; pli da akvo more water; not used before LA, numerals, definite quantities, demonstratives, or possessives: sumo de du dolaroj a sum of $2)"

Hmm. Jes ja, sed kion precize signifas tio?

Mi ne deziras reinventi la radon, do mi citos el kelkaj fontoj klarigojn pri la vorto; poste mi donos simplan resuman principon por via lingvouzado.

Kion diris Zamenhof mem pri "da"? En la Universala Vortaro, oni trovas ĉi tiun priskribon: "da is used instead of de after words expressing weight or measure; e.g. funt'o da viand'o a pound of meat, glas'o da te'o a cup of tea". Kaj en la "Ekzercaro N-o 14" li donis ekzemplojn: "Mi havas centon da pomoj". "Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj". "Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj." "Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron".

Alia Zamenhofa klarigo troviĝas en la libro Lingvaj Respondoj (sesa eldono, 1962), numero 130:

__________

La esprimo "dum la frua parto da la jaro" ŝajnas al mi nebona; mi preferas "de la jaro"; ĉar en la dirita frazo la vorto "parto" signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon. Tiel ekzemple "monato" estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed "Januaro" estas parto de jaro, ĉar ĝi esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan apartaĵon; "kvaronjaro" (=mezuro) estas parto da jaro, sed "printempo" (=speciale montrita parto) estas parto de jaro. Oni devas memori, ke "parto", "peco" k.t.p. havas la sencon de mezuro ofte, sed ne ĉiam. Dum la vorto "da" (kiu enhavas kaŝite la sencon de "ia") montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo "la" montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple "peco de la viando, kiun mi havas antaŭ mi"); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de "da" kun "la" ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu "da" antaŭ "la" (krom la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas). [Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio.]

__________

Bone. Ĉu via kapo kirliĝas nun?

Nun mi transiru al la libro La Tuta Esperanto de Henrik Seppik (1937), fame konata Cseh-instruisto. Tiun libron mi rekomendas al ĉiuj por bonaj gramatikaj konsiloj. (Vi povas aĉeti ĝin de ELNA por $10.50.) Li diras:

__________

La prepozicio "da" estas parenca al "de", sed ĝiaj funkcioj estas multe pli limigitaj; ĝi estas uzata nur por indiki certan kvanton de io, por interligi mezuron kaj tion, kio estas mezurata: "Taso da kafo". "Kilogramo da pano". Oni ne povas diri "taso kafo" kaj "kilogramo pano" kiel en kelkaj naciaj lingvoj, ĉar en Esp. ne estas eble tute senceremonie apudmeti du substantivojn--oni devas interligi ilin per prepozicio: "Vespere mi trinkis nur glason da teo". "Patrino aĉetis kilogramon da butero". "Metro da drapo kostas tridek frankojn". "Ŝi aĉetis dudekon da ovoj". "Al la sveda popolo apartenas ses milionoj da homoj". "Li ricevis amason da leteroj". "Kiom da membroj havas via societo?" "En ŝiaj vortoj estis ankaŭ iom da vero". "La germanoj kaj ĉeĥoj trinkas multe da (aŭ multon da) biero". "En tiu ĉi tasko vi faris nur kelke da eraretoj" (aŭ kelkajn eraretojn).

Atentu la diferencon inter "da" kaj "de": "Glaso de (aŭ por) vino" (=vinglaso) estas glaso, kiu estas uzata por vino, sed ĝi povas esti tute malplena; male: "glaso da vino" estas glaso, kiu estas plena de vino, egale, ĉu ĝi estas vinglaso aŭ iu alia glaso.

RIMARKO 1.: Kun la fundamentaj numeraloj "da" ne estas uzebla: "Tri tasoj (ne "tri da tasoj") da kafo". "Dudek ovoj" (ne "dudek da ovoj"). Sed kun la substantivaj numeraloj oni kompreneble devas uzi ĝin: "Dudeko da ovoj". "Miliono da homoj" (ne "miliono homoj").

RIMARKO 2.: Same kiel "de", ankaŭ "da" neniam povas esti sekvata de akuzativo; ne "Mi trinkis du tasojn da kafon", sed: "Mi trinkis du tasojN da kafO".

RIMARKO 3.: Kiam antaŭ tio, kio estas mezurata, troviĝas artikolo (la), oni devas anstataŭ "da" uzi "de" aŭ "el": "Donu al mi glaseton de la (aŭ el al ) vino (ne "da la vino"!), kiun vi aĉetis hieraŭ".

RIMARKO 4.: Kun la vortoj "plena", "riĉa", "abunda" "da" ne estas uzebla, ĉar ili ne indikas mezuron. Ne "plena da homoj", sed "plena de homoj", "plena je homoj", "homplena".
__________

Ĉio en ordo?

Finfine, mi deziras citi el la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (la PMEG), de Bertilo Wennergren. Se iu ne havas tiun verkon, ĝi estas havebla senkoste per la reto. Vi povas enŝuti ĝin en vian propran komputilon (aŭ komputoron, se vi estas Peggy), malpaki ĝin, kaj vi havos unu el la plej elstaraj gramatikaj verkoj en Esperantujo. Vi trovos ĝin ĉe: PMEG.

Bertilo skribas:

__________

Frazparto kun da antaŭ si, da-esprimo, montras ion nelimigitan kaj neindividuecan, ion "substancecan". Da-esprimo ĉiam estas rekta priskribo de frazparto, kiu normale staras antaŭ la da-esprimo. Tiu antaŭa frazparto havas kvantan, mezuran signifon. Da-esprimo montras, el kio konsistas tiu kvanto. La kvantesprimo montras, kiom troviĝas de la substanceca afero.


Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, (iom) da malbonspeca faruno kaj (iom) da lakto.(M.182) La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.
Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.(FE.31)
Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro!(FA1.3)
Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.(FE.32)
Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.(FE.35)
La riĉulo havas multe da mono.(FE.37)
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.(PE.1352)
Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.(M.148)
Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo.(FE.32)

Da-esprimoj neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta priskribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.
__________

Nu, ek al mia resuma konsilo: Kiam vi parolas aŭ skribas, demandu vin: Ĉu temas pri "Kiom multe?" "Kiom . . . da?" Se jes, kuraĝe uzu "da". Se ne, pensu plu, aŭ simple elektu "de". Ni pensu pri floroj kaj bukedo: "Kiom da floroj vi havas?" "Mi havas bukedon da floroj". Sed: "Kia bukedo?" "Ĝi estas bukedo de floroj, ne de legomoj aŭ pippurigiloj".

Kore,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

El Nia Poezio

Ilona Budai


Ilona Budai aŭdas sur balkono:
malamikoj rabas en la regiono.
Trezorkesto al ŝi tuj en kapon venis,
trezorkeston sian ŝi sub brakon prenis,
prenis filineton ŝi je l' dekstra mano,
la kurpovan filon je l' maldekstra mano.



Kaj ŝi iras, iras, en pinaro zuma,
sur senvoja vojo, tra l' arbar' malluma.
Jen, ŝi hufofrapojn kvazaŭ aŭdus foje.
Filineton sian ŝi demetas voje.
Ploris la filino kun petego kria:
Ho, min ne forlasu, kara panjo mia!
Ve, kompatu, panjo, pro la tim' mi mortos.
Ja mi vin forlasos, mi vin ne plu portos,
ĉar filinon al mi donos Di' alian,
sed trezoron novan donos li neniam.
Iras ŝi, pluiras, en pinaro zuma,
sur senvoja vojo, tra l' arbar' malluma.
Jen, ŝi hufofrapojn kvazaŭ aŭdus foje.
La kurpovan filon ŝi delasas voje.
Ploris la fileto kun petego kria:
Ho, min ne forlasu, kara panjo mia,
ve, kompatu, panjo, pro la tim' mi mortos.
Ja mi vin forlasos, mi vin ne plu portos,
ĉar fileton al mi donos Di' alian,
sed trezoron novan donos li neniam.

Iras ŝi, pluiras, en pinaro zuma,
sur senvoja vojo, tra l' arbar' malluma.
Belan, vastan kampon venis ŝi je fino,
venis ŝin renkonte tie bubalino,
ĝi ĉi jaran idon inter kornoj tenis,
l' antaŭjaran bleke post sin voki penis.
Ilona Budai, je la vid' de tio,
ĵetis sin sur teron kun dolora krio,
ploris, sin akuzis, kun dolor' senlima:
idon ne forlasas besto senanima,
dio, mia Dio, granda Dio sava!
Kiel mi forlasis ilin, animhava!

Tiam ŝi sin turnis en pinaro zuma,
sur senvoja vojo, al arbar' malluma.
Baldaŭ ŝi retrovis, kaj tuj man-etende
la kurpovan filon vokis ŝi atende.
"Mi ne iras, ĉar ne estas vi patrino,
la patrin' ne ĵetus idon for el sino."

Iras ŝi, pluiras, en pinaro zuma,
sur senvoja vojo, tra l' arbar' malluma.
Baldaŭ ŝi retrovis kaj tuj man-etende
filineton sian vokis ŝi atende:
"Mi ne iras, ĉar ne estas vi patrino,
la patrin' ne ĵetas idon for el sino."

Ŝi aŭdinte tion, veis en malĝojo;
Ve, mi estas kiel arbetaĵ' ĉe vojo,
kiun preterantoj rompas per la boto,
rompas per la boto, tretas en la koto.

(Popolbalado, tradukis Kalman Kalocsay
el Hungara Antologio, Presejo Athenaeum, 1983)

El Nia Historio

La nomo de Kalman Kalocsay (1891-1976) estas elstara en Esperantio. Hungaro, li estis kuracisto, profesoro, kaj esperantisto de 1911. Li ĉefredaktis la revuon Literatura Mondo, kaj li estas konata kiel unu el la ĉefaj esperantistaj poetoj. Krom tio, li estis gramatikisto (li kunverkis Plenan Analizan Gramatikon kun Gaston Waringhien), tradukisto, kaj eseisto. Li verkis la libron Lingvo Stilo Formo en 1931, en kiu li pritraktis lingvajn demandojn kaj stiloproblemojn.

Ĉi-monate mi prezentas al vi ĉapitron el Lingvo Stilo Formo pri la "mezepoka Esperanto"; per ĝi vi lernos ion pri la lingvo kaj ion pri Kalocsay mem . . . .

El Lingvo Stilo Formo, dua "malkara" eldono
Kalman Kalocsay
Budapeŝto: Literatura Mondo, 1931

"La Mezepoka Esperanto"

Vere, estas granda neglektemo de mia flanko, ke mi ankoraŭ ne prezentis al vi mian amikon C.E.R. Bumy. Ĉar li estas tre originala homo, kun siaj eternaj problemoj, eterna senkombeco, eternaj tri libroj sub la brako. Kio estas lia profesio? Mistero. Eĉ tion mi ne kuraĝas aserti decide, ke li manĝas, kiel la ordinaraj homoj. Eble el antikvaj kaj mezepokaj peomoj li elsuĉas por si ian ambrozion. Eble pro tia etera nutraĵo li estas tiel diafane malgrasa.

Li estas espisto. Mi varbis lin jam antaŭ longe. Tuj li ekinteresiĝis kaj eksprese li ellernis la lingvon, laŭ sia maniero: li lernis la gramatikon, poste la vortaron, poste li ellegis mian bibliotekon. Post ok semajnoj li jam liveris al mi -- tute pretan reform-projekton. Mi priridis lin, klarigis, ke Esperanto estas vivanta lingvo, havas popolon, oni ne plu povas ĝin tondi kaj glui laŭplaĉe. Mi demandis, ĉu li kuraĝus reformi vivantan nacian lingvon, ekzemple la hungaran?

--Kial ne? -- li respondis.

--Kaj ĉu vi sukcesus akceptigi vian reformon?

--Eh! Ĉu tio gravas? -- li mansvingis, tute malŝate pri mia "naŭza realismo".

Tamen, ĝis nun li ne liveris al mi la grandan reformon de la hungara lingvo, kaj enterigis ankaŭ sian Esperantan reformon. Li komencis labori literature. Kompreneble dum tio li inventis kelkajn aferojn. Mi menciu nur la prepozicion graŭ, kiel "senmaligon" de malgraŭ, kaj la adjektivon ica, kiel "senmaligon" de malica. Liaj lingvaj konsiloj ĉiam estis frapantaj, vere kapfrapantaj. Foje oni diskutis pri la tro longaj vortoj: estinteco, estanteco, estonteco. Iu insistis pri la formoj: pasumo, nuntempo, futuro, alia riskis: itempo, atempo, otempo.

--Azenoj vi estas! -- interkriis nia C.E.R. Bumy. -- Jen la sole ĝusta solvo: timpo, tampo, tompo!

Jes, tia li estas. Ĉiam li havas geniajn ideojn, kaj ĉiam li malprosperas kun ili. Sed tio ne interesas lin. Li ja ne estas "abomena realisto".

Lastatempe li ŝajne elreviĝis pri Esperanto, ne sufiĉe taŭga por naski problemojn. Mi longe ne vidis lin en la grupo. Hazarde ni renkontiĝis sur la strato.

--Nu? -- mi demandis riproĉe. -- Kial vi perdiĝis?

--Mi estas tro okupita.

--Problemo?

--Jes. Sed nun ne literatura. Mi laboras pri teknika problemo.

--Teknika problemo?

--Jes. Sed tio ne interesas vin, vi, versvermo!

--Eĉ, tre interesas min, vi realisto! Rakontu do!

--Nu, mi provos al vi komprenigi la aferon. En la tuta mondo, vi scias, estas granda ekonomia krizo. Kial? Ĉar oni ne povas tiom konsumi, kiom oni produktas. Kial? Ĉar oni produktas per maŝinoj kaj konsumas per homfortoj. Jen la granda malegaleco! Kompreneble homo ne povas konkuri kun maŝino, sekvas troproduktado, laborĉesigo, senlaboreco. Ĉiu homo scias tion, kaj, ho, la azenoj, tamen ne trovis la solvon. Mi devis alveni rekte el la paĝoj de mezepoka fablolibro por solvi la problemon. Kvankam ĝi estas ja ovo de Kolumbo. Maŝinon oni devas meti kontraŭ maŝino. Mi jam projektis preskaŭ komplete.

--Kion?

--Homo! Eĉ nun vi ne divenas? La konsum-maŝinon!

--Ko . . . ko . . . kons . . .

--Kial vi balbutaĉas? Jes, la konsum-maŝinon. Oni simple ekirigos mian maŝinon kaj ĝi konsumos. Ho, kiel ĝi konsumos! Per centoj kaj miloj da ĉevalpovoj ĝi konsumos! La magazenoj malpleniĝos fabelrapide! Oni ree devos produkti, la fabrikoj ree eklaboros, la senlaboreco ĉesos. Mia maŝino forblovos la krizon! La mondo estas savita!

--Mi gratulas! Kara Bumy! Mi gratulas! -- mi kriis entuziasme premante lian manon. -- Vi estas geniulo! Ĉiam mi sciis tion!

--Mi dankas. -- Li diris memfide. -- Nu, kaj kion vi faras? Ĉu vi ankoraŭ esperantas?

--Jes. --Mi diris tre modeste. -- Ekiros ree Literatura Mondo.

--Eh! -- Li mansvingis malŝate.

--Kial eh? Vi ofendas min per ĉi tiu eh.

--Kion fari? Mi devas diri eh. Kion komenci per lingvo, kiu ne havas arkaikajn formojn. Mi tradukis mezepokan fablon kaj ĝi fariĝis moderna, kvazaŭ gazetartikolo. Al la diablo tiun lingvon, en kiu oni ne povas traduki la Groteskajn Rakontojn de Balzac, ne farante el ili enuajn modernajn trivialajn klaĉaĵojn.

--Sed, kara Bumy! -- mi diris. -- Esperanto estas juna lingvo! Ankaŭ Dante apenaŭ estus povinta siatempe uzi arkaikajn formojn. Sed la lingvo evoluas, iom post iom kelkaj ĝiaj elementoj eluziĝos, elmodiĝos, kaj tiam . . .

--Dankon! -- li interrompis krude. -- Ĉu mi atendu kelkajn centjarojn? Mi ne havas tiom da tempo. Cetere -- mi tute ne havas tempon. Adiaŭ.

--Haltu! -- mi postkriis lin malespere. Li haltis.

--Nu?

--Kara Bumy! -- mi subpremis rideton. -- Se tiel mankas al vi la arkaika Esperanto, faru ĝin mem.

--Ĉu mi? Kiel? -- kaj la brilo de "problemo" ekfajreris en liaj okuloj.

--Nu, simple. Esperanto estas, ĉu ne, ĉefe latinida lingvo. La arkaikaj formoj de la latinidaj lingvoj propre estas kvazaŭ transiraj formoj inter la nuna lingvo kaj la pura latino. Elcerbumu do tiajn transirajn formojn ankaŭ por Esperanto kaj vi havos, kion vi bezonas.

--Jen la unua saĝa vorto, kiun mi aŭdas de vi! -- li kriis kaj sensalute eksvingis siajn longajn piedojn. La manoj en la poŝoj, la kapo profunde klinita, kvazaŭ sub la ŝarĝo de la "problemo", li velis for.

Post kelkaj semajnoj subite malfermiĝas mia ĉambropordo kaj tempeste enflugas C.E.R. Bumy.

--Jen -- li diris sen enkonduko kaj ĵetis sur mian skribotablon dikan kajeron. Mi rigardis.

Grammaticu kaj vocabularu antiques mundales lingues Sperantu.

--Jen! -- li ripetis triumfe. --Vi povas ĝin eldoni. Oni povas el ĝi lerni la Esperanton de la mezepoko, la Esperanton de la Rolandkanto, de Vogelweide, de Francisko de Assisi. Vi estis mizere senpovaj, malriĉaj, nun vi riĉiĝis. Esperanto estas savita!

--Ne koleru, kara Bumy, -- mi diris, -- sed tio ne estus ĝusta sinsekvo: fari antaŭe arkaikan gramatikon, kaj poste serĉi al ĝi arkaikajn tekstojn. Trovu kelkajn tiajn fosilajn tekstojn kaj poste komentariu ilin per tiu ĉi grandioza verko.

--Ho, ĉi tiun pretekston mi antaŭvidis! -- li triumfis. -- Jen, kion vi volas! Eterna gloro de Hungarlando estas, ke ĉi tie, en la antikva monaĥejo de Utop, mi trovis ĉi tiun pergamenon, devenintan el la fino de la dekdua jarcento. Sur ĝi vi trovos en la mezepoka Esperanto la laŭvortan tekston de la Primorta Prediko; la unua prilingva dokumento de la hungara lingvo. Legu kaj miru!

Mi legis. Sur flaviĝinta pergameno, kun belaj ruĝaj inicialoj, kun la splitaj gotikaj literoj de la mezepokaj manuskriptoj, tie antikvis la teksto. Pene mi deĉifris:

Widats wui, confratruj, quio nui estams? Ya pulvu kaj cindru estams. En quiomt graceu principe Diu creays nuialn praun Adamun kaj donnays ad llui paradisun quiele domun. Kaj ell omn fructuy trovibiluy en paradisu dirays al llui wiwir. Solel inter-dirays al llui unes arbores fructun. Sed Llui dirays al llui, pro quio llui ne mandduz. Ya, quiudie tui manddors ell fructu, tui mortors mortes mortun. Avdays suialn mortun de creatoru Diu, sed oblivays. Llui cedays diaboles tentun kaj manddays ell fructu kaj en fructu manddays mortun. Colerays Diu kaj lluin jectays ad istiunci laborosum mondun. Kay llui fiays nestu mortes infernesquay. Kay totu lluial gentu. Quiuy estas istiuy? Nui estams, quiele powats wui widir per wuialy occuluy. Ya nec un homu povas ewitir istiun cavun. Ya nui chiuy estams irantuy ad iddi. Nuy pregiumz pro favoru siniores Diu por istiu animu, que Llui habuz al llui indulgun kaj misericordun kaj pardonnuz al llui lluialyn culpuyn. Kaj nui pregiumz sanctan mullyerun Maria kaj beatun archangielun Michaelu kaj chiomt angielun, que illi pregiuz por llui. Kaj pregiumz sanctun siniorun Petru, ad quiu donnatis potentu kay ligir kay solwir, que llui solwuz chiomt lluialyn culpuyn. Kaj nui pregiumz chiomt sanctuyn, que illi estuz al llui aŭilu coram nuial sinioru Diu. Que Diu pro illialy pregiuy pardonnuz lluialyn culpuyn kay libericuz lluin de diaboles persecutuy kaj infernes turmentuy. Kaj Llui conducuz lluin ad paradisaln tranquilun kay donnuz al llui voiun ad cielun kay partun ell chiomt bonu. Kay clamutz tri foiuyn: Kyrie eleison!

Amatuy fratruy! Pregiumz por animu isties povres homnes, quiun Sinioru ell falses mundes carceru hodie salvays, quies corpun hodie nui entericams. Que Sinioru lluin locuz cum favoru en sinun de Abrahamu, Iacobu kay Isacu, que en ultimo jugiu Llui rewiwicuz lluin por commandir lluin dextre inter Lluialy sanctuy kay electituy. Kay anch wuin. Clamate ter: Kyrie eleison!

--Nu? -- li demandays, pardonon, demandis, kiam mi estis fininta la legon.

--Mi gratulas! -- mi kriis entuziasme. --Tiu ĉi malkovro certe tute konfuzos ĉiujn esperantologojn, kiuj kredis ĝis nun, ke Esperanto estas la verko de Zamenhof. Jen, la embrio de la lingvo ekzistis jam en la mezepoko kaj kaŝe ĝi evoluis sur ĝis nun netrovitaj pergamenoj. Ĉu vi ne serĉos ilin? Ĉu vi ne volas trovi ekzemple la lingvon de la dekkvina jarcento?

--Eble mi trovos ĝin, -- li diris reve. -- Kaj tiam mi eklaboros! Mi tradukos en la trovotan lingvon la tutan Rabelais kaj la tri dekojn da Groteskaj Rakontoj de Balzac. Ĉu ne, Literatura Mondo eldonos la librojn?

--Ne! -- mi diris tute decide.

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 6.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

La Barono fariĝas militkaptito kaj estas vendata kiel sklavo -- paŝtas la abelojn de la Sultano, kiuj estas atakataj de du ursoj. -- Li perdas unu el siaj abeloj; arĝenta hakilo, kiun li ĵetas al la ursoj, resaltas kaj flugas supren al la luno; li alportas ĝin per genia eltrovo, falas surteren dum reveno de la luno, sed sukcesas eligi sin el la truo en la grundo. Li elturniĝas el malfacila situacio sur mallarĝa vojo, kie li renkontas kaleŝon, en maniero neniam antaŭe provita aŭ farita. -- La miriga efiko de la frosto al la franca korno de lia servisto.

Mi ne ĉiam sukcesis. Mi foje havis la malfeliĉon, esti superfortigata de pli granda nombro da soldatoj kaj fariĝi milita kaptito; kaj, kio estas pli abomena, sed ĉiam kutima inter la turkoj, esti vendata kiel sklavo. (La Barono poste trovis grandan favoron ĉe la Grandsinjoro, kiel evidentiĝos baldaŭ). En tiu stato de humileco mia ĉiutaga tasko ne estis tre malfacila kaj laboriga, sed iom stranga kaj enuiga. Ĝi estis, peli ĉiumatene la abelojn de la Sultano al ilia paŝtejo, gardi ilin dum la tuta tago kaj ĉe noktiĝo repeli ilin al la abelujo. Unu vesperon mi rimarkis la foreston de unu abelo kaj baldaŭ observis, ke du ursoj atakis ĝin, por disŝiri ĝin pro la mielo, kiun ĝi portis. Mi havis en la manoj neniun atakilon krom la arĝenta hakilo, kiu estas la insigno de la Sultanaj ĝardenistoj kaj farmistoj. Mi ĵetis ĝin al la rabistoj kun la intenco, fortimigi ilin kaj liberigi la kompatindan abelon; sed per malfeliĉa turniĝo de mia mano ĝi flugis supren kaj daŭre leviĝis, ĝis kiam ĝi atingis la lunon. Kiel ricevi ĝin returne? Kiel venigi ĝin malsupren? Mi ekmemoris, ke turkaj faboj elkreskas tre rapide kaj atingas mirigan altecon. Mi tuj plantis unu el ili; ĝi elkreskis kaj eĉ alkroĉiĝis al unu el la kornoj de la luno. Mi nun devis nur grimpi sur ĝi ĝis la luno, kiun mi baldaŭ tre bone atingis. Estis malfacila afero, trovi mian arĝentan hakilon en loko, kie ĉio ĉirkaŭe havas la brilecon de arĝento; fine tamen mi trovis ĝin inter amaso da grenventumaĵo kaj dishakita pajlo. Mi nun volis reveni; sed ho ve! la varmego de la suno sekigis mian fabon: ĝi estis tute senutila por mia malsupreniro. Mi do komencis labori kaj faris ŝnuregon el tiu dishakita pajlo, tiel longan kaj bonan, kiel mi povis. Tiun ŝnuregon mi alligis al unu el la lunaj kornoj, kaj deglitis ĝis la fino. Ĉi tie mi tenis min firme per la maldekstra mano, kaj per la hakilo en mia dekstra mano mi tranĉis la longan nun senutilan finon de la supra parto de la ŝnuro kaj alligis ĝin al la malsupra parto; tio portis min sufiĉe longan distancon pli malsupren. Tiu ripetita splisado kaj kunligado de la ŝnuro ne plibonigis ĝian kvaliton, nek portis min ĝis la tero de la sultana farmbieno. Mi estis en la distanco de almenaŭ kvar aŭ kvin mejloj de la tero, kiam ĝi ŝiriĝis. Mi falis sur la teron kun tiel miriga rapideco kaj forteco, ke mi trovis min senkonscia en truo almenaŭ naŭ klaftojn profunda, farita de la pezo de mia korpo falinta el tia alteco; mi rekonsciiĝis, sed ne sciis, kiel eliĝi el ĝi; tamen mi elfosis ŝtupojn per miaj ungoj kaj facile sukcesis eliri.

Baldaŭ poste paco estis aranĝata kun la turkoj, kaj akirinte mian liberiĝon, mi forlasis Peterburgon en la tempo de tiu stranga revolucio, dum kiu la imperiestro en sia lulilo, lia patrino, la duko de Brunsvigo, ŝia patro, Feldmarŝalo Munich kaj multaj aliaj estis sendataj en Siberion. La vintro estis tiam tiel eksterordinare severa en tuta Eŭropo, ke la suno de tiu tempo ŝajnis esti frostvundita. Revenante al ĉi tiu urbo, mi spertis survoje pli grandajn maloportunaĵojn, ol estis tiuj, kiujn mi spertis dum mia vojaĝo al Ruslando.

Mi veturis per la poŝto, kaj trovante min sur mallarĝa vojeto, mi ordonis al la veturigisto, ke li signalu per sia korno, por ke aliaj vojaĝantoj ne renkontu nin sur la mallarĝa trapasejo. Li blovis per ĉiuj fortoj, sed liaj penoj estis vanaj, li ne povis sonigi la kornon. Pri tio mi ne sciis la kaŭzon, kaj tio estis iom malfacila afero, ĉar tuj poste ni trovis nin kontraŭ alia kaleŝo venanta el la kontraŭa direkto. Oni ne povis pluiri; tamen mi eliris el mia kaleŝo, maljungis la ĉevalojn, kaj estante iom forta, mi metis la tutan kaleŝon, eĉ kun la radoj kaj ĉiu enhavo, sur mian kapon; nun mi saltis trans barilon, kiu havis la altecon de naŭ futoj (kio ĉe tiel multpeza kaleŝo estis iom malfacila tasko), sur kampon kaj per alia salto venis returne sur la vojon post la alia kaleŝo. Poste mi reiris pro la ĉevaloj, kaj lokinte unu sur mian kapon kaj la alian sub mian brakon, per la sama metodo kiel antaŭe portis ilin al mia kaleŝo, aljungis ilin kaj veturis al gastejo ĉe nia haltejo. Mi devas klarigi, ke la ĉevalo sub mia brako estis tre vigla kaj havis ne pli ol kvar jarojn; dum mia dua salto trans la barilon ĝi esprimis grandan malamon al tia perforta metodo per piedbato kaj ekbleko; tamen mi regis ĝiajn malantaŭajn piedojn, metante ilin en mian poŝon. Alveninte antaŭ la gastejo, mia veturigisto kaj mi refreŝigis nin; li pendigis sian kornon sur najlon apud la kuireja fajro; mi sidis ĉe la alia flanko.

Subite ni aŭdis tereng! tereng! tereng! teng! teng! Ni rigardis ĉirkaŭen kaj nun trovis la kaŭzon, kial la veturigisto ne povis sonigi la kornon antaŭe: la sonoj estis frostiĝintaj en la korno kaj nun elvenis dum degelado tute klare kaj multe je la honoro de la veturigisto tiel, ke la honestulo distris nin dum iom da tempo per diversaj melodioj, ne metante sian buŝon al la korno. La reĝo de Prusujo -- marŝo --super montoj, super valoj -- kaj multaj aliaj amataj melodioj eliĝis. Fine la degela distraĵo finiĝis, ĝuste kiel ĉi tiu mallonga rakonto pri miaj vojaĝoj en Ruslando.

Kelkaj vojaĝantoj facile rakontas pli multe ol eble estas vere; se iu inter la ĉeestantoj havas dubon pri mia veremo, mi nur povas diri al tiuj, ke mi kompatas ilian mankon de fido, kaj devas peti, ke ili forlasu nin, antaŭ ol mi komencos la duan parton de miaj aventuroj, kiuj estas tiel precize bazitaj sur vereco kiel tiuj jam rakontitaj.

Daŭrigota...

Diversaĵoj

*****************************************************

ZAMENHOFA BANKEDO
de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso

Dimanĉon, la 12an de decembro, 1999
4:30 ptm (alvenu ne malfrue, ni petas)
ĉe la Domego Lemp!
Bonvolu vidi voj-instrukciojn, ĉi-sube.

--- Sunday, the 12th of December, 1999
--- 4:30 pm (arrive on time, please)
--- at the Lemp Mansion!
--- Please see directions below.

La kosto estas po $20.
Bonvolu sendi vian ĉekon al Jim Casey antaŭ la fino de novembro.
Se la kosto tro altas, nepre informu Jim aŭ Peggy, kaj ni aranĝos solvon.

--- The cost is $20 apiece.
--- Please send your check to Jim Casey before the end of November.
--- If the cost is too high, be sure to let Jim or Peggy know, and we will arrange a solution.

Interŝanĝo de donacoj!
Ni petas ke vi kunportu unu Esperantaĵon ne plu uzatan de vi.
Bonvolu volvi ĝin kiel donacon.
Ni havos ludon por la interŝanĝo de tiuj donacoj.

--- Gift exchange!
--- We ask that you bring one Esperanto item which you no longer use.
--- Please gift-wrap it.
--- We will have a game for the exchange of these gifts.

=========================================

VOJ-INSTRUKCIOJ
(Dankon, Bob!)

La Lemp Domego estas tre facile atingebla. Estas nur unu vojpunkto pri kiu oni povus konfuziĝi.

Uzante ŝoseon I-55 iru al unu el la elirejoj je Arsenal Street. Tiuj elirejoj estas apud la Anheuser-Busch bierfabriko kaj oni povas eliri vojaĝante aŭ norden aŭ suden.

Eliru de la ŝoseo kaj iru orienten al la vojkruco je Arsenal kaj Broadway. (Iru de la ŝoseo al la rivero). Turniĝu dekstren (suden) je Broadway kaj iru 0.3 mejlojn al la strato Cherokee. Ĉi tiu estas la konfuza punkto. Vi devas turniĝi dekstren sed ĉe Cherokee ekzistas enirejo al la ŝoseo. NE reeniru al la ŝoseo!! Stratosigno ĉe la vojkruco verŝajne indikos ke se vi turniĝos dekstren vi nepre devas eniri al la ŝoseo. Tio malpravas! Turniĝu dekstren je Cherokee kaj tuj sekvu ĝin maldekstren fore de la ŝoseo. Vi troviĝos apud la eksa Lemp bierfabriko. TUJ turniĝu dekstren je la strato DeMenil. DeMenil estas tre mallonga kaj la restoracio estas apud ĝia fino ĉe la dekstra flanko. Aŭta restigejo estas ĉe la dekstra flanko preter la restoracio.

Angle:

The Lemp Mansion is very easy to reach. There's only one point along the way that can be confusing.

Using I-55, go to one of the Arsenal Street exits. These exits are next to the Anheuser-Busch Brewery and one can exit the highway going either north or south.

Exit the highway and go east to the intersection of Arsenal and Broadway. (Go toward the river from the highway). Turn right (South) on Broadway and go 0.3 miles to Cherokee Street. This is the confusing part. You must turn right on Cherokee but there's an entrance to the highway there. DO NOT re-enter I-55. A street sign at the intersection seems to say that, if you turn right, you'll have to get on the highway. This isn't the case! Turn right on Cherokee and follow it to the left away from the highway. You'll find yourself next to the old Lemp brewery. IMMEDIATELY turn right on DeMenil Street. DeMenil is very short and the restaurant is at the end on the right side. There's a parking lot on the right side just past the restaurant.

Bonvolu tuj kontakti min se ĉi tiuj instrucioj ne estas klara. La sekvanta retadresego enhavas mapon de Yahoo Maps. Eble ĝi estos helpa.

al mapo ĉe Yahoo

==================================

Antaŭdankon al ĉiuj!
Thanks in advance, everyone!
Ĝis la bankedo!
Until the banquet!

Peggy

Okazontaj eventoj:

Kunveno, Biblioteko Buder. 7-an de decembro
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 3-an de decembro
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Zamenhofa Bankedo.12-an de decembro, ĉe la Domego "Lemp".
La bankedo komenciĝos je la 4-a kaj duono ptm (4:30).

Kunveno, Biblioteko Buder. 21-an de decembro
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.