Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Novembro, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 18)
La Verda Trobadoro
Okazontaj eventoj

Bob Clark: Notoj de la prezidanto

2000 Zamenhofa Bankedo

Saluton. Jen la informo pri la 2000-a Zamenhofa Bankedo. La bankedo okazos dimanĉon, la 10-an de decembro en la Bavaria Ĉambro de

La Muelejo "Bevo" ("Bevo Mill")
4749 Gravois
Sankta-Luiso, MO 63116 (314) 481-2626

(La Muelejo "Bevo" estas orientilo je suda Sankta-Luiso kaj tre bone konata. Se vi bezonos voj-instrukciojn, bonvolu telefoni al la ĉi-supra numero).

Ni rajtos alveni je la 5:30-a ptm kaj ni manĝos je la 6:30-a. Vi povas elekti unu el tri manĝaĵoj:

Saŭrbrateno kun terpomaj patkukoj kaj ruĝa brasiko
Rostita porkaĵo kun viandosaŭco
Rostita kokaĵo kun citrono kaj drakunkolo

Ĉiu elekto inkluzivos aperitivon, panbulketojn, trinkaĵon kaj deserton. Ĉiu manĝo kostos $20. EASL pagos iom ajn nesufiĉo uzante klubajn monojn. Bonvolu sendi ĉekon al Jim Casey antaŭ la 19-a de Novembro se vi intencas ĉeesti:

Jim Casey
8809 B Pardee Forest
St. Louis, MO 63123

Ankaŭ, bonvolu sendi e-poŝtaĵan mesaĝon montrante vian manĝaĵan elekton al Bob Clark kiel eble plej frue sed nepre antaŭ la 19-a de Novembro.

Se vi havas demandojn, bonvolu telefoni al Bob je (314) 961-0758.

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Pri Amo

Antaŭ kelkaj monatoj mi skribis iomete pri la temo "Por Kio Servas Esperanto en la Nuntempa Mondo?" La temo estas grava sed eble ĝi ne multe rilatas al ni, Esperantistoj kiuj lernas kaj uzas nian lingvon nur pro amo. Ĉu pro amo vi lernis Esperanton? Ĉu pro amo vi daŭre okupiĝas pri ĝi? Mi esperas ke vi respondas "Jes", ĉar se ne, eble io mankas en via kompreno de la lingvo mem kaj la ideoj el kiuj ĝi fontas. Amo estas grava ero en nia afero . . .

Unue, Esperantistoj amas lingvon. Komunikadon. Literaturon. Poezion. Leterskribadon. Ktp. Ktp. Ĉar la lernado de lingvo ne estas facila afero, kiel vi bone scias. Jen nia bela Esperanto. Tute laŭregula. Tute fonetika. Tute internacia. Tute aglutina ["Esperanto estas la tipo perfekta de aglutina lingvo". PIV]. Sed ni devas oferi sufiĉan tempon kaj penon por lerni ĝin; ne estas facile ŝanĝi la pensmanieron en novan lingvon . . . ne estas facile kreskigi la vortostokon . . . ne estas facile konversacii per nedenaska lingvo. Paŝon post paŝo ni sukcesas, ne ĉar oni pagas nin kaj ne ĉar ni gajnas ion per la lingvo, sed simple pro amo. Mi senhonte diras ke la lingvon mi amas; sen ĝi mia vivo estus malpli riĉa, ne je mono sed je belo. (Kaj mi jam skribis antaŭ kelka tempo ke eĉ niajn ĉapelitajn literojn mi amas . . . . )

Due, Esperantistoj fakte amas la movadon. Ne estas tre populare diri tion, ĉar vere en nia movado estas stranguloj, fanatikuloj, mensmalsanuloj, kaj . . . sed hej, en kia movado vi ne trovus tiajn? (Eĉ en mia familio oni povus trovi kelkajn strangulojn--kompreneble ne mi!) Mi nur parolu por mi mem: mi amas niajn ĉarmajn vortarojn kaj librojn. Mi amas la etajn stelojn. Mi amas la revuojn kaj bultenojn. Mi amas la esperantistan rondon. Kiel vi bone scias, amo ne ĉiam rilatas al rezono. Eble mi ne povus respondi al la demando, Kial vi amas ilin? Mi simple tiel estas. Io en mia animo ligiĝas al io en la Esperanto-movado.

Trie, Esperantistoj amas lernadon. Ĉu vi konas ian alian grupon kiu tiom interesiĝas pri lernolibroj kaj lecionoj? Pri novaj vortaroj, retaj lecionoj, konversaciaj rondoj, instrumetodoj? Pri novaj neniam antaŭe renkontitaj vortoj? Nu, verŝajne aliaj tiaj grupoj ekzistas, sed ne multaj. Kial oni ne simple pasigu la tempon per la provo gajni monon? Kial oni elspezus $75 aŭ $100 por PIV-o, aŭ eĉ $15 por la bonega vortaro de Butler? Ĉu ni ne simple malŝparas niajn rimedojn? Ne, ne, milfoje ne. Mi citu el Erasmo de Roterdamo, kiu skribis: "Kiam mi havas iom da mono, mi aĉetas librojn. Se restas iom, mi aĉetas manĝaĵojn kaj vestojn". Li estis saĝa viro, ĉar li komprenis la valoron de lernado--de la mensa vivo, kiu kelkmaniere (sed ne ĉiel, kompreneble) superas la korpan vivon. Ni, esperantistoj, lernis kaj lernas ion belan. Ni gardas ĝin kontraŭ la estonteco. Ni havas respondecon pri ĝi.

Kaj eble tio sufiĉas pri la temo de amo.

Ĝis pli poste,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 18.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Dua vojaĝo al la luno

Dua vizito (sed akcidenta) al la luno. -- La ŝipo pelata per uragano mil kilometrojn super la supraĵo de la akvo. -- Nova atmosfero renkontas ilin kaj portas ilin en vastegan havenon sur la luno. -- Priskribo pri la loĝantoj kaj ilia eniro en la lunan mondon. Bestoj, kutimoj, bataliloj, milito, vino, vegetaĵoj ktp.

Mi jam informis vin pri vojaĝo, kiun mi faris al la luno, por serĉi mian arĝentan hakilon; mi poste faris alian vojaĝon en multe pli agrabla maniero kaj restis sur la luno sufiĉe longan tempon por noti kelkajn aferojn, kiujn mi provos priskribi tiel precize, kiel mia memoro al mi permesos.

Mi partoprenis esplorvojaĝon laŭ peto de malproksima parenco, kiu havis la strangan ideon, ke oni povas trovi homojn, kiuj estas same grandaj kiel tiuj priskribitaj de Gulliver en la Imperio de Brobdingnag. Mi ĉiam konsideris tiun rakonton kiel fabelon; tamen, por plaĉi al li, ĉar li faris min sia heredonto, mi akompanis lin. Ni ŝipveturis al la sudaj maroj, kien ni venis, ne vidinte ion rimarkindan krom kelke da flugantaj viroj kaj virinoj, kiuj ludis "saltantan ranon" kaj dancis menueton en la aero.

En la dek-oka tago, post kiam ni preterpasis la insulon Otaheite, kiun kapitano Cook menciis kiel la lokon, de kie li alportis Omai-n, uragano alten blovis la ŝipon minimume mil kilometrojn de sur la supraĵo de l' maro kaj tenis ĝin en tiu alteco, ĝis kiam freŝa ventego leviĝis kaj plenigis la velojn en ĉiuj partoj, kaj nun ni vojaĝis antaŭen kun terura rapideco; tiel ni veturis super la nuboj dum ses semajnoj. Fine ni trovis grandan landon sur la ĉielo, similan al ronda kaj brileganta insulo, kie ni, atinginte oportunan havenon, surbordiĝis kaj tuj trovis, ke ĝi estas loĝata. Malsupre de ni, ni vidis alian teron kun urboj, arboj, montoj, riveroj, maroj, ktp., kiu laŭ nia konjekto estis la mondo, kiun ni forlasis.

Ĉi tie ni vidis grandegajn figurojn rajdantajn sur mirige grandegaj vulturoj, el kiuj ĉiu havis tri kapojn. Por havigi al vi ideon pri la grandeco de tiuj birdoj, mi devas informi vin, ke ĉiu el iliaj flugiloj havis la larĝecon kaj la sesoblan longecon de la ĉefa velo de nia ŝipo proksimume sescent-tuna. Anstataŭ rajdi sur ĉevaloj, kiel ni faras en ĉi tiu mondo, la loĝantoj de la luno (ĉar ni nun trovis, ke la insulo estas la luno) ĉirkaŭflugas sur tiuj birdoj.

La reĝo ĝuste estis okupita per milito kontraŭ la suno, kaj li proponis al mi oficiran komision; sed mi rifuzis la honoron, kiun Lia Reĝa Moŝto intencis doni al mi.

Ĉio en tiu mondo havas eksterordinaran amplekson! Ordinara pulo ne estas multe pli malgranda ol unu el niaj ŝafoj. En milito la ĉefaj bataliloj estas rafanoj, kiujn oni uzas kiel sagojn; ĉiu, kiu estas vundita per tia sago, tuj mortas. La ŝildoj de la lunanoj estas faritaj el fungoj, kaj kiam rafanoj ne estas haveblaj pro ŝanĝo de la sezono, ili uzas tigojn de asparago.

Mi vidis tie ankaŭ kelkajn indiĝenojn de la hundo-stelo; komerco logas ilin al vagado. Iliaj vizaĝoj similas tiujn de granda dogoj, la okuloj troviĝas proksime de la suba parto aŭ pinto de la nazo. Palpebrojn ili ne havas, sed ili kovras siajn okulojn dom dormo per la fino de sia lango; ili kutime havas la altecon de dudek futoj. Oni ne nomas ilin speco de homoj, sed kuirantaj bestoj, ĉar ili preparas sian manĝaĵon per fajro, kiel ni faras tion. Sed ili ne perdas tempon per manĝado; ili malfermas sian maldekstran flankon kaj metas la tutan kvanton da manĝaĵo per unu fojo en la stomakon; poste ili refermas la flankon ĝis la sama tago de la sekvanta monato. Ili regalas sin per manĝaĵo ne pli ofte ol dek du fojojn dum jaro, do unu fojon en monato. Ĉiu krom manĝegulo aŭ Epikurano certe preferas ĉi tiun metodon al la nia.

Estas nur unu sekso inter la kuirantaj bestoj kaj ĉiuj aliaj bestoj sur la luno; ili ĉiuj estas produktoj de arboj diversgrandaj kaj diversfoliaj. Tiu arbo, kiu produktas kuirantan beston aŭ homan specon, estas multe pli bela ol ĉiuj aliaj arboj; ĝi havas grandajn rektajn branĉojn kaj karnokolorajn foliojn, kaj la fruktoj, kiujn ĝi produktas, estas nuksoj aŭ silikvoj, kovritaj de malmola ŝelo kaj longaj minimume du metrojn. Kiam ili maturiĝas, kio estas juĝata laŭ la ŝanĝita koloro, oni tre zorge kolektas kaj flankenmetas ilin por difinita tempo; kiam oni volas vivigi la semon de tiuj nuksoj, oni ĵetas ilin en grandan kaldronon da bolanta akvo, kiu malfermas la ŝelon post kelkaj horoj, kaj la kreitaĵo elsaltas.

La naturo formas ilian menson por diversaj okupoj antaŭ ilia alveno en la mondo; el unu ŝelo elvenas militisto, el alia -- filozofo, el tria -- teologo, el kvara --leĝisto, el kvina -- terkulturisto, el sesa -- arlekeno, ktp., kaj ĉiu el ili tuj komencas sin perfektigi, ekzercante praktike tion, kion li antaŭe sciis nur teorie . . . .

Kiam ili maljuniĝas, ili ne mortas, sed fariĝas aero kaj forvaporiĝas kiel fumo! Trinkaĵon ili tute ne bezonas; la solaj eliraĵoj de sia korpo foriĝas senkonscie kaj pere de ilia spirado. Ili havas sur ĉiu mano nur unu fingron, per kiu ili faras ĉion en same perfekta maniero kiel ni, kiuj havas kvar fingrojn kaj polekson. Ilia kapo estas lokita sub la dekstra brako, kaj kiam ili estas ekveturontaj aŭ preparas sin por iu forta movlaboro, ili kutime lasas la kapon hejme, ĉar ili povas konsulti la kapon en kiu ajn distanco; ĉi tio estas tre ordinara kutimo; kaj se altranguloj aŭ eminentuloj inter la lunanoj havas inklinon vidi, kio okazas en la simpla popolo, ili restas hejme, sed sendas sole sian senkorpan kapon, kiu ĉeestas nerekonate kaj revenas laŭvole kun raporto pri la okazintaĵoj.

La kernoj de iliaj vinberoj ĝuste similas hajlerojn, kaj mi estas plene konvinkita, ke kiam ventego skuas iliajn vinberarojn kaj deĵetas la fruktojn de sur la branĉoj, la kernoj falas malsupren kaj formas nian hajlon. Mi konsilas al tiuj, kiuj same opinias, konservi kvanton de la hajleroj ĉe la plej proksima hajlado kaj fari lunan vinon. Ĝi estas populara trinkaĵo ĉe S. Luko.

Kelkajn rimarkindajn cirkonstancojn mi preskaŭ forgesis. Ili uzas sian ventron tiel same, kiel ni uzas sakon, kaj ĵetas en ĝin ĉion laŭ bezono, ĉar ili povas fermi aŭ malfermi ĝin laŭvole, kiel ankaŭ la stomakon. Ili ne estas ĝenataj per internaĵoj, hepato, koro aŭ intestaro, nek embarasitaj per vestoj, kaj neniu parto de ilia korpo estas maldeca por montrado. La okulojn ili povas elpreni el ilia loko kaj reenmeti laŭvole, kaj ili povas vidi per ili same bone, se ili tenas ilin en la manoj, kiel en la kapo, kaj se per iu katastrofo ili perdas aŭ difektas okulon, ili povas aĉeti aŭ pruntepreni alian kaj vidi per ĝi tiel klare, kiel ili vidas per siaj propraj. Negocistoj kun okuloj estas tial tre multnombraj en plej multaj partoj de la luno, kaj en ĉi tiu sola punkto ĉiuj loĝantoj estas tre kapricaj; jen verdaj kaj jen flavaj okuloj estas laŭmodaj.

Mi scias, ke tiuj aferoj ŝajnas strangaj; sed se iu ombro de dubo restas en ies menso, mi ripetas: li mem vojaĝu tien, kaj tiam li ekscios, ke mi estas verema vojaĝisto.

Daŭrigota...

La Verda Trobadoro

Jen Via Mondo
teksto, muziko: Woody Guthrie
traduko: Pilger

Aŭskultu!

Jen via mondo, jen nia mondo
Kun monta neĝo kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Kiam mi iris sur voj' sen celo,
Jen supre brilis blua ĉielo,
Kaj orregalo ŝajnis grena valo:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Vagante, spurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif' dezerta,
Dum mi sopiris, iu voĉo diris:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Mi la okulojn ŝirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de oceano,
La suno dronis kaj voĉo sonis:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Okazontaj eventoj:

Konversacia Rondo. Komunuma Ĉambro de la manĝaĵ-vendejo "Wild Oats" ("Sovaĝaj Avenoj"). 1-an de decembro, 2000
8823 Ladue Road (proksime al la krucvojo de I-170 kaj Ladue). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Zamenhofa Bankedo 10-an de decembro, 2000
Vidu la "Notojn de la Prezidanto"

Kunveno, Biblioteko Buder. 19-an de decembro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado komenciĝos je la 6-a ptm.