Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Oktobro, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 17)
La Verda Trobadoro
Diversaĵoj
Okazontaj eventoj

Bob Clark: Notoj de la prezidanto

Verŝajne nia klubo baldaŭ ŝanĝiĝos. Ni jam forlasis la aĉan Salatujon kaj prove kunsidis KoRo-e ĉe pli alloga kunvenejo: "Sovaĝaj Avenoj". Ĉi-jare nur malplimulto el la membraro aŭ kutime ĉeestis la kunvenojn aŭ kontribuis verkojn al la Bulteno. Cetere, unu el niaj plej aktivaj membroj --Peggy-- estraraniĝis je ELNA kaj ne plu havis tiom da tempo kiel pasintece. Venontjare ŝi patriniĝos kaj havos eĉ malpli da tempo. Kaj, kiel certigos nia paciencegema redaktisto, mi mem ne ofte havis tempon fari "La Notojn De La Prezidanto" tiel ĝustatempe kiel dezirinde. Ankaŭ aliaj membroj spertis vivpostulojn kiuj restigis al ili malpli da tempo por subteni klubajn aferojn, ĉu ne? Do, kion fari?

Dum la pasinta kunveno, niaj kutimaj ĉeestantoj iomete pridiskutis tian demandon. Danjelo proponis kelkajn interesajn ideojn kiujn ni ĉiuj devus konsideri. Ekzemple, li proponis ke ni ne kunvenu po trifoje ĉiumonate. Prave, ŝajnas iom strange kunveni dufoje samsemajne kiel ni faros ĉi-monate! Danjelo sugestis ke ni kunvenu dufoje ĉiumonate -- kunvenante nur je la KoRo kaj la tria-marda biblioteka kunveno.

Cetere, Liĉjo [tio estas mi, laŭ la kutima nomado de la Sanktaluisanoj. red], reveninte de NASK [la somera kursaro en Sanfrancisko. red] proponis ke ni pligrandigu la koncepton de nia Bulteno. Li proponis ke nia bulteno estu anstataŭigota per tra-monda ret-revuo de originalaj esperantaj verkoj de iuj ajn verkistoj. Li jam varbis siajn NASKajn kunĉeestintojn por kontribui verkojn kaj verŝajne kelkaj bonvenos tian proponon kaj volunte kontribuos.

Finfine, ni diskutis ĉu nia malgranda klubo (havante malpli ol dek kutimajn ĉeestantojn) vere bezonas kvar-personan estraron. Denove Danjelo proponis ke eble ni malpligrandigu la estraron. Eble ni nur havu du estrojn, ekzemple, Prezidanto/Sekretario kaj Vicprezidanto/Kasisto.

Se vi havus opiniojn pri ĉi tiaj proponoj kaj aparte se vi havus aliajn la viajn, mi instigus vin ĉeesti aŭ la KoRo-n aŭ la venontan kunvenon por pridiskuti ilin. Ni esperas decidi pri la venontjaraj aferoj antaŭ ol ni festos la Zamenhofan Bankedon.

Do, verŝajne la venonta jaro alportos multajn interesajn ŝanĝojn, ĉu ne?

Bob Clark

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Ĉi-monate gastas (kun sia permeso) Christer Kiselman, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu verkis raporton pri la publika kunsido de la Akademio dum la Universala Kongreso en Telavivo. Mi kredas ke niaj legantoj trovos la raporton interesa, kaj per ĝi spertos parton de la kongresa etoso.

Kore,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

LA AKADEMIO DE ESPERANTO SIN PREZENTIS EN TEL-AVIVO

Laŭ jam plurjara tradicio la Akademio de Esperanto prezentis sin al la kongresa publiko dum la Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo. Tio okazis 2000 07 30, inter 11:30 kaj 13:00.

Ĉeestis naŭ akademianoj: Geraldo Mattos (prezidanto), Christer Kiselman (vicprezidanto), Werner Bormann, Boris Kolker, Brian Moon, Spomenka Ŝtimec, Humphrey Tonkin, Amri Wandel kaj Yamasaki Seiko. Krome ĉeestis eble cent aliaj kongresanoj.

La prezidanto, Geraldo Mattos, bonvenigis la ĉeestantajn kongresanojn. Li voĉlegis leteron de Marjorie Boulton, neĉeestanta membro de AdE, kiu esprimis esperon ĉeesti dum la venonta UK en Zagrebo. Li prezentis sin mem kaj siajn du ĵus aperintajn librojn: "Barbaraj sonoj kaj sonetoj" kaj "En la komenco estas la vorto". Poste la aliaj ĉeestantaj membroj prezentis sin. Spomenka Ŝtimec kaj Christer Kiselman menciis la planatan internacian simpozion en Zagrebo 2001 07 28--30 pri lingva planado kaj leksikologio, kiu estiĝas dank'al kunlaboro inter AdE kaj la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Christer menciis la revuon Esperantologio / Esperanto Studies, kies unua kajero aperis en 1999 kaj al kies dua kajero estas jam akceptitaj ses kontribuaĵoj. Yamasaki Seiko prezentis la komision por kunlaboro inter AdE kaj aliaj lingvaj institucioj, speciale ILEI.

La prezidanto invitis demandojn de la ĉeestantaro. Multaj esprimis opiniojn pri lingvaj fenomemenoj. Unue demandis Robert Moerbeek (KN 181): temis pri la esprimo "rezulti en", kiu lin ĉagrenetas, kontraste al "rezulti el", kiun li aprobas. Humphrey opiniis ke oni povas diri same bone "Malbona stirado rezultis en akcidento" kiel "La akcidento rezultis el malbona stirado". Tamen Brian, Christer kaj Geraldo opiniis ke nur la dua estas bona esprimo.

Istvan Ertl (KN 311) demandis kiom da demandoj ricevis la lingva servo gvidata de Stefan Maul. Respondis Boris: En la komenco sufiĉe multajn; lastatempe nur malmultajn.

Petro Ŝamgar (KN 404) demandis kion oni diru por la angla esprimo "patronize". Iu proponis: "moŝtumi".

Lige al la lasta demando Geraldo diris ke li proponos ke AdE faru naŭan Oficialan Aldonon, ampleksantan du mil vortojn.

Daniel Pfeiffer (KN 612) demandis kion faros AdE pri la "landnoma kaoso". Respondis Werner: estas du sistemoj. Brian samopiniis: estas du sistemoj, ne kaoso. Humphrey: la du sistemoj respegulas la kaoson de la mondo; li preferas la kaoson. Pit Kreiner (KN 613) asertis ke la du sistemoj eĉ prezentas avantaĝon.

Michael Cwick (KN 1175) proponis ke oni ĉiam uzu la originan nomon por landoj kaj urboj, do ekzemple "Sverige" por Svedio. Werner kaj Brian respondis. Kelkaj landoj havas du aŭ plurajn oficialajn nomojn, memorigis Brian; ekzemple Finnlando nomiĝas Suomi kaj Finland; kiel do elekti?

Gilbert Ledon (KN 470) postulis de AdE pardonpeton pro la traktado de la landnoma problemo. Antaŭe oni nomis la loĝantojn de Brazilo "braziloj", kaj la lando "Brazilio". Respondis Geraldo: en nia lingvo kutimo estas leĝo: ni devas akcepti la formon "Brazilo".

Marija Pozder Almada (KN 112) demandis kiel oni prononcu la "ĉ", uzata de multaj en retmesaĝoj. Christer kaj Brian respondis: temas nur pri la litero ĉ.

Ursula Niesert (KN 325) montris al la manko de juraj terminoj en esperanto. Estas laŭ ŝi problemo, ĉar ili tre varias de lando al lando. Brian respondis ke ne ekzistas ampleksa vortaro de juraj terminoj; ekzistas ja vortaroj, sed ne ampleksaj. Humphrey substrekis la malfacilon de la demando, ĉar la juraj sistemoj de la mondo ne kongruas.

Robinson Mattos (KN 743) memorigis pri propono de Aleksandr Kerbel (KN 402) por nomi nombrojn. Ekzemple 10^26 (dek alt dudek ses) oni prononcu "aj-dudek-ses"; 10^-35 (dek alt minus tridek kvin) oni prononcu "mi-tridek-kvin". Temas do pri du prefiksoj, "aj-" kaj "mi-", kun la signifo "dek alt" respektive "dek alt minus". Ili estu uzeblaj ankaŭ laŭ la ekzemploj 5 x 10^26 (kvin oble dek alt dudek ses) "kvin aj-dudek-ses", 4 x 10^-35 (kvar oble dek alt minus tridek kvin) "kvar mi-tridek-kvin", do ankaŭ kun la signifo "oble dek alt" respektive "oble dek alt minus". Christer ne volis prijuĝi la propon dum tiu kunveno.

Ciril Lang (KN 117) demandis ĉu AdE iam faras agadan raporton, ekzemple jarraporton. Geraldo kaj Werner respondis ke aktivecaj raportoj estas regule aperigitaj en la Aktoj de la Akademio, kiuj tamen ne aperas ĉiun jaron.

Katarina Eckstadt (KN 251) opiniis ke nomoj kiaj Pollando, Ruslando estas germanismoj, kiujn AdE devus per decidoj kondamni. Brian respondis ke decidoj povus esti vanaj; prefere la akademio rekomendu.

Fine Boris rakontis ke unu kongresano, nome Aleksandro Gofen (KN 552, momente ne ĉeestanta), postulis ke la akademio malpermesu ĉiujn superfluajn vortojn. Tamen oni ne povas difini la nocion de superflua vorto... La akademio estas fajrobrigado, kiu ĉiam estas preta, nur iom dormetas.

Geraldo kaj Humphrey petis proponojn pri novaj membroj. La akademio ne havas membron el Afriko.

La prezidanto fermas la kunvenon je 13:00.

Verkis la noticon

Christer Kiselman

Komputilreta adreso: kiselman@math.uu.se
Upsala Universitato
Matematika Instituto
Poŝtkesto 480
SE-751 06 UPPSALA
Svedio
URL: http://www.math.uu.se/~kiselman
"Nia specio ŝategas kompliki la vivon." Ursula K. LeGuin

El Nia Poezio

La Dia Komedio, de Dante: Krom la majstra traduko de Kalocsay, ekzistas dua traduko (senrima) de la italo Giovanni Peterlongo. Tiun tradukon oni eldonis en la jaro 1963 [Serio Oriento-Okcidento--Eksterordinara Eldono, sub aŭspicioj de Itala Esperanto-Federacio, de Itala Instituto de Esperanto kaj de Universala Esperanto-Asocio] en luksa vesto, grandformata, kaj dulingve (Esperanto/Itala). La italan kaj la esperantan tradukojn oni legas en paralelaj kolumnoj. Do ĉi-monate mi prezentas al vi la tradukon de Peterlongo:

En mezo de l' vojaĝ' de nia vivo
en arbareg' malluma mi troviĝis,
ĉar mi de l' rekta vojo forvojiĝis.
Ha kiom pezas diri kia estis
tiu arbar' sovaĝa, kruda, densa,
kiu eĉ' pense renovigas timon!
Amaras ĝi, kaj mort' malmulte plias;
sed, por pritrakti la trovitan bonon,
mi diros l' aliaĵojn ekviditajn.
Kiel eniris mi, diri ne eblas,
tiom mi estis dormoplena, kiam
mi de l' vereca vojo deflankiĝis.
Sed, kiam mi piedon de monteto
atingis, kie tiu val' finiĝis,
kiu jam koron mian time pikis,
alten rigardis mi: jen ĝiajn ŝultrojn
jam vestis la radioj de l' planedo
rekte gvidanta nin laŭ ĉiu vojo.
Nun kvietiĝis iom timo, kiu
daŭris en lag' de l' koro dum la nokto
kiun pasigis mi tiel plorinde.
Kaj, kiel iu kun spirad' angora,
el mar' veninte borden, sin returnas
al akvo danĝerplena kaj rigardas,
animo mia ankoraŭ fuĝanta
sin turnis por rigardi la pasejon
kiun neniam viva ul' trairis.

El vidpunkto de la arto poezia, estas interese kompari la du tradukojn. Do jen la Kalocsaya traduko el la pasintmonata numero:

Je l' vojomez' de nia vivo tera
mi trovis min en arbareg' obskura,
ĉar perdiĝinta estis vojo vera.
Ho, ve eĉ diri, kia lok' terura
estas ĉi kruda, pena dens' arbara,
revekas timon eĉ memoro nura.
Eĉ mort' apenaŭ estas pli amara.
Sed traktos mi pri renkontita ĉio,
por ke l' trovita Bono iĝu klara.
Kiel alvenis mi? Sen propra scio.
Mi vagis tiam tiel sonĝgravede,
de l' ĝusta voj' mi trafis al devio.
Sed troviĝinte fine mont-piede,
ĉe l' fin' de tiu valo, kiu sidis
sur mia koro tiom tim-obsede:
mi, ekrigarde, la montsupron vidis,
radivestita de l' Planedo glora,
kiu la homajn paŝojn ĉiam gvidis.
Nun iom cedis mia sent' angora,
daŭrinta en la kor' tra l' nokto jena,
pasinta inter tia zorg' dolora.
Kaj kiel iu, kun spirego pena,
se el marŝtormo sin al bord' li ŝovis,
sin turnas al la akvo danĝerplena:
l' animo, kiu ĵus rifuĝon trovis,
rigardon turnis al la vojo, kian
neniam viva hom' transiri povis.

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 17.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Vojaĝo orienten. - La Barono prezentas amikon, kiu neniam trompis lin. - Li gajnas cent gineojn, fidante al la nazo de tiu amiko. - Ĉasado surmare. - Aliaj cirkonstancoj, kiuj espereble kaŭzos al la leganto ne malgrandan plezuron.

Dum vojaĝo, kiun mi faris al Orienta Hindujo kun Kapitano Hamilton, mi havis ĉe mi plej amatan ĉashundon; ĝi valoris, por uzi konatan frazon, sian pezon en oro, ĉar ĝi neniam min trompis. Iun tagon, kiam ni estis, laŭ la plej bona observado, kiun ni povis fari, en distanco de minimume tricent mejloj de tero, mia hundo subite ekflaris; mi observis ĝin proksimume unu horon kun mirego kaj menciis la cirkonstancon, al la ŝipestro kaj al ĉiuj oficiroj sur la ŝipo, asertante, ke ni nepre estas proksime de tero, ĉar mia hundo flaris ĉasaĵon. Pri tio ĉiuj ridis; sed tio ne ŝanĝis eĉ iomete la bonan opinion, kiun mi havis pri mia hundo. Post long disputo por kaj kontraŭ mi sentime diris al la ŝipestro, ke mi fidas la nazon de mia hundo pli multe ol ĉiujn okulojn de la ŝipanaro, kaj tial mi proponis veti la sumon, kiun mi kontraktis pagi por mia vojaĝo (t.e., cent gineojn), ke ni trovos ĉasaĵon post malpli ol duonhoro. La ŝipestro (bona bravulo) ridis denove, petis Sinjoron Crawford*, la kuraciston, ke li palpu mian pulson; li faris tion kaj raportis, ke mi estas perfekte sana. La sekvanta dialogo okazis inter ili; mi aŭdis ĝin, kvankam ĝi estis parolata mallaŭte kaj en kelka distanco.

Ŝipestro: Lia cerbo estas en malordo; mi ne povas kun honoro akcepti lian veton.

Kuracisto: Mi opinias male; li estas tute sana kaj pli multe kredas al la flarkapablo de sia hundo ol al la opinio de ĉiuj oficiroj sur la ŝipo; li certe malgajnos, kaj tion li ja meritas.

Ŝipestro: Tia veto ne povas esti justa de mia flanko; tamen mi akceptos ĝin, eĉ se mi redonos lian monon poste.

Dum ĉi tiu interparolo la hundo daŭrigis sian flaradon kaj konfirmis al mi pli multe mian antaŭan opinion. Mi proponis la veton duan fojon, ĝi tiam estis akceptata. "Farite!" apenaŭ estis eldirita ĉe ambaŭ flankoj, kiam kelke da maristoj, kiuj fiŝkaptis en la longa boato, alligita al la posta parto de la ŝipo, harpunis tre grandan ŝarkon, kiun ili surŝipigis. Tuj ili komencis distranĉi ĝin, por enbareligi la oleon, kej jen – ili trovis ne malpli ol ses parojn da vivantaj perdrikoj en la stomako de ĉi tiu besto.

Ili estis en tiu situacio jam tiel longatempe, ke unu el la perdrikinoj estis sidanta sur kvar ovoj, kaj kvina ĵus elkoviĝis, kiam la ŝarko estis malfermata. Ĉi tiun junan birdon mi edukis, metante ĝin al katidaro, kiu venis en la mondon kelkajn minutojn antaŭe! La maljuna katino amis ĝin tiel kiel iun el siaj propraj idoj kvarpiedaj, kaj kiam la birdido forflugis tiel malproksimen, ke la katino ne povis atingi ĝin, la katino estis tre malgaja ĝis ĝia reveno. Inter la aliaj perdrikoj estis kvar inoj; unu aŭ alia ĉiam estis sidanta sur ovoj dum la vojaĝo, kaj tiel ni havis sufiĉon da ĉasaĵo por la tablo de la ŝipestro. Al la brava hundo (ĉar ĝi estis la kaŭzo de mia gajno de cent gineoj) pro dankemo mi donis la ostojn ĉiutage kaj kelkafoje eĉ tutan birdon. *Elparolu: Kroford.

Daŭrigota...

La Verda Trobadoro

Samideana Trinkkanto

Aŭskultu!

Por Esperanto se vi klopodas kiel ni,
Kaj pace varbas ĉiun por ĝi:

Refreno:
Jen mia mano, samideano.
Ĝoju ni, trinku ni! Je via sano!
Ĝoju ni, trinku ni! Je via sano!
Ĝoju ni, trinku ni! Je via sano!

Se l' antaŭjuĝon malhelan de la nuna hor'
Per verda stelo pelas vi for:

En estonteco, se fine venkos nia pen'
Nin rekonigos granda festen'.

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Diversaĵoj

Kunveno de la 15-a de aŭgusto, 2000

Ĉeestis la kunvenon Nancy Casey, Bob Clark, Duncan Charters, Peggy Dolter, Dan Gibbons, kaj Jerry Johnson. Vizitis nin komencanta esperantisto kiu estas lernanto en la Mezlernejo de Affton.

Baldaŭ post la sepa, subite aperis Stefano Gerrie, unu el la fondintaj membroj de la nuna loka grupo. Stefano ne partoprenadis klubajn aferojn de post antaŭ preskaŭ dek jaroj. Li kunportis kelkajn skatolojn de klubaj kronikoj -- malnovaj protokoloj kaj financaj etatoj -- kaj kajeron de novaĵleteroj ricevitaj de aliaj grupoj. Li babilis iomete per lerta Esperanto, kaj tiam adiaŭis nin kaj foriris. Ni dividis la skatolojn inter la kasisto, la sekretario, kaj la redaktisto de la bulteno.

Kelkaj denove priparolis la financajn aferojn de ELNA. Dan Gibbons parolis kun nia vizitanto pri lecionoj por plibonigi lian scion de Esperanto.

Poste komenciĝis afer-kunsido en kiu ni priparolis multajn aferojn.

1. La Zamenhofa Bankedo okazos ĉe la restoracio Bevo-Mill dimanĉon, la 10-an de decembro, je la 6-a ptm. La restoracio provizas 12 malsamajn ĉefmanĝaĵojn, sed la klubo devos elekti tri kiujn ni povos prezenti kiel elektojn al niaj membroj.

2. La Rostfesto okazos ĉe la hejmo de Bob Clark dimanĉon, la 10-an de septembro, je la 2-a ptm.

3. Amanda Higley, diplomiĝinto de la Kolegio Principia, jam vojaĝis trans Eŭropo uzante la Pasportan Servon. Ŝi deziras prelegi ĉe multaj lokoj en Usono pri siaj spertoj kaj pri Esperanto. Ni priparolis kie ŝi povus prelegi en Sankta-Luiso. Eble la Mezlernejo de Principia en Vojo Klejtono estus taŭga loko por ŝia prelego.

4. Bob Clark presis folietojn pri Esperanto kaj disdonis ilin al la klubanoj. Ni eble povus afiŝi ilin en publikaj lokoj por varbi pri la Internacia Lingvo.

5. La klubanoj priparolis nian ekspozicion en la Ĉefa Biblioteko de la Konteo [aŭ Kantono, aŭ Distrikto, aŭ Graflando, aŭ . . . --red.] La ekspozicio okazos dum januaro.

6. Fine ni parolis pri kiel oni plej bone povos instrui Esperanton al komencantoj.

Kunveno de la 5-a de septembro, 2000

Ĉeestis la kunvenon Nancy Casey, Bob Clark, Peggy Dolter, Dan Gibbons, Jerry Johnson, Rod Mason, kaj Jeff Wilson. Unuafoje vizitis nian kunvenon esperantisto Lee Lewis. Lee ne estas komencanto, sed li lastatempe transloĝiĝis al Sankta-Luiso el Florido.

Bob diris ke li jam prunteprenis ekzemplerojn de la unuaj du vidbendoj el la serio "Pasporto al la Tuta Mondo". Li opiniis ke la vidbendoj estos utilaj se oni ankaŭ havos la akompanan lernolibron.

Lee Lewis klarigis ke lia nomo "Lee" fakte ne estas lia formala nomo. Post tio, kelkaj personoj priparolis siajn karesnomojn.

Danjelo Gibbons raportis ke nun li nove akiris malnovan komputilon. Li ankaŭ parolis iomete pri sia posteno en la fako de aŭtobusaj bibliotekoj ĉe la kontea bibliotek-sistemo.

Oni menciis la esprimon "artefaritaj lingvoj", kaj Lee uzis interesan metaforon por priskribi la malsamecon inter "naturaj" kaj "artefaritaj" lingvoj. Se lingvoj estus plantoj en ĝardeno, laŭ li "artefaritaj" lingvoj estus la kultivitaj plantoj kaj "naturaj" lingvoj estus la herbaĉoj (aŭ trudherboj).

La klubo decidis prokrasti la Rostfeston ĝis la 24-a de septembro. Ĉiuj konstatis ke nesufiĉaj membroj jam ricevis informon pri la originala dato. La loko kaj horo restos la samaj.

Oni priparolis la proponitajn prelegojn de Amanda Higley. Pro tio ke Lee Lewis estas dungito de Vaŝingtono-Universitato, oni proponis ke li kontrolu pri la ebleco ke ŝi povus prelegi tie.

Bob Clark diris ke li nun legas la esperantan romanon "Kiel Akvo de l' Rivero". Li petis klarigon pri du gramatikaj demandoj el la libro, kaj Dan klarigis la problemajn frazojn.

Danjelo menciis ke li nun legas la esperantan tradukon de la Biblio. Li neniam antaŭe legis angle tiom el tiu libro.

Peggy kunportis kelkajn esperantajn ludojn, kaj ni pasigis la plejparton de la lasta horo ludante la kartludon "Ludi kaj Lerni".

Kunveno de la 19-a de septembro, 2000

Ĉeestis la kunvenon Bob Clark, Peggy Dolter, Dan Gibbons, Jerry Johnson, kaj Lee Lewis.

Bob disdonis vetur-informon por atingi lian domon por ĉeesti la Rostfeston je dimanĉo.

Peggy parolis iomete pri sia vojaĝo al Novjork-ŝtato por viziti sian esperanto-koresponanton el Norvegio. Li kaj lia fianĉino vizitis tiun parton de Usono dum mallonga tempo.

Lee Lewis kaj kelkaj aliaj klubanoj priparolis la trovadon de esperantaj kantoj per la interreto. Oni tajpu "Esperanto MP3" por komenci la serĉon.

Bob jam mendis la vidbendon de la filmo "Angoro" el la Flandra Esperanto-Ligo, sed tiu vidbendo ne funkcias en usonaj vidbend-aparatoj.

Peggy menciis ke oni diras ke la gazeto "El Popola Ĉinio" estos havebla per la interreto. Tiam oni ne plu eldonos paperajn ekzemplerojn de tiu gazeto.

Post kiam oni demandis al Danjelo pri lia "nova" malnova komputilo, li proklamis ke li ne deziras malŝpari tro de sia tempo ĉe la interreto. Li ankaŭ donis la opinion ke la lasta bona inventaĵo estas la biciklo. Tio instigis viglan interparoladon pri aliaj eble bonaj inventaĵoj. Priparolante la radion, oni diris ke ĝi havebligas muzikon al ĉiuj. Aliflanke, Dan notis ke antaŭ la epoko de la radio homoj vere atentis ludantajn muzikistojn, ĉar bona muziko estis malofta plezuro. Nun homoj atentas aliajn aferojn dum muzikistoj ludas.

Post tio, Dan parolis pri la organizo, S.A.T. Laŭ lia scio, S.A.T. -- kiel ELNA -- ankaŭ havas financajn problemojn.

Oni diris ke ekzistas ret-paĝo de UEA, kiu listigas ĉiujn eldonitajn esperantajn verkaĵojn. Tio povas esti valora fonto de informo.

Jerry kunportis la kvar ekzemplerojn de la libro "Peter Jameson's Secret Language" kiujn donacis Sylvan Zaft al nia klubo. La klubanoj priparolis kion fari al la libroj. Bob prunteprenis unu libron por montri al sia pli maljuna filino. Dan prenis unu libron por kontroli ĉu la biblioteko, ĉe kiu li laboris, povos uzi ĝin.

Je la fino de la kunveno, Lee Lewis montris al ĉiuj kelkajn bildstriojn en kiuj li tradukis la vortojn al Esperanto. Ĉiuj donis sugestojn al Lee rilatajn al lia traduko, kaj oni menciis ke la tradukado de bildstrioj kaj ŝercoj estas tre malfacila afero.

Raportis Jerry Johnson, pri klubaj kunvenoj

Okazontaj eventoj:

Konversacia Rondo, komunuma ĉambro de la manĝaĵ-vendejo "Wild Oats" ("Sovaĝaj Avenoj"). 3-an de novembro, 2000
8823 Ladue Road (proksime al la krucvojo de I-170 kaj Ladue). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 21-an de novembro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado komenciĝos je la 6-a ptm.