Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Lee Miller
Stabanoj: Danjelo Gibbons, Peggy Dolter

Frontpaĝo

Septembro, 2000

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Bob Clark: Notoj de la prezidanto
Lee Miller: El mia lingva angulo...
El Nia Poezio
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 16)
La Verda Trobadoro
Okazontaj eventoj

Bob Clark: Notoj de la prezidanto

Ni ja spertis ĉi-jare strangegan veteron Sankta-Luize. Okazis multaj pluvegoj kaj nur antaŭnelonge malvarmiĝis. Pro multo de pluvo, vigle kreskas mia ĝardeno. Mi preferas kultivi legomojn kaj ĉi-jare mi havas multajn tomatojn, piprojn, karatojn, fabojn, ktp. Estas tre bona kreskjaro. Tamen, ne nur miaj legomoj profitis pro la bona vetero. Ankaŭ profitis kaj prosperis multe da herbaĉoj.

Mi devas konfesi ke kvankam mi ŝatas labori enĝardene tamen mi tre malŝatas forigi herbaĉojn. Tiuj plantoj kiujn ni nomas "herbaĉoj" fakte estas la originalaj plantoj kies parencoj kreskis kaj abundis ĉi tie pasintece. Mia ĝardeno nur nun situas en ilia antaŭa kreskloko. Pro tio ke mia ĝardeno fakte apartenas al la herbaĉoj, ili bone kreskas tie. Mi devas zorge kreskigi miajn legomojn sed la herbaĉoj kreskos kaj senprobleme kaj senhelpe pro sia taŭgeco.

Unu herbaĉo multe ĝenas min. Ĝian nomon mi ne scias sed mi ja bone konas la planton. Verŝajne ĝi estas speco de greso--eble digitalo--kaj ĝi vere vigle trudas ĉie tra la ĝardeno. Ĉiu planto elsendas multajn branĉojn kiuj, tuŝante la grundon, komencos kreski kiel novaj plantoj. Zorge kaj tedege mi devas ektrovi ĉiun planton kaj sekvi ĝiajn multajn branĉojn por eltiri ĉiujn. Ĉiu branĉo surhavas multajn radikojn kaj ne estas facile eltiri ĝin tute. Tamen, tiuj branĉoj kiujn mi ne tute forigis ja komencos kreski morgaŭ. Verŝajne mi neniam povos ekstermi ĉi tian planton.

Dimanĉe, kiam mi laboris en mia ĝardeno, estis varmege kaj mi devis forigi multajn tiajn herbaĉjon. Mi ankaŭ pripensis demandon kiun Danjelo kaj Peggy kaj mi diskutis pasintsemajne. Mi kreis reklamafiŝon por varbi novajn komencantojn kaj diris en ĝi ke ekzistas 2,000,000 da Esperantisoj tra la mondo. Danjelo kontraŭis kaj opiniis ke 500,000 estus pli bona takso. Mi serĉis rete sed ne povis ektrovi fin-pruvan takson. Tamen, verŝajne 500,000 estus pli ĝusta. Tiu fakto iom deprimis min. Mi pensis kiel ni frustriĝas pro tio ke nia bona lingvo ankoraŭ ne tiom akceptiĝis monde. Fakte, mi sentis min iom soleca pro manko de plimulto de mondaj samideanoj.

Eble la suno tro brilis aŭ tro forte frapis mian kapon sed, mi ekpripensis tiajn herbaĉojn, komparante ilin al Esperanto. Same kiel oni ne povos tute forigi la herbaĉojn pro tio ke ili tiom taŭgas por kreskado, oni ne povas forigi Esperanton pro tio ke ĝi tiom taŭgas kiel nenacia lingvo. Same kiel la herbaĉoj elsendas multajn branĉojn kiuj ĉiuj vigle kreskos, Esperanto ja havas multajn tramondajn parolantojn kiuj vigle plidisvastigos ĝin. Same kiel la pacienciaj, viglaj, taŭgaj herbaĉoj finfine gajnos la venkon en mia ĝardeno, tiel Esperanto pacience, vigle kaj pro taŭgeco finfine estos akceptita kiel monda helplingvo.

Kiam mi tion ekpensis tiam mi subite ne sentis min tiel soleca. Esperanto ankoraŭ ne estas kultivita kiel legomoj sed ĝi viglas kaj daŭras kiel herbaĉoj. Eble, ankaŭ kiel la herbaĉoj, ĝi foje konkeros la ĝardenon, ĉu ne?

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Se mi estus en dezerta insulo . . .

Amikoj,

Antaŭ kelkaj monatoj mi starigis la demandon: Se vi devus resti en dezerta insulo dum kelkaj monatoj, kaj povus porti kun vi nur kvin librojn por helpi pasigi la tempon, kiujn librojn vi elektus? (Kompreneble, temas nun nur pri esperantaj libroj!)

Kamarado Danjelo Gibbons respondis jene:

1. Plena Ilustrita Vortaro. La plej kompleta fonto de scio pri nia lingvo. Kelkfoje ĝi estas, laŭ mi, nefidinda; kaj tial, se mi devus skribi ion sur la dezerta insulo, mi preferus havi la pli malgrandan PV-on. Sed por legi, mi elektus la PIV-on, pro ties pli granda vortostoko kaj pli ampleksaj citaĵoj.

2. Esperanta Antologio. Trezorejo de nia poezio.

3. Vortaro de M. C. Butler (Esperanto-English). Ĉar en la poezio oni ofte renkontas substantivojn nekonatajn, kaj klarigo en Esperanto ne helpas pri kelkaj demandoj: Kiu birdo? Kiu floro?

4. La Mastro de l' Ringoj. Mi ne certas, ĉu tiu majstra traduko de W. Auld estas unu elekto aŭ tri, ĉar ĝi estas ja en tri volumoj. Tamen mi kunportos ĝin al la dezerta insulo kun aŭ sen ies konsento. Kompense mi rezignos la kvinan libron. [Noto de la redaktisto: Mi permesos la elekton; tiu estas unu verko en tri volumoj, do vere povas esti unu el la kvin.]

Nur Danjelo respondis, do mi ne povas bone priskribi la plej karajn verkojn de niaj grupanoj. Sed mi ja donos miajn proprajn respondojn. Al la dezerta insulo, mi portos kun mi tiujn librojn:

1. Plena Ilustrita Vortaro. Mi konsentas kun Danjelo, ke ĝi estas ampleksa, valora, kaj nemalhavebla verko. Dum la horoj sur la plaĝo, mi povos legi de paĝo al paĝo kaj frandi la difinojn kaj ekzemplojn. Kaj post mia foresto verŝajne mi ja havos pli grandan vortostokon, ĉu ne? Sed mi menciu, ke mi iom esperas ke mi ne devos iri ĝis la apero de la nova eldono -- la PIV2, kiun oni atendas eble eĉ dum la nuna jaro. Kvankam mi tre ŝatas la PIV-on, mi kredas ke en la insulo mi multe ĝuus la tralegadon de la nova eldono.

2. La Sankta Biblio. Kiel kristano, mi alte taksas la tekston de la Biblio. Sed kiel esperantisto, mi alte taksas la tradukon, kaj mi dezirus havi la sperton legi la tuton. Zamenhof mem tradukis la malnovan testamenton, dum la lastaj jaroj--eĉ monatoj--de sia vivo. Fakte li mortis antaŭ ol oni povis eldoni la Biblion, kaj lia edzino devis prizorgi la manuskriptojn kaj sendi ilin al Anglujo por redaktado kaj poste eldonado. Grupo de anglikanaj pastroj en Britio tradukis la novan testamenton, kaj iom reviziis la malnovan por ke la lingvo estu kongrua en la du partoj. Oni finfine eldonis la tutan libron nur en la jaro 1926; ĝia apero estis anoncita dum la 18-a Universala Kongreso en Edinburgo. Estas interese ke oni povis eldoni tiun ĉi gravan libron nur pro la financa subteno de du maljunaj kvakeraj fratinoj, Priscilla kaj Alĝerina Peckover.

3. Hungara Antologio. Tiu estas ampleksa libro kiu enhavas kaj hungaran poezion kaj hungaran prozon. Kaj la hungaran literaturon mi preskaŭ tute ne konas. Multajn el la poemoj tradukis Kalman Kalocsay. Dum la insulaj horoj mi lernos ion pri tiu lando en Eŭropo kie oni parolas malfacilan lingvon, kaj pri la kulturo kaj historio de la popolo el kiu fontis Kalocsay kaj Baghy.

4. Originala Verkaro. En la jaro 1929 aperis tiu ĉi granda, ampleksa verko pro la laboro de la germano D-ro Joh. Dietterle. En ĝi troviĝas multaj fruaj verkoj de Zamenhof: leteroj, artikoloj, prelegoj, poemoj, kaj aliaj diversaj aferoj. Eĉ dum tiu frua epoko de nia lingvo, D-ro Dietterle spertis kelkajn malfacilaĵojn trovi kaj eldoni la verkojn de Zamenhof. Kelkaj jam malaperis, kelkaj restis en privataj kolektoj, kelkajn li simple ne povis trovi. Kaj pri kelkaj la posedantoj simple rifuzis permeson! Sed li trovis sufiĉe da por eldoni 600-paĝan libron, kaj mi ĝin legos sub la tropika suno.

5. Kiel Akvo de l' Rivero. Tiu ĉi romano de Raymond Schwartz estas sufiĉe longa (480-paĝa) ke mi ne rapide finlegos ĝin. Ĝin verkis fame konata aŭtoro en Esperantio, kies verkoj estas plenplenaj de humuro, spritaĵoj, kaj bonega lingvo. Kaj ĝi estas unu el la plej gravaj originalaj verkoj en nia lingvo; ne traduko.

Do jen mia biblioteketo por la monatoj sur la atolo sub la palmarbo . . .

Tiu ĉi artikolo estas nepre daŭrigota! Mi deziras scii, kiun librojn VI portos al via insulo? Mi petas, karaj membroj kaj legantoj, ke vi iru al via librobreto, studu la librojn dum kelkaj minutoj, kaj sendu al mi mallongan raporton pri viaj 5 libroj kaj la kialoj por la elektoj.

Kore,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

El Nia Poezio

Jen la komencaj strofoj de Infero, de Dante Alighieri, en la traduko de Kalman Kalocsay:

Je l' vojomez' de nia vivo tera
mi trovis min en arbareg' obskura,
ĉar perdiĝinta estis vojo vera.
Ho, ve eĉ diri, kia lok' terura
estas ĉi kruda, pena dens' arbara,
revekas timon eĉ memoro nura.
Eĉ mort' apenaŭ estas pli amara.
Sed traktos mi pri renkontita ĉio,
por ke l' trovita Bono iĝu klara.
Kiel alvenis mi? Sen propra scio.
Mi vagis tiam tiel sonĝgravede,
de l' ĝusta voj' mi trafis al devio.
Sed troviĝinte fine mont-piede,
ĉe l' fin' de tiu valo, kiu sidis
sur mia koro tiom tim-obsede:
mi, ekrigarde, la montsupron vidis,
radivestita de l' Planedo glora,
kiu la homajn paŝojn ĉiam gvidis.
Nun iom cedis mia sent' angora,
daŭrinta en la kor' tra l' nokto jena,
pasinta inter tia zorg' dolora.
Kaj kiel iu, kun spirego pena,
se el marŝtormo sin al bord' li ŝovis,
sin turnas al la akvo danĝerplena:
l' animo, kiu ĵus rifuĝon trovis,
rigardon turnis al la vojo, kian
neniam viva hom' transiri povis.

La versformo estas tercino: aba bcb cdc ded efe fgf . . . ktp. Tiel la poemo estas en la itala, kaj oni devas pli ol iom miri ke Kalocsay povis tiel fari ankaŭ en Esperanto. Atentu la rimon kaj ritmon, kaj ĝuu la majstran lingvon.

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 16.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Ĉi tiu estas tre mallonga ĉapitro, sed ĝi enhavas fakton, pro kiu la memoro pri la Barono devas resti kara al ĉiu anglo, precipe al tiu, kiu eble havos la malfeliĉon, fariĝi militkaptito.

Ĉe mia reveno de Gibraltar mi vojaĝis al Anglujo tra Franclando. Kvankam mi estas alilandano, la vojaĝo ne kaŭzis al mi iun malfacilaĵon. Mi trovis, en la haveno de Calais, ŝipon ĵus alvenintan kun nombro da anglaj maristoj kiel militkaptitoj. Mi tuj elpensis la ideon, doni al tiuj bravuloj liberecon, kaj tion mi plenumis jene:

Farinte paron da grandaj flugiloj, longaj po cent dudek futoj kaj larĝaj po kvardek du, kaj alfiksinte ilin al mi mem, mi leviĝis je tagiĝo, kiam ĉiuj dormis, eĉ la gardostaranto sur la ferdeko. Ŝvebante super la ŝipo, mi alligis tri hokegojn al la topoj de la tri mastoj per mia ĵetilo kaj levis la ŝipon kelkajn futojn el la akvo kaj tuj poste ekflugis trans la markolon al Dover, kie mi alvenis post duonhoro! Ne plu bezonante tiujn flugilojn, mi donacis ilin al la guberniestro de Dover-Kastelo, kie ili nun estas ekspoziciataj por la scivolemuloj.

La kaptitoj kaj la francoj, kiuj gardis ilin, ne vekiĝis, ĝis kiam ili jam estis du horojn sur la Dover-a enŝipigejo. Kiam la angloj komprenis sian situacion, ili tuj interŝanĝis lokojn kun la gardistoj kaj reprenis tion , kion oni forrabis de ili, sed nenion plian, ĉar ili estis tro grandanimaj por reciproki en rabado.

Daŭrigota...

La Verda Trobadoro

Maldika Sorpo
rusa popolkanto
teksto: I. Lubjanovskij

Aŭskultu!

Kial, sorp' amara,
tremas vi ĉe vojo?
Kial klinas, kara,
branĉojn en malĝojo?

Kaj ĉe kamp' tritika
ĉe river' najbara
staras kverk' fortika,
ankaŭ ja senpara.

"Ho, se mi sukcesus
al la kverk' transiri,
mi por ĉiam ĉesus
tremi kaj sopiri.

Mi per branĉoj miaj
brakus lin impete,
kun folioj liaj
flustrus mi diskrete".

Sed ne povas sorpo
kun la kverko nesti;
por eterne orfo
devas sola resti.

El "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.

Okazontaj eventoj:

ROSTFESTO 2000. 24-an de septembro, je la 2-a ptm. Ĉe la hejmo de nia Prezidanto Bob Clark, #16 Berry Road Park, Glendale, MO

Kunveno, Biblioteko Buder. 3-an de oktobro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado komenciĝos je la 6-a ptm.

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 6-an de oktobro, 2000
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 17-an de oktobro, 2000
4401 Hampton (314-352-2900). Babilado komenciĝos je la 6-a ptm.