Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Danjelo Gibbons kaj Lee Miller

Frontpaĝo

Aŭgusto, 1999

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Peggy Dolter: Mesaĝo de la Prezidanto de EASL
Raportoj pri la Landa Kongreso de ELNA
Lee Miller: El mia lingva angulo...
Ron Glossop: Servo de Terglobismo
Peggy Dolter: Kiel mi esperantistiĝis
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 3)
Raporto pri klubeventoj
Okazontaj eventoj

Peggy Dolter: Mesaĝo de la Prezidanto de EASL

Al ĉiuj komitatanoj, mi sendas dankojn pro via laboro!

Dum pluraj monatoj ni estas kunlaborintaj por la kongreso, kaj mi opinias ke la sukceso de la kongreso estas la rezulto de ĉiuj viaj klopodoj. Gratulon!

Cetere, mi rimarkis multajn fojojn dum la kongreso, ke komitatanoj ekfaris taskojn neatenditajn, simple por atingi altan nivelon de servado kaj distrado por niaj gastoj. Kia bonvolo, kaj kia helpemeco!

Dankon denove. Gratulon denove.

Kaj nun, ek al la normala vivo!

-Peggy



Raportoj pri la 47a Landa Kongreso de ELNA


June Fritz (Wilber, Nebrasko): Mia filo Dr. Peter Browne kaj mi trovis la Kongreson en Sankta-Luiso interesa kaj informplena. Ni ĝuis la kuneston de bonparolantaro kaj multe la tempon por babilado. Por ni ankaŭ okazis altvalora flanksperto ĉar ni havis la okazon gastigi homon el Uzbekio dum la Kongreso.

El N.I.A. ("Nebraska International-Language Association"--la Nebraska klubo), partoprenis 5 el Nebrasko kaj Peter el Teksaso, bonega sperto por ni kiu certe donos al nia klubo instigon por plue praktiki kaj uzi nian belan lingvon.. La seminario, kiu okazis poste, ege plaĉis al Peter kaj mi. Ni deziras danki al ĉiuj pro la tuto!


Roberto Vegiard (Fultono, Misurio): Ĉi tiuj estas miaj pensoj pri la Kongreso en Sankta-Luiso:
-Novaj spertoj aldonas novajn aventurojn al vivo.
-Homoj plej certe parolas la lingvon.
-Sepdek aŭ okdek esperantistoj faras grandegan amason.
-Se mi memoras la ĝustan vorton, ĉu mi ĝuste prononcas ĝin? Ho, iu helpos min.
-Jen alia komencanto; tre bone!
-Mi dankas la planintojn por klasoj por komencantoj.
-Espero estis vera inter la kongresanoj; eble iam la tuta mondo komprenos.


J'enja Korp (Chesterfield, Misurio): Ĉe la kongreso estis granda grupo da diligentaj komencantoj. Preskaŭ tridek partoprenis en du lecionoj instruataj de Bill Maxey, (kuninstruis J'enja Korp) dum la semajnfino. Ili ĉiuj havis diversajn spertojn pri Esperanto. Kelkaj studis ses-lecionan kurson instruatan de Ron Glossop ĵus antaŭ la kongreso. Aliaj jam studis parton aŭ tuton de la dek-leciona kurso, aŭ poŝte, aŭ rete. Aliaj havis neniun kontakton kun la lingvo antaŭe. Dum la klasoj, ili kune prononcis literojn kaj vortojn, kuraĝis respondi al demandoj pri bildoj, starigis demandojn pri la lingvo, kaj helpis unu la alian. Estis bele, ke estas tiom da novaj esperantistoj en nia lando kiuj venis al la LK!


Prenda Cook (Harlingen, Teksaso): Mi ege ĝuis la E-kongreson en Sankta-Luiso. Vi ĉiuj certe elektis bonegan lokon por kongresigi nin. La proksimeco de la multaj bonaj manĝejoj estis tre konvena. Kompreneble, la plej bona parto de kongreso estas la oportuno ekzerci nin al Esperanto, ĉar en Usono ni tro malofte sentas la devigon paroli nian amatan lingvon. Tie, kun la multaj afablaj kongresanoj, ni povis elprofiti la okazon. La E-programoj estis interesaj kaj ankaŭ speciale la klakdancado. Vi proponis belajn ekskursojn. Mi ĝuis viziton al la nova-malnova stacidomo. Post la kongreso mi spertis bonan klereceman kamaradecon kun nia estimata Duncan Charters kaj aliaj kongresanoj. Mi multe dankas vin ĉiujn pro via laborego. Mi antaŭĝuas la proksiman kongreson en Atlanto kaj la okazon renovigi amikecojn.


Danjelo Gibbons (Sankta-Luiso): Neniam antaŭe mi spertis esperantistan kongreson. Tiom da lertaj samideanoj! Ĉie aŭdiĝis la sonoj de nia bela lingvo. Kia ĝojo! Kaj finfine mi ricevis respondon al demando kiun mi pripensis dum jaroj de studado: Mi ja scipovas legi kaj skribi Esperanton, sed kiel diable oni lernas paroli ĝin? Jen la sekreto: Oni lernas per mergiĝado dum tutaj tagoj en socio de spertaj parolantoj. Tiel oni progresas mirinde! Kaj kiam mi revenis hejmen, mi konstatis, ke por esprimi miajn pensojn al miaj familianoj, mi devas kelkfoje heziti por serĉi la ĝustajn anglajn vortojn. Mirakle! Eble mi ja fariĝos Esperantisto.

La diversaj prelegoj kaj kunsidoj sufiĉe plaĉis al mi. Kaj se iu temo ne multe interesis min, mi povis simple atenti la parolmanieron de la preleganto, kaj tiel mi lernis. Eĉ la kantado dum la distra vespero ne multe ĝenis min (kutime mi ne ŝatas tiajn popolkantajn aferojn). Ĉifoje mi ial spertis novan perspektivon.

Dum la monatoj antaŭ la kongreso, plenaj de planado, de senĉesa diskuto pri ĝenaj detaloj, mi ofte scivolis: Kial la sanktaluisanoj surŝultrigis ĉi tiun ŝarĝon? Nun mi komprenas. Mi dankas al miaj kunklubanoj pro ilia decido gastigi la kongreson, kaj pro ilia persista laboro.


Fine, jen saluto al la kongreso el Ĉinio:

Profesoro Dai Shengqiao (Wuhan, Ĉinio): Bedaŭrinde hodiaŭ ni ne povos kunsidi kun vi ĉe via E-Kongreso en Sankta-Luiso, ĉar ni ne havis sufiĉan tempon por akiri la eniran vizon al Usono. Kvankam ni ne estas en Usono nun, tamen niaj verdaj koroj kaj la espero ĉiam estas kune kun vi pere de la interreto.

Estimataj Profesoro Ronald J. Glossop kaj la Komisiono de E-Kongreso, kvankam ni ne konas kaj ne povas vidi vin, tamen ni povas imagi, ke vi fartas bone.

Ni, Wuhan Esperanto-Asocio, promesas al vi, la partoprentoj en la ELNA-Kongreso en Sankta-Luiso, ke se en la estonteco, iu el vi vojaĝos al Wuhan, Ĉinio, ni certe gastigos tiun dum unua tago tute senpage (inkluzive tranokton en tri-stela hotelo, du manĝojn, kaj gvidatan turismon).

Fine, la 150 membroj de Wuhan Esperanto-Asocio gratulu al la E-Kongresanoj en Sankta-Luiso. Bonan Sukceson! Vivu la amikeco inter esperantistoj el Wuhan kaj tiuj en Sankta-Luiso.

Dankon. Ĝis sekvanta jara E-Kongreso.

Sincere via,
Dai Shengqiao

Lee Miller: El mia lingva angulo...

Bonvenon, ĉiuj! Mi apenaŭ povas kredi ke nia longatendita 47-a Kongreso de ELNA nun estas parto de nia historio. Ĝi okazis, kaj jam ni antaŭenrigardas al Atlanto por la jaro 2000. Kiel rapide la malmultaj tagoj pasis!

Ĉi-monate mi deziras retrorigardi al la Kongreso, kaj paroli ne pri gramatiko aŭ lingvoklarigo, sed pri la lingvo mem kaj kiel ĝi funkciis en la kongresa etoso. Pasintmonate mi skribis pri la kongresa lingvo, kaj miaj deziroj dum la Kongreso. Ĉu aferoj okazis laŭ mia deziro?

Nu, unue mi esperis ke ĉiu povus ĝui Esperantujon, kaj fakte ŝajnis al mi ke tiel okazis. Vere ni loĝis dum kelkaj tagoj en nia esperantista Brigaduno, ĉu ne? La Sheraton-hotelo ĉe West Port iom transformiĝis de normala, ĉiutaga gastejo al loko kie oni aŭdis la Internacian Lingvon en la ĉambroj, en la koridoroj, en la liftoj, kaj en la apudaj restoracioj. La tuta grupo estis afabla kaj feliĉa, kaj preskaŭ ĉiuj aŭ flue parolis Esperanton aŭ provis kaj strebis al plibonigo.

Mi tuj rimarkis ke la kongresanoj disfalis en du klarajn grupojn: ĉeestis sufiĉe granda grupo da komencantoj, kiuj multe laboris (kaj en la klasoj por komencantoj kaj en la ĝeneralaj kunvenoj) por regi la lingvon. La dua, pli granda grupo, estis fluaj parolantoj. Laŭ mia takso, ne ĉeestis multe da personoj kiuj estas "meznivelaj" esperantistoj; eble tio okazis ĉar ni havis apartajn klasojn por komencantoj, sed nenion specialan por progresantoj.

Cetere, mi rimarkis ke la tuta ĉeestantaro estis tre bunta. Mi vidis diversajn aĝojn, kulturojn, religiojn, personecojn, kaj interesojn en la grupo. Sed ĉie estis harmonio (eĉ dum krizoj, kiel la paneo de la elektrosistemo . . . ). Ĉu eblas ke la ideoj de Zamenhof pri frateco kaj egaleco validas? Tiel ni plenumis la celon de la Lingvo Internacia; ĉiuj helpis, kuraĝigis, kaj subtenis unu la alian.

Kompreneble ni multe pritraktis la lingvon mem. Okazis kelkaj klasoj por komencantoj, sub la gvidado de Bill Maxey. Mi ne ĉeestis la klasojn, sed kiam la pordoj malfermiĝis la lernantoj eliris ridetante kaj feliĉaspekte.

Aparte interesa estis la "Lingva Kliniko", sub gvidado de Duncan Charters, Ionel Onet, kaj Orlando Raola. Inter aliaj demandoj, la spertuloj klarigis por ni la jenajn temojn:

-Kia diferenco estas inter "Li farbis la muron ruĝan" kaj "Li farbis la muron ruĝa"?
-Kial ofte oni respondas al frazo per "Bone!" "Prave!" "Konsentite"? Kial oni ne uzu a-vortojn en tiuj kazoj? (La respondo estis, ke oni nur uzas a-vorton por priskribi substantivon; en ĉiuj aliaj kazoj oni uzu e-vorton).
-Kiel distingi inter transitivaj kaj netransitivaj verboj? (Oni diskutis la verbojn "trinki" kaj "drinki", kaj la fakton ke verboj kiuj rekte devenas de adjektivoj aŭ adverboj ĉiam estas netransitivaj--ekz. "La ĉielo bluas").
-Kio pri la a-finaĵo por virinaj nomoj?
-Kio pri la nova neoficiala sufikso -iĉ?

La horo en la kliniko pasis tre rapide, kaj fakte ne estis sufiĉe da tempo por respondi al ĉiuj demandoj. Mi ne povas ĉi tie detale pritrakti la respondojn, sed verŝajne tiuj temoj estonte reaperos en ĉi tiu rubriko . . .

Pri miaj postkongresaj esperoj, nur la estonteco montros ĉu ili aktualiĝos aŭ ne. Ĉu la spuroj de la Kongreso restos aŭ malaperos? Ĉu la loka klubo plifortikiĝos, aŭ ne? Ĉu la usona esperantistaro estos preta por la nova jarmilo? Ĉu povos okazi ia "Esperanta Renesanco"? Ni vidos. Mi estas optimisma. Estas en Sankta-Luiso vigla Esperanto-movado. Estas en Usono multaj lertaj kaj laboremaj Esperantistoj. Estas en Atlanto grupo kiu jam pretigas la venontan Kongreson. Do ek al la laboro! Multo estas farinda kaj farenda.

Kore,

Lee
LeeM1023@email.msn.com

Ron Glossop: Servo de Terglobismo
Dimanĉon, la 24an de julio, 1999, Sankta-Luiso

Legu la artikolon: https://www.angelfire.com/mo2/bulteno/prelego.html

(Dum venontaj monatoj, vi legos en ĉi tiu rubriko la E-historiojn de diversaj klubmembroj.)

Peggy Dolter: Kiel mi esperantistiĝis

Mi ĝuis la rakontojn de Jerry kaj Dan, pri Esperantistiĝado. Mi esperas ke la mia estos duone interesa, kompare al tiuj.

Mi memoras ke mi aŭdis pri Esperanto en konversacio kun lingvisto ĉe la Universitato de Ilinojso, ĉirkaŭ 1990. Mi menciis la konversacion al mia karulo. En 1991, mia karulo fariĝis mia edzo, kaj ni translokiĝis al Sankta-Luiso. Ted estas instruisto pri kemio; studento en lia klaso hazarde rakontis al li ke ekzistas Esperanto-klubo en Sankta-Luiso, kaj Ted informis min. (La studento estis James Stroup.)

Mi ĝojis pro tio, ĉar tiam mi estis serĉanta ion interesan por ekzerci mian menson - iun ŝat-okupon, do. Nu, tion mi trovis!

La klubo tiam kunvenadis ĉe la biblioteko Carpenter, sur la strato Grand. Mi opinias tion taŭga: Ĉe ĝuste tiu biblioteko mi ricevis mian unuan bibliotek-karton kiam mi havis 5 jarojn. Cetere, ĉe ĝuste tiu biblioteko mi registriĝis kiel voĉdonanto, kiam mi havis 18 jarojn.

Mi vere ne memoras kiel frapis min la aspekto de la literoj; ŝajne ili forte impresis kaj Jerry kaj Dan, la pasintajn du verkantojn por "Kiel mi Esperantistiĝis". Mi memoras ke mi estis la unusola virino ĉe la kunveno, kaj ke unu el la viroj surportis t-ĉemizon pri Doktoro Kiu (Doctor Who).

Ron Glossop estis tie, dum mia unua kunveno. Li montris la vort-finaĵojn "a" kaj "o" per la vortoj "ruĝa pomo", sed ni ne kantis la kanton. Mi memoras ankaŭ ke ĉe unu el miaj fruaj kunvenoj Ron klarigis al mi pri "iĝ", uzante la frazojn "La arboj verdas" kaj "La arboj verdiĝas". Mi sugestis ankaŭ "Dio verdigas la arbojn" kaj li respondis ke tio estas gramatike ĝusta; mi fieris.

Dum pli ol jaro, mi iom progresis, malgraŭ manko de serioza studado. Kiam mi ekkorespondis kun virino itala (Chiara Bertelli), la sperto tre helpis min. Ankaŭ ŝia tri-taga vizito al nia hejmo en 1995 tre helpis min! Cetere, en tiu jaro Ted kaj mi akiris komputoron kaj eniris la interreton. Mi pli kaj pli lernis Esperanton per babilado en babil-ĉambroj en la reto. Tie mi konatiĝis kun mia korespondanto norvega (Ulf Lunde), kiu estas pli sperta Esperantisto kaj do helpis min.

La unua kongreso kiun mi ĉeestis okazis en Detrojto en 1996. Tie mi parolis Esperante la tutan semajnfinon. Kia valorega sperto! Kongresoj, kaj ĉiuj okazoj kiam oni parolis Esperante, helpis min pretiĝi por mia unua Eŭropa ferio, dum kiu mi konatiĝis kun geEsperantistoj en tri landoj.

Dum la kongreso ĉi-jara, mi interparolis kun Rochelle Grossman, kiu estis mia samĉambrulino en Detrojto. Rochelle diris al mi ĉi-jaron, ke mi multe progresas. Mi dankas ŝin! Mi esperas ke mi fariĝos pli kaj pli bona Esperantisto. Rilate kion? Nu, mi opinias ke foje mi lacas pri klara prononcado. Cetere, gravaj partoj de Esperanto-kulturo kaj la historio de la movado mankas al mi. Eble mi pliboniĝos per ontaj kongresoj (eĉ internaciaj), legado, kaj konversaciado. Deziru al mi bonŝancon!

La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 3.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Renkonto inter la nazo de la Barono kaj porda fosto. - Ĝiaj mirigaj efikoj. - Li detruas kvindek parojn da anasoj per unu pafo - elvipas vulpon el ĝia felo - kondukas hejmen maljunan porkinon en nova maniero - kaj venkas sovaĝan apron.

Pasis iom da tempo, antaŭ ol mi povis ricevi oficiran komision en la armeo, kaj en la daŭro de kelke da monatoj mi estis tute libera, disperdi mian tempon kaj mian monon en la plej grandsinjora maniero. Vi bone povas imagi, ke mi foruzis multon de ambaŭ ekster la urbo kun tiuj bravaj homoj, kiuj sciis, kiel plej bone profiti tian arbaroriĉan landon. Eĉ la memoro pri tiuj amuzaĵoj donas al mi freŝan spiriton kaj kreas varman deziron al ilia ripetado.

Iun matenon mi vidis tra la fenestroj de mia dormoĉambro, ke granda lago, ne malproksime de tie, estis kovrita de sovaĝaj anasoj. Tuj mi ekprenis mian pafilon el la angulo, kuris malsupren kaj el la domo kun tia rapideco, ke mi akcidente vundis mian vizaĝon ĉe la porda fosto. Fajro elflugis el miaj okuloj, sed tio ne malhelpis mian intencon; mi baldaŭ alvenis sufiĉe proksime por pafi. Tiam, direktante mian pafilon, mi vidis kun ĉagreno, ke la siliko elsaltis el la ĉano per la forteco de la frapo, kiun mi ricevis antaŭ nelonge. Mi devis ne perdi tempon. Mi tuj ekmemoris la efikon de la frapo al miaj okuloj, tial mi malfermis la pfanon [tiele]*, direktis la pafilon al la birdoj kaj mian pugnon al mia okulo. Forta frapo de mia pugno denove eligis fajrerojn el mia okulo; la pulvo eksplodis, kaj mi mortigis kvin parojn da anasoj, dudek marekojn [tiele]* kaj tri parojn da kerkeduloj. Spiritĉeesto estas la esenco de vira ekzerciĝado. Dum soldatoj kaj maristoj ŝuldas al tio multajn el siaj feliĉaj saviĝoj, ĉasistoj kaj sportistoj ne pli malmulte ŝuldas al tio siajn sukcesojn.

En iu nobela arbaro en Rusujo mi renkontis belan nigran vulpon; estus domaĝe, ties multvaloran felon difekti per kuglo aŭ pafaĵo. La vulpo staris proksime de arbo. Rapide mi elprenis la kuglon kaj metis bonan najlon en ĝian lokon, pafis kaj trafis tiel bone, ke mi alnajlis ĝian voston al la arbo. Mi tuj aliris, eltiris mian tranĉilon, faris kruc-tranĉon trans ĝian vizaĝon, ekprenis mian vipon kaj elvipis la vulpon el ĝia bela felo.

Okazo kaj bonŝanco ofte korektas niajn erarojn; por tio mi havis strangan ekzemplon tuj poste, kiam, en la profundo de iu arbaro, mi vidis sovaĝajn porkon kaj porkinon, kurantajn proksime unu post la alia. Mia kuglo maltrafis ilin, tamen nu la antaŭa porko forkuris, sed la porkino ekstaris senmove, kvazaŭ fiksita al la tero. Ekzamenante la aferon, mi trovis, ke la besto estas tre maljuna porkino, blinda pro maljuneco. Ĝi kutimis buŝteni la voston de sia ido, por esti kondukata laŭ fila devo. Mia kuglo trafis la voston kaj distranĉis ĝin, sed la maljunulino daŭre tenis la restintan parton en sia buŝo, kaj ĉar ĝia antaŭa gvidanto ne plu tiris ĝin, ĝi kompreneble ekhaltis. Tial mi prenis la restintan parton de la porka vosto kaj kondukis la maljunan beston hejmen sen plia peno miaflanke kaj sen kontraŭvolo aŭ timo flanke de la senhelpa maljuna porkino.

Teruraj estas tiuj sovaĝaj porkinoj, kaj tamen ankoraŭ pli furiozaj kaj danĝeraj estas la aproj. Unu el ili mi foje renkontis en arbaro, malfeliĉe ne estante preparita por atako aŭ defendo. Mi retiris min post kverkon ĝuste en la momento, kiam la furioza besto celis flankan atakon al mi kun tia forteco, ke ĝiaj dentegoj traboris la arbon; sekve de tio ĝi nek povis ripeti la atencon, nek retiri sin . . . "Ho, ho!", pensis mi, "baldaŭ mi vin havos!" kaj tuj mi ekprenis ŝtonon, per kiu mi martelis kaj kurbigis ĝiajn dentegojn tiamaniere, ke ĝi ne povas foriri; ĝi nepre devis atendi mian revenon el la proksima vilaĝo. Mi iris tien por preni ŝnuregon kaj veturilon por bone ligi kaj poste forporti ĝin sendifekta kaj vivanta, en kio mi perfekte sukcesis.

*La vorto estas ne PIV-a; signifo?

Daŭrigota...

Raporto pri klubeventoj

Je la sesa horo ptm, la 3-an de aŭgusto, al biblioteko Buder alvenis Peggy, Bob, kaj Danjelo. Post duonhora interbabilado, Jerry aperis kaj la grupo komencis la kutiman distran laŭtlegadon. Peggy kunportis kelkajn rakontlibrojn el Ĉinio, kaj la legantoj aparte ĝuis la moralinstruon de "La Fiera Generalo": Fiereco kondukas al drinkado, kiu kondukas al perdo de militforto, kiu kondukas al invado fare de la fiaj malamikoj. Jen do bona averto por ni ĉiuj: Estu humila, kaj retenu la regnon!

Ĉirkaŭ la sepa eniris la ĉambron eta amaso. Alvenis Nancy, Jeff, kaj tri komencantoj: la geedza paro Jerry kaj Jane, kiuj aŭdis la antaŭkongresan radioelsendon de KWMU; kaj Margaret, kiu ĉeestis la LK-on, kaj kiu entuziasme kaj senhezite plonĝas en la esperantan mondon. Sekvis iom da demandoj kaj respondoj, iom da instruado, kaj iom da diskuto pri klubaferoj (Kiam okazos la tradicia "rostfesto"? Provizore la 29-an de aŭgusto.) Entute la sesio estis vigla kaj utila. Kompreneble la ĉeesto de tri komencantoj estas esperiga afero. Ŝajne la semoj de loka esperanta renesanco, kiujn ni plantis per la kongreso, jam komencas burĝoni.

Ĉe la aŭgusta KoRo troviĝis Ron kaj Audrey, Jerry, Jeff, Bob, Peggy, kaj Danjelo. Plejparte la diskuto temis pri edukado. Kiel ni progresigu la komencantojn? Ĉiuj konsentis, ke la lernantoj devas studi hejme, almenaŭ iom. La klubo povas respondi demandojn kaj kontroli ekzercojn, ktp, sed pli grava estas tio, ke la komencantoj aŭdu la lingvon kaj uzu ĝin kiel eble plej multe. Ni devas paroligi ilin.

Peggy sciigis la grupon pri interesa metodo (kiun ŝi lernis dum la postkongresa seminario) por instrui la ĝustan sonon de la esperanta "r": La studanto anstataŭigu la "r"-on per "d". Rapide diru, "EspeDanto, Espedanto, Espedanto". Mirinda afero, ĉu ne?

Ĉe la longa, nigra tablo en la subteretaĝa ĉambro de la Biblioteko Buder, je la 6-a horo ptm, la 17-an de aŭgusto, sidis Bob kaj Danjelo. Ili babilis en Esperanto pri la Rusa Revolucio, la laborista E-movado en la 20-aj jaroj, Stalin, (alvenis Jerry), la dua mondmilito, amuza poemo de J. Baghy, (eniris la ĉambron Ron), nova projekto de UEA kiu celas instrui Esperanton al (jen Jim kaj Nancy) indighenaj grupoj, la kiam-oj pri la rostfesto, kaj la kie-oj pri la bankedo.

Danjelo komencis helpi al Nancy pri la (alvenis Margaret) oka leciono de la ELNA-kurso, kaj Ron instruis al Margaret la (alvenis Duncan kaj Pat, kia surprizo!) fundamentajn principojn (foriris Duncan kaj Pat) de la lingvo. Bob, Jerry, kaj Jim babilis en angulo. Danjelo konstatis, ke Nancy ja povas diri "Espedanto", kaj ja povas eĉ iom paroli Esperanton, (la voĉo de la bibliotekisto anoncis la baldaŭan finon de la kunveno), se oni devigas ŝin tion fari. La grupo, ankoraŭ babilante, supreniris la ŝtuparon. Ĝis la rostfesto!
-dhg

Okazontaj eventoj:

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 3-an de septembro
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 7-an de septembro
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.

Kunveno, Biblioteko Buder. 21-an de septembro
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.