Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Ĉi tiu libro bedaŭrinde estas elĉerpita ĉe Al-fab-et-o, sed dua eldono aperis ĉe Japana Esperanta Libro-kooperativo kaj aĉeteblas tie aŭ ĉe UEA, FEL k.a.

Sten Johansson:

VOJAĜO KUN KATRINA
Facila rakonto

El facil-lega serio de Al-fab-et-o
2002, 60 paĝoj, vinktita.
ISBN 91-89432-08-8
5 EUR (40 SEK)

"Feliĉe Sten Johansson ne opinias, ke komencantoj povas toleri nur banalajn ŝercojn kaj idiliojn." La Ondo de Esperanto

"ĉiuj komencantoj, kiuj estas malfermaj je puranima rakonto pri eŭropaj junuloj povos lerni pere de la libro (kaj ne nur la internacian lingvon)" Monato

Ĉi tiu rakonto en facila Esperanto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, pri vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, pri serĉado kaj sopiroj, pri la vivo en nia nuntempa mondo. Sed unue kaj laste ĝi temas pri amikeco inter junaj homoj. Ĝi konvenas por ĉiu, kiu scias la plej bazan vortaron kaj gramatikon. La rakonto konsistas el dudek tre mallongaj ĉapitroj en facila lingvaĵo, kaj plej facilaj estas la komencaj ĉapitroj. Post ĉiu ĉapitro sekvas klarigoj de kelkaj vortoj.

La libreto ne estas lernolibro, sed prezentas facilan legaĵon por ĉiu, kiu volas uzi siajn akiritajn sciojn de Esperanto por legi distran rakonton.

Por mendi la libron, jen MENDILO

Legu teknikajn detalojn pri la facil-legaj verkoj pri Katrina (por instruantoj k.a.)