Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

                                                                             Esperantaj Naĝ Tagoj                                                                  English

ĉateŝke Toplice, Slovenio, 22.-24.11.2002

http://www.terme-catez.si/

Informilo por partoprenantoj

La programo:

ĉar tio ĉi estas la unuaj Esperantaj Naĝ Tagoj en Slovenio, ni invitas ĉiuj, kiuj ŝatas paroli Esperanton, naĝi kaj ŝatus havi bonan tempon por almenaŭ du tagoj. La programo estas naĝi, babili, esperantumi, ktp. ĉiuj estas bonvenaj.

Adreso de la ejo:

Pensiono Les, Rimska cesta 31, Čatež ob Savi, 8250 Brežice www.gostilna-les.si

Pensiono troviĝas en la sud-orienta parto de Slovenio (rigardu la mapon).

Organizantoj estos en la ejo vendrede, la 22-an de novembro 2002 post la 15:00. Se vi venos antaŭen, vi povas iri naĝi kaj veni poste.

Se vi trovos kelkajn problemojn, vi povas simple telefoni al la portebla telefono de organizantoj: +386-(0)41-574-554.

Estas pli bone kunporti slovenaj tolarojn, sed vi povas ŝangxi eurojn en ĉiuj ŝanĝ-agentejoj (kurso 1 EURO = 229 SIT).

Prezoj:

Tranoktado en la pensiono por unu persono per nokto kun matenmanĝo (du aŭ tri-lit ĉambroj por gejunuloj kaj malgejunuloj) = 18 EUR

Tuttaga naĝado en ĉateŝke Toplice por unu persono por unu tago: 10 EUR

Tuttaga naĝado en ĉateŝke Toplice por gejunuloj de 5 ĝis 14 jaroj: 8 EUR

Por naĝado eblas ricevi 10% rabaton, se ni aĉetas pli ol 20 tuttagajn biletojn.

Antaŭpago de 5 EUR al landaj kontakt personoj (Vanja-Kroatio, Manca-Slovenio).

Kion kunporti:

Ne forgesu naĝkostumon kaj bonan humoron.

Kiu kontakti kaj kiel aliĝi:

Aliĝu uzante aliĝilon kaj sendu ĝin al Manca ĝis la 10-an de novembro 2002!