Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

18a MKR: Beli (insulo Cres)(2007)









MKR partoprenantoj antaŭ MKRejo (Fotis: Milivoj) kaj vilaĝo Lubenice (Fotis: Vanja)



Dum unuaj 17 jaroj MKR gvidis partoprenantojn tra multaj montoj en Aŭstrio, Kroatio kaj Slovenio, kaj de kelkaj el tiuj montoj videblis maro, sed tamen nur ie en fora malproksimeco. Ĉi jare estis tute male, la partoprenantoj estis ĉirkaŭitaj per maro, Adriatiko, je ĉiuj flankoj, ĉar la aranĝo okazis sur kroata insulo Cres!

Insulo Cres neniam estas inundita per turistoj: kvankam ĝi estas la plej granda adriatika insulo ĝi ne havas grandajn hotelojn (entute nur du hoteloj sur pli ol 80 km longa insulo!), sablajn plaĝojn aŭ vaste konatajn kulturajn aŭ historiajn monumentojn ... tamen, li estas tre estimata inter tiel nomataj "ekologiaj turistoj" pro sia foje apenaŭ tuŝita naturo kaj ankoraŭ bone videbla tradicia vivo.

La aranĝo okazis en vilaĝo Beli, la loko loĝata jam dum jarmiloj, ekde pre-Romiaj tempoj, sed ĝi nun havas nur 20 permanentajn enloĝantojn, unu pensionon, unu gastejon kaj eĉ nek unu vendejon malfermitan dum la tuta jaro. La menciita pensiono estis ĉi jara MKR-ejo kaj al partoprenantoj, dum jaroj alkutimigitaj al ne ĉiam luksaj montkabanoj, ĝi ofertis agrablan tranoktadon kaj tre bongustan manĝaĵon. Kaj, spite al ĵus finita somero, kaj la vilaĝo kaj la insulo mem aspektis tute malplenaj kun apenaŭ kelkaj turistoj. Kaj ne nur plaĝoj (la akvo ne estis tre varma, sed 20 gradoj ja tamen sufiĉis por naĝi ...) estis dezertitaj, ankaŭ ĉio alia ...

Organizantoj ĉi foje kunlaboris kun du lokaj ekologiaj asocioj. Unua estas asocio "Caput insulae", kun sidejo en Beli, kiu celas protekti tre maloftan kadavromanĝantan birdon, vulturon, kies lasta habitato en Kroatio troviĝas ĝuste sur insulo Cres. La alia estas asocio "Eko centar Pernat", kun sidejo en vilaĝo Lubenice, kiu celas revivigi centran parton de insulo Cres kunigante tradiciajn vivmanierojn kun modernaj tempoj. Ambaŭ asocioj zorgas ankaŭ pri kultura heredaĵo de iliaj vilaĝoj kaj la ĉirkauaĵo kaj emas prezenti ilin al la interesitoj.




Ĵaude kiel kutime partoprenantoj alvenadis el diversaj partoj de Eŭropo. Biciklantoj sukcese travivis deklivajn stratojn de la insulo kaj evitis pluvon kaj aliaj ankaŭ senprobleme venis. La ejo kun kutimaj 40 litoj sukcese akceptis nin 44 kaj ĉiujn atendis komfortaj ĉambroj kaj bongusta manĝaĵo (abundega por tiuj kiuj petis pli en kuirejo). Nokte pluvis kaj pluvis kaj pluvis, sed ...

Ek al bildoj de la unua tago!!



... vendredo komencis tamen per seka kaj parte suna vetero. Bedaŭrinde, tiel estis nur mallonge. La partoprenantoj unue vizitis ejon de asocio "Caput insulae" kaj spektis la ekspozicion pri vulturoj (inkluzive 3 vivajn birdojn) kaj pri la norda parto de la insulo Cres ĝenerale (geologio, naturo, popolaj trajtoj ...). Poste sekvis migrado laŭ interesaj vojoj kiuj gvidis tra forlasitaj vilaĝoj, apud interesaj labirintoj kaj nekutimaj flakoj, tra kaŝtanarbaroj ... tre bele kaj interese, sed pluvego ĝenis ĉiujn dum plej multo de la tago.

Grupo A sekvis la vojon kiu komence iras trans malnova romia ponto. Baldaŭ sekvis eta kaverno kiun la plej kuraĝaj esploris kaj baldaŭ ni venis al unua labirinto. Ĝi estas farita laŭ fama labirinto el katedralo Notre Dame kaj la longeco de la vojo estas preskaŭ 500 m. Trairinte la labirinton ni daŭrigis kolektante kaŝtanojn al forlasita vilaĝo Niska, kiam la pluvo kaptis nin. Poste ni helpis al kelkaj lokuloj eltiri aŭtomobilon el koto kaj venis al pli granda groto Čampari. Nur Jan eniris ĝin, la aliaj preferis la pluvon. Pro la pluvo ni decidis ne iri al la plej granda flako surinsule, Kosmačev, sed, anstataŭe, al la plej granda labirinto. Ĝia longeco, laŭ nia kalkulo, estas 1800 m. Ni amuziĝis en la labirinto, sekvante la vojon almenaŭ ĝis la centro.

Grupo B, familioj kun infanoj, migris laŭ vojo kiu gvidis rekte al la flako, vizitante survoje la plej grandan labirinton kaj forlasitan vilaĝon Žanjevići. Ĝuste ĉe tiu vilaĝeto komencis pluvo kiu sekvis la grupon ĝis la flako kaj reen kaj malebligis nin ĝui belecon de tiu parto de la vojo.

Vespere ĉiuj denove estis sekaj, ĝuis bongustan vespermanĝon kaj ludis ludojn ... kaj kelkaj esploremaj personoj vizitis la vilaĝon nokte, kie eĉ ne unu persono videblis surstrate kaj ĉio aspektis kiel fantoma vilaĝo.

Ek al bildoj de la dua tago!!



Finfine venis suno! Kaj brilis preskaŭ la tutan tagon!

Post matemanĝo longa karavano de aŭtoj ekis la veturadon kiu tute ne estis teda, renkontiĝoj kun aŭtobuso kaj kelkaj aŭtoj sur mallarĝa strato amuzis ĉiujn krom ŝoforojn.

Kiam ni venis al Lubenice, unu el plej belaj vilaĝoj surinsule, kiu troviĝas sur alta roko super belega plaĝo, atendis nin jam loka ĵurnalistino kiu intervjuis organizantojn kaj Elena kaj Jan (la artikolon ni eĉ legis lasttage en gazeto "Novi list") kaj volontuloj el asocio "Eko centar Pernat", Mario kaj Domagoj. Ni vizitis ilian etan kulturcentron en iama lernejo kie ili preparis etan ekspozicion kaj, kiel surprizo, ilia gasto el najbara vilaĝo ludis por ni kelkajn kantojn per loka muzikilo nomata "meh".

Post kultura komenco sekvis kutima migrado: grupo A faris rondpromenadon tra vilaĝoj Zbičina kaj Pernat kaj grupo B vizitis pinton Helm, fakte la plej altan punkton atingitan dum ĉi jara MKR. Sur Helm troviĝas rigardturo (somere uzata de fajrobrigadistoj kiuj protektas najbarajn arbarojn) de kie ni povis bone vidi kaj kontinenton kaj najbarajn insulojn Krk kaj Lošinj kaj kelkajn pli forajn, kiel Rab, Unije, Susak ...

Post agrabla sunumado sur Helm (grupo B) kaj pli longa promenado (grupo A) ĉiuj revenis ĝustatempe por gustumado de freŝe bakita pano kun olivoleo kiun preparis membroj de "Eko centar Pernat". Bongustega estis la pano kaj ĝi malaperis tre rapide!

La reston de la tago partoprenantoj uzis por tre diversaj celoj: kelkaj tuj ekkuris al 45-minute fora plaĝo (kiu troviĝas 380 altecmetroj sub la vilaĝo), aliaj peraŭte foriris al pli facile atingeblaj plaĝoj, kelkaj A-grupanoj foriris viziti pinton Helm, kelkaj aliaj pinton Sis (639 m), la plej altan pinton de la insulo, kaj pliaj simple decidis resti en Lubenice kaj ĝui sunradiojn kaj trankvilecon de la vilaĝo atendante faman sunsubiron, plej belan surinsule. Bedaŭrinde, ĝuste tiam venis nubo kiu kovris la sunon ...

Reveninte al Beli denove ni bonege manĝegis, atendis nin eĉ bakitaj kaŝtanoj kiel deserto ...

Ek al bildoj de la tria tago!!



Venis dimanĉo, lasta MKR-tago ... Matene ĉiuj pakis la aĵojn, kelkaj jam devis foriri, sed tamen plej multo decidis resti ĝis tagmanĝo. Unu grupo tuj foriris viziti belan urbeton Cres, plej grandan sur la insulo, kie estis organizita la tagmanĝo, la aliaj vizitis plaĝon apud Beli. Suno brilegis kaj akvo, kvankam iel malvarma (20 gradoj), estis refreŝiga kaj bona por naĝi ... kaj neniu krom MKRanoj estis surplaĝe!

Antaŭ tagmanĝo ni ĉiuj kolektiĝis en Cres, aĉetis gazetojn kun la artikolo pri la aranĝo kaj deziris manĝi, sed ... la manĝejo estis plenplena, sen tabloj por ni. Post iom da atendado kaj plendado, iel tamen aperis tabloj en la ĝardeno kaj ni povis uzi lastan MKR-horon por la babilado kaj sunumado. Poste restis ankoraŭ iom da tempo por urbopromenado kaj la plej multe de la restantoj lastfoje renkontiĝis sur pramŝipo veturante hejmen .. ĝis kaj kis', homoj, ĝis venontjare en Slovenio!

Ek al bildoj de la kvara tago!!



Redaktanto kore dankas al ĉiuj kiuj sendis siajn MKR-fotojn: Damir, Ivo, Lars, Mea, Milivoj, Tibor kaj Vesna!

Ligoj al aldonaj fotoj de Sjoerd, Tibor, Vesna, Ivo, Lars, kaj Vanja/Daša pri 18a MKR.



Reen al historia paĝo!