Naiva venĝanto

recenzo en La Espero, 1991

Eduard Bornhöhe: Venĝanto. El la estona: Valev Kruusalu. Mendoservo, Hyvinkää 1990, 118 p.

En 1343 estonaj kamparanoj ribelis kontraŭ danaj kaj germanaj feŭdaj sinjoroj. En 1880, dum estona nacia vekiĝo, Eduard Bornhöhe publikigis ĉi romanon kun temo el tiu epoko. La historia romano simple kaj romantike esprimas idealismon, ĉefe la valoron de nacia sendependeco, parte ankaŭ de socia justeco. Mankas psikologie trafaj personaĵoj. Ĝia valoro ne estas literatura, sed ĝenerale kulturpolitika: ĝi estis - siatempe, kaj eble eĉ en nia epoko - simbolo de memestimo, fiero kaj obstino de malgranda subpremata popolo.

Por okcidenta leganto ĝi ŝajnas iom tro simili leĝerajn rakontojn de distraj magazinoj. Tamen ĝi eble povas veki pensojn pri perforta aŭ senperforta rezistado, precipe se oni komparas kun la aktuala evoluo en Baltio kaj aliloke.

La lingvo de la traduko estas bona, glata kaj simpla, kaj bone respegulas la naivan rakonton. Nur malofte troveblas nekutimaj esprimoj, ekz. "apenaŭ ne" en la signifo "preskaŭ", aŭ "la knabo restis sidi".

La libron ornamas desegnoj de Marike Laht en silo, kiu pensigas min pri ilustraĵoj de Kalevala.

Sten Johansson