Aventuroj en Esperantujo

Ralph Harry, emerita aŭstralia diplomato kaj esperantisto, rakontas 43 fragmentojn el sia esperantista vivo. Aventuro laŭ PIV estas afero neatendita, neordinara, riska kaj hazarda, sed ĉi anekdota katalogo impresas min tre malaventure. Harry referas ĉion – ekde helpo al UN kaj ĉefministroj (per esperanto) tra trovo de kompetenta horloĝisto (per esperanto) ĝis elpenso de malsprita vortludo (en esperanto) – per la sama senemocia, supraĵa kaj senhumura diplomateco.

La rakontoj origine estis anglalingvaj radio-paroladoj pri kaj por esperanto. Oni demandas sin kial eldoni ilin esperante. Ĉu varbi esperantistojn al esperantismo? Jes, ĉar tie ĉi temas pri aparta branĉo de esperantismo: tiu kiu koncentras siajn tutajn fortojn por igi diversajn oficialajn instancojn agnoski, uzi aŭ almenaŭ mencii esperanton.

La lingvo de ĉi libreto estas same neŭtrala kiel la enhavo. Kompreneble troviĝas iom da fuŝoj pro malzorgo (ekz. perditaj akuzativoj) kaj rare eĉ anglismoj (ekz. eventuale en senco de fine). Pro la supraĵa aliro mi dubas ĉu ĝi interesos eĉ movadulojn.

Sten JOHANSSON

Ralph Harry: Aventuroj en Esperantujo. Aŭstralia Esperanto-Asocio, Sidnejo 1994, 82 paĝoj, broŝurita.