Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Esperanto Vortaro: Internacieco kaj facileco

WEN Jingen


"Nia specio ŝatas kompliki la vivon. "
Ursula K. LeGuin

Funkcio de vortaro por internacia lingvo Esperanto

Vortaro estas grava ilo por lernantoj kaj uzantoj de iu ajn lingvo. Kiam oni dubas pri la senco de iu vorto, oni preskaŭ ĉiam turnas sin al vortaro. Ofte vortaro fariĝas la juĝanto de ĝusto aŭ malĝusto. Kvankam la vero estas la kontraŭa -- en nacia lingvo, ne la vortaro, sed la parolantaro decidas ĝuston aŭ malĝuston. Por Esperanto-parolantoj, vortaro estas pli grava. Ĉar ofte Esperantistoj loĝas dise kaj estas malfacila trovi ĉu iu vorto estas efektive ekzistanta kaj se jes, en kia senco ĝi estas uzata, ili pli multe dependas de vortaro. Ali-vorte, Esperanta vortaro ludas pli gravan rolon ol naci-lingva vortaro. Ĉar Esperanto estas internacia lingvo, ĝia internacieco estas la plej grava eco. Do Esperanta vortaro povas iu-sence helpi aŭ malhelpi teni la internaciecon.

Internacieco de Esperanto: facileco

Esperanto iasence indas la nomon de "internacia lingvo", ĉar ĝi ja helpas komunikadon inter diversaj nacioj. Ĝis nun ankoraŭ ne alia lingvo servas tiel bone (facile) kiel Esperanto; iuj naciaj lingvoj, ekzemple la angla lingvo, estas internacie uzataj, sed la kosto estas treege alta.

Iuj dubas la internaciecon de Esperanto pro tio, ke ĝiaj vort-radikoj kaj gramatiko estas eŭropaj. Jes ja. Se en Esperanton oni enkondukus elementojn de ĉiuj lingvoj en la mondo, la lingvo estus tute demokratia kaj plene internacia. -- Aliflanke, ĝi estus egale malfacila por ĉiuj nacioj. Dum la lasta jarcento multaj provis krei pli-internacian lingvon cele al plia internacieco, kaj iuj eĉ uzis komputilon por tiu celo. Sed neniu sukcesis. Dek jarojn antaŭe mi ricevis libron de Yazu. Yazu estas lingvo kreita de mongolo Bold. Ĝi havas pli da radikoj el aziaj lingvoj kiel la ĉina, mongola, japana, korea ktp. Sed eĉ en Azio ĝi ne havas uzantojn! La fakto estas, ke malgraŭ la tiel-nomata "eŭropeco", Esperanto estas nura viva hom-farita lingvo uzata internacie.

Se la radikoj kaj gramatiko de Esperanto ne estas tute internacia, kio faras ĝin internacia? Mia respondo estas: ĝia facileco. Ĉar ĝi estas facile lernebla, kvankam ĝi ne estas egale facila por ĉiuj en la mondo (eŭropanoj lernas ĝin pli rapide ol azianoj). Ĝia facileco kuŝas je la reguleco de la gramatiko, de la sistema vorto-farado pere de malmulte da finiĝoj kaj afiksoj, ktp. Ĉio ĉi tio estas komuna scio, ke plia argumento estas apenaŭ necesa. Mi nur volas akcenti, ke la facileco estas la viv-linio de Esperanto.

Lernado de fremda lingvo estas peza ŝarĝo por studentoj. Se ĉina studento volas trapasi ekzamenon de la angla lingvo por ne-denaskaj parolantoj, nome TOEFL (Test of English as Foreign Language - Testo de angla kiel fremda lingvo), la minimuma nombro de vortoj estas dek mil. Ĉina studento komencas lerni anglan lingvon en la mezlernejo (iuj eĉ en elementa lernejo) kaj kiam ili provas trapasi TOEFL, ili estas en la universitato. Sed nur et-eta parto sukcesis. Malpli bone estas, ke eĉ tiuj, kiuj sukcesis en la testo, ne bone povscias anglan! Rimarku, dek mil vortoj en la angla lingvo estas minimuma postulo. Teknikaj vortoj ne estas inkluditaj. Angla vortaro por studentoj kutime havas tridek mil ĝis kvin dek mil vortojn. Mezgrada vortaro havas 80,000 vortojn. Praktiko jam pruvis, ke estas treege peza ŝarĝo enkapigi tiom da vortoj, kiuj ĉiuj estas strangaj, fremdaj por ĉinoj.

Kia estas ŝarĝo de lernado de Esperanto koncerne la nombron de necesaj vortoj? La Baza Radikaro Oficiala (BRO) havas nur 2470 radikojn. Per tiuj radikoj oni jam povas legi ĉiu-tagajn legaĵojn. Oni jam aŭdas plendon, ke BRO enhavas ne-oftajn radikojn. La plej granda vortaro PIV havas nur malpli ol 20,000 vortojn. Oni ne forgesu, ke PIV havas multe da vortoj, kiuj aperas nur en bel-artaĵoj kaj ne en komunaj legaĵoj. Evidente, lernantoj de Esperanto bezonas parkerigi ege malpli multe da vortoj ol lernantoj de angla lingvo. Do la avantaĝo de Esperanto kiel internacia lingvo estas klare-videbla.

Nur facilaj aferoj povas esti popularaj; nura utileco ne faras ion populara. Komputilo estas utila ilo. Sed kial nur lastatempe ĝi fariĝis populara? Ĉar je la fruaj jaroj ĝi ne estis facile uzebla (sed ĝi ne estis malpli uzinda ol ĝi estas nun!). Kun la evoluo de facilaj programaroj ĝi fariĝis populara. Se la vivo de Esperanto kuŝas je ĝia facileco, logika konkludo estas: se Esperanto povas resti facila, ĝi restos viva; alie ĝi malaperos. Oni neniel povas lernigi malfacilaĵon al la publiko. Iuj diras, ke se Esperanto posedas majstraĵojn, oni lernos ĝin. Ne. Sanskrito, latino, antikva kreka lingvo havas sufiĉe multe da majstraĵoj (kiuj estas, oni diras, "senmortaj"!), sed kiom da homoj lernas ilin?

Logiko, naciismo kaj facileco

Oni laŭdas Esperanton pro ĝia matematika logikeco. Tio ne signifas, ke Esperanta esprimo estas logika operacio, tiel rigora kiel "2 + 2 = 4". Nek tio signifas, ke naciaj lingvoj estas nelogikaj (absurdaj). Miaopinie, la logikeco de Espranto kuŝas je la uniformeco de vorto-senco en esprimo. Ekzemple, "fari" signifas "estigi", "mono" estas pagilo. Do "fari monon" signifas "produkti (presi, tkp) monon". Komparu la anglan esprimon "make money" (laŭvorte: fari monon -- esprimo "make bricks" ja signifas "produkti brikojn"). Ĝi ne signifas "produkti monon", sed "havigi al si monon". Do Esperanta "fari" havas unu sencon dum la angla "make" havas plurajn. Se oni rigardas la anglan "make" logika, oni devas rigardi ĝian sencon nesimpla. Se oni rigaras la sencon de "make" simpla, la vorto ne estas logika aplikate en malsamaj esprimoj.

Naciismaj esprimoj estas tiuj, kiuj estas interesaj por parolantoj de la nacia lingvo, sed nefacile-kompreneblaj por aliaj. Tiaj esprimoj estas nomataj "idiomoj". Se oni enkondukas naciajn idiomojn, oni malfaciligas Esperanton. Laŭlum iam diris, ke logiko estas internacia. Tial, do, en Esperanto perdo de logikeco estas perdo de internacieco.

Parnasismo: minaco al facileco de Esperanto

Oni ofte diskutas pri naturismo kaj skemismo en la vorto-sistemo de Esperanto, aŭ en vortoj de K. Kalocsay kaj G. Warienghien, depruntado kaj aŭtonoma kunmetado (PAG 528). En praktiko ambaŭ funkcias. Tro da depruntataj vortoj (ĝenerale el eŭropaj lingvoj) malfaciligas lernandon por ne-eŭropaj Esperantistoj. Do por ne-eŭropanoj, pli da kunmetado estas preferinda ol depruntado. Iuj novaj vortoj estas ne-preferindaj. Ekzemple, "turismo" kaj "turisto" havas du radikoj, sed en nacia lingvo (ekzemple, en angla) ili havas komunan radikon "tour". Se oni eltirus la komunan radikon "tur" el la du vortoj, ĝi havas sencon sen ia relato al ili. En angla lingvo oni havas unu radikon plus du post-fiksojn: tour, -ism kaj -ist; en Esperanto oni havas tri radikojn: tur-o, turism-o, turist-o -- la postfiksoj "-ism" kaj "-ist" ne logike funkcias ĉi tie. Do en ĉi tiu kazo, Esperanto estas malpli logika ol nacia lingvo!

Oni argumentas por tia depruntado ke ĝi estas "internacia". Se oni komprenas ke "internacieco" signifas pli ol "eŭropeco", oni povas dubi pri tia depruntado.

Ĉu sciencaj kaj teknikaj vortoj nepre estas depruntitaj? Ne. Eĉ en nacia lingvo oni povas trovi ĉiutagajn vortojn por formi fakajn vortojn. Ekzemple, angla-parolantaj kuracistoj uzas "Ear-Nose-Throat Department" anstataŭ "otolaryngological department". Speciala Angla (Special English) de Amerika Voĉo eĉ uzas "plant scientist" (planto-sciencisto) por "botanist" (botanikisto). Uzo de ĉiutagaj vortoj en teknikaj legaĵoj havas klaran avantaĝon, tio estas, ke tiaj vortoj estas facile kompreneblaj kaj memoreblaj. Se PIV povas inkludi vorton "fruktologio" por "karpologio", kial ne "insektologio" (anstataŭ "entomologio"), "birdologio" (anstataŭ "ornitologio"), ktp? En kia maniero "entomologio" (kiu havas du radikojn: "ontomon", greka por "insekto" kaj "logia", latino por "vorto") estas preciza ol "insektologio" (kiu havas du Esperantajn radikojn: "insekto" kaj "ologio")?

Tamen depruntado ne estas ĉiam evitebla. Iam ĝi estas necesa. Ne depruntado mem, sed tendeco malantaŭ ĝi, minacas la simplecon de Esperanta vort-sistemo. Tiu tendeco estas parnasismo aŭ elitismo.

Parnasismo estas pens-maniero de iuj talentaj Esperantistoj, kiuj sin okupas pri bel-arta kreado. Ili sentas, ke por krei elegantajn verkojn, oni bezonas vortojn ne-ĉiutagajn. Do, "printempo" estas tro ĉiutaga por esti poezia, sed "primavero" servas por la celo; "Venteto" ne estas tiel bela kiel "zefiro"; ktp. Ili preter-atentis tion, ke por tiuj, kiuj ne konas tiujn "belajn" vortojn, la lastaj signifas nenion. Ĉu oni povas ĝui la "belon" de vortoj, kiujn oni ne konas? Tiuj talentuloj forgesis ankaŭ, ke "poezio" estas nur ornamo por nia vivo sed ne neceso. En Ĉinio la situacio estas pli ridinda. Iuj Esperantistoj (iam ankaŭ mi) perlaboras per Esperanto. Ĉar ili estas profesiaj Esperantistoj, ili sentas, ke ilia parolo aŭ skribo devas esti je profesia nivelo. Por ili, profesia nivelo estas tio, kion komuna publiko ne povas facile kompreni. Tial ili penege parkerigas ne-oftajn vortojn, vortojn troveblajn nur en PIV aŭ PAG aŭ en poemoj de iuj "famaj" internaciaj poetoj, kaj ne perdas ian ŝanĉon por paradi (memoru, ke tiaj vortoj estas "naturaj" por iuj eŭropanoj, sed ne por ĉinaj Esperantistoj, eĉ profesiaj). Iuj instruemuloj eĉ fervore instruas, buŝe aŭ skribe, pri striktaj "reguloj" kiujn oni ne povas trovi eĉ en PAG, sed nur povas trovi en naciaj lingvoj. Ironie, ju pli da tia peno, malpli da lernantoj de Esperanto.

Mia argumento kontraŭ elitismo aŭ parnasismo baziĝas sur jena juĝo: lingvon vivtenas la parolanta publiko, sed ne eminentuloj. Anglan lingvon vivtenas ne Ŝekspiro, sed la popolanoj, -- la plejmulto el ili parolas ne tiel "elegante". Se majstroj povus vivteni lingvon, latino ne estus mortinta. Iuj lingvoj ne havas internacie agnoskatajn majstrojn, sed ili bone vivas dank' al la ĉiutagaj parolantoj. Do facile-uzebleco por la publiko estas pli grava ol kritikoj de elitoj.

Celoj de Internacia Esperanta vortaro

Por faciligi la internacian uzon de Esperanto, internacia vortaro estas necesa. Tia vortaro devas havi jenajn celojn:

Ĝi devas enhavi ĉiujn vortojn, kiujn la Esperanta parolantaro efektive uzas, sed ne tiujn vortojn, kiujn iuj eminentuloj (ekz. akademianoj) altrudas en nian lingvon. La "poeziaj" vortoj estas forĵetindaj (memoru, ke veraj bonaj poetoj povas uzi ĉiutagajn vortojn por versi!), escepte de tiuj, kiuj jam fariĝis ĉiutage uzataj.

Ĝi devas espliki kutimajn esprimojn, sed ekskludi naciismajn idiomojn. Ĝi devas konsideri la internacian facile-kompreneblecon de inkluditaj vortoj kaj esprimoj. Tiuj esprimoj, kiuj ne estas internacie kompreneblaj ne devas havi lokon en la vortaro.

Ĝi devas uzi laŭeble plej facilan lingvaĵon en difinoj de vortoj. Ĉar plimulto de uzantoj de vortaro estas komencantoj. -- Kaj pli brave, la estonteco de Esperanto kuŝas je plimultiĝo de komencantoj! La manko de PIV estas, ke komencantoj ne povas uzi ĝin. Cetere, la kompilanto de vortaro devas konsideri facile-kompreneblecon por ne-eŭropanoj.

Ĝi devas utiligi rezulton de scienca studo de vortaro-farado (aŭ leksikografio). Unu problemo estas ke vortaro-aŭtoro devas scii kion inkludi kaj kion ne inkludi en vortaron, ali-vorte, kio estas la eroj de vortaro kaj kio ne. Ekzemple, klarigo de figuraj esprimoj ĝenerale estas tasko de studo de retoriko, kaj ne vorto-scienco (leksikologo). En antaŭaj vortaroj iuj vortaro-aŭtoroj enmetis tiujn "figurajn" esprimojn, kiuj nur okaze aperas en iuj artaj verkoj, aŭ kiujn uzas nur iuj certaj parolantoj. Tio ne nur konfuzigas la uzantojn, sed faras la tutan strukturon de la vortaro malpli scienca.

Ĝi devas laŭeble elĉerpi meritojn de antaŭaj vortaroj, kaj eviti ripeti mankojn de ili. Blinda sekvo al jamaj vortaroj, eĉ bone establitaj vortaroj, ne estas rekomendinda. Anstataŭe, oni devas diferencigi iliajn meritojn dis de nemeritoj. Ekzemple, PIV estas rigardata kiel bona vortaro dum jardekoj. Ĝi iel reliefigis la internaciecon de Esperanto per klarigo de certaj vortoj. Sub la vorto "ne" ni havas:

"II...Rim. 2 Respondante al nea demando, kies neadon oni volas konfirmi, kelkaj popoloj, precipe okcident-eŭropaj, uzas ne, dum aliaj, precipe orientaj, uzas jes: li diris: ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: ne, mia Sinjoro....Male: ĉu ŝi edziniĝis? demandis Marta. -- Jes, iele tio fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis(Z). Same, responde al nea demando, kies malpravon oni volas aserti, la unuaj uzas jes (aŭ jes ja), la aliaj ne:...La sola rimedo eviti miskomprenon, almenaŭ en la konversacio, estus ripeti la pridemanditan verbon: ĉu li ne venos? -- Li venos (aŭ) Li ne venos."

Komparu la Esperanto-Ĉina Vortaro (Ĉefredaktoro Honfan, eldoniĝis 1987 Pekino):

"jes (adv.) ...Rim. "jes" konfirmas la sencon de la respondo, sed ne tiun de la demando. Tio estas ne sama kiel ĉe la ĉina lingvo, precipe kiam la demando estas nea. " (La originala teksto estas en ĉina lingvo. La traduko estas mia -- WEN)

Sed strange, sub la vorto "ne", tiu vortaro ripetas la rimarkon de PIV!

Do Esperanto-Ĉina Vortaro estas pli eŭropeca (aŭ malpli internacia) ol PIV!

Sed PIV ankaŭ havas siajn mankojn. Mi nur menciu iom.

a) Altrudita ŝanĝiĝo de Fundamento. Sub "-/a" oni vidas, "...-a estas uzata kiel finaĵo de 1. la propraj nomoj de virinoj, per skribo de la vortero ino...".

Zamenhof ne donis tian difinon. Ja estas iuj eŭropaj lingvoj, en kiuj virinaj nomoj havas finiĝon -a, sed ne ĉiuj! Ĉu rusa "Nikita" estas virina nomo? Krome, se oni volas Esperanton internacie uzata, oni devas pensi pri ne-eŭropaj popoloj. Jama vic-presidanto de UEA Umeda Josimi, kies nomo finiĝas per "-a", ja estas viro!

b) Temas pri scienceco de strukturo, ekzistas kontraŭdiroj en difinoj de vortoj. Kiel montris Rudiger Eichholz en Esperanta Bildvortaro, PIV uzis vorton "konvekcio" en difino de "advekcio", sed "konvekcio" ne troviĝas en PIV. Do, se oni ne komprenas "advekcio", oni legas ĝian klarigon, sed se oni ne komprenas "konvekcio" en la klarigo, oni denove devas serĉi ĝin en la sama vortaro por klarigo, sed oni ne povas trovi ĝin. Do se oni ne konas "konvekcio", nenio en la vortaro helpas onin kompreni "advekcio".

Alia kazo: sub "posten/o" oni vidas jenon:

postenigi. Asigni postenon al iu: kvar soldatoj postenigitaj vidalvide de tiu homo, pafis al li en la kranion.

De la kunteksto oni povas diveni la sencon de "asigni": doni postenon al iu. Sed PIV donis du sencojn al vorto "asign/i": 1. difini kaj disponigi sumon da mono por aparta celo; 2. Oficiale alvoki antaŭ tribunalon. Tria senco ne troviĝas. Kiu el la du sencoj taŭgas por ilustri "postenigi"? Kredeble, G. Warienghien senkonscie altrudis la trian sencon al la vorto "asigni".

c) PIV inkludis ne-Esperantan vorton. Sub "pin/o" ni havas "Weymouth-pino: Rektatrunka eleganta pino". Kiel prononci "Weymouth"? Se preni Esperanton kiel ludilon de eŭropanoj, precipe, eŭropaj plurlingvanoj (poliglotoj), tio ne estas problemo. Sed se oni prenas Esperanton kiel internacian lingvon, oni devas konscii, ke uzantoj de Esperanta vortaro ne havas devon unue scii certan eŭropan lingvon (alie oni povas simple uzi tiun eŭropan lingvon anstataŭ Esperanton!).

ĉ) Neegala trakto de naciaj lingvoj. Vidu:

kat/o ...kata ...2 (f) Simila al tiu(j) de kato: (mallaŭtaj): kataj manieroj (t.e. por Francoj: flataj, karesamaj; por Germanoj: perfidaj, mallojalaj; por Angloj: malicaj, nocemaj).

Komparu:

muel/i ...Rim. La Zamenhofa uzo de mueli en la senco "sensence babili" estas evitinda rusismo.

Kial rusismo (eĉ Zamenhofa) estas evitinda sed francismo, germanismo kaj anglismo ne?

Sufiĉe absurde, Esperanto-Ĉina Vortaro laŭvorte kopiis la sensencaĵojn de PIV!

d) Cirkla difino. Vidu:

laminat/i (tr) transformi, per laminatiloj, metalblokon... laminatilo. Aparato por laminati,...

Do uzanto de PIV ne povas fuĝi el la cirklo de "laminati--laminatilo"!

Praktika rimedo por atingi facilecon en vortaro-farado

Plej parto de la supre menciitaj celoj estas atingebla per sekvo de meritoj de antaŭaj vortaroj kaj forlaso de iliaj mankoj. Sed praktike oni devas konsideri kiel oni povas fari la vortaron laŭeble plej facila por internaciaj uzantoj.

Facileco estus atingita se oni trovas la bazajn vortojn per kiuj oni povus konstrui la tutan sistemon de vortaro, sam-kiel oni povas havi ĉiujn kolorojn pere de miksado de la tri primaraj koloroj de ruĝo, flavo kaj bluo, aŭ kiel oni povas produkti ĉiujn melodiojn pere de re-aranĝo de majora aŭ minora gamo. Sed lingvistika studo jam pruvis, ke tia baza vort-listo ne ekzistas. En vorto-sistemo nenio estas primara aŭ baza; nenio estas simpla aŭ malsimpla.

Nun ni konsideru kiel oni lernas Esperanton. Lerno de patra lingvo estas longa proceso kiun oni ankoraŭ ne povas tute klare espliki. Se en taŭga medio, nome, medio kie oni uzas la lernatan lingvon en ĉiutaga vivo, infano povas lerni la lingvon sen-pene. Sed tio ne estas diskutinda en artikolo pri lingvo-lernado. Studinda estas kiel plen-kreskulo lernas ne-patran lingvon. Lernado de fremda lingvo por plen-kreskulo estas proceso de ripeta enkapigo de vortoj kaj gramatikaj reguloj. Je la unua ŝtupo oni ne-eviteble dependas de traduko de fremdaj vortoj en sian nacian lingvon. Kvankam oni plendis, ke traduko ne estas ideala rimedo en lingvo-lernado kaj ke prefere rekte pensi en la lernata fremda lingvo, praktike, traduko ne estas evitebla je la unua staĝo. Oni povas nur atendi, do, ke post la unua staĝo la lernanto iom post iom forlasu tradukon kaj alkutimiĝu al rekta pensado en la lernata lingvo.

Do la praktika celo por Esperanta instruado estas, ke je la unua ŝtupo oni uzu sian nacian lingvon kaj post tio oni laŭeble rekte uzu Esperanton. Kompreneble, ju pli frue oni forlasas tradukon, des pli bone. Do la celo estas trovi la minimuman vort-liston por komencantoj. Supozeble, tiujn vortojn oni lernu pere de traduko en sian nacian lingvon (Por praktika celo ni nomu tiajn vortojn "bazaj"). Sed post tiu ŝtupo, oni uzu Esperanton senpere. Se Esperanta vortaro povas espliki ĉiujn vortojn per tiu minimuma vort-listo, la vortaro estas facila por komencantoj. Tia vortaro povas helpi la komencantojn laŭeble plej frue forlasi tradukon. Por komencantoj plia facileco en tut-Esperanta vortaro estas ne praktika.

Sed kiel oni povas trovi tian minimuman vorto-liston? Ĉu per studo de lern-libroj? Ŝajnas jes, sed praktike ne. Ĉar eŭropaj aŭtoroj de Esperanta lernolibro ne tro multe pensas pri la problemo de bazaj vortoj (la kialo estas, ke por eŭropanoj, multaj Esperantaj vortoj estas la samaj aŭ similaj al tiuj en siaj naciaj lingvoj). Mi studis kelkajn Esperantajn lerno-librojn eldonitajn en Ĉinio. Mi trovis, ke la aŭtoroj ne multe pensis pri la problemo. Se vortoj uzataj en lernolibro ne estas bazaj, oni ne povas bazi sian studon de baza vort-liston sur ili.

En studo de naci-lingva vorto-scienco oni ofte studas bazajn vortojn laŭ kelkaj kriterioj: ofteco, produktivo, kerneco, ktp.

Dum lastaj jaroj mi studis jenajn vorto-listojn: vorto-listo de Leo Balaaz, BRO kaj vortolisto de Kontakto.

a) Ŝajnas ke la plej aŭtoritata estas BRO, sed fakte ĝi havas mankojn. Unue ĝi pretendas, ke ĝi estas produktita baze de statistiko de materialo de 1,000,000 vortoj. Tio estas dubinda! Ĉar statistiko de tiom da vortoj ne estas facile plenumebla. La farintoj de BRO kalkulis la vortojn per adicio de konsultitaj vorto-listoj, kiuj sia-vice estas faritaj de antaŭaj personoj. Do en la kalkulo eblas ripeta kalkulado de iuj materialoj. Vidu la jenan figuron:

Se:

A = (a, b, c, d, e)
B = (b, c, f, g, h)
C = (a, h, k, l)

Do:  (A + B + C) < (5 + 5 + 4),

sed (A + B + C) = (a, b, c, d, e, f, g, h, k, l) = 10

Due, BRO ne spegulas la realan oftecon de vortoj. En la unua listo de 179 radikoj jam aperas "-ot", "-um". Sed "-em" aperas en la naŭa listo. Oni intuicie povas konstati, ke "-ot" ne povas esti tiom ofte uzata, nek "-um" pli ofta ol "-em".

b) Vorto-listo de Leo Balaaz havas 750 radikojn. Ĝia manko estas, ke ŝajnas, Balaaz ne bazis sian statistikon sur grandan nombron da materialo. Ĉar ĝi enhavas nomojn de nacioj kiel anglo, franco ktp, kiuj kredeble sporade aperas. Laŭ funkcio, tiaj nomoj ne devas esti parto de baza vorto-listo, samkiel "Johano", "Elizabeto", "Kaŝa" ne estas parto de baza vorto-listo.

c) Vorto-listo de Kontakto ŝajnas vera listo surbaze de ofteco, kerneco kaj produktiveco. Merito de tiu listo estas, ke ĝi estas praktike uzata en verkado de legaĵoj dum longa tempo. Ĝia unua-nivela listo havas 500 radikojn kaj la tuta listo havas 1,000. De 1988 ĝis 1990 mi verkis facilajn legaĵojn per la unua-nivela listo de Kontakto por la gazeto La Mondo. Mi trovis, ke por ĉiu legaĵo mi bezonis nur noti kelkajn vortojn. Lingvisto Zhou Liŭi, kiu instruas Esperanton en Pekina Instruista Universitato, kompilis bazan vorto-liston surbaze de la listo de Kontakto kaj per tiu listo li instruis komencantojn.

Konsiderinde la suprajn faktorojn, mi kredas, ke baza vorto-listo por kompilado de Esperanta vortaro povas havi 500 - 600 radikojn. Tiu listo povas servi kiel difina listo. Tio estas, ke ĉiuj vortoj en la vortaro krom tiuj, kiuj mem estas sur la listo, estu esplikitaj per tiu listo. Fakte difina vorto-listo estas jam delonge uzata en naci-lingva vortaro. La Longman Dictionary of Contemporary English uzas difinan vorto-liston de 2,000.

Jen specimeno:

distingi -- trovi malsamecon inter kelkaj aĵoj

Komparu PIV:

disting/i  (ion de io) percepti inter du aŭ pluraj aferoj diferencon, kiu ebligas ilin rekoni apartaj

Por kompreni la unuan, oni bezonas 7 ecojn: trov-, mal-, sam-, -ec-, inter, kelk-, -aĵ. Ĉiuj de tiuj ecoj aperas sur la unua-nivela listo de Kontakto. Por la duan, 16: io, de, percept-, inter, du, aŭ, plur-, afer-, diferenc-, kiu, ebl-, -ig, ili, re-, kon-, apart-.

Krome, ĉe iuj vortoj, oni povas uzi bildojn. En certa situacio oni povas komprenigi vort-sencon per bildo pli facile ol per vortoj. Do la internacia Esperanta vortaro estu ilustrita.
 

novembro 2000
-------------

Biografieto:

WEN Jingen
(naskiĝis en 1948; esperantiĝis en 1981; tradukisto por EPĈ 1987-95)

Adreso:

WEN Jingen
Chegongzhuang Xilu 35 Hao, 6 Hao lou, 404
Beijing 100044
Ĉinio

Ret-poŝta adreso:

WENJINGEN@YAHOO.COM; WENJINGEN@HOTMAIL.COM

Telefono: (O) +86-10-68996077; (H) +86-10-88411829
 
 
 

Teksto enretigita kun la permeso de la aŭtoro
http://internacialingvo.ini.hu