Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

KIEL VARBI KAJ KIEL NE VARBI PRI ESPERANTO


                   http://internacialingvo.ini.hu  Thierry [tjeri] SALOMON   Novembro 2003
 

La fambildo de Esperanto

Komence de la naŭdekaj jaroj Ivo DURWAEL, tiama estrarano pri informado de UEA, skribis en la revuo Esperanto: "Se la ideo estas bona, sed ne allogas la publikon, tio signifas ke la bildo pri Esperanto estas fuŝita."
 

La plej oftaj eraroj dum informado pri Esperanto

-Nomi informadon/varbadon pri Esperanto "propagando".

La vorto "propagando" havas pejorativan elvokaĵon pro la agado de Goebbels en la Tria Regno (lia titolo estis Ministro pri Propagando). En 1956 en la sveda urbo Frostavallen, la reprezentantoj de la informaj fakoj akceptis la "Principaron de informado pri la Internacia Lingvo" (ĉefa aŭtoro Ivo LAPENNA). Inter la ĉefaj eraroj, klare skribiĝas: "Nomi informadon pri Esperanto 'Propagando'." Tion ĉion la reprezentantoj de la informaj fakoj jam skribis antaŭ pli ol 40 jaroj, sed la granda plimulto tute ne atentas tiujn principojn.
 

-Diri ke Esperanto estas "lingvo universala" anstataŭ "lingvo INTERnacia". Aŭ ne atentigi pri tiu diferenco.

En interparolo ĉe Pola Radio, Claude Piron plendis pri la vorto "universala" en la esprimo
"lingvo universala". Li proponis ke estus pli bone uzi "interpopola", "intergenta", "internacia" kiuj ne kaŭzas elvokaĵon de superregeco kaj "ĉio aŭ nenio" pensmanieron.
 

-Diri ke Esperanto estas la internacia lingvo

Pro tiu "la" la alparolintoj emos diri ke la angla lingvo estas la internacia lingvo.
DURWAEL skribas en sia artikolo ke jam de kvar jaroj, FEL anstataŭigas la frazon "Esperanto, la internacia lingvo" per "Esperanto, internacia lingvo".

Sed ankaŭ kun la vorto "internacia" povas esti problemoj:
Sur la satelitaj televidokanaloj CNN (usona) kaj TV5 (franca) videblas "la internacia
veterprognozo". Tio montras ke en kelkaj lingvoj la vorto "internacia" fariĝis sinonimo de "tutmonda", "tuttera". Tial multaj aŭdante "lingvo internacia" povas kompreni "lingvo tutmonda" kaj pensos ke Esperanto celas anstataŭi la aliajn lingvojn. Kiel skribis Zamenhof en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia": "'Lingvo internacia' kaj 'lingvo tutmonda' estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas“.
Skribi "INTERnacia"  aŭ "inter-nacia", por ke la etimologio pli bone vidiĝu, povas helpi kontraŭ tiu misinterpreto. Eblas ankaŭ uzi la esprimojn „interetna“, "transnacia" aŭ "interpopola lingvo"
 

-Diri ke esperanto estas lingvo simpla.

"Simpla" havas pejorativan sencon en multaj lingvoj. Pli bone estas uzi la esprimojn “facila lingvo“ (aŭ pliprecize „la malplej malfacila“)
 

-Uzi miskompreneblajn esprimojn kaj sloganojn.

Paroli pri "problemo de la plurlingveco" anstataŭ "de la lingva baro". La publiko pensos ke vi volas forigi la problemon de plurlingveco tio estas forigi plurlingvecon...
"Unu lingvo por la tuta mondo" povas pensigi, ke oni celas forigi ĉiujn lingvojn kaj uzi nur Esperanton
 

-Sekteco.

Troa persona kulto de Zamenhof : la esprimo "Majstro" (kiun Zamenhof mem kontraŭis), skulptaĵoj, ikonoj, disdonado de fotoj, ezoterikaj simboloj ktp...
 

-Verdŝovinismo, himno, flago ...

Pro la sciostrukturo en la kapo la publiko jam havas problemojn "digesti" la ideon de lingvo ne ligita al lando. Pro tio oni prefere ne malhelpu tion per tipaj naciaj simboloj. Ankaŭ esprimojn kiel "diasporo", "esperantio/ujo" estas evitendaj pro la sama kialo.
 

-Uzo de politikecaj vortoj.

"movado", "samideano", "fina venko", "ligo", "-ista junularo" ktp...
 

-Altrudemo.

Konduki kiel la atestantoj de Jehovo. Troa entuziasmo, altrudemo. Kiom da esperantoparolantoj lernis la lingvon pro argumentoj de propagandaĉulo? La celo devus esti veki la scivolemon. Aliaj ekzemploj de altrudemaj kaj eĉ atakemaj sloganoj estas : "Dua lingvo por ĉiuj" (multaj homoj jam havas alian duan lingvon kaj ĉiuj ne bezonas Esperanton), "Komuna lingvo por la tuta mondo", krisignoj en la sloganoj ktp...
 

-Troigi.

Ekzemple : 100 milionoj da esperanto-parolantoj. Eblas lerni la lingvon ene de 3 monatoj ktp...
 

-Neglekto de la ekstera aspekto de la informanto.

 

-Uzi la x-metodon por skribi ekzemplajn frazojn.

Imagu ke vi neniam aŭdis pri iu internacia lingvo nomita "Esperanto".
Imagu ke vi vidas ekzemplan tekston en tiu lingvo. En ĉiu tria vorto estas ikso.
De kie vi sciu ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstataŭ supersignoj?
Kio estos via reago kiam vi provos laŭtlegi tiujn frazojn?
Ĉu tio helpos vin havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?
 

-Mencii la aliajn plurcent projektojn de "planlingvoj".

La principaro de Frostavallen detale atentigas pri tiu eraro.

-Uzi la esprimon "artefarita lingvo".

 

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

La plejmulto de la legantoj verŝajne konsentas kun la ĝis nun listigitaj punktoj. Nun sekvas du pli tiklaj punktoj kies gravecon kaj problemon la "esperantistoj" ĝenerale subtaksas..

-La verda stelo :

Ni memoru ke ne ZAMENHOF sed DE BEAUFRONT elektis tiun simbolon ĉirkaŭ 1894-1895. Tiutempe stelo estis tute taŭga kaj eĉ moda simbolo. Sed intertempe granda stelo estis misfamigita pro la misagoj de komunismo. Günter CONRAD en sia "Dua manlibro de varbado" skribas en 1977: "Demandu la publikon, pri kio ĝi pensas, vidante nian verdan stelon: 80%   respondos: pri Sovetunio!". Eble li iom troigas kaj tio estis dum la malvarma milito. Mi pensas, ke la procentaĵo ne estas tiom alta, kaj, ke ne temas ĉiam pri konscia elvokaĵo sed subkonscia. Ofta kontraŭargumento de la "Esperantistoj" estas ke pro la koloro ne eblas miksi la du stelojn. Tamen se oni legas la libron "la danĝera lingvo" evidentiĝas ke tio plurfoje okazis. Fakte post kiam mi parolis pri tiu temo, unu el la aŭskultantoj rakontis ke dum li iris voĉdoni, pro lia surbrusta verda stelo, homoj pensis ke li estas komunisto. Kio okazas se oni prenas ruĝan kaj verdan stelon kaj nigre-blanke presas ilin, fotokopias ilin aŭ fotas ilin por nigra-blanka gazeta foto? En ambaŭ kazoj la rezulto estas nigra stelo. Ĉar la ruĝa stelo estas tre konata kaj la verda apenaŭ, homo kiu ne konas Esperanton povas ligi la nigran stelon al komunismo. Kompreneble "Esperantistoj" ligas la nigran stelon al la verda stelo kaj ofte ne volas kompreni la problemon. Por tio oni devus meti sin en la lokon de iu, kiu ne konas la INTERnacian lingvon. SIKOSEK skribas ke krom komunismo kvinpinta stelo (pentagramo) estas malnova simbolo, en islamo, en nigra magio.

Alia ofta kontraŭargumento estas ke multaj firmaoj uzas la stelon kiel simbolo. Jes, sed ekzemple petrolfirmao kiel Texaco ne estas miksebla kun politikeca organizaĵo.

La instigo por la ekuzo de la stelo estis ke la parolantoj de la lingvo povu rekoni unu la alian. Sed por la publiko verda stelo sur la vesto, en la plej bona kazo elvokas nenion, sed povas ankaŭ elvoki ion malagrablan.
Sed simbolo ja estas bezonata. En la jam menciita artikolo Ivo DURWAEL, tiam estrarano pri informado, skribas: "Mi petas al ĉiuj Esperanto-asocioj, kiuj ne jam faris tion, imiti la ekzemplon de UEA kaj de tiom da aliaj elstaraj ligoj: sisteme uzi la jubilean simbolon, en la aŭtenta formo, sen aldono de io ajn al la simbolo."  Tio estis en 1991. Tamen la plimulto daŭre uzas la stelon. Kaj inter la malmultaj, kiuj uzas la novan simbolon preskaŭ neniu atentas la lastan frazon. Tamen la "Esperantistoj" komprenu, ke la eta stelo, kiun ili metas en la novan simbolon povas por kelkaj homoj elvoki eĉ se nur subkonscie la totalitarisman komunisman reĝimon. Tio ligas Esperanton al malagrabla sento, same kvazaŭ oni metus en ĝin etan svastikon (hokan krucon) kiu elvokas alian totalitarisman reĝimon. Pro la sama kialo meti literon „E“ en la stelon ne helpas. Se oni metas tiun literon en la mezon de hoka kruco ĉu per tio eviteblus malagrablaj sentoj je la ekvido de la simbolo?
CONRAD skribas: "Simbolo devas esti unika (DURWAEL skribas specifa) kaj senmiskomprena. Simbolo ne devas kaŭzi dubojn, nek malagrablajn sentojn!".
RÁTKAI klarigas la avantaĵojn de la jubilea simbolo: "Ĉiu ronda aĵo estas pli simpatia, pli alloga, ol io pinta, akra.“
 

-La sufikso "-ist" en la vorto "Esperantisto".

Pro multaj pejorativaj vortoj, kiuj finiĝas per tiu sufikso: "anarkiisto'", "komunisto", "naciisto", "integristo", "faŝisto",  denove estas la risko de malbona elvokaĵo (eĉ se nur subkonscia).
Kompreneble ekzistas multaj neŭtralaj vortoj kiel "ĵurnalisto", "turisto" ktp... Ĉirkaŭ la jaroj 1900, la sufikso "-ist" estis tre multe uzita en naciaj lingvoj kiel ekzemple la franca. Se interreto naskiĝintus tiam, ĝiaj uzantoj certe estintus nomitaj interretistoj (france "internetistes").
En sia lasta romano la verkisto Jules VERNE ofte uzas la esprimon "langue espérantiste".
Hungara ekzemplo:  kutime hungare oni nomas la anojn de la dekstra partio FIDESZ: "fideszes". Tamen alipartia gazeto vole uzis la nekutiman formon "fideszista" en pejorativa senco. La franclingvaj  asocioj jam komencis uzi  "espérantophone" anstataŭ "espérantiste". Tiu vorto havas la kroman avantaĝon ke aŭdante ĝin oni tuj scias ke Esperanto estas lingvo.
 
 

Kion fari


Iom pristudi la temon
-Reta InformCentro http://ikso.net/ric ĝenerala inform-strategio, oftaj demandoj, gvidlinioj
-Gvidlinioj por informado pri Esperanto de Kalle Kniivilä (Rubriko "Malferme" de la revuo Esperanto oktobro 2000)
    -Konsciigi la publikon pri la problemoj en la nuna internacia lingva ordo
    -Konsciigi la publikon pri la ekzisto kaj funkciado de Esperanto
    -Proponi Esperanton kiel solvon en konkretaj situacioj
    -Kuraĝigi al lernado de Esperanto
-Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Kniivilä malprave opinias ĝin malaktuala)
-Dua manlibro de varbado de Günter CONRAD.
-Serio de artikoloj pri informado de Ivo DURWAEL en la revuo Esperanto inter 1990 kaj 1992
-Artikoloj de Claude PIRON pri la psikologiaj kontraŭstaroj al Esperanto.
 

-Veki la scivolemon
-Faktoj, konkretaj aplikoj
Ekzemple en Hungario la telefonlibro enhavas klarigojn ankaŭ en esperanto. Same la afiŝtabulo de la stacidomo de la urbo Zalaegerszeg.
Statistikoj el enciklopedioj (ekzemple Quid) aŭ el la Libro Guiness de la rekordoj.
La revuo Monato estas montrinda ekzemplo de praktika apliko.
-Uzi la vorton „Esperanto“ ne sola sed kun "interpopola*/transnacia/INTERnacia lingvo" (alikaze la publiko povus pensi ke temas ekzemple pri meksika manĝaĵo).

La substrekindaj argumentoj estas:
-Estas amuze lerni ĝin*
-Egalrajta sendiskriminacia internacia komunikado
-Protekto de la lingva kaj kultura diverseco.
-Faciligas la lernadon de aliaj lingvoj.
-Uzebla en multaj landoj.
-Facileco (tio ne estu la ĉefargumento, ĉar io kio estas facila aŭ malmultekosta sed servas je nenio ne estas alloga).

Kontrololisto
- Difini la celogrupon kaj adaptiĝi al tio.
- Meti sin en la situacion de iu, kiu ne konas Esperanton
- Ĉu la varbilo ne estas miskomprenebla.
- Ĉu oni racie pripensis  kaj planis ĝin aŭ ĉu ĝi sekvas nur kelkajn malnovajn kutimojn?
- Ĉu ĝi ne estas tro longa.
- Harmonio de la koloroj kaj legebleco.
- Provi sur kelkaj homoj.

Konkludo
La psikologo Claude PIRON en pluraj tekstoj klarigis, ke ofte la kontraŭstaro kaj la nekompreneble akraj atakoj rilate al Esperanto radikiĝas en subkonsciaj timoj.
Tial ege gravas eviti la riskon de malbonaj elvokaĵoj kaj de miskompreno. Por tio veraj subtenantoj de INTERnacia lingvo devus konduti malpli egoisme (varbi ne nur por fanfaroni, plezurigi sin aŭ ripeti ritojn) kaj pli ofte meti sin en la lokon de tiuj, kiuj ne konas Esperanton. Alikaze la fambildo de la lingvo ne boniĝos kaj la rebatservoj restos estingo de fajroj, kiujn oni mem ekigis.
La pli junaj apogantoj de Esperanto havas la respondecon mem pensi kaj ne blinde sekvi la kutimojn kaj ritojn de la antaŭuloj. Ĉar kiel sprite diris pola esperantoparolanto „se oni sekvas la samajn vojojn oni alvenos al la samaj lokoj.“
 
 

Bibliografio

-CONRAD, Günter: Dua manlibro de varbado. Memeldono 1977. 70 p.
-DURWAEL, Ivo:
Kiel rekrei la bildon de Esperanto. En la revuo Esperanto, 1991.01, p. 7-8.
Serio de artikoloj pri informado en la revuo Esperanto inter 1990 kaj 1992
-GRIGORJEVSKIJ Andrej Informi pri la ideo en la revuo Esperanto (januaro 2002)
http://uea.org/revuo/2002/januaro/inform.html
-LAPENNA, Ivo:
Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo (Principaro de Frostavallen).
Legebla ĉe http://internacialingvo.ini.hu
Je pripensado kaj prijuĝo de la tutmonda demokrata esperantistaro!, en: Internacia
Kulturo, 1947, septembro-oktobro, p. 4-19.
-LINS, Ulrich: La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. Gerlingen: Bleicher 1988.
-PIRON, Claude:
Psikologiaj reagoj al Esperanto, Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26 E (Roterdamo: UEA, 1988).
Psychological Aspects of the Language Problem
Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto
-RÁTKAI, Árpad:
Simbolo: La stelo kaj la flago. En la revuo Esperanto 1994.05.
Verda estas nia plago. En la revuo Hungara Vivo 1980 numero 3 p. 88
-Reta InformCentro http://ikso.net/ric ĝenerala inform-strategio, oftaj demandoj, gvidlinioj
-SIKOSEK, Marcus: Proponaro por la Esperanto-informado. Antwerpen FEL 1995. 66p. ISBN 90-71205-61-4 aŭ sur la KD espeRom Deutscher Esperanto Bund, Freiburg 1997

Kelkaj el tiuj dokumentoj (aŭ ligoj al ili) kaj ilustraĵoj troviĝas ĉe http://interpopolalingvo.inf.hu*
 

* Postaj ŝanĝetoj:
interetna -> interpopola
inter la argumentoj aldonis amuza lerni
http://interpopolalingvo.inf.hu -> http://internacialingvo.ini.hu