Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Terminaro pri teniso


Elŝuti la provizoran terminaron en formato .rtf
Ĝi momente enhavas la esprimojn en la internacia, angla, franca kaj hungara lingvoj.
Thierry kompilas ĝin per la programo Access surbaze de la kontribuoj de

Dankon al ĉiuj
Sendu viajn korektojn, rimarkojn al: thierry_salomon HELIKO yahoo.com
 


Kritiko de la tenisa ĉapitro de la sporto lingvo en Esperanto de Tibor Ujlaky-Nagy

Ĉar la libro pritraktas multajn sportojn, kelkloke estas mankoj aŭ eraretoj.

Bonaj esprimoj en la tenisa ĉapitro estas:
ludkampo
bazlinio
rekte elimina sistemo
rondbatala sistemo

Kelkaj stranĝaĵoj estas:
batserioj
ludumoj
setoj
ŝotoj
nul per tridek:  tiu "per" ne estas bezonata
la serviranto ekstaras post la bazlinio-> staras malantaŭ
reto - unu pilko!
ILTF por ITF (malnova!)

Hungarismoj:
akceptanto fogadó
pozicio állás (por poentostaro)
ludgvidisto játékvezetô
ellevita kiemelt

Post kiam la terminaro estos korektita kaj uzebla, estus bona ideo se iu renovigus la regularon de teniso por ke ni povu aperigi ĝin en ĉi tiu retejo.