Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!



La Bosko Fraksena
kimra popolkanto
traduko: W. Harvey

Auxskultu!

La bosko fraksena tre klare parolas
Per vortoj blovataj de l' vento el gxi;
Dum sur gxiaj brancxoj sunlumo briletas,
Vizagxoj amataj rigardas al mi.
En revo malnovaj amikoj aperas,
Vekigxas memoroj pri gxojo kaj plor';
Kun flustro mallauxta folioj susuras
Cxe l' bosko fraksena, la hejmo de l' kor'.

Ne plu mi ridadas, la pasxoj pezigxas,
Ariojn malnovajn auxdadas orel';
Pri tagoj de gxojo mi nun enpensigxas,
Amikoj revenas al ter' el cxiel'.
En cxiu angulo vidigxas najbaro,
La karaj vizagxoj ne plu estas for:
Rigardas min ame malnova amikaro
El bosko fraksena, la hejmo de l' kor'.


La Fluanta Tajdo
Irlanda popolkanto
traduko: Harrison Hill

Auxskultu!

Jen la kanto de kuragx'
Por maristoj dum vojagx'
Cxar kuragxon cxiam donas melodi'.
Do kunkantu, maristar'!
Vi la rajton havas, cxar
La fluanta tajdo estas nun cxe ni!

Refreno:
Kantu, kantu kamaradoj!
Gloran estontecon havas vi.
Estas hela la cxiel',
Cxiam brilas nia stel'
La fluanta tajdo estas nun cxe ni!

Kontraux vento, kontraux ond',
Kunbatalas nia rond';
Post la nuboj ofte kasxas sin la stel'.
Sed la tajdo venas nun,
Sin prezentas oportun',
Kaj la stelo klare brilas sur cxiel'!

Levu velojn al ventet',
Levu vocxojn al kantet',
Levu korojn al cxiama la esper'!
Kaj altigxu la kuragx',
Cxar la fino de l' vojagx'
Estas nepre la triumfo de l' afer'!


Ekkiam Regos Am' Sur Ter'
teksto: Remon Levesk'; tradukis Jxak Le Puil
muziko: Remon Levesk'

Auxskultu!

Ekkiam regos am' sur ter'
Alvenos tagoj sen malsato;
Ne plu premegos la mizer'.
Sed ni jam estos mortaj, frato!
Kaj kiam regos am' sur ter'
Trubadorigxos la soldato;
For la milit' for la karcer'.
Sed ni jam estos mortaj, frato!

En la longega vivocxen'
En kiu pelas nin la sort',
Al cxiuj viv', al cxiuj mort',
Nin trafis nur sufero kaj cxagren'.

Sed kiam regos am' sur ter'
Cxu restos iom da kompato
En tiuj tagoj sen mizer'
Por ni, de longe mortaj, frato?
Ni, kiuj en temp' de sufer'
Kaj de milit' kaj de malsxato
Sercxadis pacon sur la ter'
Sed kiun ili gxuos, frato.

En la grandega vivolud'
Finigxos bele la parti';
Sed la perdantoj estu ni.
Jen tie cxi plej sagxa la konklud'.

Sed kiam regos am' sur ter'
Cxu restos iom da kompato
En tiuj tagoj sen mizer'
Por ni, de longe mortaj, frato?


La Krokodilo
franca popolkanto

Auxskultu!

La krokodil' irante al milito,
Al la idar' adiaux diris jxus.
Foriris gxi mugxante kun ekscito,
Pri elefantoj pensis gxi kun ruz'.

Refreno:
Se la kro-kro-kro, la kro-kro-kro, la krokodiloj
Malaperis for en Nil', ni ne parolu plu!
Se la kro-kro-kro, la kro-kro-kro, la krokodiloj
Malaperis for en Nil', ni ne parolu plu!

O-e o-o-e o-e o-o-o
O-e o-o-e o-e o-o-o

Murmuris gxi militan marsxon glute.
Inter la dentoj vortoj restis for.
Kiam la fauxkon gxi malfermis tute
La malamikoj tremis en la kor'.

Cxe Nila bordo zumis gxia kanto
Kaj cxio tremis cxe la bord' de Nil',
Sed jen subite venis elefanto
Kaj malaperis brava krokodil'.


Donna, Donna
teksto: Itschak Katsenelson
muziko: Sholom Secunda

Auxskultu!

Jen sur cxaro al foiro
Trista staras bovid' en plor'.
Supre flugas kun zefiro
Jen hirundo en danda sor'.

Refreno:
Sed la ventoj ridas, ridas kun fier'.
Tagon kaj vesperon plu, tra tuta la somer'.
Donna donna donna, donna donna donna don
Donna donna donna, donna donna donna don

"Cxesu plendi", diris viro,
"Cxar bovido naskigxis vi,
Al bestacxo sen flugilo,
Decas rampi sen plenda kri'."

La bovidoj sen espero
Iras vice al la bucxej'.
Sed ja cxiuj al libero
De l 'hirundo sopiras plej.


Venkos Ni En Gloro!
teksto: Pete Seeger k.a.
traduko: Pilger

Auxskultu!

Venkos ni en gloro, venkos ni en gloro,
Fine glore venkos iam ni.
Ho, en mia kor', firme kredas mi,
Ke fine glore venkos ni.

Ni iros man' en mane, ni iros man' en mane,
Iros man' en mane iam ni.

Ni ne konas timon, ni ne konas timon,
Timon plu neniam konos ni.

Liberos ni pro vero, liberos ni pro vero,
Pro ver' liberos fine cxiuj ni.

Vivos ni en paco, vivos ni en paco,
Fine paco regos en la mond'.

Tra la tuta mondo, tra la tuta mondo,
Tra la tuta mondo – iam.


En Fojnamaseto
laux franca popolkanto

Auxskultu!

Sen hejmo, sen monero,
Libera sub cxiel',
Sen hejmo, sen monero,
Libera sub cxiel',
Vagadis mi sur tero,
Laux volo kaj sen cel'.

Refreno:
En fojnamaseto, tiel bone, bone, bon'
En fojnamaseto bone dormas mi.

Dumvintre falas negxo,
Somere brilas sun'.
Dumvintre falas negxo,
Somere brilas sun'.
Felicxa kiel regxo
Mi vagas sub la lun'.

Por mi blovetas vento,
Ondumas riveret'.
Por mi blovetas vento,
Ondumas riveret'.
Por mi odoras mento,
Rugxigxas papavet'.

Pli ricxa ol ricxulo,
Ne timas sxtelon mi.
Pli ricxa ol ricxulo,
Ne timas sxtelon mi.
Trezor' de vagemulo
Valoras nur por li.


Esperanto Estas la Lingvo Por Mi

Auxskultu!

Transiris mi la oceanon,
Sur sxipo vojagxis sur gxi;
Renkontis mi nek samlandanon
Nek iun konatan de mi.

Esperanto estas la lingvo por ni, por ni.
Esperanto estas la lingvo por mi.

Mi ne amuzigxis per io;
Neniu parolis al mi;
Enuis mi baldaux je cxio;
Soleco min premis al si.

Bonsxance UEA butono
Atenton altiris al si;
La stelo kun negxblanka fono,
Ho kiel mi gxojis pri gxi!

Min tute enuo forlasis;
Soleco forflugis kun gxi;
Kaj gaje la horoj forpasis
Por samideano kaj mi.


Maldika Sorpo
rusa popolkanto
teksto: I. Lubjanovskij

Auxskultu!

Kial, sorp' amara,
tremas vi cxe vojo?
Kial klinas, kara,
brancxojn en malgxojo?

Kaj cxe kamp' tritika
cxe river' najbara
staras kverk' fortika,
ankaux ja senpara.

"Ho, se mi sukcesus
al la kverk' transiri,
mi por cxiam cxesus
tremi kaj sopiri.

Mi per brancxoj miaj
brakus lin impete,
kun folioj liaj
flustrus mi diskrete".

Sed ne povas sorpo
kun la kverko nesti;
por eterne orfo
devas sola resti.


Samideana Trinkkanto

Auxskultu!

Por Esperanto se vi klopodas kiel ni,
Kaj pace varbas cxiun por gxi:

Refreno:
Jen mia mano, samideano.
Gxoju ni, trinku ni! Je via sano!
Gxoju ni, trinku ni! Je via sano!
Gxoju ni, trinku ni! Je via sano!

Se l' antauxjugxon malhelan de la nuna hor'
Per verda stelo pelas vi for:

En estonteco, se fine venkos nia pen'
Nin rekonigos granda festen'.


Jen Via Mondo
teksto, muziko: Woody Guthrie
traduko: Pilger

Auxskultu!

Jen via mondo, jen nia mondo
Kun monta negxo kaj mara ondo,
De la tropikoj gxis la polusoj:
Jen vasta mond' por cxiuj ni.

Kiam mi iris sur voj' sen celo,
Jen supre brilis blua cxielo,
Kaj orregalo sxajnis grena valo:
Jen vasta mond' por cxiuj ni.

Vagante, spurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif' dezerta,
Dum mi sopiris, iu vocxo diris:
Jen vasta mond' por cxiuj ni.

Mi la okulojn sxirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de oceano,
La suno dronis kaj vocxo sonis:
Jen vasta mond' por cxiuj ni.


La Iamo Longe For
skota kanto, originala teksto de R. Burns
traduko: R. Rossetti

Auxskultu!

La prakonatojn cxu ni lasu velki en memor'?
Cxu ni ne pensu kare pri la iamo longe for?

Refreno:
Iamo longe for, amik', iamo longe for,
Ni rememoru pri la temp', la iamo longe for!

La krucxojn do ni levu kaj salutu el la kor'
Kaj trinku en konkordo pro la iamo longe for!

Do, jen la mano, kamarad'! Ni premu kun fervor',
Kaj trinku ni profunde pro la iamo longe for'!


La kantoj trovigxas en "La Verda Trobadoro", FLE/SAT-Junulfako, 1986.
- Danjelo Gibbons
dhgibbons@bigfoot.com