Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen
El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14
Entajpis Lee Miller
Versio iksa -------- Versio unikoda
Cxapitro 1
(La Barono rakontas siajn aventurojn al amikoj cxe botelo.)
La Barono rakontas pri siaj unuaj vojagxoj. -- La miregigaj efikoj de uragano. -- Li alvenas en Cejlon, venkas du eksterordinarajn kontrauxulojn, revenas al Holando.
Kelke da jaroj antaux ol mia barbo anoncis baldauxan plenagxon aux, alivorte, kiam mi estis nek viro nek knabo, sed inter ambaux, mi esprimis en diversaj konversacioj fortan deziron, vidi la mondon; pri tio malkuragxigis min miaj gepatroj, kvankam mia patro mem multe vojagxis, kio evidentigxos, antaux ol mi finos mian strangan kaj, mi povas aldoni, interesan rakonton. Kuzo de mia patrina flanko tre amis min kaj ofte diris, ke mi estas brava, vigla junulo, kaj multe inklinis, kontentigi mian scivolemon. Lia elokventeco havis pli fortan efikon ol mia, cxar mia patro konsentis, ke mi akompanu lin en vojagxo al la insulo Cejlon, kie lia onklo logxis multajn jarojn kiel guberniestro.
Ni sxipveturis for el Amsterdam kun dokumentoj de Iliaj Altaj Ekscelencoj la Sxtatestroj de Holando. La sola rakontinda okazintajxo dum la vojagxo estis la mirigaj efikoj de uragano, kiu eltiris kun la radikoj multnombrajn arbojn de eksterordinaraj dikeco kaj alteco. Tio okazis sur insulo, kie ni ankris por preni lignon kaj akvon; kelkaj el tiuj arboj pezis multajn tunojn, tamen la ventego portis ilin tiel mirige alten, ke ili aspektis kiel plumetoj de malgrandaj birdoj flugantaj en la aero, cxar ili estis minimume kvin mejlojn super la tero. Sed kiam la uragano trankviligxis, ili cxiuj tuj falis vertikale sur siajn respektivajn lokojn kaj enradikigxis denove, escepte de la plej granda, kiu, kiam gxi forblovigxis en la aeron, havis sur siaj brancxoj homon kaj lian edzinon, tre honestan maljunan paron, kiu kolektis kukumojn. (En tiu parto de la terglobo cxi tiu utila vegetajxo kreskas sur arboj.) Dum la falo de l' arbo la pezo de cxi tiu paro klinis la trunkon kaj faligis gxin en horizontala pozicio: gxi falis sur la cxefon de la insulo kaj tuj mortigis lin; li estis forlasinta la domon dum la uragano, timante, ke gxi falos sur lin, kaj estis revenanta tra sia propra gxardeno, kiam cxi tiu felicxa akcidento okazis. La vorto felicxa cxi tie postulas iom da klarigo. Tiu cxefo estis homo kun tre avara kaj despota karaktero, kaj kvankam li ne havis familion, la indigxenoj de la insulo preskaux mortis pro malsato sekve de liaj subpremantaj kaj malnoblaj impostoj. La objektoj, kiujn li tiamaniere prenis de ili, ecx estis putrantaj en liaj provizejoj, dum la kompatindaj mizeruloj, de kiuj li forrabis ilin, konsumigxis en malricxeco. Kvankam la pereigo de cxi tiu tirano estis akcidento, la popolo elektis la kukum-kolektantojn por la ofico de cxefoj; jen signo de dankemo pro la mortigo, kvankam akcidenta, al ilia tirano.
Riparinte la difektojn, suferitajn en tiu eksterordinara uragano, kaj adiauxinte la novan cxefon kaj lian edzinon-mosxton, ni eknavigis kun bona vento al la celo de nia vojagxo.
Post proksimume ses semajnoj ni alvenis en Cejlon, kie oni akceptis nin kun grandaj signoj de amikeco kaj vera gxentileco. La sekvantaj strangaj aventuroj eble ne estos tedaj.
Logxinte en Cejlon proksimume dek kvar tagojn, mi akompanis al cxaso unu el la fratoj de la guberniestro. Li estis forta, atleta homo, kaj, alkutimigxinte al tiu klimato (cxar li jam logxis tie kelkajn jarojn), li eltenis la varmegon de la suno pli bone ol me; dum nia ekskurso li estis multe progresinta tra densa arbaro, dum mi estis nur cxe la eniro.
Apud la bordoj de vasta parto da akvo, kiu okupis mian atenton, mi pensis, ke mi auxdas susurantan bruon malantaux mi; turninte min, mi preskaux sxtonigxis cxe la ekvido de leono, kiu evidente alproksimigxis kun la intenco, kontentigi sian apetiton per mia kompatinda kadavro, ecx ne petante mian konsenton. Kion fari en tiu terura dilemo? Mi ne havis ecx unu momenton por pripensi. Mia pafilo estis sxargita nur per kugletoj, kaj kuglojn mi ne havis. Kvankam mi ne povis imagi la eblecon, mortigi tian beston per tia malforta municio, tamen mi havis esperon, timigi gxin per la bruo kaj eble ankaux vundi gxin. Mi tuj ekpafis, ne atendante gxian alproksimigxon, kaj la bruo nur kolerigis gxin; gxi plirapidigis siajn pasxojn kaj sxajne alproksimigxis al mi plej rapide. Mi provis forkuri, sed tio nur pliigis (se tio estus ebla) mian maltrankvilecon; cxar en la momento, kiam mi turnis min, mi ekvidis grandan krokodilon kun malfermita busxego preskaux preta min akcepti. Dekstre de mi estis la akvo menciita antauxe kaj maldekstre profunda krutegajxo, havanta, kiel mi poste eksciis, ujon cxe la fundo kun venenaj kreitajxoj; unuvorte, mi rigardis min perdita, cxar la leono nun staris sur siaj malantauxaj piedoj kaj gxuste estis ekkaptonta min. Pro timo mi falis senvole sur la teron, kaj, kiel poste evidentigxis, la leono transsaltis super min. Mi kusxis kelkan tempon en situacio ne priskribebla per vortoj, atendante, cxiumomente senti gxiajn dentojn aux ungegojn en iu parto de mi. Restinte en tiu malfelicxa situacio kelkajn sekundojn, mi auxdis furiozan, sed neordinaran bruon, malsimilan al kiu ajn sono, kiu iam antauxe trafis miajn orelojn; kaj oni ne miros pri tio, se mi informos vin, de kie gxi venis: post kelktempa auxskulto mi kuragxis levi mian kapon kaj cxirkauxrigardi, kaj tiam, je mia ne priskribebla gxojo, mi vidis, ke la leono, avide saltante al mi, saltis antauxen, dum mi falis, en la busxegon de l' krokodilo, kiu, kiel mi jam diris, estis largxe malfermita. La kapo du unu fiksigxis en la gorgxo de la alia! Kaj ili baraktis, por sin liberigi! Mi felicxe ekmemoris mian cxas-trancxilon, kiu pendis cxe mia flanko; per gxi mi detrancxis la kapon de la leono per unu ekfrapo, kaj la korpo falis al miaj piedoj! Poste per la kolbo de mia pafilo mi enbategis la kapon de la leono pli profunden en la gorgxon de la krokodilo kaj pereigis cxi tiun per sufokigxo, cxar gxi ne povis engluti nek eligi la leonan kapon.
Tuj post kiam mi tiel komplete venkis miajn du potencajn kontrauxulojn, mia kunulo alvenis, sercxante min; cxar rimarkinte, ke mi ne sekvis lin en la arbaron, li revenis, pensante, ke mi perdis la vojon, aux ke iu akcidento trafis min.
Post reciproka gratulado mi mezuris la krokodilon, kiu havis la longecon de kvardek futoj.
Tuj kiam mi estis rakontinta al la guberniestro cxi tiun eksterordinaran aventuron, li sendis veturilon kaj servistojn, kiuj portis hejmen la du kadavrojn. La felon de la leono oni bone preparis, kune kun la haroj, kaj oni faris el gxi tabakujojn, kiujn post nia reveno al Holando mi donacis al la urbestroj, kiuj rekompence petis, ke mi akceptu mil dukatojn. La hauxton de la krokodilo oni pajlosxtopis en la kutima maniero, kaj gxi estas bonega objekto en la publika muzeo de Amsterdam, kie la gvidisto rakontas al cxiu vizitanto la tutan aventuron, kun tiuj aldonoj, kiujn li trovas konvenaj. Kelkaj el liaj variajxoj estas iom fantaziaj. Unu el ili estas, ke la leono rekte saltis tra la krokodilo, kaj eliris tra la malantauxa pordo, kaj en la momento, kiam gxia kapo aperis, lia sinjora mosxto la Granda Barono, (kiel placxas al li, nomi min) detrancxis gxin, kune kun tri futoj de la krokodila vosto. Cxi tiu homo havas tiom malmulte da respekto al la vero, ke li iufoje aldonas, ke tuj kiam la krokodilo eksentis la perdon de sia vosto, gxi turnis sin, ekprenis la cxas-trancxilon el la mano de la sinjoro, kaj englutis gxin kun tia avideco, ke la trancxilo trapikis gxian koron kaj tuj mortigis gxin.
La malgranda respekto, kiun tiu aroganta fripono havas al la vero, iufoje igas min timi, ke miaj veraj rakontoj estos suspektataj, kiam oni trovos ilin en kuneco kun liaj abomenaj elpensajxoj.
Cxapitro 2
En kiu la Barono montras sin bonega pafisto. -- Li perdas sian cxevalon kaj trovas lupon -- devigas gxin, tiri sian glitveturilon -- promesas regali siajn amikojn per rakonto de tiaj faktoj, kiuj bone meritos ilian atenton.
Mi ekvojiris el Romo, por vojagxi al Ruslando meze de vintro, gxuste pensante, ke frosto kaj negxo nature plibonigos la vojojn, kiuj, laux la diro de cxiu vojagxanto, estas eksterordinare malbonaj en la nordaj partoj de Germanujo, Polujo, Kurlando kaj Litovujo. Mi iris surcxevale, cxar tio estas la plej oportuna maniero vojagxi; mi estis malpeze vestita, kaj pro tio mi des pli sentis la maloportunecon, ju pli nordorienten mi antauxenvenis. Kiom devis suferi en tiuj severaj vetero kaj klimato tiu kompatinda maljunulo, kiun mi trovis sur sensxirma kampo en Polujo! Li kusxis sur la vojo, senhelpa, tremanta kaj havanta preskaux neniun kovrajxon por sia nudeco. Mi kompatis la malfelicxan homon; kvankam mi mem sentis la akrecon de la aero, mi tamen jxetis sur lin mian mantelon, kaj tuj mi auxdis vocxon de la cxielo, benantan min pro tiu bonfara ago, kaj dirantan: "Mia filo, por cxi tio vi iam ricevos rekompencon." Mi iris antauxen; nokto kaj mallumo cxirkauxis min. Neniu vilagxo estis videbla. La tuta kamparo estis kovrita de negxo, kaj mi ne konis la vojon.
Lacigite mi elseligxis kaj alligis mian cxevalon al io simila al pinta stumpo de arbo, elstaranta el negxo. Por defendo mi metis miajn pistolojn sub mian brakon kaj kusxigis min sur la negxo, kie mi dormis tiel bone, ke mi ne malfermis miajn okulojn gxis plena taglumo. Ne estas facile, koncepti mian miregon, kiam mi trovis min kusxanta en tombejo meze de vilagxo; kaj mia cxevalo ne estis videbla, sed tuj poste mi auxdis gxin blekanta ie super mi. Rigardante supren, mi ekvidis gxin pendanta per la brido cxe la ventoflago de la turo. La afero nun klarigxis al mi: en la vespero la vilagxo estis kovrita de negxo; subita sxangxo de vetero okazis; mi malsuprenigxis al la tombejo dum la dormo, malrapide kaj nesenteble, dum la negxo degelis; kaj tio, kion mi konsideris en la mallumo kiel stumpon de malgranda arbo, kiu elstaris super la negxo kaj al kiu mi alligis mian cxevalon, efektive estis la kruco aux la ventoflago de la pregxeja turo!
Post mallonga pripensado mi prenis unu el miaj pistoloj, dispafis la bridon, malsuprenigis la cxevalon kaj dauxrigis mian vojagxon.
Gxi irigis min bone antauxen en la internan parton de Ruslando. Mi trovis surcxevalan vojagxon en vintro ne lauxmoda, tial mi submetis min, kiel mi cxiam faras, al la kutimo de la lando, prenis unucxevalan glitveturilon kaj veturis vigle al Peterburgo. Mi ne gxuste memoras, cxu estis en Estlando aux en Jugemanlando, sed mi memoras, ke meze de sovagxa arbaro mi ekvidis teruran lupon, kurantan post mi kun la tuta rapideco de avida vintra malsatego. Gxi baldaux atingis min. Estis neniu ebleco de forsavigxo. Meĥanike mi kusxigis min plate en la veturilo kaj lasis mian cxevalon kuri lauxplacxe por sinsavo. Tio, kion mi deziris, sed apenaux esperis aux atendis, okazis tuj poste. La lupo tute ne atentis min, sed faris saltegon super min kaj, furioze atakante la cxevalon, komencis rapide dissxiri kaj mangxegi la malantauxan parton de la kompatinda besto, kiu kuris tiom pli rapidege pro doloro kaj teruro. Do mem ne observita kaj tute ekster dangxero, mi singarde levis mian kapon kaj kun nauxzego ekvidis, ke la lupo, mangxante, penetris en la korpon de la cxevalo; post ne longe gxi tute enigis sin en la cxevalon. Tiam mi profitis la okazon kaj batis gxin per la tenilo de mia vipo. Cxi tiu neatendita atako sur gxia malantauxa parto tiel timigis la lupon, ke gxi saltis antauxen per sia tuta forto. La kadavro de la cxevalo falis sur la teron, sed anstataux gxi la lupo estis en la jungajxo, kaj mi vipis gxin konstante. Ni ambaux alvenis en plena kurado tute bone en Peterburgo, tute kontrauxe al nia atendado, kaj tre multe admiregataj de la rigardantoj.
Mi ne volas enuigi vin, sinjoroj, per la politiko, arto, scienco, kaj historio de tiu belega cxefurbo de Ruslando, nek gxeni vin per la diversaj intrigoj kaj agrablaj aventuroj, kiujn mi spertis en la gxentilaj rondoj de tiu lando, kie la mastrino de domo cxiam akceptas la vizitanton kun trinkajxo kaj saluto. Mi prefere parolos pri la pli grandaj kaj pli noblaj objektoj de via atento, cxevaloj kaj hundoj, miaj plej amataj el la bestaj kreitajxoj; ankaux pri vulpoj, lupoj kaj ursoj, de kiuj, same kiel de alia cxasajxo, en Ruslando gxenerale estas pli granda abundeco ol en cxiu alia lando de la mondo; fine pri tiaj sportoj, viraj ekzercoj kaj agoj de galanteco kaj aktiveco, kiuj distingas la sinjorojn pli bone ol la sxima greka aux latina lingvo aux cxiuj parfumoj, delikatajxoj kaj petolajxoj de la francaj sprituloj aux "petit-maitres".
Cxapitro 3
Renkonto inter la nazo de la Barono kaj porda fosto. - Gxiaj mirigaj efikoj. - Li detruas kvindek parojn da anasoj per unu pafo - elvipas vulpon el gxia felo - kondukas hejmen maljunan porkinon en nova maniero - kaj venkas sovagxan apron.
Pasis iom da tempo, antaux ol mi povis ricevi oficiran komision en la armeo, kaj en la dauxro de kelke da monatoj mi estis tute libera, disperdi mian tempon kaj mian monon en la plej grandsinjora maniero. Vi bone povas imagi, ke mi foruzis multon de ambaux ekster la urbo kun tiuj bravaj homoj, kiuj sciis, kiel plej bone profiti tian arbaroricxan landon. Ecx la memoro pri tiuj amuzajxoj donas al mi fresxan spiriton kaj kreas varman deziron al ilia ripetado.
Iun matenon mi vidis tra la fenestroj de mia dormocxambro, ke granda lago, ne malproksime de tie, estis kovrita de sovagxaj anasoj. Tuj mi ekprenis mian pafilon el la angulo, kuris malsupren kaj el la domo kun tia rapideco, ke mi akcidente vundis mian vizagxon cxe la porda fosto. Fajro elflugis el miaj okuloj, sed tio ne malhelpis mian intencon; mi baldaux alvenis suficxe proksime por pafi. Tiam, direktante mian pafilon, mi vidis kun cxagreno, ke la siliko elsaltis el la cxano per la forteco de la frapo, kiun mi ricevis antaux nelonge. Mi devis ne perdi tempon. Mi tuj ekmemoris la efikon de la frapo al miaj okuloj, tial mi malfermis la pfanon [tiele]*, direktis la pafilon al la birdoj kaj mian pugnon al mia okulo. Forta frapo de mia pugno denove eligis fajrerojn el mia okulo; la pulvo eksplodis, kaj mi mortigis kvin parojn da anasoj, dudek marekojn [tiele]* kaj tri parojn da kerkeduloj. Spiritcxeesto estas la esenco de vira ekzercigxado. Dum soldatoj kaj maristoj sxuldas al tio multajn el siaj felicxaj savigxoj, cxasistoj kaj sportistoj ne pli malmulte sxuldas al tio siajn sukcesojn.
En iu nobela arbaro en Rusujo mi renkontis belan nigran vulpon; estus domagxe, ties multvaloran felon difekti per kuglo aux pafajxo. La vulpo staris proksime de arbo. Rapide mi elprenis la kuglon kaj metis bonan najlon en gxian lokon, pafis kaj trafis tiel bone, ke mi alnajlis gxian voston al la arbo. Mi tuj aliris, eltiris mian trancxilon, faris kruc-trancxon trans gxian vizagxon, ekprenis mian vipon kaj elvipis la vulpon el gxia bela felo.
Okazo kaj bonsxanco ofte korektas niajn erarojn; por tio mi havis strangan ekzemplon tuj poste, kiam, en la profundo de iu arbaro, mi vidis sovagxajn porkon kaj porkinon, kurantajn proksime unu post la alia. Mia kuglo maltrafis ilin, tamen nu la antauxa porko forkuris, sed la porkino ekstaris senmove, kvazaux fiksita al la tero. Ekzamenante la aferon, mi trovis, ke la besto estas tre maljuna porkino, blinda pro maljuneco. Gxi kutimis busxteni la voston de sia ido, por esti kondukata laux fila devo. Mia kuglo trafis la voston kaj distrancxis gxin, sed la maljunulino dauxre tenis la restintan parton en sia busxo, kaj cxar gxia antauxa gvidanto ne plu tiris gxin, gxi kompreneble ekhaltis. Tial mi prenis la restintan parton de la porka vosto kaj kondukis la maljunan beston hejmen sen plia peno miaflanke kaj sen kontrauxvolo aux timo flanke de la senhelpa maljuna porkino.
Teruraj estas tiuj sovagxaj porkinoj, kaj tamen ankoraux pli furiozaj kaj dangxeraj estas la aproj. Unu el ili mi foje renkontis en arbaro, malfelicxe ne estante preparita por atako aux defendo. Mi retiris min post kverkon gxuste en la momento, kiam la furioza besto celis flankan atakon al mi kun tia forteco, ke gxiaj dentegoj traboris la arbon; sekve de tio gxi nek povis ripeti la atencon, nek retiri sin . . . "Ho, ho!", pensis mi, "baldaux mi vin havos!" kaj tuj mi ekprenis sxtonon, per kiu mi martelis kaj kurbigis gxiajn dentegojn tiamaniere, ke gxi ne povas foriri; gxi nepre devis atendi mian revenon el la proksima vilagxo. Mi iris tien por preni sxnuregon kaj veturilon por bone ligi kaj poste forporti gxin sendifekta kaj vivanta, en kio mi perfekte sukcesis.
*La vorto estas ne PIV-a; signifo?