Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Elektronika Bulteno

de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso



Redaktas: Danjelo Gibbons kaj Lee Miller

Frontpaĝo

Septembro, 1999

- Enhavo -
(Pri la enhavo de artikoloj respondecas ne EASL, sed la aŭtoroj mem.)

Peggy Dolter: Notoj de la prezidanto
Duncan Charters: Ĉu Akuzi la Akuzativon?
Lee Miller: Kiel Mi Iĝis Esperantisto
Ĝardeno de Hajkoj
Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen (Ĉapitro 4)
Raporto pri klubeventoj
Okazontaj eventoj

Jen fotoj pri la Landa Kongreso de ELNA
(Dankon al Jerry Johnson)

Klakdancistoj
Ekskurso
Rod Mason, Lee Miller, Roberto Vegiard
Bob Clark, Elisabetta Cirio, Jeff Wilson
Peggy Dolter, Danjelo Gibbons
Bob Clark kaj papago

Peggy Dolter: Notoj de la prezidanto

Nu! La vivo en nia klubo ankoraŭ estas interesa, eĉ post la kongreso kaj la instru-seminario. Efektive, tiuj eventoj okazis antaŭ longega tempo, laŭ mi!

En la nomo de la klubo, mi dankas al Bob kaj lia edzino Andrea, kiuj bonkore gastigis nin dum nia rostfesto. Mi pensas ke ĉiuj ĝuis la eventon tiom, kiom mi ĝuis ĝin. Estis multaj manĝaĵoj kaj okazis bonaj konversacioj. Bonege!

Ni nun ekplanas la bankedon. Pli precize, Jerry kontaktis plurajn restoraciojn, kaj la membroj konsentas ke la Lemp Mansion estos la pli taŭga restoracio por nia Zamenhof-bankedo ĉi-jaron. Hodiaŭ Jeff kaj mi ekdiskutis la distraĵojn por la bankedo. Dum mi skribas ĉi-tion, mi anticipas ke nia programestro Jeff gvidos diskuton pri la bankeda programo dum la klubkunveno je la 21a de septembro, la unua tago de la aŭtuno.

Por respondi al la demando de unu membro, kaj eble la scivolo de pluraj: Mi sendis niajn dokumentojn kaj notojn al la klubo en Atlanto, kaj ili ricevis ilin en bona ordo. Okazis jam kelkaj konversacioj inter tiu klubo kaj la peranto ĉe la hotelo dezirata.

Ĝis la revido, bondezirojn al ĉiuj geklubanoj kaj geamikoj de la klubo! Kaj gratulojn al Nancy, kiu lastatempe finis la dekan lecionon de la dek-leciona kurso!

Duncan Charters: Ĉu Akuzi la Akuzativon?

[Pro la longa artikolo kiun mi verkis ĉi-monate pri mia esperantistiĝo, ni petis al klubano Duncan Charters ke li gastu en la Lingva Angulo. Estas bone ke ni aŭdu la voĉojn de multaj, ne nur de la redaktistoj! Ĝuu la klerajn, instruajn vortojn kiuj sekvas. -Lee Miller]

Inter la kritikoj de Esperanto oni foje trovas la aserton, ke Zamenhof eraris, konservante en sia lingvo nenecesan pralatinaĵon: la akuzativo (aŭ la akuzativon?!).

Tiun kritikon aparte faras anglalingvanoj, pro almenaŭ du faktoroj. Unue, la angla lingvo montras subjektojn kaj objektojn per nefleksebla vortordo. Neniu dubas pri la signifo de "dog bites man" kaj de "man bites dog", por uzi la klasikan ekzemplon pri kio estas raportinda kaj kio ne. Nur en poezio kaj en kliŝaj metaforoj oni rajtas perforti tiun regulon. Mi pensas ekzemple pri klasika himno kiu inkluzivas la vortojn "faith that mountains can remove". Ni scias ke la metaforo rilatas al tia fido, kiu povas ĉion venki (forigi montojn). Strukture la frazo devus signifi ke montoj kapablas forigi la fidon, sed neniu eĉ pensas pri tio ĉar la signifo de tiu metaforo estas tiel vaste konata. Sed per tiu ekzemplo konfirmiĝas la regulo. Dua problemo por lernantoj de Esperanto estas kvazaŭa konscio de verkantoj de lernolibroj pri la "problemo" de la akuzativo aŭ anticipado de eventuala rezistemo de la lernantoj. Do oni uzadas dum longa tempo nur la verbon "esti" antaŭ ol fine enkonduki la unuan ekzemplon de la akuzativo. Tio povas plifortigi antaŭjuĝojn kontraŭ ĝi kiel superflue trudata balasto en la lingvo. La problemo ekzistas jam de jaroj en verkoj kiel "Step by Step in Esperanto" de Montagu Butler, kaj kiel prave atentigis Stefan MacGill, lastatempe en la nova (cetere tre bona) internacia lernoilibro de E. Formaggio, "Ludu Kun Ni!"

Tiaj praktikoj forte kontraŭas la strukturajn principojn de Esperanto mem, la pedagogie aplikatan lingvistikon, kaj la nunajn teoriojn pri lingvolernado kaj lingvoakirado. Kaj ne nur tio. Ili povas, kiel mi ĵus atentigis, ankaŭ plifortigi konsciajn aŭ nekonsciatajn antaŭjuĝojn de lernanto kontraŭ ĝi.

Ĉu nur anglalingvanoj havas problemojn pri la akuzativo? Tute ne. Antaŭ jaroj, usona eks-akademiano Bruce Sherwood studis la uzadon de la akuzativo en normala interkomunikado inter kompetentaj, eĉ treege kompetentaj esperantistoj, kaj konkludis ke ekzistas vera problemo rilate la seneraran uzadon de la akuzativo inter parolantoj ĉiunivelaj kaj el ĉiuj lingvooriginoj. Li levis seriozan demandon: ĉu la akuzativo estas efektive regebla de normalaj parolantoj, kaj sekve, almenaŭ implicite, ĉu Esperanto mem estas strukture modifenda antaŭ ol ĝi povos akceptiĝi kiel dua lingvo por la terglobo?

Nia lingva angulo ne estas la plej oportuna loko por detale esplori tiun demandon. Tamen, ni konsciu kelkajn faktorojn. En lingvo kiu servu kiel transnacilingva komunikilo, necesas maksimuma senambiguigo de la sendataj kaj ricevataj mesaĝoj. Kiel demonstris Gaston Waringhien en sia verko "Lingvo kaj Vivo", laŭdezira uzo de la akuzativo ("okaze de bezono") ne funkcias, ĉar la sperto pri Ido konfirmis la evidentan fakton ke la sendanto de la mesaĝo ne povas antaŭvidi kiam la ricevanto bezonos tiun helpon. Kiel konkludis Zamenhof, en lingvo internacia rigida vortordo ne nur estas nedezirinda, sed krome limigas la precizecon kaj nuancojn de komunik-elekteblecoj. Pro tio restis en Esperanto formo kiu havis sian originon en la latina "akuzativo", tamen kiu transformiĝis en tute unikan lingvan fenomenon strukture kernan kaj difinan. Dum miaj jaroj de studado de la hispana lingvo, mi lernis miri pri la struktura fleksebleco de tiu lingvo kompare kun la angla. Por mi kiel nedenaska parolanto, tio donas parol-liberecon kiun mi ne havas en la angla, kaj tio siavice kompensas aliajn specifajn riĉecojn de la angla kiel ĝian vastan plurfontan vort-trezoron. Esperanto kompreneble estas intence multege pli fleksebla ol la hispana. Iom paradokse, pro ĝia internacia pozicio hodiaŭ, la angla efektive havas ĉiujn malavantaĝojn kiujn prefere ne havu internacia lingvo: ĝia vasta memorŝarĝa vortprovizo, ĝia koncepta ambigueco, ĝiaj vortformoj multsencaj kaj gramatike neidentigitaj, ĉio aldone al ĝia prononc-malreguleco kaj dialekta diverseco.

Kompreneble multaj esperantologoj dediĉis tempon al la fenomeno de la akuzativo, inkluzive francon Daniel Moirand en tiutema verko. Tamen lernoilibroj kaj instruantoj insiste restas ĉe la koncepto "kiam oni uzu la akuzativon", kvazaŭ tio estus iu ekstraĵo kiun difinitaj cirkonstancoj postulas, anstataŭ esenca elemento de la lingvostrukturo. Kion dirus la esplorantoj de la pedagogie aplikata lingvistiko (lingviko), kaj la teoriemuloj kiuj studas la fenomenon de la akirado aŭ alproprigo de dua (negepatra) lingvo? Ili rigardus la uzadon de la lingvo. Kion oni plej bezonas unue por sin prezenti unuafoje al alia parolanto? "SalutoN!" "BonaN matenoN!" "Bonvolu diri al mi viaN nomoN!" Do tion oni unuavice instruu.

La "problemo" pri la akuzativo estas ĝuste tio, ke ĝi ne respondas al la uzado en kiu ajn alia lingvo. Sama "problemo" ekzistas pri la volitivo, la verba finaĵo "-u", kiu ankaŭ havas unikan uzadon en Esperanto. Eĉ spertuloj pri la uzado de la lingvo ne sukcesis deĉifri la efektivan regulon, ĉar ili ne povis senkateniĝi de parencaj nacilingvaj uzadoj. La reguloj kiuj difinas la ĝustan uzadon de tiuj fenomenoj fare de nature parolantaj esperantistoj estas tamen klaraj, difineblaj, kaj priskribeblaj.

En la kazo de la akuzativo, ĝi aperas en Esperanto en multaj apartaj situacioj kiuj ne respondas al nacilingvaj uzadoj. Tamen se oni atentas kiam ĝi NE uziĝas, tiuj kazoj estas facile kompreneblaj por parolantoj de la angla kaj de aliaj lingvoj. Oni povas instrui la koncepton de subjekto aŭ aganto (faranto aŭ ekzistanto), ĉar tio estas parto de la homa sperto, ne nur de la gramatiko. La aganto restas senŝanĝa post "esti" (facile komprenebla: "vi estas hundo" samas al "vi" = "hundo"). Prepozicioj estas facile identigeblaj, kaj pro malmultnombro parkere enmemorigeblaj. Ĉiuj kapablas identigi moviĝon (kontraste kun stato). Per tiuj konceptoj, oni povas instrui la neuzadon de la akuzativo. Jes, oni bezonas praktikan ekzerciĝadon, atentigadon, sed fine la ĝusta uzado estas alproprigebla surbaze de koncepta klareco kaj daŭra uzado, kvankam ne laŭ unusola ritmo ĉar la lernostiloj de individuaj lernantoj konsiderinde varias.

En la "Lingvokliniko" kiu okazis dum la Kongreso de ELNA en Sankta-Luiso ĉi-jare, leviĝis ofta demando pri la uzado de frazoj kiel "Mi trovis la libron bona (bonan?)". Jen perfekta ekzemplo de necesa distingo kiun ebligas la akuzativo. "Mi trovis la libron bonan" esence (kvankam ne nuance, pro malplia ofteco) egalas semantike "Mi trovis la bonan libron" pro la allaso de vortorda fleksebleco. Kio signifas ke jam la interparolantoj havas komunan fokuson aŭ interkonsenton pri specifa "bona libro" kiun ili serĉis. La identeco de la libro inkluzivas ĝian bonecon kiel kernan kvaliton. "I found the good book" (not the bad one). Kial "bonaN libroN"? "bonan libron" samkiel "Bonan matenon" ne estas subjekto, paroltemo, aŭ aganto (fakte estas ricevanto de la ago, "done-to" anstataŭ "do-er" en la angla). Kaj neniu prepozicio antaŭiras. Do, neniu kialo forpreni la -n!

"Mi trovis la libron bona" enhavas tute alian mesaĝon. Rimarku unue la malsaman sencon de la verbo "trovi". (Oni ne kredu ke ĉiu vorto en Esperanto havas nur unu mallarĝan signifon! Ĝia regebla vortprovizo dependas de senambigua plursenceco de la uzataj morfemoj.) Oni povas konsideri la frazon (laŭ la transforma gramatiko) kiel aliformiĝon de "Mi trovis, ke la libro [subjekto] estas bona" aŭ "Mi trovis la libron esti bona" (Kion mi trovis? La libro estas bona.). Do laŭ mia opinio post legado, la libro estas bona. Ĉio subkomprenita, sed klare kaj senprobleme. "La libro estas bona": la libro estas la subjekto, paroltemo, ekzistanto, kaj "bona" estas karakteriza trajto (gramatike adjektivo) de la spoecifa libro pri kiu temas.

Multon pli oni povus diri. Kiel oni povas alproprigi al si la seneraran uzadon de la akuzativo? Unue, per klara kompreno de la reguloj kiuj generas aŭ malgeneras ĝin. Ne la reguloj en libro verkita de aŭtoro kiu respeguligas konceptojn de la gepatra lingvo aŭ de la tradicia latina gramatiko. Reguloj kiujn sekvas intuicie la bonaj uzantoj de la lingvo laŭ la interna strukturo de la lingvo, tiu strukturo kiu ebligas komunikadon maksimume klaran kaj neambiguan, atentante la principon de neceso kaj sufiĉo. Due, per foje atenta, foje senatenta sed daŭra legado kaj aŭskultado de bonaj modeloj (ekzemple, kiom vi povos lerni el la uzado de la akuzativo en ĉi tiu artikolo?).

Kaj fine, kio pri la akuzativa dilemo en la unua alineo? Ne tiel malfacile. Ambaŭ formoj estas akcepteblaj. Dependas de la kaŝita strukturo kiun naskas la pensoformo de la komunikanto. Neniu formo estas kritikebla, neniu formo estas "ĝusta" aŭ "malĝusta". "konservante nenecesan pralatinaĵon = la akuzativon" (konservante la akuzativON) "konservante nenecesan pralatinaĵon, kiu (la objekto transformiĝis en subjekton de la verbo en la nova propozicio) estas la akuzativo". (tiu formo estas la akuzativO) Mi mencios nur unu alian frazon pri kiu eble iu leganto sin demandis: . "Tio povas plifortigi antaŭjuĝojn kontraŭ ĝi kiel superflue trudata balasto en la lingvo". Oni ankaŭ povus tute prave diri: "Tio povas plifortigi antaŭjuĝojn kontraŭ ĝin kiel superflue trudatan balaston en la lingvo." ("kontraŭ ĝi" estas simpla prepozicia uzo, kiel "pri ĝi"; "kontraŭ ĝin" devenus de la ideo ke "la antaŭjuĝoj kontraŭas ĝin".)

Por plenaĝulaj lingvolernantoj, alproprigo (akirado) de lingvokutimoj malsamaj al tiuj de lingvoj kiujn ili regas plejofte dependas unue de konscia koncepta distingo inter la strukturo de la gepatra lingvo kaj tiu de la cel-lingvo aŭ lernata lingvo. Krome, kaj eĉ pli grave, nepras la dediĉita persistemo por alpreni la novajn lingvokutimojn per atenta observado kaj praktikado ĝis la formoj uzataj aŭtomate kaj senpripense konformiĝos kun la bezonoj de la k.e.p. klara, senerara, kaj senĝene ricevebla komunikado. Tiumomente nur la enhavo de la mesaĝo regos, kaj neniu gramatika barilo devojigos la alkomunikaton.

(En ĉi tiu rubriko ni prezentas la E-historiojn de diversaj klubmembroj.)

Lee Miller: Kiel Mi Iĝis Esperantisto

Ĉar mi estas iom nova en la Sankta-Luisa klubo (kaj ĉar mi estas okcidenta fremdulo), ŝajnas al mi taŭge ke mi priskribu kiel mi mem iĝis Esperantisto.

Mi loĝis (kaj loĝas) dum preskaŭ mia tuta vivo en Columbia; ĉi tie mi fakte naskiĝis en 1952. Antaŭ multaj jaroj kiam mi estis juna knabo (eble dekjarulo), unu vesperon mi rigardis la tiam fame konatan televidprogramon "I've Got A Secret". Tiun tagon, la "sekretulo" estis viro kiu portis neusonajn militvestaĵojn. Estis kun li tradukisto, kaj ili parolis nekonatan al mi lingvon. La celo de la programo estis diveni, kiun lingvon ili parolis, kaj neniu el la ĵurianoj sukcesis. Kompreneble, ili parolis Esperanton, kaj estis membroj de la usona "armea agresanta soldataro". Jen mia unua renkonto kun la vorto kaj la lingvo Esperanto, kaj poste mi serĉis informojn en la enciklopedio. En nia hejmo ni havis malnovan Enciklopedion "Americana", kaj ĝi enhavis mallongan sed bonan artikolon pri Esperanto. Cetere, en nia urba biblioteko je tiu tempo troviĝis la libro "Esperanto: The Aggressor Language", eldonita de la usona armeo. Mi prunteprenis ĝin, sed vere ne povis lerni de nur vort- kaj frazlisto. (La plena historio de Esperanto kaj la usona armeo estas nekonata al mi. Estas evidente ke almenaŭ du armeaj soldatoj lernis kaj povis paroli la lingvon, kaj eĉ havis specialajn, apartajn vestaĵojn. Mi scias nenion pli pri la afero.) Kiel junulo, mi havis nenian ideon ĉu iu vere parolis Esperanton, aŭ ĉu eblis fari ion pri ĝi. Sed ie en la menso mi estis scivolema . . .

Post kelkaj jaroj, unu someron mi iris al Sankta-Luiso kun mia patro. Li vendis lernolibrojn al lernejoj, kaj ofte vizitis lernejestrojn en la regiono. Tiun tagon li permesis al mi vagadi en la urbocentro (ĉu bona ideo? je tiu epoko, mi iom dubas) dum li laboris. Mi vizitis la kinejon, kaj poste butikumis. Mi eniris librovendejon (kiun? kie? mi ne scias) kaj tuj trovis libreton kun la titolo "Say It in Esperanto" verkitan de George Alan Connor kaj Doris Tappan Connor, "Advice given by Dr. William Solzbacher of the Akademio de Esperanto" (New York, Dover Publications, 1957). Kompreneble, mi aĉetis ĝin. Mirinda trovaĵo! Mi provis lerni kelkajn frazojn, sed ne sukcesis. Lingvon oni ne lernas de frazlibro. Sed en la antaŭparolo mi trovis la novjorkan adreson de la Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko (EANA) kaj skribis leteron por peti informojn kaj lernilojn. EANA jam translokiĝis al Oregono, sed iel la letero atingis la ges-rojn Connor en Portlando. Komenciĝis kelkjara korespondado kun ili. Mi estis nur junulo, sed ili estis komplezaj kaj helpemaj al mi. Mi aĉetis unue du librojn: mia unua lernolibro estis "Esperanto: The World Interlanguage", verkita de ges-roj Connor, d-ro Solzbacher, kaj "The Very Rev. Dr. J. B. Se-Tsien Kao". Ĉi tiu libro nun estas tre eksmoda, sed mi bone lernis la lingvon per la lecionoj. Kiel la Richardsona lernolibro, ĝi enhavis multon pri la Esperanto-movado, kaj kelkajn literaturaĵojn. Krome, mi aĉetis vortaron, la "Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary" (1933). Ges-roj Connor sendis al mi senkoste ekzemplerojn de la revuo "Amerika Esperantisto", broŝurojn, ktp.

(Pripensinte la aferon, mi opinias ke mi aĉetis la libron en Sankta-Luiso en la somero de 1967--somero de la ELNA Kongreso! En 1968 mi vojaĝis al New Haven, Konektikuto por viziti mian fraton. Tie mi aĉetis malnovan vortaron, la "English-Esperanto Dictionary" de Joseph Rhodes (1908). Mi notis la daton sur la kovrilo, kaj ŝajne tiu somero estis la unua post mia esperantistiĝo.)

Mi devas diri ke en la mezlernejo la francan mi jam studis dum kelkaj jaroj, kaj sufiĉe bone regis la lingvon. Fakte, en tiuj jaroj mi planis iĝi instruisto/profesoro de la franca. Do, lingvolernado ne estis tute nova sperto por mi, kaj tiel mi rapide lernis Esperanton. Sed kio en la lingvo allogis min? Kial lerni artefaritan lingvon kiam oni regas "normalan" lingvon? Kelkaj aferoj forte allogis min: unue, mi raviĝis pri la ĉapelitaj literoj! Mi trovis ilin ĉarmaj, belaj, kaj bonaj. Tian lingvon mi devas lerni! (Komprenenble, mi tute ne komprenas tiujn kiuj forte kritikas tiujn literojn. Ili estas malsaĝuloj.) Eble ne bona kialo, sed jen ĝi. Due, estas iom da mistero ĉirkaŭ lingvo artefarita, konata de malmultaj . . . Trie, la reguleco kaj facileco estis al mi tre logikaj (nur poste mi eltrovis ke la lingvo ne estas tre facila; ĝi nur estas multe pli facila ol la naciaj lingvoj). Kaj kvare, eĉ kiel junulo, plaĉis al mi la ideo de senbarila interkomunikiĝado kun alilandanoj ĉirkaŭ la mondo.

Kiam mi studentiĝis en kolegio, mi ne havis multe da tempo por Esperanto, sed mi fakte kontaktis ELNA-on kaj la "Esperanto Information Center". EANA jam malaperis, kaj mi deziris havi ian rilaton kun la lingvo. Sed pro la Connor-a influo, mi iom timis ELNA-on. Sendube la Asocio estis plena de komunistoj kaj kontraŭusonistoj, ĉu ne? Sed ne, tie mi trovis aliajn komplezajn homojn. Kelkfoje mi membriĝis en ELNA, sed neniam daŭre de jaro al jaro. Mi mendis kelkajn librojn de la "Esperanto Information Center" kaj de la tiama "Esperanto Library" en Middleton, Viskonsono. Mi nur havis manplenon da libroj, kaj la materialojn de EANA. Mi neniam renkontis alian Esperantiston aŭ eĉ faris ion per la lingvo. Mi nur gardis la intereson.

Ĉirkaŭ 1991 mi decidis ke prave mi deziras esti Esperantisto (mi ne memoras precize kial), kaj denove membrigixis en ELNA (mi daŭre estas membro!). Mi trastudis la libron "Teach Yourself Esperanto", kaj poste la Richardsonan libron. Kaj mi komencis iom post iom aĉeti Esperantajn librojn.

Antaŭ kelkaj jaroj, Vera Roknic (el Kroatio, kiun kelkaj el vi en Sankta-Luiso renkontis) estis studento ĉe la Universitato de Misurio ĉi tie. Unu vesperon mi ricevis telefonvokon de ŝi. Mi respondis al la telefono, kaj tuj aŭdis belan voĉon parolantan lingvon al mi konatan. Hmm! Kion fari? Ĝis tiam, mi neniam vere parolis Esperanton . . . mi nur devis paroli (verŝajne sufiĉe fuŝe, ĉar ŝi ofte korektis min . . . . ). Sed jen la fakto: dum longa konversacio, ni interparolis nur per Esperanto. Ŝi jam vizitis la klubon en Sankta-Luiso, kaj iu tie donis mian nomon al ŝi el la ELNA membrolisto. Bedaŭrinde, ŝi trovis min nur je la fino de siaj studoj. Ni povis interparoli nur du-tri fojojn antaŭ ol ŝi reiris hejmen. Sed ĉi tiu renkonto estis vera turniĝpunkto por mi. Esperanto funkcias. Ĝi ne nur estas ludo aŭ ŝatokupo, sed ĝi estas ilo por interhoma komunikado. Valoras, kaj necesas, ke Esperantistoj estu en la mondo. Valoras ke ni havu la lingvon kaj uzu ĝin. Kaj post la renkonto, mi serioze laboris por plibonigi mian regadon de Esperanto. Mi restudis la lernolibrojn, komencis legi literaturaĵojn, kaj de tiu tempo mi pensas ke "mi estas Esperantisto". Eĉ PIV-on mi aĉetis. Mi estas irland- kaj skotdevena, kaj ne plaĉas al mi elspezi monon; aĉeti tiun libregon estis vera ofero miaparte, kaj indikis mian seriozecon.

(Kelkaj rimarkis ke mi bone prononcas la lingvon. Tio ne okazis hazarde. Antaŭ multaj jaroj, mi aĉetis sondiskon de UEA, "Internacia Elparolo". En ĝi estas la voĉoj de kvin internaciaj parolantoj de Esperanto, legantaj diversajn literaturaĵojn kun modela prononco. Mi rekomendas ĝin al ĉiuj, ĉar post aŭskulti ĝin la sonoj kaj ritmoj de la lingvo bone enradikiĝis en mia menso. Mi neniam devis multe lukti kontraŭ la usona akĉento. )

Poste mi skribis al Ron Glossop (kiu respondis tre afable kaj honeste ke li estas multe okupita kaj ne povas multe skribi, sed jen la informoj pri niaj kunvenoj kaj agadoj, kaj vi estos ĉiam bonvena!) kaj Stanlio Glass por informoj pri la Sankta-Luisa klubo. Jen la plej proksima grupo. Mi ne estas ege varbema aŭ evangelia pri la plimulto da aferoj; mi kutime pensas ke la afero mem allogos tiujn, kiuj ekinteresiĝos. Do mia emo ne estis provi starigi lokan grupon (kaj pro junaj infanoj, malsana filino, kaj prema laboro, mi vere ne povus eĉ se mi dezirus . . . ). Sed mi deziris membriĝi al jam ekzistanta grupo. Mi vizitis la Zamenhofan bankedon antaŭ . . . hmm . . . 3 jaroj? mi kontrolu . . . jes, ja, la unuan fojon en decembro 1996. Tuj poste mi membriĝis en la asocio. Mi partoprenis en la ekskurso al Hermann, Misurio en somero 1997. Kaj iom post iom mi komencis viziti la KoRojn. Ĉar miaj infanoj nun ne estas tre junaj, mi povas esti iom pli libera, kaj foje la vendreda vojaĝo al la urbo ne estas problemo. Kaj kie en la mondo mi povus trovi alian tian bonkoran, amikan, komplezan, saĝan, simpatian, lertan grupon? Verŝajne nenie.

Estas interese rigardi la nunon. Nun, feliĉe, estas alia Esperantisto proksime al mi (Roberto Vegiard en Fultono). Saluton, amiko! Oni varbis min kiel kunredaktisto de nova bulteno post krizeto. Mi partoprenis la planadon de landa kongreso, kaj ĉeestis la mirindan kaj memorindan eventon. Mi estas membro, krom de EASL kaj ELNA, de la UEA (foje mi mendis librojn rekte el Roterdamo!), kaj de KELI (la Kristana Esperantista Ligo Internacia, protestanta organizaĵo). Mi daŭre korespondas kun Vera Roknic, al kiu fakte mi ŝuldas mian esperantistecon. Mirindaj okazintaĵoj, ĉiuj.

Kio pri la estonteco? Mi sufiĉe certas ke mi estas dumviva esperantisto. La lingvo kaj filozofio jam enradikiĝis en mian personecon, mi pensas. Mi mem ne estas verkisto, sed mi iom revas (kaj foje parolas) pri ebla "Esperanta Renesanco". Antaŭ multaj jaroj ordinaraj homoj verkis kaj eldonis mirinde bonajn publikigaĵojn kaj literaturaĵojn--antaŭ la tagoj de komputiloj kaj interreto! Kial ni ne povas fari ion similan hodiaŭ kun niaj rimedoj disponeblaj? En la Bulteno, mi deziras strebi al bonegeco lingva, por ke ni (la EASL) povu starigi valoran kontribuaĵon al la movado.

Kaj jen verŝajne la tuto de mia esperantistiĝa historio.

Ĝardeno de Hajkoj


(Hajko - Japana fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, k 5 silaboj. - PV)

Eble vi ne bone rimas. Tamen, se vi povas kalkuli ĝis sep, vi povas hajkumi.
Sendu poemon al nia ĝardeno!

___________________________

Post longa tago
En fotelo mi lacas
Suno subiras

-------

Rostfesta tago
Amikoj sub tendego
Jen freŝiga vent'!

-Lee Miller

___________________________

Noktoj longiĝas.
La folioj forflugas.
Venas aŭtuno.

-------

Se vivas iu
la vivcelo de tiu
ne plenumiĝis.

-Peggy Dolter

___________________________

Vivas neniu
La vivcelo staras, jen!
Jam sagtrafita

-------

Inter bambuoj
Sentiĝas la rondeco
De la bela lun'

-Danjelo Gibbons

___________________________

Super la pado
Papilio flugante
Montras la vojon.

-------

Tra la nebuloj
La luno ekvideblas
Kaj mi vekiĝas.

-Bob Clark

___________________________

Harmonia mond'
Espero de Zamenhof
Rev' nia ankaŭ

-------

Akridoj pepas
Ventumil' rotacias
Malrapidege

-Roberto Vegiard

___________________________



La Vojaĝoj kaj Mirigaj Aventuroj de Barono Munchhausen: Ĉapitro 4.

Legu pasintajn ĉapitrojn.

El la angla tradukis J.D. Applebaum
Berlino: Rudolf Mosse Esperanto-Fako, 1927
"Biblioteko Tutmonda" Noj. 13-14

Meditadoj pri la cervo de Sankta Huberto. -- Li pafas cervon per ĉerizoŝtonoj; la mirigaj efikoj de tiu pafo. -- Li mortigas urson per eksterordinara lerteco, priskribas kortuŝe la danĝeron. -- Lin atakas lupo, li turnas ĝian internon eksteren. -- Atakas lin rabia hundo, de kiu li sin savas. -- Lia surtuto fariĝas rabia, kaj lia tuta vestaro estas ĵetata en konfuzan staton.

Vi aŭdis sendube pri Sankta Huberto, la sanktulo kaj protektanto de ĉasistoj kaj sportistoj, kaj pri la nobla cervo, kiu aperis al li en arbaro, kun sankta kruco inter siaj kornoj. Mi alportis mian respektegon al tiu sanktulo ĉiujare en bona societo kaj vidis tiun cervon milfoje, aŭ pentrita en preĝejo, aŭ brodita inter la steloj de liaj kavaliroj, tial, je honoro kaj konscienco de bona sportisto, mi apenaŭ scias, ĉu efektive antaŭe ekzistis aŭ eĉ nuntempe ekzistas tiaj kruchavantaj cervoj. Sed permesu al mi, prefere rakonti, kion mi mem vidis. Eluzinte iun tagon mian tutan pafaĵon, mi trovis min neatendite en ĉeesto de majesta cervo; ĝi rigardis min tiel sentime, kvazaŭ ĝi scius pri mia malplena kuglujo. Mi tuj ŝargis mian pafilon per pulvo kaj metis sur ĝin plenmanon da ĉerizŝtonoj, de kiuj mi forigis la fruktokarnon tiom, kiom la rapideco tion permesis. Tiel mi pafis kaj trafis ĝin ĝuste en la mezo de ĝia frunto, inter la kornoj; tio senkonsciigis ĝin, ĝi ŝanceliĝis, sed forkuris. Unu aŭ du jarojn poste, estante kun ĉasistaro en la sama arbaro, mi ekvidis belan cervon kun bela plenkreska ĉerizarbo, pli ol dek futojn alta, inter ĝiaj kornoj. Mi tuj rememoris mian antaŭan aventuron, rigardis ĝin kiel mian propraĵon kaj faligis ĝin per unu pafo, kiu samtempe donis al mi la kokson kaj la ĉerizan saŭcon; ĉar la arbo estis riĉe kovrita de plej delikataj fruktoj, kiajn mi neniam antaŭe gustumis. Kiu scias, ĉu eble iu fervora sankta sportisto aŭ sportema abato aŭ episkopo similmaniere pafis, plantis kaj fiksis la krucon inter la kornoj de la cervo de Sankta Huberto? Ili ĉiam estis kaj ankoraŭ estas famaj pro plantado de krucoj -- kaj kornoj [Simbola esprimo, signifanta: fari mokaĵojn aŭ petolaĵojn. La trad.]; kaj okaze de akcidento aŭ dilemo, kiujn ofte renkontas fervoraj sportistoj, oni kaptas kion ajn por sinsavo kaj prefere provas ĉiun rimedon anstataŭ maltrafi favoran okazon. Mi ofte trovis min en tia situacio.

Kion vi diros pri jena afero? Iun tagon en pola arbaro taglumo kaj pulvo estis eluzitaj. Dum mi reiris hejmen, terura urso tre rapide persekutis min kun malfermita buŝo, preta ataki min; mi tuj traserĉis ĉiujn miajn poŝojn pro pulvo kaj kugloj, sed vane; mi trovis nenion krom du ekstraj silikoj. Unu el ĉi tiuj mi ĵetis per mia tuta forto tra la malfermita buŝego de la montro en ĝian gorĝon. Tio kaŭzis al ĝi doloron kaj igis ĝin turni sin tiel, ke mi povis ĵeti la duan silikon en ĝian malantaŭan pordon, kion mi efektive faris kun granda sukceso; ĉar ĝi enflugis internen, kunpuŝiĝis kun la unua siliko en la stomako tiel, ke estiĝis fajro, kaj sekve de tio la urso dispartiĝis per terura eksplodo. Kvankam mi mem forsaviĝis el danĝero tiun fojon, mi ne dezirus, denove provi similan eksperimenton aŭ sen alia municio iri kontraŭ urso.

Estis, por tiel diri, mia fatalo, ke la plej furiozaj kaj plej danĝeraj bestoj ĝenerale renkontis min tiam, kiam mi estis sendefenda, kvazaŭ ili scius aŭ havus instinktan informon pri tio. Ekzemple, terura lupo kuregis al mi foje tiel subite kaj tiel proksime, ke mi ne povis fari ion alian ol sekvi meĥanian instinkton kaj ŝovegi mian pugnon en ĝian malfermitan buŝon. Pro mia sekureco mi puŝadis plu kaj plu, ĝis kiam mi brako eniris interne ĝis la ŝultro. Kiel liberigi min? Mi ne estis tute kontenta en mia malfacila situacio. -- Jen lupo vizaĝon kontraŭ vizaĝo; nia reciproka okulumado ne estis el la plej agrabla speco. Se mi eltirus mian brakon, la besto sin ĵetus tiom pli furioze sur min; tion mi vidis en ĝiaj flamantaj okuloj. Mallonge dirate: mi ekprenis ĝian voston, turnis ĝian internon eksteren, kiel oni faras tion je ganto, kaj ĵetis ĝin su la teron, kie mi lasis ĝin.

La sama rimedo ne estus servinta ĉe rabia hundo, kiu baldaŭ poste kuris al mi sur mallarĝa strato en Peterburgo. Oni devas forkuri, mi diris al mi; kaj por fari tion pli bone, mi deĵetis mian peltan mantelon kaj tre baldaŭ trovis min sendanĝera en mia domo. Poste mi sendis mian serviston pro la mantelo, kaj li metis ĝin en la ŝrankon kun miaj aliaj vestoj. En la sekvanta tago mi estis mirigata kaj timigata per la kriado de Joĉjo: "Pro Dio, sinjoro, via pelta mantelo estas rabia!" Mi alrapidis kaj trovis preskaŭ ĉiujn miajn vestojn ĉirkaŭĵetitaj kaj disŝiritaj en pecojn. La viro estis tute prava en sia konstato pri la rabieco de la mantelo. Mi mem vidis ĝin ĝuste en tiu momento atakanta belan frakon, kiun ĝi skuadis kaj ĉirkaŭenĵetis en senkompata maniero

Daŭrigota...

Raporto pri klubeventoj

Dimanĉon, la 29-an de aŭgusto, okazis ĉe la domo de Bob kaj Andrea Clark la tradicia rostfesto de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso. Bob starigis grandan tend-similan kovrilon por ŝirmi la klubanaron kontraŭ la suno. Longa tablo iom post iom pleniĝis dum la gastoj alvenis, portantaj diversajn manĝaĵojn. Ĉeestis Peggy, Jeff, Duncan, Pat, Danjelo, Lee, Jerry, Mary, Ron, Jim, Nancy, kaj Margaret (kiu kunportis la propran faldeblan tableton, kaj plenigis ĝin per salatoj kaj frandaĵoj). Andrea, la edzino de Bob, kuraĝe sidis kun la strange parolanta grego kaj eĉ kaptis la sencon de kelkaj frazoj.

Post plene satiga manĝado, ĉiuj sidis kontente en cirklo kaj babilis en la amata lingvo internacia dum kelkaj horoj. Kion plu oni povus deziri? Jen bona manĝaĵo, bonaj amikoj, bela vetero -- sed, atentu! Subite leviĝas granda vento. La tendo ŝvelas. La paperaj teleroj disblovas ĉie. Malhelaj nuboj videbliĝas en la okcidento. Ĉu venas pluvo? Ek! Endomigu la manĝaĵojn! Malmuntu la tendon! Sed post kelkaj pluveroj, la minaco forpasis, kaj la klubanoj trankvile enordigis la ekipaĵon kaj la provizaĵon. Kelkaj restis por spekti iom da la filmo "Idiot's Delight", kiun kunportis Lee. Poste ni ĉiuj revenis hejmen, kaj sendube ni ĉiuj konsciis, ke ni estas tre bonŝancaj. Ja multe da esperantistoj devas vojaĝi foren por sperti etoson tian, kian ni spertas en la propra urbo. Dankon al vi Bob kaj Andrea pro bonega rostfesto.

La septembran KoRo-n ĉeestis Jerry, Jeff, Ron, Audrey, Bob, Peggy, Danjelo, kaj Lee, kiu veturis Sankta-Luisen kun sia edzino, Ronda. Sagace, Ronda kunportis distraĵojn por amuzi sin, ĉar Esperanton ŝi tute ne regas (nek deziras regi), kaj la klubanoj malofte krokodilas nuntempe. Kion ili priparolis? Aferojn tro multnombrajn por mencii, sed ŝajne ili plene ĝuis la babiladon, ĉar ili plenigis eĉ la senĉarman salatujan manĝoĉambron per ridado kaj gajeco. Jen pruvo pri la mirinda kvalito de nia bela lingvo: Por feliĉo ni postulas nek belajn ĉirkaŭaĵojn nek bongustajn manĝaĵojn, sed nur la ĉeeston de aliaj Esperantistoj.

Kiam Danjelo kaj Bob enbuderbibliotekiĝis la 6-an de septembro, ili trovis Peggy en nekutima ĉambro. "Jen bela loko, ĉu ne?", ŝi diris. "Jen komfortaj seĝoj, etaj tabloj por aparta laboro en grupoj. Ĉu ni translokiĝu?" Ili tuj konsentis, ke tiu ĉambro estus multe pli agrabla por klubkunvenoj. "Mi kontrolos la situacion", diris Danjelo, kaj li salte supreniris por diskuti la aferon kun la bibliotekistoj. Post mallonga tempo li reaperis. "Faŝistoj!", li kriis. "La respondeculo vespermanĝas, kaj ni ne rajtas translokiĝi sen oficiala permeso. Fiburokratoj, kun siaj etburĝaj reguloj! Ni defiu ilin... Ek al la barikadoj!"

Peggy kaj Bob retrankviligis la revolucieman SAT-anon. Venontmonate ni sendu Nancy por pritrakti la aferon. Ŝi kutime respondecas pri bibliotekaj rilatoj, kaj ŝi estas ĉarma kaj persvada - eble ŝi povos gajni por ni la novan kunsidejon.

Sed tiuvespere Nancy estis alimaniere okupata, ĉar ŝi finis la dekan lecionon de la fama dekleciona kurso de ELNA. Ŝi do fariĝis oficiala Esperantisto! La aliaj membroj (intertempe alvenis Ron kaj Jerry) instruis al ŝi la sekretan manpremon, kaj ili informis ŝin pri nova decido de la klubo: Por tiu, kiu finas la kurson (kaj tiel esperantistiĝas oficiale), ni pagu la ELNA-kotizon por unu jaro. Kaj se la novbakito jam membriĝis (kiel Nancy), tiu uzu la monon por libroj el la ELNA-katalogo. Gratulojn al vi, Nancy, kaj bonvenon en Esperantion!

Je la 21-a de septembro, kunvenis Bob, Danjelo, Jeff, Rod, Ron, kaj Peggy. Plejparte ili diskutis la Zamenhofan bankedon, kiu okazos la 12-an de decembro ĉe la restoracio "Lemp Mansion". Kiajn distraĵojn ni planu? Kompreneble ni devos kanti. Eble ni preparu ankaŭ teatraĵon. Ĉu ni havu iajn ludojn? Diversaj specoj estis proponitaj. Ĉiuj aprobis la ideon, ke ni kunportu malgrandajn esperantorilatajn donacojn (librojn, ktp), por hazarda disdonado. Bob priskribis interesan ludon, kiun oni povas utiligi por tia donacumado.

Jen bonega ideo: Iu rolos kiel la fantomo de Zamenhof. Tiu vestos sin zamenhofe (kompreneble barboportado estos devigata), kaj mallonge prelegos pri la nuna stato de Esperantio. Sed kiu faros tion? La persono devas esti tre sperta parolanto; tre lerta aktoro; amuza preleganto; devas ĝisfunde koni la historion de la movado; kaj, plej grave, devas ne esti en la ĉambro kie ni nun diskutas la proponon. Duncan! Ni vidu...
-Danjelo Gibbons

Okazontaj eventoj:

Konversacia Rondo, Restoracio Salad Bowl. 1-an de oktobro
3949 Lindell (314-535-4274). Vespermanĝo je la 6-a ptm.

Kunveno, Biblioteko Buder. 5-an de oktobro
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.

Kunveno, Biblioteko Buder. 19-an de oktobro
4401 Hampton (314-352-2900). Mezlernantoj alvenu je la 6-a ptm, komencantoj je la 7-a.