Danilo Marić
MARICA

 

Oni vendadas herbejon Marica. Mi alvenis, vizitis ĝin kaj eksidis sur la  ŝtipon por ripozi. Ĝi ĉarmis min per sia beleco kaj surprizis min per malalta prezo.

Ekardis la suno. Kanto de griloj. Pego martelas la ŝvelantan ĉerizŝelon, de tempo al tempo haltas atendante vermon. Odoro de jam falĉita fojno dolĉete ravantas kaj dormigas.

Subite – susurado. Serpento! Zigzagas en falĉaĵo. Ĝi gapas, sibante ekobservis, eksilentis  kaj forrampis en la alian falĉaĵon. Susurado en ambaŭ falĉaĵoj. Du kapoj ekaperas. Kvieto?! El la unua falĉaĵo elrampis apodo, malaperis en la duan falĉaĵon kaj la serpento forrampis en la trian…

– Vi observas kiel apodo ĉasas serpenton? – surprizis neaŭdeble alveninta falĉisto kiu venis kontroli ĉu la fojno estas seka.

– Jes, jes, mi rigardas. Ĉu ĝi kaptos la serpenton?

– Ĝi sukcesos! – respondis la falĉisto. 

– Ŝajnas ke ĉi tie ekzistas multaj serpentoj? – mi aldemandis.

– Plenaj Marica! – diris li kaj akcentis: – Ĉi tie estas ilia kuŝejo.

– Ĉu tiun ĉi herbejon oni jam de longe vendadas. Oni ne plugas ĝin. La grundo ŝajnas fruktodona. Neordinare estas ke ne estas aĉetantoj! – diris mi.

– Vilaĝanoj malŝatis Marica-n kaj ankaŭ la herbejon kiu portas ĝian nomon – klarigis la falĉisto.

– Kiu estis Marica? – demandis mi.

 

***

En malnova tempo, en la periodo de Stefano, sur či tiu monto vivis malriĉa oldulo. Ĉien disaŭdiĝis lia saĝo. Stefano estis severa reganto kaj ne toleris saĝulojn. Escepte, li estimis nur tiun oldulon kaj turnis sin kiam estis embarasoj.

Kiam la reganto edzinigis la belan venecianinon, Marica-n, li prenis ankaŭ eŭropan titolon – Duko, fariĝis eĉ pli malbona, rifuzis eĉ tiujn malmultajn amikojn kaj ankaŭ la oldulon. Venecianino estis pli saĝa. Ŝi malrapide enigadis siajn fadenojn kaj propramaniere komencis regi. Ŝi dispeladis la gekorteganojn kaj alvenigadis la siajn. Ŝi alvenigis ankaŭ servistinojn – dek altkreskajn arabinojn. La dispelitaj klaĉadas kontraŭ ŝi en ŝtato, ekkalumnis ke  ŝi  eĉ estas malfidela edzino. Duko aŭdis tion, vermo de suspekto ekmurdis lin. Li komencis spioni ŝin, sed li restis sen fidelaj servistoj.

Tiam li rememoris kaj vizitis la saĝan oldulon kiu tiam loĝis kun deksesjara filino. La oldulo kaj lia filino preparis vespermanĝon. Preter la atendado, la oldulo enkondukis la nudan solfilinon kaj ordonis ke ŝi tia servu Dukon.

Oldulo, vi estas saĝa, diru kion vi opinias pri la mastrino Marica – subite, dum la vespermanĝo, komencis Duko.

– Mi ne vivas en la kastelo – la malriĉulon kvazaŭ ne surprizis la demando.

– Oni parolas ke mia edzino ne estas fidela? – la reganto rekte diris.

– Mensogo malproksimen ne kondukas! – post mallonga silento replikis la oldulo.

– Kiu mensogas? – kvankam saĝa reganto, tamen Duko ne estis certa ke li komprenas kion la saĝulo intencas diri.

– Oni aŭdos! – la oldulo ne intencis esti pli klara.

– Kiam? – Stefano volis ekscii de la oldulo almenaŭ ion.

– Longe daŭras malgrandaj mensogoj,  la grandaj tre mallonge! – La oldulo restis je l' nivelo de la  saĝaj.

– Kiom granda estas la mensogo pri mia Marica? – ne povis prisilenti la edza ĵaluzo.

– Unu tago! – respondis la oldulo subite kaj rapide.

– Tiel granda? – ektimis la reganto.

– Unu tago! – jesis la saĝulo.

– Konsideru vin invitita al morgaŭa vespermanĝo en la kastelon! – Se ĝis tiam estos konstatita la  vero, vin revenigos la orumitaj kortegaj ĉevaloj; en kontraŭa kazo via haŭto malpli valoros! – severe diris la granda gasto, ekstaris kaj foriris.

– La invito al la malriĉa oldulo inviton por vespermanĝi ĉe la potenca duko Stefano estas granda honoro. La okazon mi ne preterlasos – balbutis la domastro akompanante la gaston.

– Min servis la nuda solfilino… Reciproku honoron! – postulis la dommastro de karteganoj, sciigante ilin pri vizito de la oldulo. Kaj la oldulo estis gastigita en la kastelo kiel neniu alia iam ajn.

Li sidis en honora loko, supre de la domastro. Lin servis servistaro de la mastrino – dek junaj arabinoj. Ĉe riĉa manĝotablo kaj agrabla interoparolado, la tempo rapide pasis. Ĉiuj kredis ion, Duko certe. En la kastelo estis paco, fariĝis silenton. Duko komencis:

Hieraŭvespere vi gastigis min bonege. Donaco atendas reciprokon. Mi klopodis reciproki. Tion faris ankaŭ mia edzino, vi estas la sola  al kiu ŝi donacis rideton de ĉiuj dek arabinoj – diris la reganto, eksilentis kaj poste decideme demandis.

Ĉu mi redonis la pruntitan gastemon?

Al mi estas montrita la honoro je kiu mi ne estas inda. Dankon al la gemastroj – diris la oldulo, kaj daŭrigis tre mallaŭte: – Tamen, ne riproĉu min, mi havas fraŭlinon, solfilinon kaj mi nudigis ŝin antaŭ vi, kaj vi… de dek arabinoj neniun senvestigis!?

– Senvestiĝu ĉiuj arabinoj! – severe ordonis Stefano.

– Ne! Tio estas mia srvistaro! – kontraŭstaris la mastrino.

–Senvestigu ilin! – akre ekriis la reganto al siaj gardistoj.

Ili disŝiris multnombrajn robojn.

Anstataŭ la nudaj fraŭlinoj – aperis dek altkreskaj fraŭloj.

 

Sur ĉi tiu herbejo, pere de du ĉevaloj, Duko Stefano diskvaronigis la perfidan edzinon - Marica.

| HOME | message to author: danilomaric@AOL.com  |


Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!