Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

Ni:

 


Ni estas esperantista paro, logxantaj en Norvegio.

Nomo:

Jelena L.Lunde

Ulf Chr.Lunde

Naskigxurbo :

Cheboksary, Rusio

Bergen, Norvegio

Naskigxdato:

20.01.1970

29.10.1966

Fako :

psikologio, la angla

komputilprogramoj

Laboras en :

vojagx-agentejo

programist-firmao

Retposxto :

suneto@hotmail.com

Ulf.Lunde@telelogic.com

 

 

 


Ulf laboras por programista firmao en Trondheim,
Telelogic Norge AS, jam dum naw jaroj.
En tiu urbo li logxis sola gxis kiam suneto (Jelena) venis en lian vivon.

Jelena eklogxis en Norvegio en novembro 1999.
Sxi unue eklaboris en Os kiel au pair cxe kuzino de Ulf, Kjersti, kie sxi prizorgis Alex kaj Kees Andre, du cxarmajn knabojn.
Ankaw Ulf dume logxis en Os, laborante tra Interreto por povi logxi kune kun Jelena.

Post Pasko en 2000 ni ambaw eklogxis en Trondheim. De majo gxis novembro de tiu jaro Jelena laboris por trondhejma familio cxiun tagon, sed logxis kun Ulf. La familio estis la geesperantistoj Audun kaj Bergny kaj iliaj gefiloj Aslak kaj Runa. Jelena rapide igxis kvazaw ano de tiu familio. Sed en novembro tiu familio translogxis al Usono!

Do Jelena estis senlaborulo en Trondheim dum kelkaj monatoj, dum kiuj sxi perfektigis sian norvegan kaj aktivis en la loka esperantoklubo.
Samtempe ni amikigxis kun la norvega-franca familio Stenkløv.

En januaro 2001 ni geonkligxis,
kiam Trine, la fratino de Ulf, naskis filinon!

Trine, sxia edzo Dag kaj ilia bela filino Maren logxas en Os.

En aprilo 2001 Jelena kaj Ulf geedzigxis, kaj Jelena sxangxis sian familian nomon de Saldyrkina al Lunde.
La nuptofesto okazis en Os.

Nia nuptovojagxo estis agrablega kruzo en la Mediteraneo. (Iam ni verkos retpagxon kun pliaj detaloj!)

Ekde tiam ni logxas en Os, kie Jelena laboras en
Travelnet Os Reisebyrå.
Ulf denove laboras tra Interreto, kvankam li devas vojagxi suficxe ofte (nuntempe al Svedio).

Rigardu ankaw la hejmpagxon de Ulf: https://www.angelfire.com/la/verdlanco/




Jelena & Ulf

 

La lasta gxisdatigxo de tiu cxi pagxo okazis la 9an de decembro 2001