La ttt-ejo de Gardisto El Lloc web de Gardisto
Seneko salutas Lukilion:
Tiel
bonvolu agi, mia Lukilio, okupiĝu
pri vi, kaj la tempon, kiun ĝis nun oni forprenis aŭ ŝtelis aŭ
eltiris de vi, kolektu kaj konservu. Persvadu vin, ke ĉi tio estas kiel mi
skribas: oni rabas iujn momentojn, oni subprenas iujn momentojn de ni, iuj
momentoj forfluas. Tamen hontega
estas la perdo, kiu ekestas pro neglekto. Kaj se vi atentus, vi vidus, ke granda
parto de la vivo forglitas de la misfarantoj, la plej granda parto de la
nenifarantoj, la tuta vivo de la alifarantoj. Kiun vi prezentus al mi, kiu iel
taksus valora la tempon, kiu ĝuste taksus la diurnon, kiu komprenus, ke oni
mortas ĉiutage? Ni trompiĝas, ĉar ni antaŭvidas la morton
kaj tiel granda parto de la vivo preterpasas. La morto tenas ĉion antaŭan.
Faru, do, mia Lukilio, kion vi skribis, ke vi faras: ĉirkaŭpreni
ĉiujn horojn; tiel vi malpli dependos de la morgaŭo, se vi metas manon
sur la hodiaŭon. Dum oni prokastras la vivon, ĝi pasas. Ĉio,
Lukilio, estas malpropra, nur la tempo estas nia. La naturo donis al ni la
proprieton de ununura aĵo, fuĝanta kaj glita, kaj senigas pri ĝi
iun ajn ĝi volas. Kaj tiel granda estas la stulteco de la mortantoj ke,
akirite, ili asignas al si banalaĵojn kaj malnoblaĵojn, kiuj estas
certe haveblaj, sed neniu juĝas ke, akirite, la tempo havas valoron. Dum
ĝi estas la unusola aĵo, kiun pro dankemo ne eblas redoni.
Vi
eble demandos, kion mi faras, ĉar mi tion rekomendas al vi. Malkaŝe mi
konfesos tion, kio okazas ĉe luksemulo diligenta. Mi notas ĉiujn
elspezojn. Mi ne povas diri, ke mi ne perdas, sed pri tio kion mi perdas mi
povas diri kial kaj kiamaniere. Mi povas klarigi la kaŭzojn de mia malriĉeco.
Sed okazas al mi la samo kiel al la malriĉiĝintoj ne pro ilia malvirto:
ĉiu konscias, neniu helpas. Kio do? Mi ne rigardas kiel malriĉan tiun,
kiu havas iomon kaj tio sufiĉas al ĝi. Sed mi preferas, ke vi konservu
viajn havaĵojn, kaj komencu bonŝance. Ĉar kiel ŝajnis al
niaj antaŭuloj, “malfruas la ŝparo kiam oni nur vidas la fundon de
ujo”, efektive, en la fundo ne nur restas eta kvanto, sed la plej malbona
kvanto. Fartu bone.
Traduko
de Ramon Rius, Barcelono, 14an de Februaro de 2003.