Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

La ttt-ejo de Gardisto       El Lloc web de Gardisto

La Lajo pri la Lonicero

Sufiĉe plaĉas al mi kaj mi multe volas pri la lajo kiun oni nomas "Lonicero" la veron rakonti al vi, kiel ĝi estis farita, de kiu kaj kie. Multaj ĝin rakontis kaj diris al mi kaj mi trovis en la skribaĵo pri Tristano kaj la reĝino, pri ilia amo kiu estis tiel fajna ke pro ĝi ili havis grandan doloron, iam pro ĝi ili poste mortis. La reĝo Marko estis furioza, kolerega kontraŭ Tristano, sia nevo. Li ekzilis lin, ĉar la reĝinon li amis. Al sia lando li ekiris; al suda Kimrujo kie li naskiĝis. Li restadis tie unu tutan jaron, kaj li reveni ne povis, sed tuj li forlasis sin al morto kaj memdetruo. Neniel miru prie! ĉar tiu kiu amas ege lojale, ege doloritas kaj tropensas kiam li ne havas kion li volas. Tristano estas dolorita, tropensa. Pro tio li eliras el sia lando; al Kornuajlo li rekte iras kie la reĝino estadas. La arbaron tutsole li eniras, li ne volas ke oni vidu lin. Vespere li eliras, kiam estis tempo rifuĝi. Kamparanoj kaj malriĉuloj gastigas lin; al ili li petas novaĵojn pri la reĝo kaj lia farto. Tiam ili diras ke ili aŭdis ke li kunvokis la baronojn, ke ili devas kunveni en Tintaĝelo. Tie la reĝo volas teni sian kortegon. Pentekoste ĉiuj estos tie, estos ĝojo kaj plezuro, kaj ankaŭ la reĝino. Aŭdinte tion Tristano multe gajiĝis. Ŝi neniel tien povos iri sen ke li vidu ŝin trairi. La tagon kiam la reĝo survojiĝis, Tristano venis en la arbaron. Sur la vojo tra kiu la sekvantaro devis iri li duonigis avelujon kaj kvadratigis ĝin. Pretiginte la legneron, li enskribas per tranĉilo sian nomon. Se la reĝino ĝin rimarkas kaj perceptas -alifoje tiel la provo prosperis kaj ŝi perceptis- ŝi rekonos la legneron de sia amiko kiam ŝi ekvidos ĝin. Tio ĉi estis la resumo de la enskribaĵo kiun li sendis kaj montris al ŝi: ke li estadis longe tie, por atendi, por gvati kaj ekscii kiel li ŝin povos vidi, ĉar li sen ŝi vivi ne povas same al ili okazis kiel al la lonicero kiu fiksiĝas sur la avelujo: Kiam ĝi estas interligita kaj algluita kaj sia legno ĉion kovras, ili povas kune postvivi, sed se oni volas apartigi ilin, la avelujo mortas rapide kaj ne malsame la lonicero. Bela amikino, tiel estas por ni: "Ne vi sen mi, nek mi sen vi". La reĝino aperas rajdante, ŝi ekrigardas la deklivon, ŝi vidas la legneron, bone ĝin perceptas, ŝi rekonas ĉiun literon. Ŝi komandas al ĉiuj kavaliroj kiuj akompanas ŝin kaj kiuj apudrajdas halti. ŝi volas malsupreniri de la ĉevalo kaj ripozi. Ili obeas ŝian ordonon. Ŝi foriras de sia gardistaro. Ŝi vokas sian servistinon Brengveinon, kiu ĉiam estis tre fidela. Ŝi  malproksimiĝas iom de la vojo. Ene de la arbaro ŝi renkontas tiun kiun ŝi pli amas ol iu ajn estaĵo. Granda estas la ĝojo inter ili. Ŝi povas paroli kun li laŭplaĉe kaj komuniki sian gajecon; poste ŝi diras al li kiamaniere li povos akordiĝi kun la reĝo, kaj ke ŝi multe bedaŭris pro tio ke ĉi tiu ekzilis lin. Pro akuzoj li faris tion. Tiam ŝi ekiras kaj lasas sian amikon. Sed kiam alvenas la momento adiaŭi, tiam ili ekploras. Tristano iris al Kimrujo, ĝis sia onklo vokis lin. Pro la ĝojo kiun li havis ĉar li vidis sian amikinon. Kaj pro tio ke li verkis, ĉar la reĝino diris tion al li, por ke li rememoru la vortojn, Tristano kiu bone harpis, faris el ĝi novan lajon. Mallonge li titolis ĝin "Gotelef" nomas ĝin la angloj, "Chevrefoil" la francoj. Mi diris do la veron pri la lajo kiun mi nun rakontis.

Traduko de Ramon Rius, 2003

Ĉefpaĝen