La ttt-ejo de Gardisto El Lloc web de Gardisto
Kanto pri la soleca vivo de Fray Luis de León:
Kiel ripoza vivo tiu
de kiu forkuras la gentan bruon
kaj sekvas la kaŝatan vojon per kiu iris
la malmultaj saĝuloj, kiuj estis enmonde,
al kiu la stato de la grandiozaj kaj fieraj
homoj ne malklarigas la koron,
nek miras pri la ora plafono,
fabrikita de la saĝa maŭro
subtenata de jaspaĵoj!
Li ne prizorgas, ĉu la famo
Kantas per disvoka voĉo lian nomon,
Nek prizorgas, ĉu la lango
Flate laŭdas tion,
Kion la sincera vero kondamnas
Ĉu taŭgas al mia kontento,
Se oni rimarkigas min per vana fingro?
Se serĉe de tiu vento,
Mi iras malkuraĝigite,
Kun vivaj sopiroj, kun mortiga ĝeno?
Ho monto, ho fonto, ho rivero!
Ho plezuriga sekreta sekurejo!
Ĉi rompita la navigilo
Al via nutra ripozo,
Mi forkuras ĉi tiun ŝtorman maron.
Ne rompatan sonĝon, puran tagon,
Gajan, liberan mi volas,
Mi ne volas vidi la severan frunton ties,
Kiun la sango aŭ la mono enaltigas.
Tiel la birdoj vekigu min
Per sia gusta kanto ne lernita;
Ne la gravaj zorgoj,
De kiuj estas sekvata tiu,
Kiu atentas malpropran juĝon.
Kun mi mi volas vivi;
Mi volas ĝui la bonon, kiun al la ĉielo mi ŝuldas,
Tutsole, sen iu atestanto,
Libera de amo, de fervoro,
De malamo, de esperoj, de malkonfido.
En montflanko, mi havas ĝardenon
De mi plantitan,
Kiu printempe,
Per belaj floroj kovrita,
Jam montras espere la certan frukton;
Kaj kvazaŭ avida
Por vidi kaj pliigi ĝian belecon
De la venta kulmino
Pura fontano
Rapidas kure por tien alveni;
Kaj poste senzorga,
Devojigas sian iron tra la arboj,
Samtempe la grundon
Vestante per verdaĵoj
Kaj disĵetante florojn.
La venteto aerumas la fruktejon
Kaj ofertas mil flarojn al la sensoj;
Svingas la arbojn
Kun kalma bruo,
Kiu pri la oro kaj la sceptro forgesigas;
Estu la trezoro por tiuj
Kiuj fidas falsan ŝipon;
Ne estas por mi vidi la ploron
De tiuj kiuj malfidas,
Kiam la norda vento kun la suda baraktas.
La batita anteno
Krakas, kaj en blindan nokton la tago
Turniĝas, ĝis la ĉielo alvenas
Konfuza kriado,
Kaj la maron amase riĉigas.
Por mi mi volas malriĉan
Tablon, per afabla paco provizitan;
Tio sufiĉu; kaj la servico,
El fajna oro artefarita,
Estu ties kiu la koleran maron ne timas.
Kaj dum mizere
La aliaj ardegas
Kun nekontentiga sojfo
De la danĝera regado,
Mi estu sternita en la ombro kantante,
En la ombro sternita,
Per hedero kaj eterna laŭro kronita,
Direktante la atentan orelon
Al la dolĉa sono, agordita
de la saĝe movita plektro.
Traduko de Ramon Rius, 2003