Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!

La ttt-ejo de Gardisto       El Lloc web de Gardisto

Fragmento de Pro Ligario de Cicerono:

"Novan krimon, Gajo Cezaro, kaj antaŭ ĉi tiu tago neaŭditan, mia parenco Kvinto Tubero denuncis ĉe vi. Li diris, ke Kvinto Ligario estis en Afriko, kaj tion Gajo Panso, viro de elstara karaktero, fida eble de la amikeco, kiu estas inter vi, kuraĝis konfesi. Tiel mi ne scias kien turni min. Mi venis preta -ĉar vi povis scii nek per vi nek aliloke povis aŭdi tion- trouzi vian nescion por la savo de mizerulo. Sed tial, ke la diligento de la adversulo malkaŝis tion, kio restis kaŝita, agnoskendas tiu ĉi fakto, mi opinias, precipe ĉar mia kunulo Panso igis, ke la afero ne estu netuŝita, preterlasante ĉian diskutadon, la tuta parolado direktendas al via mizerikordo, per kiu multaj estis savitaj, kiam ili akiris de vi ne la kulpoliberon, sed la pardonon de sia eraro. Vi havas, do, Tubero, tion, kion akuzisto pleje deziras, konfesanta akuzito, sed konfesanta, ke li estis en la sama partio kiel vi, en la sama kiel viro tute laŭdinda, via patro. Tiel necesas ke vi konfesu unue pri via delikto antaŭ ol riproĉi Ligarion pri io ajn.

Efektive, Kvinto Ligario, kiam estis nula indico pri milito, foriris kiel legato de Gajo Konsidio al Afriko, en kiu legacio por la civitanoj kaj por la aliancanoj tiel bone kondutis, ke, Konsidio eksiĝinte pri la posteno ne povintus kontentigi la homojn, se alian nomumintus por regi la provincon. Tiel Ligario, pro tio ke sia malakcepto restis vana, devis nevolonte alpreni la provincon".

Traduko de Ramon Rius, 2003.

Ĉefpaĝen