La ttt-ejo de Gardisto El Lloc web de Gardisto
TRAGEDIO
DE KALDEZA DE JOAN ROÍS DE CORELLA
KIU
EKSPLIKAS ŜANCAN EPIZODON OKAZINTAN AL LI KUN DAMO
Mia
doloro atingas tian gradon altan, ke mi nun plendas, ĉar mi ne certas,
ĉu mia tristeco povos iam finiĝi; per tio mi pasigas mian inferon, kaj
esti trista min delektas, kaj mian doloron mi kontentas eterne kultivi. Kaj se
al mia dolorigita menso la morto iatempe prezentiĝas, mi malakceptas, pro
la ĝojo, kiun mia vivoperdo al mi donas. Kiel do oni povas skribi pri la kaŭzo
de tioma doloro? Kia papero toleros esti farbita per la bruteco de tioma krimo?
Ĉu la vidanta aero rezignacios, por ke oni klare tioman kulpon legu? La
infero malfermiĝu, eligu repuŝajn spiritojn!
La elementoj revenu en la unuan konfuzon. La punoj de la damnitoj klare
montriĝu, por ke la mondo, en teruron transformita, celebru nenian gajon.
La riveroj estu kvietaj kaj la montoj haste kuru, la bola maro forĵetu la
fiŝojn al la bordo. La suno ripozu sub la loĝinda tero kaj neniam
etendu al nia vido sian haron oran. Oni ne plu kalkulu la dekdu monatojn de la
jaro, kaj la estonta tempo ampleksu ununuran nokton.
Sed,
kial mi volas per vortomalavaro krimon enaltigi de troabunda turpeco, kiu, se
oni bone pensas, hororon kunportas de tiom timiga mirindaĵo, tia ke ne
eblas, ke la aŭdantaro, sen granda konsterno, forlasu la orelojn al tiel
profanaj vortoj?
En
tiu mondoparto, kiu ankoraŭ havas la nomon de la filino pagana de Agenoro,
en la feroca, militema provinco de Hispanujo, en la delekta, plezuriga regno
Valencio, ene de la muroj de ĝia plej granda urbo, kiam reĝis tiu, kiu
sukcedis la fortkoran trojanon kun sama kuraĝo, la reĝa moŝto
Johano; renoma fraŭlino, pri la beleco senegala, pri la saĝeco supera
al la ceteraj, kun gracio kaj apartaĵoj tiel ekstremaj, ke frenezus tiu kiu
laŭdus antaŭ ŝi alian pro ŝia propra valoro, decidis, ke
miaj lacaj pensoj kune kun mia persono ripozu en la dezirita kuŝejo de
ŝia sino, post longa tempo pasigita en ŝia servo.
Farbi
la paperon, rakontante la amajn interparolojn, kiuj estis inter ni kun granda
korinklino, estus longa afero. La bela sinjorino ŝajnigis tiom da kontento
pro miaj estintaj servoj kaj estantaj vortoj, ke ŝi transdonis sian tutan
esencon al mi: ĉion, kio al ŝia volo, persono kaj vivo rigardis,
ŝi senzorge ellasis al la diskretemo de mia scio. Sed, por ke ne veriĝu,
ke nur mi atingis la paradizon en ĉi tiu mondo, post malmulte da tempo en
tiel trankvila stato, frapinte la dompordon, la saĝa sinjorino diris, ke
ŝi tiuhore atendis homon , kun kiu ŝi mallonge devis efektivigi
necesajn laboretojn, ke poste ŝi revenos, por ke ni restu pli trankvilaj
kaj neniu povu apartigi du homojn, kiujn ekstrema korinklino kunigis en tiel
alta kaj delekta konkordo.
Mi
restis sola, atendante tiel diskretajn novaĵojn, en la ĉambro, kies
pordon ŝi ne forgesis sigeli per fidela riglilo. Mi ne scias, ĉu estis
la manko de fenestro, tio kio tenebrigis la domon, ĉar, du horojn post la
tagmezo, ŝajnis al mi, ke la nokto okupis la teron kun mallumaj flugiloj, aŭ
eble Apolono kaŝis sian helan vizaĝon, opiniante neĝuste prilumi
tiun domon tiam, kiam tiel malhonesta krimo fariĝis.
Tiel
mi pasigis la plejan parton da tiu terura tago, sola kaj akompanata de multaj
dubaj pensoj. Kun la korpo ŝarĝita per la peza ŝarĝo de
mortiga enuo, mi ĵetis min surliten, mi atendis la finon de tiel teda
vespero, sed kun perturbita menso, kiu ne permesis al mi certecon, mi estis
devigita, promenante sekvi la fadenon de miaj tristaj kaj ĉagrenaj pensoj.
Levante la okulojn al eta fenestro, kiu donis sur la korton, mi vidis viron, kiu
en sinteno atendi alian, lante paŝis, respondante al tiuj demandaj paŝoj
de la bela sinjorino, kiu okupiĝis pri sekretaj kaj gravegaj laboroj.
Ho
pia aŭdantaro! Turnante viajn kompatajn mensojn al mi, ĉiu diru,
ĉu iu iam suferis similan doloron al la mia, kaj kun dolorigita pensado
rigardu la tristecon, kontraŭ kiu mia menso batalis, atendante, kia estos
la fino de tiel dolora komenco. Sed kial mi haltas en la tempo, serĉante
vortojn al tioma aflikto konformajn, ĉar ne eblas ekspliki tioman tristecon?
Fine,
kiam restis tiom malmulte da tago, ke la ĉevaloj de Febo jam okcidente
trotis trans la kolonoj de Herkulo, miaj ploremaj okuloj meritis vidi la
amategan fraŭlinon, kiu, elirante el ĉambro kun gestoj, vortoj,
brakumoj kaj aliaj montroj de granda amo kontraŭaj al honesteco, aperis
antaŭ amanto: ago, manieroj, gracio kaj ĝentila sinteno, pri kiuj mi
detenos min skribi, ĉar la celo de ĉi tiu skribaĵo nur estas
evidentigi, kiom la grandeco de mia malbonŝanco superas ĉiujn aliajn.
Kaj, hazarde, por mia pli granda misfortuno, la lasta frazo de ilia adiaŭo
trafis miajn orelojn, per tiaj vortoj: “Adiaŭ, lerteta!”, finante la
lastan silabon per malhonesta kiso, kies sono ofendis miajn orelojn, ne malpli
granda
ofendo
ol tiu, kiun sentos en la trista valo tiuj de la maldekstra parto, kiam la
Redemptoro diros al ili: “Iru, damnitoj, en la eternan fajron!”, kiam en
justa verdikto, en ĉi tiu mondo, Li prononcos siajn lastajn vortojn.
Kiam
la tiel amata enamigito ekiris, ŝi regalis lin per tiel gracia kaj humila
riverenco, ke nur la ĉemizo evitis, ke ŝia maldekstra genuo tuŝu
la grundon, ŝi montris per sia bela vizaĝo ne malmultan tristecon pro
lia foresto. Sekvis lian dorson per kompata kaj enama vido, alproksimiĝante
al puto, kiu iomete distis de ŝi. Per frida akvo provis forigi de sia
afabla vizaĝo la ruĝon kaj la varmon, kiun ŝi alprenis en la
nesanga sed plaĉa kaj delekta batalo de Venero. Kaj alproksimiĝante al
la karcero, al mia trista malliberejo aŭ ĉambro, malriglante la pordon,
ŝi ŝajnigis gajecon vidi min, egalan al tiu vera doloro, kiun ŝi
montris al la amatego post lia
ekiro.
Ŝia
delikata persono estis tamen makulita, simila al rozoj miksitaj kun blankaj
lilioj, se oni ilin tuŝetas per malpuraj manoj. Ĉar la galantulo, kiu
kuŝis kun ŝi multe ne konformis al la delikateco de tiu tenera fraŭlino.
Ŝi
demandis min, ĉu ŝia vespero estis al mi enua, ĉar la laboroj de
ŝi efektivigitaj, sen ŝi, oni ne povintus elfari. Ho nemortonta Dio,
kiu regas la mondon pri la numero, la pezo kaj la mizuro, kiu laŭorde
administras la kreitaĵojn, ne rifuzu ankoraŭfoje meti viajn infinite
valorajn ŝultrojn sur la striktan lignon por fine elaĉeti tiel
profanan kulpon!-, kun granda sufero, la ekstremo de mia doloro, turnitaj la
okuloj al la grundo, postulis al mi, ke kun trema lango enigu en du strofojn
tiajn dirojn:
“Haste sin movos norda vento ferma
Kaj ĉiuj kundisfalos la ĉieloj,
Fridiĝos l’alta fajro en la sfero,
Kaj oni vidos la centron elfunde,
La luno ekaperos sangfarbita
Kaj tutobskura l’ suno deformiĝos
Antaŭ ol vi de mi estos servita,
Kaj mia korpo de haro ĝis ungo,
Antaŭ vi, estu dispecetigita
Kaj pulvigita, ne havu la tombon,
Ĉi kriman cindron ne havu la mondo,
Nek povu iu diri per la lango:
“Bonan trankvilon” al animo damna,
Se Dio lasas inter ni renkonton.
“Kaj se mi diris vere, sinjorino,
Oni ne trovu mian naskiĝdaton,
Sed mian nomon ĉie abomenan,
Neniu en la mondo remenciu;
Sed forviŝita de la homaj pensoj,
Pasu l’estaĵo mia kvazaŭ vento;
Rigardu falsa ĉiu mian vivon,
Kaj el mi restu ĉimonde nenio.
Kaj, se hazarde, iom el ĝi restas,
Estu manĝaĵo por sovaĝaj bestoj:
Ĉiu el ili prenu etan parton,
En nia mondo mia tombo ĉie
Estu, kaj mia karn’ nenie restu,
Kaj min neniam oni revivigu.”
La renoma sinjorino eksciis per la dolorigita stilo de miaj vortoj, ke la grandeco de ŝia kulpo al mi klare evidentiĝis, kaj ŝi respondis en disaj rimoj, kun multaj larmoj, suspiroj kaj ĝemado, kun tiel ĝusta voĉo, ĝentila kaj delikata, ke ne eblas sammaniere reciti, per la sekva strofo, akompanante sin per gestoj ne fremdaj al la signifo de la vortoj: “Mi klare vidas, ke en nia mondo,Dio ne faris homon tiel kulpan:
Mi al vi faris mankon abomenan,
Tian, ke sama ne estas infere.
Al mi mort’ estas pli dolĉ’ ol sukero.
Mi mortu viabrak’, se tio eblas,
De vi dependas havi vian venĝon,
Viaman’ mi pereu, se sufiĉas,
Se al vi pli agrablas, harĉemize
Mi iros tra la mondo pilgrimante,
Dio ne povas ŝanĝi la estinton,
Tamen se vi esperas korektiĝon,
Mi faros ĝin, sekvante Magdalenan,
Mi lavos viajn piedojn per larmoj.”
Se
estas frenezo komenci tion, kio ne povas finiĝi, frenezaĵo estus provi
priskribi la kontrastojn, kiuj batalis kontraŭ mia dolorigita menso, post,
kiam mi aŭdis respondon kun
tiel humilaj vortoj: mi volus, kontraŭ mia vivo, elaĉeti ŝian
grandan mankon. Ve! Kiom mi ŝatus trinki la akvon de la rivero Leteo, por
ke, estanta la paseo for de mia memoro, mia penso limiĝu al la estanto! Kaj
mi pli gajus, se de ĉi tiu
bela kaj ĝentila sinjorino, kiu havis tiel specialajn partojn, mi havus la
subtilan saĝon, kaj ŝia manka kaj ŝanĝa volo, gvidita de
malvera amo, estus serĉinta malbelan kaj misformitan korpon, en tiu, kiu
maldigne traktis ŝin.
Kun
la diverseco de tiel neeblaj pensoj, mi eliris el la ĉambro aŭ tombo,
kie mi sentis tioman aflikton. Preninte la plumon, kiu ofte ripozigas gravajn
malbonojn, mi farbas per mia sango ĉi tiun paperon, ĉar la koloro de
la inko konformas al la doloro eksplikita.
Traduko de Ramon Rius, 20an de Marto de 2004.