Oni
parolas oftege pri vivaj kaj mortaj lingvoj, starigante netraireblan
baron inter tio kio havas forton, viglon, naturecon kaj tio kio estas
senmova, malfortika, artefarita. Ĉi tiu distingo, kiel pluraj aliaj,
devenas de la Romantikismo kaj estas ĝia heredaĵo. Tamen,
direndas, retroirante en la historio, ke la fondado de la modernaj
ŝtatoj dum la Renesanco jam fiksis la fundamentojn por tia
pensmaniero. Kiel multaj aŭtoroj indikis, la latina en la pli
granda fortikeco devas toleri la konkuron de la diritaj vulgaraj lingvoj
kiuj ekdonas al la lumo “klasikajn” verkojn honore de la ŝtatoj
konstituiĝantaj. De tiam estas lingvaj variantoj taŭgaj kaj la
ceteraj estas sisteme flanklasitaj per sciencaj pretendoj kaj eĉ
jam decide per imperaj kialoj –nun oni dirus “imperiismaj”. Okazas
la fortikigo de la ŝtatoj kaj ĉiu kortego starigas varianton
kiu estos progrese akceptenda kaj perdekrete en pluraj kazoj de la
plimulto de la loĝantaro kiu parolas aliajn variantojn de la sama
lingvo aŭ, nete, aliajn lingvojn. Ĉi tiu estas la penso
inspiranta la klerisman mensostaton. Kiel reago je tia tendenco simplema-raciema
ekestas la Romantikismo, kiu, siavice, pledas por ĉio kio estas
natura, ĉio kio ne estas pure kaj simple racia. Tiam, multaj
lingvoj kiuj estis flanklasitaj pro la “racieco” de la ŝtatoj
fariĝas portantoj de “Volkgeist” kaj tiel ili estas estimindaj.
Tiam, oni komencas iom post iom konsideri latinon malviva lingvo kaj
ĝia studo limiĝas draste al la verkoj de la aŭtoroj de la
klasika epoko de la latina literaturo, kun vidpunkto praktike kaj
volonte “sciencema” kun la apero de la Pozitivismo. Nome, la penso
de la Romantikismo forbalas ĉi tiun lingvon kaj la Pozitivismo
flankmetas ĝin kiel objekton sisteme studendan. Eble vi demandos
vin kien mi volas alveni per ĉi tiu argumentado. Malantaŭenirendus
al la penso kaj sinteno de la renesancaj homoj kiuj konsideris latinon
kiel utilegan kaj universalan instrumenton por la kulturo. Kaj, se ni
iras pli malantaŭen ni ankaŭ vidos ke en la Mezepoko latino,
pli aŭ malpli fuŝa laŭ la posteŭloj, plenumis la
saman funkcion kiel komunikilo inter ĉiuj kristanaj gentoj.
Oni
povas diri ke la homa lingva mensostato ĉiam inklinis esti
dukomponanta. Nome, estas lingva objekto validanta kaj alia kiu estas neĉefa.
Fakte, la anstataŭigo de latino per la vulgaraj lingvoj estas la
rezulto de tia tendenco. Estas vivaj kaj mortaj lingvoj, fortaj lingvoj
kaj malfortikaj lingvoj. En la frua Renesanco oni ankaŭ diris ke
latino fortikis, ne la latinidaj. Tio estas, la vidpunkto ŝanĝiĝis
daŭre de la historio en la mondo de nia kulturo.
La
lingva persekutado ankaŭ aperas kun la fondado de la modernaj
ŝtatoj kiuj postulas la homogenecon en ĉiuj siaj regnoj.
Mezepoke, la lingva diverseco estis tenita ne kiel pozitiva fakto,
kiel nun oni povus pensi, sed kiel realaĵo kiun jam donis la Biblio en
la epizodo de la Babelturo. Tamen tio estis natura!
La
fondado de la modernaj ŝtatoj kuntrenas la elekton de variantoj:
Hispanie la kastila, Francie la subdialekto de la Insulo de Francio,
Germanie la Alta Germana de Lutero, ktp. Konklude, oni favoras la uzon
de ununura varianto en egaj teritorioj kaj, aliflanke, iom post iom oni
restriktas la uzon de internacia lingvo, kio latino estis. Pri lingvaj
aferoj, se vi permesas al mi tian esprimon, la fondado de la modernaj
ŝtatoj estis fekaĵego ĉiusence. Sed, nun, mi revenos al
la problemo de la vivaj kaj la mortaj lingvoj. Estas multaj ŝtatoj
kiuj trudis la uzadon de mortaj lingvoj kaj malmultaj atentis tion
ĉi. La araboj, ekzemple, uzas la klasikan arabon kiu estas la
Korana lingvo, parolita de Mahomo, la profeto, en siaj amaskomunikiloj
kaj institucioj. La hebreoj eĉ estis pli drastaj kaj trudis la
hebrean, lingvo ne plu parolata jam en la tempo de Kristo. Kaj plie, la
moderna itala kaj la lingvo de la itala renesanco estas praktike la sama
objekto –escepte, kompreneble, kelkaj malsamoj de morfologia tipo,
baze. Vi diru al arabo, al hebreo aŭ al italo ke ili parolas mortan
lingvon. Ili ridegos antaŭ vi kaj pravege. La lingvo funkcias kaj
oni povas legi per ĝi la ĵurnalon ĉiutage, ktp. Estus
ridinde diri tion. Mi supozas ke se oni dirus al humanisto aŭ al
mezepoka homo kiu sammaniere parolis latinon siamedio: “latino estas
morta lingvo”. Ili ridegus antaŭ vi same aŭ prenus vin por
stultuloj. Resume, la fakto ke la latino kiun tiuj homoj parolis ne
estis cicerona aŭ klasika, ne signifas ke ĝi ne estis latino
kaj ke ĝi ne havis siajn proprajn meritaĵojn ene de sia
sistemo. Sammaniere kiel la moderna hebrea ne estas tute egala al tiu
biblia, kaj simile pri la itala. Sammaniere kiel oni ne juĝas la
modernan italan per Bembo, kial ankoraŭ estas homoj kiuj juĝas
neklasikan latinon per Cicerono? Do, necesus redifini aŭ almenaŭ
ne uzi naturdevenajn konceptojn por analizi la lingvajn faktojn. La
lingvoj estas produkto de la homo, ne de la naturo. Ili vivas, mortas, eĉ
reviviĝas pro la homa volo. Kaj ilia disvolvigo aŭ pereo
dependas en la plimulto da okazoj de
politik-ekonomia volo. La cetero, ne necesas diri kion mi pensas,
estas fetiĉismo kaj mitologio. Pri kiu neniu estas sena kiam oni
opinias kaj faras “surstratan” estetikon: estas homoj kiuj trovos ke
la angla ekzemple estas tre bela, kaj aliaj trovos ke ĝi estas
turpega. Antaŭ tridek jaroj la franca estis mirindaĵo, nun la
junularo pensas ke ĝi estas malbela: de gustibus non disputandum.
Sed tio ĉi estas tutsimple ne esti objektiva, ĉar oni ne povas
esti objektiva pri la produktoj apartenantaj al la homo, kiuj ne
objektiviĝis eksteren kiel arta verko.
Ramon Rius, 2003