Esperanto
ŝajnas al mi, sendube, ĉiusence, supera al ĉiuj nunaj
konkurantoj, sed ĝia precipa legitimaĵo por subteno ŝajnas
al mi kuŝanta sur la fakto ke ĝi jam havas la unuan lokon,
gajnis la pli largan akcepton, kaj disvolvigis la pli antaŭeniran
organizon. Temas ĝuste pri la pozicio de ortodoksa eklezio kiu
alfrontas ne nur malkredantojn sed skismanojn kaj herezulojn –situacio
kiu estis antaŭdirita de filologo. Sed garantita ia necesa grado de
simpleco kaj internacieco, kaj (mi aldonus) individueco kaj eŭfonio
–kiun Esperanto certe atingas kaj superas- ŝajnas al mi evidente
ke la pli grava problemo kiun estunta internacia lingvo devus solvi
estas universala disvastiĝo. Malsupera ilo kiu havas ŝancon
atingi tion valoras pli ol lingvo teorie centoble pli perfekta. Estas
nenia celo en la lingvaj elpensaĵoj kaj en la gusto. La agrableco
de elpensaĵo havas relativan gravecon, se oni atingas la minimumon.
Kaj teoristoj kaj elpensantoj (kies bandon mi ŝatus partopreni)
estas tutsimple malfruigantoj de la movado se ili volas oferi la
unuanimecon je la “plibonigo”.
Fakte
ŝajnas al mi ankaŭ ke teknika plibonigo de la maŝinaro,
tiom celante pli grandan simplecon kaj evidentigon de la strukturo, kiom
pli granda internaciecon aŭ ne, sukcesas (se oni juĝas per
ĵusaj ekzemploj) detrui la “homan” aŭ estetikan aspekton
de la inventita lingvo. Ĉi tiu verŝajne nepraktika aspekto
ŝajnas ke estas neglektita de la teoriistoj, tamen mi imagas ĝi
ne estas fakte nepraktika, kaj ĝi havos laste grandan influon pri
la ĉefa punkto de la universala akcepto. N**, ekzemple, estas pli
inĝenia kaj pli facila ol esperanto, sed abomena
“uzinoprodukto” estas kreita per si mem, aŭ plibone, “farita
el disaj partoj” –kaj ĝi havas nenian ekbrilon de la
individueco, kohereco kaj beleco, kiu aperas en la grandaj naturaj
lingvoj, kaj kiu aperas laŭ konsiderinda grado (probable tiom alta
kiom eblas en artefarita lingvo) ĉe esperanto –provo de la
genieco de la originala aŭtoro...
Mia konsilo al ĉiu kiu havas tempon kaj emon okupiĝi pri la movado de la internacia lingvo estus: “Apogu esperanton lojalece”.