Tiu kiu havas la pretendon fariĝi beletristo en esperanto devas scipovi lerte kombini la formojn estantajn la materio per kiu kunformiĝas nia lingvo. Plurfoje la troabundo de prefiksoj kaj sufiksoj malbeligas nepre la esprimon, tial niaj saĝaj verkistoj liveris al la lingvo novajn vortojn, tradicie nomitajn “neologismoj”, por eviti ĉi tiun stilmankon. Kelkaj el ili estas tute sinonimoj de la kunmetitaj vortoj. Aliaj estas parte samsignifaj kaj taŭgas por nuanci la skribadon. Aliaj aperas nur ĉe la poetoj. Aliaj estas simplaj formoj inter si konkuraj, jen poezie jen prozaĵe. Ili estas tamen evitendaj en la parola esprimo, ĉar oni celas en ĉi tiu komprenon, kaj la prefiksoj kaj la sufiksoj restas ĉiam pli facile kompreneblaj. Aliflanke, mi opinias kun la plimulto da esperantistoj ke la uzo de simpla formo eĉ en la skribo devas esti tre prudente kontrolita, ĉar troigo estas sammaniere evidentigo de malbona gusto. Mi donas do al vi liston de sinonimoj aŭ preskaŭ sinonimoj. Nura averto: uzu ilin kun prudento, kaj se vi ne certas ĉu temas pri tuta aŭ parta samsignifa vorto, unue konsultu PIV (Plena Ilustrita Vortaro), ĉar, se ne, oni povas tutsimple erari kaj resti kiel pedanteca aŭ pli facile stulteca skribantaĉo. Gardisto
Listeto:
Aĉajaro: fatraso
Agordilo: diapazono
Alfluo: fluso
Ataki: agresi
Autejo: garaĝo
Bando: herdo
Bedaurinde!: domaĝe!
Bekfluto: flaĝoleto
Belsona: eufonia
Benzino: gazolino
Bluverda: glauka
Bongustega: delica
Boteleto: fiolo, flakono (flascó / frasco)
Bovidino: guno (vedella / ternera)
Brakringo: braceleto
Brakseĝo: fotelo (poltrona / butaca)
Brutaro: grego (ramat / rebaño)
Citronujo: limono
Ĉeflitero: majusklo
Dankopagi: gratif(ik)i
Delikata: fajna
Difekti: damaĝi
Dissendi: brodkasti
Distranĉo: ekscizo
Dratigebla: duktila
Ekkrio: eksklamacio
Eksedziĝo: divorco
Ekskluzivi: ekskludi
Ekstraktaro: diĝesto.
Elektitaro: elito
Elĵeti: ejakuli
Elparoli: prononci
Fadenbulo: glomo (troca / ovillo)
Fajroŝirmilo: fendro
Fekaĵo: ekskremento
Fenestrumo: ŝutro (postigo / porticó)
Festeno: bankedo
Fikcia: fiktiva
Foreviti: eskapi
Forigi: elimini
Forkuri: fuĝi
Fortranĉo: ektomio
Freneza: aliena
Froteti: tanĝi
Gento: etnio
Grandega: enorma
Gvatoturo: belfrido
Hajleto: grajlo
Hareto: cilio
Heroaĵo: ĝesto
Hipnotizi: magnetizi
Hobio: maroto
Impeto: elano
Impulso: elano
Indulgi: degni
Inkluzivi: inkludi
Ino: femalo
Instruisto: docento
Intermanĝeto: lunĉo
Intestbruo: borborigmo
Juniperbrando: ĝino
Kablotramo: funikularo
Kapablo: fakulto
Kaverno: antro
Klarigi: ekspliki
Klarpensa: lucida
Klera: dokta (docto, sabio / docte, savi)
Kojti: fiki (joder / fotre, cardar)
Kontraudiri: ĉikani
Kontrauveneno: antidoto
Korpremo: angustio
Koruptego: depravacio
Kraketi: dekrepiti
Kruelega: feroca
Kruro: gambo
Kuirforno: fornelo
Kukurbo: citrolo
Kulpigi: akuzi
Kuraĝi: audaci
Kurejo: dromo
Levilo: lifto
Luktejo: areno
Luti: brazi
Malabunda: magra
Malalta: basa
Malamegi: hati
Malbela: turpa
Malbelega: hida
Malbona: mava
Maldika: fajna
Maldolĉa:amara
Malfermi: aperti
Malfirma: flaska
Malforta: debila, febla
Malglata: aspra
Malgranda: eta
Malgrasa: magra
Malĝoji: aflikti
Maljuna: olda
Malkonfirmi: dementi
Mallarĝa:strikta
Mallauta: softa
Malmilda: aspra
Malmola: dura
Malmultekosta: ĉipa
Malpeza: leĝera
Malproksima: fora, lontana
Malrapida: lanta
Malsupreniri: descendi
Malŝpari:disipi
Malvarma: frida
Malvarmeta: friska
Manĝegi: devori
Manifestacio: demonstracio
Matenruĝo: auroro
Miraĝo: fatamorganto (miratge / espejismo)
Montrompi: fraudi (defraudar / defraudar)
Multkolora:bunta
Murmuri: lirli
Neĝofloro: edelvejso
Neligita: loza
Norda: boreala
Okazaĵo: evento
Orelvakso: cerumo
Oriento: easto
Ostrompo: frakturo
Palega: livida
Pauti:budi.
Pikanta: drola
Plenaĝa: adolta
Plezurego: delico
Plimulto: majoritato
Pordhoko: hinĝo
Postsekvi: persekuti
Praloĝanto: aborigeno, autoktono
Preseraro: eratumo
Promenejo:ambulatorio
Pruvi: demonstri
Rapidi: hasti
Rasekstermo: genocido
Rompebla: fragila
Sekcilo: bisturio
Sekretega: arkana
Sendi: ekspedi
Senkernigi: enuklei
Senkulpigi: ekskuzi
Spekulacii: aĝioti
Spiregi: anheli
Sprita: drola, fajna (faceciós / chistoso)
Strando: plaĝo
Stranga: bizara, drola
Suda: australa
Sunfloro: helianto
Supreniri: ascendi
Ŝati: apreci, estimi
Ŝerci: blagi, spriti
Ŝipiri: navigi
Ŝmiri: lubriki
Ŝtelelspezi: malversacii
Ŝvebi: glisi (planar / planear)
Tagnokto: diurno
Tajpi: daktilografi
Teraso: altano
Tranĉaĵo: eskalopo
Trinkmono: bakŝiŝo
Trompeblulo: dupo
Trompi: blufi
Tuŝeti: tanĝi
Vagoneto: drezino
Varo: artiklo
Velka: flaska
Vendejo: butiko
Verki: komponi
Virbovo: tauro
Virgulino: madono
Vizitadi: frekventi, hanti