Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Lingva-klubo de Barcelono > artikoloj > Lingvoj de Franco laŭ la franca ministerio pri kulturo

La lingvoj de Francio: 

Heredaĵo miskonita, viva kreivo 
Francio estas la lando de la Eŭropa Unio kies lingva heredaĵo estas la plej diversa (1). Apud la franca, kies oficiala karaktero estas enskribita ekde 1992 en la konstitucio, la lingvoj de Francio kontribuas al la kultura brilo de nia lando (2). Eĉ se oni nomas ilin “regionaj” aŭ “ne-teritoriaj” (3), ili estas nia komuna havaĵo kaj parto da la homara riĉeco. Oni konsideras francaj la regionajn aŭ minoritatajn lingvojn tradicie parolatajn (4) en la teritorio de la Respubliko, kaj kiuj ne estas oficialaj lingvoj en iu ŝtato (5).   

 

(1) Treeble antaŭ unu jarcento jes, nun certe ne, tro malfrue. (2) Kia kultura brilo se laŭ la plimulto da francoj tio kio ne estas franca estas “patois”, ĉu subite la situacio ŝanĝiĝis, ĉu oni relavis la cerbojn? (3) Mi konas neniun vivan au vivontan lingvon ne-teritorian, ĉu la aŭtoro frenezas? (4) Fakte la citita araba ne estas tiel tradicia, miaopinie kiel ekzemple la bretona. Chu la bretona ne estas pli tradicia ol la franca en sia propra teritorio? Kompreneble ne, char la bretona ne havas teritorion... (5) Nu, la kataluna estas oficiala en sia hispana teritorio kaj en la Andora ŝtato. Pri kio parolas la aŭtoro, en kiu mondo ghi fakte loghas? 
  Mi nur prenis kaj tradukis la unuan fragmenton de la paĝo, mi ne kuraĝis daŭrigi. La konkludo estas evidenta, oni pretendas ke la francoj estas sanaj kaj liberaj pri la lingvoj, tiel la “francophonie” havos iun sencon. Abomeninda ttt-paĝo tiu de la ministerio pri franca sen-kulturigo, jen la adreso, danĝeregaj zelotoj, facile tamen malkaŝeblaj: http://www.culture.fr/culture/dglf/ 


Lingva-klubo, Barcelona, 2003-2004