La
araba estas la lingvo de la Korano, gvidilo de Alaho, la plej Alta, al
la tuta homaro. Milionoj da islamanoj legas ĝian tekston ĉiutage
en ampleksega varieco de malsamaj situacioj. La araba havas la distingon
esti la ĉefa literatura lingvo de la tuta araba mondo kaj de tiu
islama. Disvolvigita ekde la Korana araba kaj uzata en granda gamo de
medioj: la poezio, la teologio, la administracio kaj la amaskomunikiloj.
La norma literatura araba estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj
Nacioj. La araba alfabeto estis adoptita de la islamaj gentoj daŭre
de la historio kaj estis uzita por skribi en lokaj lingvoj tiel malsamaj
kiel la malaja, la persa kaj la turka, al kiuj la araba alfabeto havigas
distingan araban nuancon. Krom esti literatura lingvo taŭga por
esprimi la “din” de Islamo, la araba ankaŭ estas viva lingvo
parolata, kun abundo da voĉaj variantoj tre interrilataj kun la
korana araba kaj lokaj dialektaj variantoj. Ekde sia origino en la
malnova Arabio, la araba atingis esti tutmonda lingvo, kaj ties kialo
estas Islamo. De la komenco de la Korana revelo, la judoj kaj la
idolanoj (mushrikin) de la malnova Arabio, kvankam surprizitaj de ĝia
profunda retoriko kaj de ĝia spirita intenseco, provis detrui la
integrecon de la Islama araba. Tiu malamo al la araba, pro la fakto esti
la Korana lingvo, pluiris tra la jarcentoj, kun la malamikoj de Islamo
estantaj ĉiam kaj ĉie, kiuj provis korupti la araban kaj
apartigi la islamanojn disde la korana lingvo kaj sekve ankaŭ disde
la Korano. La koloniaj povoj subtenitaj de la kristanaj misiistoj
sukcesis persvade aŭ perforte igi ke la islamanoj en Afriko kaj
Azio forlasu la araban alfabeton kaj adoptu anstataŭe la latinan
literaron. Unu el la unuaj oficialaj agadoj de la laika registaro
Kemalisma en Turkio estis la elpensaĵo de latina alfabeto por la
turka lingvo, samtempe kiam oni mallegalizis la uzadon de la araba,
ĝis la punkto ke la “Adan” (alvokado al la “Salat”) devis
esti farita en la turka. Kvankam la Kemalismaj ne tute sukcesis purigi
la turkan pri ĉiuj arabaj influoj, la ŝanĝo de alfabeto
havis kiel konsekvencon ke la turkaj islamanoj estis senigitaj de islama
heredaĵo de antaŭaj generacioj en la kampoj de la esplorado,
la kulturo kaj la literaturo. Daŭre de la 20ª jarcento, la
okcidentaj arabismaj instruejoj kaj la universitatoj de la araba kaj
Islama mondo insistis pri la uzado de la angla kaj de aliaj koloniaj
lingvoj kiel edukaj lingvoj, kaj malrapide vigliĝis la ideo ke
“klera” homo estas tiu kiu estas instruita en iu el la koloniaj
lingvoj. Same, por komplezi la naciismajn kaj modernismajn sentojn
regantajn en la araba mondo, la universitatoj estis infektitaj de
okcidenta “stilo”, kaj estis substrekita la “reformo” de la
“araba” inkluzivante sekularajn difinojn kaj konceptojn kiuj ĝis
tiam malekzistis en la araba lingvo. En la lastaj jaroj la usona
universitata stilo multobliĝis en la araba mondo, speciale en la riĉigitaj
landoj per la nafto de la Persa Golfo. Ĉi tiuj universitatoj, kun
la aprobo de la lokaj elitoj estas laŭgrade anstataŭigantaj la
literaturan araban je la angla. La araboparolanta loĝantaro estas
mar[genata pro la utiligo de la araba, dum per ruza kaj sagaca maniero
oni plifortigas la konversaciajn formojn de la araba, kiuj kutime ne
havis aliron al la skribado kaj estas nekompreneblaj por la ceteraj
araba-parolantoj, havigante tiel al la arabaj studentoj la falsan
certecon ne esti diskriminaciitaj kiam oni plifortigas iliajn denaskajn
lingvojn.
En
la realo, la lingvo estas nedisigebla de la maniero pensi kaj senti, kaj
la ŝanĝo de la propra lingvo kontraŭ alia necese
determinas ŝanĝon en la pensmaniero. Sammaniere, plibonigo pri
la penso kaj la kompreno estas determinita de plibonigo pri la profundiĝo
kaj studado de la lingvo kiun oni uzas (ĉi tio estas komuna al
ĉiu ajn lingvo) kiu fariĝos pli efika kiam estos pli
komprenebla kaj klara por pli granda nombro da homoj. Tamen, la fina
rezulto esti “edukita” en la okcidentaj universitatoj estas ke la
arabaj licenciitoj nur povas teni akademian konversacion en la angla,
sed ŝajnas “provinculoj” kiam ili uzas sian dialektan arabon.
La alsalto al la araba pere de la edukado datiĝas de antaŭ pli
ol unu jarcento, kvankam ĝis nun ĝi estis limigita je la medio
de la edukitaj elitoj. Tamen, nova alsalto al la araba lingvo venas sub
la formo de la sputnika televido, kiu atingis ekstremojn kaj loĝantaron
pli grandan ol kiom iam revis ajna misiisto aŭ ajna universitato.
Nuntempe, la plimulto de la arabaj ŝtatoj havas almenaŭ unu
sputnikan kanalon, publikan aŭ privatan, kiu ofertas
programvariecon kiu ampleksas aferojn rilatajn al la Islamo, noticojn, eĉ
poramuzajn programojn kaj sportojn. Kvankam kelkaj el tiuj ĉi
kanaloj uzas la norman formon de la literatura araba, kompreneblan por
la plimulto, la konversaciaj formoj iĝis oftaj. Kiam Kajro fariĝis
la “Hollywood” de la araba mondo, la konversacia egipta havis
grandan disvastigon kaj nuntempe la plimulto da araboj komprenas ĝin,
pro la sukceso de la egiptaj filmoj kaj muziko dum la Naserisma periodo.
Pli ĵuse, la konversacia libana gajnas terenon kiel amaskomunikilo.
La libanaj sputnikaj kanaloj, kiel LBC kaj Future TV, same kiel la
intervjuprogramoj kaj iliaj anoncistoj, plifortigas la konversaciajn
formojn kaj la popolan ĵargonon, ĉio miksita kun esprimoj kaj
modaj anglaj vortoj kiel “cool” kaj “okay”. La libanaj stacioj
regataj kaj direktataj de lokaj elitoj (la libana ĉefministro Rafiq
Hariri kaj anoj de la saŭda reĝa familio, ekzemple) estas
nuntempe je la avangardo de la konstanta strebo ŝanĝi kaj
degradi la araban, kaj la libanaj parolistoj akiras malrapide apogon en
aliaj naciaj kanaloj. La alsalto al la lingvo estas parto de pli
ampleksa agendo. Ĵuse, propietulo de sputnika televido aŭdace
proklamis, “Mi invados la Golfon per sekso; donu al mi nur dek jarojn”.
Allogaj bildoj de libanaj kantistinoj preskaŭ senvestaj kaj
intervjuprogramoj antaŭsignas ĉi tiun estontecon, kvankam
ankoraŭ devas alveni io pli malbona. Kune kun ĉi tiuj allogaj
bildoj, troviĝas la ĉieiĝo de konversaciaj formoj kaj eĉ
hontaj kaj kiĉaj esprimoj de la araba. Ekzemplo de tio ĉi
estas la nova televida spektaklo, persputnike, Zen TV, produktata en
Dubaj kaj elsendata ĉiutage en TV Hariri Future. Libanaj knaboj kaj
knabinoj kun alloga aspekto frivolas kaj blage ŝercas en sia loka
ĵargono, pri usonaj filmoj, pop-muziko, komputiloj de la lasta
generacio kaj la lastaj usonaj modoj. Ĵusa sondado en Golfa
universitato malkovris ke TV Zen en sia unua ekzistjaro akiris
konsiderindan aŭskultantaron. Ĝenerale, la televidostacioj
dungas anoncistojn kiuj sisteme realigas la degradadon de la araba per
la uzado de la senrespekta argoto kaj de modaj usonaj vortoj.
Alaho
promesis protekti la Koranon, sed estas devo de la islamanoj protekti la
araban lingvon, precipe pri ĝia literatura formo.
La
Korano kaj la araba lingvo estas la celo de la atako de la malamikoj de
la Islamo, kiuj ne povas toleri la fakton ke la lingvo de la Revelo de
Alaho, la plej alta, ankoraŭ vivas kaj relative en bona stato inter
la islamanoj kaj la araba mondo, post dekkvar jarcentoj de la korana
Revelo. Ilia malamo al Islamo kaj al la Korano estas la ĉefa kialo
de ilia alsalto al la araba kaj ili estas helpataj de fortaj lokaj povoj
por efektivigi sian taskon de koruptado kaj reformulado de la araba.
Ilia nuna celo centriĝas en la denaskaj araba-parolantoj kaj pere
de la “eduko” kaj la sputnika televido la malamikoj de Alaho,
malrapide faras progresojn pri sia satana tasko.
Ankoraŭ ne malfruas por fiaskigi iliajn planojn, sed necesas fari pli grandajn strebojn. La islamanoj kaj la araboj kiuj ankoraŭ amas la Koranon devas malkovri ĉi tiun komploton kaj disvolvigi alternativajn formojn de eduko kaj komuniko, por kontraŭstari al ĉi tiu diabla impeto.