La venko de la faŝisma militistaro en 1939 kuntrenis totalan disfaliĝon de la kataluna literaturo kaj, ĝenerale, de la tuta kulturo de nia lando. La abolicio de la propraj institucioj kaj starigo de forta censuro pri nia tuta kultura produktaĵo nur havis por celo la “hispanigon” de ĉiu publika manifestado kaj la formeton de la lingvo al la restriktita medio de la privateco (malgraŭ la propagando disvastigita en la kataluna de la falangisto Dionisio Ridruejo precize antaŭ la preno de Barcelono en kiu oni manifestis ke la katalunaj lingvo kaj kulturo neniel estos persekutataj). La katalunaj intelektuloj kiuj restis fidelaj je la lando, post tiu dato nur havis du elektojn: la ekzilo aŭ la klandestineco.
La plejmulto da la intelektularo devinta elekti la ekzilon alvenis al Sudameriko post mallonga estado en Francio (kiu siavice estis okupita en 1942 de la faŝismaj armeoj de Hitlero). Tie, diversmaniere, ili sukcesis trovi baldaŭ laboron (ĉefe liberalaj profesioj), kvankam ili devis rezigni pri la normala uzo de la propra lingvo, kiu nur trovis propran spacon en aktoj kiel la Floraj Ludoj (1941-1945) kaj en revuoj kiel “Ressorgiment” –Restariĝo-, “Catalunya” –Katalunio- kaj “Germanor” –Frateco-. Kaj poste, “Quaderns de l’exili” –Ekzilaj Kajeroj- kaj “Lletres” –Literoj-.
Male, tiuj kiuj elektis klandestinecon en la lando adoptis sintenon pure de postvivo kaj memplifirmiĝo. Necesis ekzisti kaj refari iom post iom ĉion kion la milito difektis. Tre ofte tiu sinteno disvolviĝis sub la scio de la Reĝimo. Ĉio dependis de pluraj faktoroj kiel la momenta internacia pozicio de Hispanio aŭ de la konduto de la aŭtoritatuloj de la faŝisma movado kaj plej ofte de la hazardo. La interna rezistado komencis tre baldaŭ disvolviĝi sub la formo de babilrondoj. Kiel tiuj kiuj efektiviĝis ĉe la arkitekto Lluís Bonet i Garí kaj tiuj de la “Amikoj de la poezio” okazintaj sub la aŭspicio de Maurici Serrahima, Ramon Sunyer, Ramon Aramon kaj Miquel Coll i Alentorn (1942-1947), en kiuj partoprenis ankaŭ homoj de Valencilando kaj de Balearaj Insuloj. Same, en tiuj teritorioj okazis la babilrondoj de la grupo Torre gviditaj de Xavier Casp kaj Miquel Adlert kiujn ĉeestis Fuster, Valor kaj Bru i Vidal; kaj tiuj de la fratoj Massot aŭ de Guillem Colom, respektive.
En la strato Sant Pau de Barcelono formiĝis la grupo “L’estudi” –La Studo- kiu rolis kiel ligorgano inter la verkistoj de antaŭ la milito (López Picó, Lleonart, Soldevila, Miracle, Tasis) kaj tiuj pli novaj (Palau i Fabre, Romeu, Arimany, ktp.). De tiu babilrondo ekestis la revuo kompostata de Serrahima “Estimats Amics” –Karaj Amikoj- (1942-1944).
En 1942 oni restarigis “L’Institut d’Estudis Catalans” –Instituto pri Katalunaj Studoj-, prezidata de Puig i Cadafalch, kiu estis anstataŭita per organismo nomita “Instituto de Estudios Mediterráneos” –Instituto pri Mediteraneaj Studoj-, kaj ankaŭ “Els Estudis Universitaris Catalans” –Katalunaj Universitataj Studoj- kiuj disvolviĝis, tamen, en privataj domoj per la mecenateco de Fèlix Millet i Maristany (kreinto de “Benèfica Minerva” –Bonfara Minervo-). Endas reliefigi nomojn kiel Aramon, Jordi Rubió i Balaguer, Serrahima, Coll i Alentorn kaj Puig i Quintana.
La granda renoviganto en la poezia mondo estis Palau i Fabre per la revuo “Poesia” –Poezio- (1944-1945) kiu inkluzivis la eliton de la katalunaj poetoj kaj kiu kalkulis pri la jam forpasinta Bartomeu Rosselló-Pòrcel.
Koncerne la hispanan literaturon ekzistis la revuo “Azor” –Akcipitro- kiu malaperis tre frue. La falangisto Joan Ramon Masoliver kreis la kolekton “Poesía en la Mano” –Poezio Enmane- (1939-1941), kie oni kunigis antologiojn de Bernat de Ventadorn kaj de Ausiàs March tradukitaj de Martí de Riquer. Poste tiu sama eldonisto kreis “Entregas de Poesía” –Liveroj de Poezio- (1944-1947), organo por la esprimo de katalunaj poetoj verkantoj en la hispana, kiel Eduardo Cirlot, Díaz Plaja aŭ José Cruset.
Aliflanke, la eldonejoj Janés kaj Destino en la privata sektoro revigligis la hispanan kulturan mondon per la tradukado de romanoj kaj, kelkfoje, de eseoj venintaj de la eŭropa kultura etoso, ĉefe anglosaksa. Destino, kiel semajna publikaĵo, iĝis la kultura referenco en la hispana de multaj katalunoj. Kunlaboris en ĝi Josep Pla, Manuel Brunet, Josep Cortés, Joan Teixidor, Néstor Lujan, Antoni Vilanova, Jaume Vicens Vives, ktp. En 1944 kreiĝis la premio por romanoj Eugenio Nadal pretendanta la anstataŭon de la antaŭa premio Joan Crexells de antaŭ la milito. La katalunaj reagoj kaj kritikoj je tiu institucio ne malfruis leviĝi.
En
1945 la reĝimo de Franco sentis sin malpezigita je sia internacia
“bapto”. Katalunismo estis do akceptita kompreneble kiel unu el la
regionismoj de la “Unuaĵo”*. Dum tiu tempo aperis la oficiala
revuo “San Jorge” -Sankta
Georgo- aŭ la premio “Ciudad de Barcelona” –Urbo
Barcelono- kie la kataluna
lingvo nur estis akceptata kiel ilo taŭga por la poezio.
Dum
la jaroj 50 kreiĝis intelektula movado konstraŭstara aperanta
en la rangoj de la reĝimo, kiu enkorpiĝis en la universitatan
revuon kaj kiu estis pli ideologieca kaj malfermita al kosmopolitismo,
“Laye” (1950-1953). Estis ties redaktoroj Castellet, Farreras, J.
Ferrater, G. Ferrater kaj Sacristán. De ĉi tiu grupiĝo
ekestis poetoj kiel Barral, Costafreda, Ferran, Gil de Biedma aŭ
Agustín Goytisolo. En 1956 estis fondita la eldonejo Seix i Barral, kiu
peris la alvenon de la “nouveau roman” –franca
nova romano- kaj
de la sudamerika rakontaro en nian terron.
Same
aperis la publikaĵo “Leonardo” sub la gvidado de Tristán la
Rosa (1945-1946) kaj “Revista” –Revuo-,
per kiu oni artikulis la dialogon interrompita inter la katalunaj kaj la
hispanaj intelektuloj, kaj kies akso estis Carles Riba. Poste okazis la
“Congresos de Poesía” –Kongresoj
pri Poezio- kiuj
havis la saman celon. Kaj en 1952 oni publikigis la “Antología de
poetas catalanes contemporáneos” –Antologio
de Katalunaj Nuntempaj poetoj- .
Dum tiu tempo la verkisto sentas sin kiel delokita
ene de
sia propra socio.
En
1945 estis kreita de la “Front Universitari de Catalunya” –Universitata
Fronto de Katalunio-
la revuo “Miramar” kuniganta la tutan kulturan agadon okazantan en
la lando en glata maniero. Kiam ĉiuj pensis ke la reĝimo estis
finiĝonta –post la venko de la alianculoj en Eŭropo- Palau i
Fabre, Romeu, Tarradell, Triadú kaj Pau Verrié fondis la karisman
revuon “Ariel”. Tiu havis por celo la reakiron de la tradicio kaj de
la poetoj kiuj estis skribintaj antaŭ la milito. Necesis teni “la
sanktegan fajron lumigita”, tio estas, la klasikismo kaj la
mediteranismo kiu en nia lando ricevis la nomon “Noucentisme”. Ankaŭ
estis spaco por la moderna arto kaj la avangardo, kiel pri Palau i Fabre,
Perucho, Sarsanedas kaj Cirici. Je tiu elitismo de “Ariel” aperis
revuo kiu volis atingi ĉiujn publikojn kaj roli kiel grava organo
de kultura disvastigo, ĝi nomiĝis “Antologia dels fets, les
idees i els homes d’Occident” –Antologio
de la faroj, ideoj kaj homoj de Okcidento- kaj
poste “Occident “ –Okcidento-
(1947-1950), fare de Antoni Ribera. “Occident” ankaŭ kunligis
Katalunion kun siaj ekzilintoj kaj kreis sistemon de korespondado kun
Sudameriko. La pli elstara poeto de tiu publikaĵo estis Agustí
Bartra.
Kun
klara rompa avangarda alvokado aperis la grupoj “Algol” (1946) kaj
“Dau al set” –Ĵetkubo
je la sep-
(1948). En la unua partoprenis Jordi Mercadé, Francesc Boadella, la
presisto Enric Tormo, la ekzistisma filozofo Arnau Puig kaj Joan Brossa.
La dua estis formita de Modest Cuixart, Joan Ponç, Antoni Tàpies, Joan
Josep Tharrats, Arnau Puig, Joan Brossa kaj Juan Eduardo Cirlot.
Resume,
“Ariel” kaj “Dau al Set” simbole reprezentis la du estetikajn
kaj politikajn tendencojn de la tiama Katalunio; ili estis kiel la
dekstra kaj la maldekstra de tiu momento.
Post
la malapero de “Ariel” kaj “Occident” (1948) ekestis novaj
revuoj kiel “Curial” –Kuria-,
“Fòrum”
–Forumo-
kaj “Ictini” –Iktinio-
kaj la
unua “Antologia poètica universitària” –Universitata
Poezia Antologio-. En
tiuj grupoj troviĝis personoj de la rango de Joan Ferran Cabestany,
Antoni Comas, Joaquim Molas, Miquel Porter kaj Albert Manent. Kiel
literatura influo ili neniam forgesis la “Noucentisme”-n, Riba-n kaj
la ceteran tradicion, sed la poeto kiu pleje influis ilin estis jam
Salvador Espriu.
Ekde
la jaroj 50 la cenzuro de la reĝimo plimalmildiĝas, ĉefe
pro la faroj de la marto de 1951 kun la trama striko. La diktatoreco
definitive fiksiĝis kaj por longa tempo. La ekziliintoj ankaŭ
ĉesis esti tio ĉi por fariĝi novaj civitanoj de la
akceptintaj landoj. La agadoj ekster Katalunio malpliiĝas. Tamen,
dum tiu periodo oni eldonas “La Nostra Revista” –Nia
Revuo-,
“La Nova Revista” –La
Nova Revuo-
kaj “Pont Blau” –Blua
Ponto-
Rilate
al la eldonmerkato, unuflanke ekzistas klandestinaj eldonejoj –“La
Sirena”- -La
Sireno-
de Palau i Fabre aŭ “Edicions de la Negra Nit” –Eldonoj
de la Nigra Nokto-
de Esteve Albert kaj Josep Benet. Aliflanke, aperas libroj kun falsa
dato aŭ sen dato, kiel la “Elegies de Bierville” –Elegioj
de Bierville- de
Carles Riba, kiuj eĉ se eldonitaj en Barcelono havas piednote la
indikon “Argentinio”. Eldonejoj apartenantaj al la eklezio pasas
senbare la cenzuron. Ankaŭ, ekzemple, oni plu eldonas la kolekton
de latinaj kaj grekaj klasikaĵoj “Bernat Metge”, aŭ la
volumo de la Kompletaj Verkoj de Verdaguer, sed per la *antaŭfabra
ortografio nenorma.
En
1946 oni inaŭguras la eldonejon “Selecta”. Eldonistoj kiel Janés,
krom iu escepto, nur publikigas por la hispana merkato. Ĉio estas
sufiĉe hejma. Tia estas la okazo de eldonejoj kiel “Biblioteca
Popular Catalana” –Populara
Kataluna Biblioteko-, “Catalunya
Teatral” –Teatra
Katalunio-,
“Els Nostres Clàssics” –Niaj
Klasikaĵoj-, la
“Publicacions de la Revista” –Publikaĵoj
de la Revuo-
aŭ la “Biblioteca Verdagueriana” –Verdaguera
Biblioteko- (1953).
Ĉiam kiam oni volas eldoni ion altnivelan oni renkontas la prohibon
kaj la kontraŭdirojn de la reĝimo. Tia estas la okazo de
publikaĵoj kiel “Aplec” –Kuno-,
“El Pont” –La
Ponto-
kaj “Raixa”.
En
1951 oni instituciigas la “Nit literària de Santa Llúcia” –Literatura
Nokto de Sankta Lucio- kiu
permesas la lanĉado de novaj valoroj, kiuj, se bonŝancaj,
sukcesas publikigi. La tradukoj de aktualaj verkoj neeblas kaj kun
cenzuraj restriktoj ĝis la fino de la jaroj 50. De 1947 al 1951
aperas la “Col.lecció Literària Aymà” –Literatura
Kolekto Aymà-,
kie aperas poeziaj verkoj kiel “Primera Història d’Esther” –Unua
Historio de Estero- de
Espriu, aŭ kelkaj de Pere Quart. Same, ekekzistas la kolekto
“Daphne” dediĉata al la romano –la unua kiu inkluzivas tiun
ĝenron post la milito. Xavier Benguerel kaj Joan Sales fondas la
“Club dels Novel.listes” –Klubo
de la Romanistoj-. Joan
Grasses kreis la “Col.lecció Lletres” –Kolekto
Literoj- kie
povis publikigi aŭtoroj poste renomaj kiel Maria Aurèlia Capmany,
Joaquim Carbó, Josep Maria Espinàs, Ramon Folch i Camarasa, Baltasar
Porcel, Estanislau Torres... Finfine oni publikigis du antologiojn de
valenciaj kaj balearaj fabeloj kaj tri etajn literaturajn revuojn:
“Els autors de l’Ocell de Paper” –La
aŭtoroj de la Papera Birdo-, “Quart
Creixent” –Kreska
Kvarono-
kaj “Cap d’any” –Jarfino-.
Fine
de la jaroj 50 jam ekelstaris movado kiu plenigos la sekvan jardekon,
temas pri la Historia Realismo.
*La
devizo de la faŝistoj estis: “España: una, grande y libre” –Hispanio:
unuaĵo, granda kaj libera-
*Pompeu Fabra estis la reformisto de la kataluna lingvo antaŭ la civitana milito.