Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Lingva-klubo de Barcelonoartikoloj > fremdlingva lernado kaj Esperanto

Fremdlingva lernado kaj Esperanto

Kiam oni konsideras la fremdlingvan lernadon rilate al Esperanto, oni faras kelkfoje plurajn erarojn, precipe ŝulditajn al la troigo. Nia realo ne estas tiu kiu vidis la naskiĝon de Esperanto. La komunikoj multe ŝanĝiĝis kaj evoluis en la nomata "unua mondo". Tiel la ĉefaj eŭropaj lingvoj estas alireblaj de interreto kaj almenaŭ la perskriba lernado estas ebla por pli granda parto de niaj komunumoj. Se oni estas bonŝanca kaj la familio havas sufiĉe da mono, kiam oni estas infano, ĉeestas lingvajn lernejojn, kaj ankaŭ plenkreskuloj faras la samon. Sekve, la pasiva lernado estas pli reala ol en mondo kie la homoj nur povis lerni lingvojn per libroj kaj per vojaĝoj, en kiuj, aliflanke, la ordinara lingvo de la diversaj landoj ne aperis. En nia tempo do oni povas balbuti same la anglan kiel Esperanton ĉar ekzistas metode pli malpli la samaj rimedoj por ambaŭ. Eĉ se la esperantolernado estas pli malmultekosta aŭ ĝenerale preskaŭ senkosta. La plej grava problemo tamen ne troviĝas en ĉi tiu baza nivelo. Ni diru do, ke oni povas regi la bazan anglan lingvon en malmulte da tempo kaj eĉ skribi per ĝi en ttt-paĝoj, ni estu optimismaj, kio ja povas esti vera, dependas de gradoj da inteligenteco aŭ lerteco de la lernantoj, tutsimple. La problemo estas en pli altaj niveloj. Oni ne povas fariĝi verkisto aŭ profesiisto de nacilingvo se oni ne apartenas al la koncerna komunumo. Tio signifas vivi en tiu komunumo por koni ĉiujn lingvajn spertojn ligatajn al travivaĵoj al "sociaj kuntekstoj", por unuvorte majstri la nacilingvon. Tio ja estas vere escepto, kiu malofte realiĝis same en la pasinta jarcento kiel en la nuna. Malmultaj homoj havas la bonŝancon restadi dum jaroj en fremda lando por lerni ties lingvon kaj kulturon. Oni bezonas por tio grandan kvanton da mono kaj tempo. Pri ĉi tiu punkto, Esperanto plu havas sian sencon. Ne ĉiuj homoj de la mondo povas fariĝi artistoj per Esperanto, same kiel ne ĉiuj nacilingvanoj scipovas verki en sia propra lingvo. Sed tio ja ne gravas, la kerno de la problemo estas ke en paro da jaroj aŭ eĉ malpli -dependas denove de la lerteco de la lernanto- oni povas estiĝi "komunumano" de Esperant-i-o, tio signifas, ke en tiom malmulte da tempo oni povas regi la plimulton da konstruaĵoj kaj kuntekstoj kaj skribi tesktojn en ĝi kun la certeco "ne erari", kaj paroli ĝin lerte, do, mallonge, esti konscia pri la valideco de ĉiu frazo, de ĝia gramatikeco, kion nur povas permesi lingvo kun eta kvanto da esceptoj. Resume, tio signifas, esti kvazaŭ "nacilingvano" de lingvo nenacia: Esperanto. Jen la granda avantaĝo de Esperanto rilate al nacilingvoj. Kiom da profito havigus ĉi tiu lingvo al la homaro se ĝia uzado pli ampleksiĝus, sendube. Kiom da voĉoj en la mondo silentas ĉar ili ne kuraĝas skribi en la angla pro timo erari kaj ne povas peri siajn pensojn, bedaŭrinde. Esperanto estas la paŝo de la pasiveco al la aktiveco, kaj tial ĝi nuntempe havas pli da senco ol en la tempo de ĝia naskiĝo.

Ramon Rius (2004)


Lingva-klubo, Barcelona, 2003-2004