Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
Lingva-klubo de Barcelono > artikoloj > Fonetiko: de latino al la latinidaj

De latino al la latinidaj lingvoj (fonetiko) –lecionaro-   

0 Ekspliko de la proponoj de la temo: 
  La celo de ĉi tiu temo estas enkonduki la lernanton en la fonetikajn ŝanĝojn kiuj okazis en la paso de latino al la latinidaj. Fine de la kunsidoj la lernanto devos scipovi rekoni kaj klarigi la fenomenojn kiuj produktiĝis en certa vorto per la komparo kun la origina latina vorto.   Konceptoj pri “skriba” latino kaj vulgara aŭ popola latino. Latinidaj vortoj el popolaj fontoj kaj neologismoj. Kelkaj teoriaj nocioj necesaj pri la ŝanĝoj okazintaj en latino kiuj kondukis al la latinidaj: 
  Akcento kaj akcentreguloj. 
Vokalismo. 
2.1 Longaj vokaloj kaj mallongaj vokaloj. 
2.2 Diftongoj. 
2.3. Hiato kaj vokala protezo. 
2.4 Ŝanĝoj pro depreno: 2.4.1. Aferezo (komencaj) 
2.4.2. Apokopo (finaj) 
2.4.3. Sinkopo (mezaj) 
2.5. Ŝanĝoj pro aldono: 
2.5.1. Epentezo (=konsonanto) 
2.5.2. "Anaptikso" (=vokalo) 
Konsonantismo 
3.1. Voĉigo kaj okluzivaj forfaloj (p, t, k) kaj meza labialvelara (kw). Simpligo de kw > k. 
3.2. Forfalo de fina naza dulabiala okluzivo (m) kaj de fina naza denta okluzivo (n). 
3.3. Palataligo aŭ joto-kazoj: 
3.3.1. Antaŭvokala aŭ intervokala joto. 
3.3.2. Joto en la grupo “le/li” 3.3.3. Joto en la grupo “ne/ni” 3.3.4. Joto en la grupoj “di”, “ti”, “ce/ci”. Konsonantaj grupoj: tl > cl, ct > t, ll > “ll”, mp > n, mb > m, nn > “ny”, ns > s, (kataluna nd > n). Deklinacia simpligo: 
Apendikso: paso al “u” en la kataluna de la grupoj “-ce, -de”.   B Ekzercoj: listo de vortoj kaj komento de la fenomenoj studitaj en la teoriaj lecionoj. 
C. Ekzameno: komento de vortoj. Kiaj ŝanĝoj okazis en la jenaj vortoj? Saeculum (l.) > segle (kat.) 
Integrum (l.) > enter / íntegre (kat.) Hispania (l.) > Spania (l. v.) > Espanya (kat.) 
Illum (l.) > lo (kat. kast.). 
Mactare (l.) > matar (kat. kast.) 
Mellem (l.) > mele (l. v.) > miel (kast.) 
Podium (l.) > puig (kat.) 
Historia (l.) > storia (it.) // histňria (kat.). 
Cadere (l.) > caure (kat.). 
Aurum (l.) > or (kat.) 
Felice (l.) > feliç (kat.) 
Episcopum (l.) > bisbe (kat.) 
Maiore (l.) > mayor (kast.) // major (kat.). 
Barbarus (l.) > barbre (mn. kat.). 
Habet (l.) > (h)a (kat., kast., it., fr.). 
Magister (l.) > maestro (kast., it.), mestre (kat.). 
Obturare (l.) > abturare (l. v.) > aturar (kat.). 
Repudiare (l.) > rebu(t)jar (kat.). 
Cattum (l.) > gat (kat.). 
Gigantem (l.) > gegant (kat.).  


Lingva-klubo, Barcelona, 2003-2004