Gunnar Gällmo:
Ĉu grandeco gravas? Ĉu vikingaj dioj iel koncernas nin? Leginte ĉi tiun freŝan, senbride amuzan, samtempe blageman kaj fidelan rerakonton de kelkaj ridigaj epizodoj el la skandinava mitologio, vi eble surpriziĝos konstati, ke... se grandeco eble ne gravas, tamen la kapdoloro de ne tro akra-kapa dio povas esti fatala...Ĉi tiun verkon, kiu satire okulumas al la niatempa leganto, verkis originale en Esperanto Gunnar Gällmo, konata interalie kiel verkinto de pluraj monologaj teatraĵoj prezentitaj de Jerzy Fornal.
Bonvenon en novan-malnovan mondon burleskan!
Por mendi la libron, jen MENDILO