Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!
bildo de Daniele Vitali

Kiu volas helpi?

Saluton!

Mi estas tradukisto kaj lingvisto kaj nuntempe okupigxas pri la fonetiko de Esperanto, ankaux kunlabore kun la Akademio. Unu el la punktoj de la E-fonetiko, cxe kiuj oni devas ankoraux grandparte fari klarecon, estas silab-divido: celo de mia esplorado estas vidi, kiom la etnolingva fono influas la silaban grupigon de la sonoj en nia parola Esperanto.

Tial, mi petas cxiujn respondi la subajn demandojn je mia adreso: Daniele Vitali.

Ne petu la helpon de aliaj!

  1. Cxu vi sciis, ke la reguloj rilate silab-dividon en multaj lingvoj ne estas pure fonetikaj, sed almenaux parte konvenciaj?
  2. Cxu en via Esperanta silab-divido vi sekvas la ortografiajn regulojn de via lingvo aux la orelon? Cxu vi provas kunmeti ambaux?
  3. Cxu laux vi ekzistas jam reguloj, kiujn oni sekvu? Ekzemple, cxu vi dividas laux morfemoj, ankaux kaze ke ili havas alian strukturon ol fonetiko sugestas?
  4. Mi petas vin dividi la sekvajn vortojn en naturajn (fonetikajn silabojn), uzante streketon, ekzempe: fi-sxo:

  5. Eventualaj rimarkoj.

...fulmotondro...

alten!