Pagxo numero 2
Ekonomio en Esperantio
de Axel Leitner/Marko Lins
Itala Esperantista Junularo enkondukis en sia alieilo por la 21a Internacia
Junulara Festivalo paske 1997 en Italio "novan, pli jxustan kotizo-sistemon".
Nia ekonomia spertulo Axel O. Leitner malkaois interesan fakton.
Japanoj au Svisoj - malgrau ilia averaea riaeco - pagas evidente malpli altan
kotizon por la nun baldaux okazonta IJF en Italio. Albanio pagas relative plej
multe, sed ankaux por Kroatoj la nova kotizosistemo por la IJF ege
malavantaeas.
Rigardante la IJF-kotizsistemon ni difinu standardan
partoprenanton. SXi/Li estas 28-jaraea (Kat. 7), partoprenas tuttempe
(Kat. 6), alieas en la unua kategorio (Kat. 6) kaj ne estas memzorganto
(Kat. 4). La interkrampe multobligitaj kategorioj sumas je faktoro 1008.
Tiu faktoro multobligite per 25 sumas je la faktoro 25.200, kiun ni prenu
kiel bazo por kalkuli poste la polandajn kotizojn. Ni plie difinu ke 1500
italaj liroj (ITL) valoras 1 usonan dolaron (USD). Surbaze de tio ni povas diri,
kian procentaion de la respektiva landa brutosocioproduktaio/ kapo (BSP/ kapo,
en USD, fonto: Fischer Weltalmanach 1993) la partoprenanto el sekva
respektiva lando pagas averaee:
Lando | 25200 x landa kat. | en $ | bsp/KAPO en $ | IJF-kotizo % de BSP/kapo |
Svislando | 25200x9=226.800 | 151 | 35.760 | 0.42% |
Auxstrio | 226.800 | 151 | 23.510 | 0.64% |
Danio | 25200x8=201.600 | 134 | 26.730 | 0.50% |
Finnio | 201.600 | 134 | 18.300 | 0.73% |
Kroatio | 25200x7=176.400 | 118 | 1.900 | 6.21% |
Britio | 176.400 | 118 | 18.060 | 0.65% |
Slovakio | 25200x6=151.200 | 101 | 1.950 | 5.18% |
Japanio | 151.200 | 101 | 31.490 | 0.32% |
Usono | 151.200 | 101 | 24.740 | 0.41% |
Albanio | 25200x5=126.000 | 84 | 340 | 24.7% |
Pollando | 126.000 | 84 | 2.260 | 3.72% |
| | | | |
Tio signifas, ke averaea Albano devas pagi 24,7% de sia jara salajro por
standarda partopreno en la IJF, dume Sviso pagas nur 0,42% de sia averaea
jara salajro.
Kompreneble iasence restas nur ciferoionglado, aar Japanoj kaj
Usonanoj devas pagi multe pli da vojaekostoj ol Europanoj. Tamen la
vojaekostoj de Albano al la IJF en Ligurio certe pli altas ol por Sviso, kiu
ankau ne devas pagi vizokostojn kiel Albano. Au la nova kotizo-sistemo
estas justa, tion devas montri komparo de laulanda partoprenostatistiko de la
IJF-j 1996 (malnova sistemo) kaj 1997 (nova sistemo).
Artikolo aperita en Koncize