Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio de MKR-retpaĝaro (2000 - 2005)





MKR unuafoje ricevis sian propran retpaĝon en la jaro 2000 kiam la organizadon transprenis la teamo el Kroatio. La retpaĝo estis lanĉita en marto 2000 kaj ekde tiam la retpaĝojn redaktas Vanja Radovanović. Je tiu tempo la paĝoj troviĝis je senpaga servilo je adreso https://www.angelfire.com/va2/Vanja/. Tio estis malmultekosta varianto, sed, bedaŭrinde, ĝena por vizitantoj pro abundaj reklamoj.

Ekde 28a de marto 2006 MKR retpaĝo translokiĝis al senreklama servilo de Kroatia Esperanto-Junulara Asocio (KEJA) je http://www.keja.hr/mkr.html. La retpaĝojn redaktas Mea Bombardelli kun helpo de Vanja Radovanović.
Aldono: Historiaj paĝoj (paĝoj pri pasintaj MKRoj, pasintaj Familiaj MKRoj kaj tiu ĉi rethistoria paĝo) ankoraŭ troviĝas je antaŭa reklamplena "angelfire" servilo



Ekde julio 2003 oni komencis noti ŝanĝoj je MKR-retpaĝoj, Ĉi tie estas la kompleta listo:

  • 30.05.2006: Aldonita raporto kun bildoj pri 4a Familia MKR.
    ==== 4a Familia MKR ====
  • 28.03.2006: Finpreparita nova MKR-retpaĝo je senreklama servilo de www.keja.hr. Je antaŭa angelfire servilo restas nur historiaj paĝoj (pasintaj MKRoj, pasintaj Familiaj MKRoj kaj rethistorio).
  • 14.12.2005: Aldonita kristnaska kaj novjara bondeziro.
  • 16.11.2005: Finfarita informpaĝo pri 17a MKR kaj 4a Familia MKR.
  • 08.11.2005: Aldonita raporto pri 16a MKR kaj unua verzio de informpaĝo pri 17a MKR kaj 4a Familia MKR.
  • 30.10.2005: Anoncitaj datoj por 17a MKR.
  • 26.09.2005: Pasis 16a MKR: renovigita titolpaĝo kaj statistika paĝo.
    ============ 16a MKR ============
  • 21.09.2005: Lastfoje refreŝigita veterprognozo por 16a MKR.
  • 20.09.2005: Denove refreŝigita veterprognozo por 16a MKR.
  • 19.09.2005: Refreŝigita veterprognozo por 16a MKR.
  • 16.09.2005: Aldonita unua veterprognozo por 16a MKR.
  • 02.09.2005: Aldonita informilo por partoprenontoj de 16a MKR.
  • 17.08.2005: Aldonita numero de aliĝintoj al 16a MKR.
  • 05.07.2005: Al aliĝpaĝo aldonitaj SWIFT kodo por eksterlandaj pagoj kaj nomoj de perantoj por antaŭpagoj dum UK kaj IJK.
  • 20.06.2005: Aldonitaj bildoj al raporto pri 3a Familia MKR.
  • 08.06.2005: Aldonita raporto (sen bildoj)pri 3a Familia MKR.
  • 31.05.2005: Aldonitaj ĝeneralaj informoj pri okazita 3a Familia MKR.
    ==== 3a Familia MKR ====
  • 28.04.2005: Aldonitaj informoj kaj vojpriskribo por 3a Familia MKR.
  • 01.03.2005: Ŝanĝita titolpaĝo - aldonitaj anoncoj pri 16a MKR kaj 3a Familia MKR
  • 23.02.2005: Aldonitaj informoj pri MKR-rilataj artikoloj en "La ondo de Esperanto", "Kroata montmigranto" kaj "Tempo" (je "Informoj kaj interesaĵoj rilataj al MKR" paĝo)
  • 14.02.2005: Unuaj informoj pri 16a MKR kaj 3a Familia MKR aldonitaj
  • 03.12.2004: Aldonitaj novaj bildoj al raporto pri 15a MKR.
  • 13.10.2004: Aldonita raporto pri 15a MKR. Aldonita paĝo pri historio de MKR-retpaĝaro.
  • 05.10.2004: Historiaj paĝoj (MKR 1990-1999) renovigitaj kun pli da informoj kaj pli bonkvalite skanitaj artikoloj. Al statistika paĝo aldonitaj personoj kiuj nur unufoje partoprenis MKRon. Paĝoj pri Familiaj MKRoj konektitaj kun historia paĝo.
  • 30.09.2004: 15a MKR pasis ... al statistika paĝo estis aldonitaj informoj pri 15a MKR.
    ==== 15a MKR ====
  • 02.09.2004: Aldonita informilo pri 15a MKR
  • 17.08.2004: Aldonita nombro de ĝisnunaj aliĝintoj al ĉi jara MKR
  • 02.07.2004: Aldonitaj bildoj al raporto pri 2a Familia MKR.
  • 28.05.2004: Aldonita mallonga raporto pri 2a Familia MKR.
    ==== 2a Familia MKR ====
  • 13.05.2004: Aldonitaj detaloj pri la aranĝo kun vojpriskribo por 2a Familia MKR.
  • 19.02.2004: Aldonitaj novaj informoj, prezoj kaj aliĝilo por 15a MKR kaj 2a Familia MKR.
  • 16.01.2004: Aldonita informo pri tago kaj loko de 15a MKR.
  • 17.12.2003: Aldonita Kristnaska saluto kaj informoj pri MKR-rilataj artikoloj en "La ondo de Esperanto" kaj "Kroata montmigranto" (je "Informoj kaj interesaĵoj rilataj al MKR" paĝo)
  • 15.10.2003: Parte ŝanĝita titolpaĝo, raporto pri 14a MKR aldonita, parte aldonitaj bildoj de 14a MKR, aldonita ankaŭ la nombrilo de vizitantoj de la paĝo.
  • 30.09.2003: 14a MKR pasis, statistikpaĝo estas akuratigita.
    ==== 14a MKR ====
  • 04.09.2003: Paĝo kun utilaj informoj pri 14a MKR preparita
  • 08.07.2003: Aldonitaj bildoj de 1a Familia MKR.


Hejme!