Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

16a MKR: Baške Oštarije (2005)









Fotis: Sven



Dum lastaj jaroj MKR ofte estis proksime al la maro, sed neniam tiel proksime kiel ĉi jare - nur 8 km estis inter MKRejo kaj ĉe mara urbeto Karlobag! Krome, MKR okazis ĝuste meze de plej fama, plej longa kaj, laŭ multaj, plej bela kroata monto: Velebit.

Velebit estas pli ol 100 km longa montaro kiu streĉiĝas tuj apud Adriatika maro, kies plej alta pinto Vaganski vrh (1758 m) situas en ĝia suda parto. La tuta monto estas protektita kiel naturparko kaj du ĝiaj partoj, Norda Velebit kaj Paklenica, estas protektitaj kiel naciaj parkoj. En meza Velebit, kie okazis MKR, troviĝas multaj rokaj pintoj (kun belegaj rigardoj al la maro) inter kiuj troviĝas verdaj valetoj.

Ĉi jara MKRejo estis Pastra domo en malgranda montara vilaĝo Baške Oštarije kiu vintre havas ĉ. 50 enloĝantoj kaj somere pli ol 200. En Pastra domo oni dormis, matenmanĝis kaj umis vespere. La vespermanĝoj estis organizitaj en apuda, 200 m fora montkabano "Vila Velebita". Dumtage ni vagadis tra montoj, kompreneble.




Ĵaude kiel kutime partoprenantoj alvenadis el diversaj partoj de Eŭropo. Velebit bonvenigis ilin per nuboj kaj forta vento marflanke (la vilaĝo troviĝas ĝuste ĉe la limo inter mara kaj kontinenta klimato). Kelkaj el la unue alvenintaj iomete promenis, multaj volonte restis en la ejo kvankam ankaŭ ene komence ne estis tre varme. Pluraj volontuloj helpis al organizantoj organizi aferojn en la kuirejo kaj pendigi la menciitan ekspozicion. La unua vespero pasis en trankvila babilado kaj bonvenigo de malfruaj partoprenantoj ...

Ek al bildoj de la unua tago!!



Vendreda mateno komencis per oftaj rigardoj al la nuboj kiuj kovris ĉielon. Post matenmanĝo grupo A kolektiĝis kaj gvidantoj Mea kaj Hrvoje ekis la migradon de grupo A al pinto Veliki Sadikovac. Dumvoje regis nuboj kaj ĉe la pinto ankaŭ forta vento kaj ni vidis malmulton. Ni apenaŭ trovis la vojon al proksima pinto Manji vrh, kaj de ĝi ni povis por momento vidi iom da maro kaj insuloj, sed tiuj baldaŭ denove kaŝiĝis malantaŭ la nuboj. Subenirante tra kresto de Sadikovačko brdo kaj Jelarje ni atingis la limon de la nuba "maro" kaj finfine montriĝis bela rigardo (kun daŭra forta vento). Tra herbejoj kaj arbaroj ni venis al malnova strato kaj neplanite renkontis grupon B. Post iom da ripozo ni daŭrigis al monumento Kubus kaj revenis laŭ instruvojo "Terezijana" kiu sekvas la iaman straton konstruitan en 18a jarcento.

Grupo B ekis la migradon iomete pli poste peraŭte kun plano surgrimpi montojn Badanj kaj Basača. Sed, tro forta vento (eĉ infanoj ne ŝatis ĝin) malebligis al ni plenumi la planon kaj oni vizitis nur pinton Basača kun tre bela rigardo al la maro kaj dekoj da insuloj, ekde Cres en nordo ĝis Dugi Otok sude. Poste ni revenis al la ejo tagmanĝi kaj iomete ripozi kaj postatagmeze promenis laŭ instruvojo "Terezijana" kie ni renkontis grupon A.

Vespere ĉiuj ripozis babilante, gustumis lokan "Velebit" bieron kaj ludis unuan surprizludon: oni devis taksi kiom da nigraj olivoj troviĝas en plenplena olivbotelo. Maja sukcesis diveni la ĝustan numeron!

Ek al bildoj de la dua tago!!



Sabate matene la vetero ŝajnis nur iomete pli bone ol vendrede, sed dumtage ĝi tamen pliboniĝis, la vento estis malforta kaj la nuboj ne troaj. Post matenmanĝo tuj ekis grupo A sian ekskurson al pinto Žuti kuk, plej bela pinto en la ĉirkaŭaĵo, kaj grupo B sekvis baldaŭ peraŭte en sama direkto. La B-grupanoj atendis "spertulojn" ĉe komenco de supreniro. Kune ni ripozis sunumante antaŭ la fina parto de vojo al Žuti kuk. A-grupanoj iris pli rapide, la B-grupanoj sekvis nur parton de la vojo kiu gvidis inter belaj rokoj, tra mallarĝa roka "pordego", sub natura roka ponto kaj foje oni devis ankaŭ grimpi uzante ĉiujn manojn kaj piedojn. La grupo B reiris post la natura ponto kaj grupo A atingis la pinton Žuti kuk.

Ambaŭ grupoj sekvis la saman vojon al Kiza, sed nun la B-grupanoj estis unuaj. Atingite la herbejon sub Kiza ili atendis A-grupanojn, kaj kelkaj surgrimpis la pinton de Kiza. Denove B-grupanoj ekis unuaj malrapide subenirante de malantaŭa (norda) flanko de Kuk od Pečica, ĝis akvofonto ĉe arbarstrato. Preskaŭ samtempe ĝin atingis ĉiuj, do ambaŭ grupoj.

Estis la tempo por disiĝo - la aŭtoj de grupo B estis proskimaj kaj ili baldaŭ revenis al la ejo. La grupo A estis nur duonvoje - ili daŭrigis la migradon irante al pintoj Medvjedji kuk, Kuk od Karline plane kaj Ljubičko brdo. Vojo unue sekvis arbarstraton, poste denove gvidis tra rokoj kaj poste laŭ herbeja kresto de Ljubičko brdo kun belegaj rigardoj. Fine sekvis dekliva subenirado (kie disŝiriĝis ŝuo de Sjoerd) kaj baldaŭ la unuaj A-grupanoj atingis arbaran straton kiu gvidis ilin al MKRejo. Aliaj, pli lacaj, sekvis unu post la alia.

Vespere denove sekvis kutima babilado kaj dua parto de surprizludo: oni ĵetis botelfermilojn kiel eble plej proksime al la pordo. Kvankam en tiu ludo venkis Elena, kune kalkulante la venkantino de ambaŭ ludoj estis Maja.

Ek al bildoj de la tria tago!!



Venis dimanĉo, lasta MKR-tago ... Kelkaj jam devis forlasi nin, sed indis resti ĝis la fino de la aranĝo. Vetero estis jam tute bela, nuboj kaj vento malaperis kaj post fina pakado ĉio estis preta por agrabla promenado tra apudmara urbeto Karlobag. Post du malvarmaj tagoj oni tute ne povis kredi ke maro ankoraŭ estis sufiĉe varma por naĝi, sed, jes, ĝi estis! Preskaŭ ĉiuj naĝis, poste revenis al la ejo preni la pakaĵon kaj daŭrigis al gastejo "Prašina" (Tradukite: "Polvo" - nekutima nomo, ĉu ne?) kie oni tagmanĝis kaj ĝisis ĉi jaran MKRon per lastaj kafoj kaj bieroj. Venis la tempo por eki la vojaĝon hejmen - ĝis venontfoje!

Ek al bildoj de la kvara tago!!



Redaktanto kore dankas al ĉiuj kiuj sendis siajn MKR-fotojn: Janek, Jan, Damir, Sjoerd kaj Mea!


Reen al historia paĝo!