Site hosted by Angelfire.com: Build your free website today!


MKR - MontKabana Renkontiĝo

Historio

15a MKR: Pliskovica (2004)









Kiel kutime, post unu MKR en Kroatio venis denove unu en Slovenio kaj tiel estis ankaŭ en la jaro 2004. Pliskovica estas eta vilaĝo en sudokcidenta Slovenio kiu troviĝas 20 km nodokcidente de Sežana kaj nur 3 km for de sloven-itala limo kaj 20 km for de Adriatika maro. La vilaĝo troviĝas meze de Primorska regiono, konata pro belaj montetoj, tradiciaj mediteranaj vilaĝoj kaj bona vino. MKRejo ĉi jare estis pasintjare malfermita (junulargastejo Pliskovica kiu troviĝas en renovigita tradicia kamparana domo kiu estas protektita kiel kulturmonumento.

Partoprenantoj alvenadis el diversaj partoj de Eŭropo al la jam 15a MKR. Atendis ilin eta ekspozicio pri la antaŭaj dekkvar. Tiuj kiuj jam partoprenis serĉis sin en la fotoj kaj statistiko kaj memoriĝis pri la antaŭaj ekskursoj, dum la aliaj rigardis konatulojn aŭ nur miris pri la montoj. La unua vespero pasis en trankvila babilado ...

Ek al bildoj de la unua tago!!



Vendreda mateno enaŭtigis nin por la veturado al kaverno Škocjanske jame. Ĝi estas parto de tutmonda natur-heredaĵo de Unesko.

La vetero estis ankoraŭ seka kiam ni eniris la kavernon. Pli ol unu horon ni promenis tra ĝi - unue ni trapasis "Silentan kavernon" kun belegaj stalaktitoj, grandega salono kaj 20-metra stalagmito nomata "Gigantulo" - kaj tiam eniris subteran river-kanjonon. La gvidanto atentigis nin pri la signo de la akvo-alteco dum inundo en la jaro 1965, ĉirkaŭ 70 metroj super la ordinara akvo-nivelo. Sekvis ponto super la kanjono kaj malrapida promeno ĝis la eliro. Tie atendis nin pluvo. Elirinte per lifto malgraŭ la plifortiĝanta pluvo ni vizitis ankaŭ muzeon. Unu el organizantoj, Vanja, kaj lia filo Vedran foriris hejmen, kaj la resto de la grupo decidis rezigni pri monto Vremščica (kvankam ĝia herbeja kresto allogis nin), kaj post sandviĉa tagmanĝo reveni al la ejo.

Posttagmeze tamen pluvis malpli, kaj kelkaj promenis tra la vilaĝo, dum aliaj lernis la bazon de la tradicia japana ludo goo. Ni ankaŭ spektis bildojn de la hodiaŭa ekskurso!

Vespere ĝis post noktomezo oni ludis UNOn kaj aliajn kartludojn.

Ek al bildoj de la dua tago!!



Sabata ekskurso komencis per ŝanĝo de la rado de unu aŭtomobilo kaj veturado al Razdrto. (Nur la plej juna Simon kun sia familio formis grupon C kaj vizitis alian, eĉ pli faman slovenan kavernon, tiun de Postojna.) De Razdrto komencis la grimpado de grupo A, dum la grupo B pluiris aŭte. Post unu horo kaj duono la unuaj A grupanoj atingis montkabanon Vojkova koča en Nanos, kaj baldaŭ ĉiuj sidiĝis en varma domo, trinkis, manĝis, babilis kaj esperis montkabanan renkonton kun la grupo B. En iu momento Jan diris "jen ili!", sed neniu kredis lin esti serioza. Post unuhora atendado ni tamen komprenis ke ili venis ĝis ĉi tie aŭte, kaj jam ekiris al la pinto. Do, ni pluiris. Post iom ŝajnis ke la pinto troviĝas ie sube en la valo ĉar la vojo iris deklive malsupren. Tamen... baldaŭ la ŝildoj montris ke ni trapasis duonon de la vojo, kaj apud la vojkruciĝo ni renkontiĝis kun parto da B grupanoj kiuj jam revenis de la pinto. Antaŭ la pinto, aŭ - pli bone dirite - sub ĝi, ni vidis artefaritan tunelon, plej verŝajne uzatan dum la unua mondmilito. Sur la pinto blovegis kaj post kelkaj fotoj ni volis reiri, sed ankoraŭ mankis kvinopo... kiu baldaŭ alvenis post perdiĝo kaj retrovo de la vojo. La vojo reen estis pli rapida, ĉefe pro miaj instigoj. Sen halto ĉe la kabano, sed tamen ĝuante la rigardon de la kresto de Nanos al la valo kaj sun subeniro ni revenis al Razdrto.

Reveninte al la ejo iom malfrue ni haste vespermanĝis kaj tuj iris al la vingustumado. Du specoj da vino - blanka kaj ruĝa, kaj ankaŭ brando, trarigardo de la kelo kaj bona etoso...

Ek al bildoj de la tria tago!!



Venis dimanĉo. Ĉiam iom malĝojigas lasta mateno de MKR, pro foriro de kelkaj partoprenantoj. La restintaj ekiris al la lasta ekskurso - vizito de urbeto Štanjel. Bela parko, restaĵoj de romia turo ĉe la pinto, interesa akvo-sistemo, mallarĝaj stratoj kaj malnovaj domoj. Fine de la vizito - kafumado en la kastela korto.

Dum atendado de la tagmanĝo okazis lasta programero de la MKR - libroservo de Višnja Branković prezentis kelkajn librojn. Post la tagmanĝo kaj disdono de restantaj pomoj kaj ĉokolado - lastaj salutoj ... fartu bone ... ĝis venontaj jaroj kaj venontaj MKRoj.

Ek al bildoj de la kvara tago!!



Pli da bildoj, plej multaj (sed ne ĉiuj) rilataj al 15a MKR, fotitaj de Manca Turk, trovu je "Svet je lep"/"Mondo estas bela" retpaĝo!


La redaktoro dankas al Sjoerd Bosga, Vladimir Kamenski, Martin Križek, Damir Malkoč kaj Manca Turk kiuj sendis plej multon da bildoj de 15a MKR publikigitajn ĉi tie!


Reen al historia paĝo!